% La Venecia komercisto % William Shakespeare
!(images/000001.jpg)
LA VENECIA KOMERCISTOeLIBRO
eLIBRO
William Shakespeare
La Venecia
komercisto
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
William Shakespeare
LA VENECIA KOMERCISTO
(The Merchant of Venice)
El la angla tradukis Alfred E. Wackrill Lingve reviziita en 2003
eLIBRO
Aranĝis: Franko Luin
ISBN 91-7303-199-2
MAJO 2003
2
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
ANTAŭPAROLO
En plej malluma horo mi sendas al la presisto la manu-skripton de La Venecia Komercisto. Eŭropo en la nuna momento sufokas sin, baraktante en la plej terura mi-litado, kiun iam la mondo subiĝis; kaj okupas la animojn de homoj sole la pensoj pri milita agado kaj la sekvanta univer-sala ruiniĝo de ĉio, kio rilatas al la vera bonstato de l’ ho-maro. En tiaj cirkonstancoj ŝajnas eĉ infane eldoni libreton traktanta pri la spiritaj sentoj de homoj apartenantaj al anguleto de la fantazia mondo kaj al malproksima mondaĝo. ¯i estas kvazaŭ malgranda voĉeto flustranta inter la furioza tondrado de la pafilegoj. Tamen ĝi estas simbolo de io pli alta kaj pli sankta ol la nuna infera aktualaĵo: ĝi signas ĉe ni Esperantistoj la senmortan esperon, ke venos tempo, kiam la homa inteligento ne plu montros sin en la formo de frenezeco detruema, kiam ni homoj vere komprenos, ke amo kaj servemo estas pli nobla stato, kaj eĉ pli profita por ĉiuj, ol la reciproka krueleco kaj pereigemo.
En la tradukado mi ĉiam penis fidele konduti rilate la genian aŭtoron de The Merchant of Venice, kiel ankaŭ rilate la Zamenhofan lingvon Esperanto; tamen mi akre kon-scias, ke ekzistas difektoj en mia traduko, se nur paroli pri 3
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
la sonoreco de la originalo. Malgraŭ ĉio mi kuraĝas esperi, ke ĝi troviĝos leginda por tiuj, kiuj ne konas la anglan lingvon, kaj eĉ klarigos por anglolingvanoj multajn parolma-nierojn jam post la XVI-a jarcento fariĝintajn arkaikaj.
Alfred E. Wackrill.
Hampstead, la 28-an de sept., 1914
4
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
PERSONOJ DE LA DRAMO
Duko de Venecio
Princo de Maroko edziĝopetantoj al Portia
}
Princo Aragona
Antonio, komercisto Venecia
Bassanio, ĉi ties amiko kaj edzigopetanto al Portia Salanio
Salarino
amikoj de Antonio kaj Bassanio
}
Gratiano
Lorenzo, amindumanto de Jessica Shylock, riĉa hebreo
Tubal, hebreo, amiko de ĉi tiu Launcelot Gobbo, kamparano, servisto de Shylock Maljuna Gobbo, patro de Launcelot Leonardo, servisto de Bassanio Balthasar servistoj de Portia
}
Stephano
Portia, riĉa heredantino
Nerissa, ĉi ties domanino
Jessica, filino de Shylock
Grandsinjoroj Veneciaj, oficistoj de la tribunalo, karceristo, servistoj de Portia kaj aliaj akompanantoj Scenejo — Jen en Venecio, jen en Belmont, la kampodomo de Portia, sur la kontinento.
5
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
AKTO UNUA
SCENO I.
En Venecio. Sur strato.
Eniras Antonio, Salarino kaj Salanio.
ANTONIO
Nu, vere ne komprenas mi la kaŭzon de mia malgajeco; min ĝi ĝenas, kaj vin, laŭ via diro; tamen kiel mi kaptis, trovis, aŭ ricevis ĝin, el kio ĝi konsistas, aŭ naskiĝis, ankoraŭ mi ne scias;
kaj tia malspritulo min ĝi faras, ke mi apenaŭ min rekonas mem.
SALARINO
Animo via sur la oceano
balanciĝadas kun ŝipegoj viaj
grandvelaj, kiuj, kvazaŭ grandsinjoroj kaj riĉaj burĝoj, aŭ paradaj monstroj, de alte la komercetistojn marajn la per salutaj flagoj honorantajn, rigardas nur kaj preterflugas ilin per tolaj la flugiloj.
6
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
SALANIO
Kredu min,
sinjoro, se hazardoj tiaj min
rilatus, tiam pli ol la duono
de miaj pensoj sekvus ilin for.
Per herbo deŝirita mi senĉese
provadus la direkton de la vento; esplorus mi markartojn por havenoj, por kaĵoj, rodoj. Certe malgajigus min ĉio nur povanta malbonigi
riskitan la miaĵon.
SALARINO
Se blovus mi sur supon,
tuj mi frosttremus ĉe la penso, kiom da perdo povus kaŭzi marventego.
Se vidus mi horloĝon sabloŝutan, mi revus tuj pri maraj malprofundoj kaj vidus, kiel luksa mia ŝipo Andreo, implikite en sablaro,
topvelon sian klinas pli malalten ol kilo, por ekkisi sian tombon.
Se, en preĝejon enirinte, mi
la ŝtonojn de la sankta konstruaĵo rigardus, tiam mi danĝerajn rokojn pripensus, kiuj, flankon nur tuŝinte de la nobela ŝipo, ŝutos for
sur maran vaston la spicaran ŝarĝon kaj silkojn miajn vestos al marondoj.
7
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
Jen ĵuse, grandvalora posedaĵo: jen, post momento, jam nenio restas.
ĉu mi pri malĝojigaj ŝancoj pensus, ne pripensante ankaŭ la malĝojon?
Ne diru ”ne,” ĉar certe pro komercaj zorgegoj malgajadas nun Antonio.
ANTONIO
Kredu, ke ne; ĉar, dank’ al la Fortuno, disponas mi nek sole unu ŝipon, nek lokon solan, por hazardoj miaj; nek mia tuta havo nur dependas de la bonŝanco de la nuna jaro.
Do, ne komercaj zorgoj min depremas.
SALARINO
Do, enamiĝis vi.
ANTONIO
Fi! kia penso!
SALARINO
Ne enamiĝis ankaŭ? Do ni diru, ke vi malgajas, ĉar vi nur ne gajas.
Sed kial vi egale ne saltadu
kaj ridu, diru, ke vi estas gaja pro tio, ke malgaja vi ne estas?
Nu, pro dukapa Janus, la Naturo de temp’ al tempo kreas strangajn homojn.
Jen unuj, kun pupiloj duonplenaj, ridegas ĉiam, kiel papagetoj
ĉe sakfajfisto; jen aliaj, kiuj aspekton tiel vinagrecan portas, ke ili ne malkaŝos siajn dentojn 8
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
ridete, eĉ en la okazo se
Nestoro mem ridegos pri la ŝerco.
Eniras Bassanio, Lorenzo kaj Gratiano.
SALANIO
Ha, jen Bassanio, via altnobela parenco, kun Gratiano kaj Lorenzo.
Adiaŭ! nun ni lasas vin pli bone akompanotajn.
SALARINO
Mi volonte restus
ĝis mi gajigus vin, se ne malhelpus amikoj pli meritaj.
ANTONIO
Vian indon
tre alte ŝatas mi. Aferoj viaj sendube vokas vin kaj oportuna vi trovas la okazon por foriri.
SALARINO
Saluton, viaj moŝtoj.
BASSANIO
Diru vi,
sinjoroj, kiam do ni povos ridi?
Vi fremduliĝas; ĉu ĝi devas esti?
SALARINO
Ni vin vizitos laŭ okazo via.
Eliras Salarino kaj Salanio.
LORENZO
Moŝta Bassanio, ĉar Antonion nun vi trovis, ni forlasos vin, sed vi volu memori, je tagmanĝa horo, la lokon de rerenkontiĝo nia.
BASSANIO
Mi nepre venos.
9
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
GRATIANO
Vi, sinjor’ Antonio,
aspektas malbonsana. Mondaferoj tro multe vin implikas. Se per zorgo aĉetas homo mondon, li ĝin perdas.
Mirinde vi sanĝiĝis, efektive.
ANTONIO
Por mi la mondo, Gratiano, estas la mondo simple: teatraĵo, kiu el ĉiu homo eldevigas rolon,
el mi — malĝojan.
GRATIANO
Kaj el mi la rolon
de ŝercemulo. Gaje kaj ridante ricevu mi la sulkojn maljunecajn.
Pli bone trovarmigi la hepaton per vino, ol frostigi per ĝemado la koron mian. ĉu al homo decas, en kiu fluas varma sango, sidi simila al statuo alabastra
de sia avo; dormi maldormante, kaj pro malafableco sia rampi
en flavmalsanon? Aŭdu min, Antonio, (Nur ĉar mi amas vin mi tion diras.) ekzistas tiaj, kies la vizaĝoj similas kruston ŝliman de lageto, kaj senmovecon intencitan montras nur por akiri famon de saĝulo, seriozulo kaj profundpensanto
10
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
kun pozo: Jen mi Moŝta Orakolo; neniu hundo boju miajn vortojn!
Antonjo mia, konas mi tielajn
laŭfame saĝajn nur per silentado; sed, se parolus ili, tiam nepre kondamnon ili trudus al aŭdantoj nomantaj ilin, fratojn, ”malsaĝuloj”.
Mi alifoje tion plu parolos.
Ne penu, per logilo la malĝojo, gobion vantan kapti — tiun famon!
Bona Lorenzo, venu. ¯is revido; mi finos la predikon post tagmanĝo.
LORENZO
Ni do vin lasos ĝis tagmanĝa horo.
El tiuj mutsaĝuloj, kompreneble, mi nepre estas, ĉar Gratiano min neniam lasas vorton eĉ paroli.
GRATIANO
Min akompanu plu nur jarojn du: vi eĉ ne konos vian propran voĉon.
ANTONIO
Adiaŭ! babilema mi fariĝos.
GRATIANO
Bone; ĉar la silento ne konvenas krom al bovlango sekigita, aŭ
knabino ne svatebla.
Eliras Gratiano kaj Lorenzo.
ANTONIO
Nu, ĉu tio estas io?
BASSANIO
Gratiano parolas teruran kvanton da nenio, eĉ pli multe ol ĉiu viro en tuta Venecio. Liaj pen-11
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
soj estas kvazaŭ du grajnoj tritikaj kaŝitaj en du buŝeloj da grenventumaĵo: tutan tagon vi ser-
ĉos ilin antaŭ ol vi trovos; kaj trovite ili ne valoras la serĉadon.
ANTONIO
Nu, diru min pri tiu sinjorino, al kiu vi vin ĵuris pilgrimanto sekreta, kun promeso, ke hodiaŭ rakontos vi al mi.
BASSANIO
Antonio, certe
vi ne nescias, kiom mian havon kripligis mi, pli multe paradante ol, laŭ rimedoj miaj, povis daŭri.
Jam nun ne plendas mi, ke malpli brave mi devas nun elspezi; ĉefe mi
deziras dece liberiĝi for
de grandaj ŝuldoj, kiuj min implikis en tempo de tro granda malŝparemo.
Al vi, Antonio, mi plej multe ŝuldas rilate ĉu al mono ĉu al amo;
kaj via amo kvazaŭ min rajtigas malkaŝi miajn planojn kaj intencojn por neniigi ĉiun mian ŝuldon.
ANTONIO
Bassanio mia, diru ĝin, mi petas; kaj se ĝi staras, kiel ĉiam vi, en sfero de honoro, estu certa, 12
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
ke por dispono via malŝlosiĝis kaso, persono kaj rimedoj miaj.
BASSANIO
En lernaj jaroj, sagon se mi perdis, mi pafis samdirekten egalulon, pli vigle observante ĝin; kaj ofte, riskinte duan, ambaŭ mi trovadis.
Pri tiu knaba provo mi aludas
ĉar tre naive mi parolos nun.
Multon al vi ŝuldante, pro juneca senzorgo ĝin mi perdis tutan; tamen se plaĉos vin ekriski samdirekten ankoraŭ unu sagon, mi ne dubas, ke mi, la flugon observinte, savos duopan sumon eble, aŭ almenaŭ
la duan certe; kaj mi restos tiam danka ŝuldanto via pro l’ unua.
ANTONIO
Konante min, vi nur la tempon perdas ĉirkaŭvortante mian amikecon.
Certe vi pli ofendas min, dubante pri mia volonteco ĝis ekstremo, ol se vi jam tradandus mian havon.
Diru vi nur, mi kion devas fari (se scias vi, ke decas, ke mi faru), kaj mi tutpreta estas; do parolu.
BASSANIO
En Belmont loĝas riĉe heredinta fraŭlino, bela kaj, pli grave, ankaŭ 13
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
mirinde virta; la okuloj ŝiaj
al mi sendadis iam, ne per vortoj, parolojn dolĉajn. Portia ŝi nomiĝas, neniel malpli inda ol Porcia
filino de Katono kaj edzino
de Bruto. Ankaŭ en la vasta mondo ne estas nekonata ŝia indo;
ĉar ventoj kvar el ĉiuj bordoj blovas petantojn pri edziĝo eminentajn.
Tempiojn ŝiajn ornamadas bukloj sunaj, simile al ŝafvesto ora, kaj faras el loĝejo ŝia, Belmont, veran Kol˛osan bordon, kie ŝin Jasonoj serĉas multaj. Ho, Antonio, amiko, se mi havus nur rimedojn konkuri inter ili, antaŭsento
spiriton mian tenas, ke sendube sukceson trafus mi.
ANTONIO
Vi scias mem,
ke mia tuta havo estas nun
sur maroj. Monon mi ne havas, nek vendeblan komercaĵon; iru do;
provu la forton de kredito mia en Venecio. Tio ĝis ekstremo
streŝata nepre estu, por ebligi al vi, viziti la belegan Portian 14
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
en Belmont. Iru, eldemandu tuj (mi ankaŭ faros same) pri havebla monsumo; kaj sendube mi ricevos, ĉu pro kredito, ĉu pro amikeco.
Ili eliras.
SCENO II.
En Belmont. ĉambro en la domo de Portia.
Eniras Portia kaj Nerissa.
PORTIA
Je mia honoro, Nerissa, mia korpeto enuiĝis pro tiu ĉi mondego.
NERISSA
Laca vi estus, kara sinjorino, se viaj mizeroj abundus same kiel viaj feliĉoj; tamen, laŭ mia observo, tiom malsanas la sategantaj pro troaĵo, kiom la malsategantaj pro absoluta manko. Ne malŝatinda do estas la bonŝanco okupi la mezan lokon; la trohavo pli rapide ricevas blankajn harojn; sed la sufiĉhavo vivas pli longe.
PORTIA
Bonaj sentencoj kaj bone elparolitaj.
NERISSA
Ankoraŭ pli bonaj, se bone observataj.
PORTIA
Se estus same facilaj la sciado kaj la farado de la konveno, tiam preĝejetoj estus preĝejegoj kaj la kabanoj de malriĉuloj estus princaj pala-15
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
coj. Tiu estas bona predikisto, kiu sekvas mem sian instruon. Mi pli facile povas instrui dudekon pri konveneco ol, kiel unu el dudek, sekvi mian propran admonon. La cerbo povas el-pensi regulojn por la sango, sed arda tempera-mento transsaltas dekreton malvarman. Vera leporo estas tiu junulo, la frenezeco por trans-salti la retojn de l’ kriplulo la bonkonsilo. Sed tiu ĉi babilado ne taŭgas por elekti al mi edzon.
Tamen, kia vorto, ”elekti”! Mi povas nek elekti, kiun mi volas, nek malakcepti, kiun mi mal-
ŝatas; tiel la simpla volo de vivanta filino estas bridita per la testamenta volo de mortinta patro. ĉu tio ne estas malagrabla, Nerissa, ke mi povas nek elekti unu, nek malakcepti alian?
NERISSA
Via patro estis ĉiam virta; kaj piaj homoj ĉe sia morto havas bonajn inspirojn; tial la loterio, kiun li aranĝis kun tiuj tri kestetoj el oro, arĝento kaj plumbo, tiel ke la divenanto de lia intenco elektas ankaŭ vin, nepre estas tia, ke neniu iam divenos ĝin krom viro, kiu bone vin amos. Sed kia varmo ekzistas en viaj sentoj al iu el tiuj petontaj princoj, kiu ĝis nun venis?
PORTIA
Nomu ilin, mi petas; kaj kiun vi nomos, tiun mi pridiros; kaj laŭ mia pridiro vi konjektu pri mia sento.
16
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
NERISSA
Unue do, la princo Napola.
PORTIA
Jes, vera ĉevalido li estas, ĉar pri nenio li parolas krom pri sia ĉevalo. Grandan aldonon li al-kalkulas al siaj kvalitoj en tio, ke li povas mem subforĝi ĝin. Multe mi timas, ke sinjorino lia patrino maldiskrete kondutis kun iu forĝisto.
NERISSA
Tiam la grafo Palatina.
PORTIA
ĉiam li sulkigas la frunton kun mieno kvazaŭ li volus diri: Se vi ne volas min, elektu. Aŭskul-tante gajajn rakontojn, li ne ridetas. Mi timas, ke li fariĝos, maljuniĝante, ploranta filozofo, ĉar en sia juneco li estas tiel malafable malgaja. Prefere mi edziniĝus kun skulptita kranio tenanta oston en sia buŝo, ol kun unu el tiuj.
Dio gardu min kontraŭ la du!
NERISSA
Kion vi diras pri la franca nobelo, Monsieur le Bon?
PORTIA
Dio faris lin, do li estu kalkulata kiel homo.
Vere mi scias, ke estas peke esti mokemulo; tamen — li! Nu, li havas pli bonan ĉevalon ol la Napolano, pli bonan kutimaĉon kuntiri la brovojn ol la grafo Palatina; li, estante neviro, estas ĉiu viro; se turdo ekpepas, tuj li komen-cas danci; li skermus kun sia propra ombro. Se mi edziniĝus kun li, mi estus edzino de dudek edzoj. Se li bonvolus malŝati min, mi pardonus 17
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
al li; ĉar, se li amos min ĝis frenezeco, mi neniam rekompencos lin.
NERISSA
Do, pri Falconbridge, la juna barono el Anglujo, kion vi diras?
PORTIA
Vi scias, ke pri li mi nenion diras; ĉar mi ne komprenas lin, nek li min. Nek la latinan, nek la francan, nek la italan lingvojn li posedas; kaj vi povus ĵuri antaŭ tribunalo, ke de la angla mi posedas apenaŭ la valoron de unu penco. Li estas bela bildo de viro; sed ve! kiu povus in-terparoli kun pantomimaĵo? Kiel malegale li estas vestita! ŝajnas al mi, ke li aĉetis sian led-veston en Italujo, sian pufpantalonon en Francujo, sian ĉapon en Germanujo kaj siajn morojn ĉiulande.
NERISSA
Kion vi pensas pri lia proksimulo, la alia lordo?
PORTIA
Ke li havas en si la komplezemon de proksimulo; ĉar li pruntis de la anglo vangofrapon kaj ĵuris, ke li repagos ĝin al li, tuj kiam li povos.
Mi kredas, ke la franco fariĝis garantiulo en la afero, sub kondiĉo de egala rekompenco.
NERISSA
Kion vi opinias pri la juna germano, nevo de la duko Saksa?
PORTIA
Kun malŝato en la mateno, kiam li estas mal-ebria; kaj kun abomeno en la posttagmezo, kiam li ebrias. En sia plej bona stato li iom 18
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
malsuperas homon kaj en la plej malbona li apenaŭ superas beston. En la plej malbona okazo, kiu povos okazi, mi esperas, ke iel mi povos aranĝi ne havi lin.
NERISSA
Se li proponos elekti kaj elektos la ĝustan kesteton, tiam, se vi rifuzus akcepti lin, vi rifuzus plenumi la testamentitan volon de via patro.
PORTIA
Tial, por evito de la plej malbona, mi petas vin, metu sur la kontraŭan kesteton grandan gla-son da Rejna vino; ĉar se la diablo estas interne de ĝi kaj tiu tento ekstere, mi konvinkiĝis, ke li elektos ĝin. ĉion mi faros, Nerissa, pli volonte ol edziniĝi kun spongo.
NERISSA
Vi ne devas timi, sinjorino, ke vi havos iun el tiuj nobeloj. Ili sciigis min pri sia intenco, kiu estas ĝuste reiri al siaj hejmoj kaj ne plu ĝeni vin per petado, krom en la okazo, ke vi estas akirebla alimaniere ol laŭ la kondiĉo de via patro rilate al la kestetoj.
PORTIA
Se mi vivos ĝis la maljunaĝo de Sibyila, mi mortos ĉasta kiel Diana, se mi ne estos akirita laŭ la kondiĉo de la patra testamento. Mi ĝojas, ke tiu ĉi areto da edziĝopetantoj estas tiel kompleza, ĉar ne estas unu inter ili, pri kies foresto mi simple ne sopiregas; kaj mi petegas Dion, ke li prosperigu al ili la forvojaĝon.
19
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
NERISSA
ĉu vi ne memoras, sinjorino, en la tempo de via patro, Venecianon, klerulon kaj militiston, kiu venis ĉi tien kune kun la markizo de Mont-ferrat?
PORTIA
Jes, jes, tio estis Bassanio; ŝajnas al mi, ke li havis tiun nomon.
NERISSA
Efektive, sinjorino. Li, el ĉiuj viroj, kiujn iam rigardis miaj nelertaj okuloj, plej bone meritis belan sinjorinon.
PORTIA
Mi bone memoras lin kaj mi memoras lin inda de via laŭdo.
Eniras servisto.
Nu, kio do?
SERVISTO
La kvar vizitantoj serĉas vin, sinjorino, por peti forpermeson. Ankaŭ venis kuriero de unu kvina, la princo de Maroko; li anoncas, ke la princo lia mastro alestos hodiaŭ nokte.
PORTIA
Se mi povus tiel kore bonvenigi la kvinan, kiel mi povas adiaŭi la kvar aliajn, mi ĝojus pro lia alveno. Se li havas la emon de sanktulo kaj la vizaĝkoloron de satano, mi preferus, ke li estu por mi pastro ol mastro. Venu, Nerissa. Vi ho-mo, antaŭen. Dum ni fermas la pordegon post unu edziĝopetanto, alia frapas vizite.
Ili eliras.
20
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
SCENO III.
En Venecio. Sur placo.
Eniras Bassanio kaj Shylock.
SHYLOCK
Trimil dukatoj; he!
BASSANIO
¯uste, homo, kaj por tri monatoj.
SHYLOCK
Por tri monatoj; he!
BASSANIO
Por kio, kiel mi diris, Antonio fariĝos garantiulo.
SHYLOCK
Antonio garantios; he!
BASSANIO
ĉu vi povas helpi? ĉu vi volas komplezi min?
ĉu mi ricevos vian respondon?
SHYLOCK
Trimil dukatoj por tri monatoj kaj Antonio garantianto.
BASSANIO
Vian respondon pri tio.
SHYLOCK
Antonio estas solida homo.
BASSANIO
ĉu vi do aŭdis iun aludon pri dubo?
SHYLOCK
Ho, ne, ne, ne, ne! Mia intenco, dirante, ke li estas solida homo, estas komprenigi al vi, ke mi opinias lin sufiĉe firma. Tamen liaj rimedoj estas supozecaj. Li havas ŝipegon naĝanta al Tripoliso, alian al Hindujo; oni diris ankaŭ al mi, sur Rialto, ke li havas trian en Meksikujo, kvaran por Anglujo; kaj aliajn hazardojn li havas, dise metitajn. Tamen-n, ŝipo estas nur ta-bularo, ŝipanoj estas nur homoj; ekzistas teraj 21
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
ratoj kaj maraj ratoj, maraj rabistoj kaj teraj rabistoj, korsaroj kompreneble; kaj ekster tio estas la danĝero pro akvoj, ventoj kaj rokoj.
Malgraŭ tio, la viro estas sufiĉohava. Trimil dukatojn; mi opinias, ke mi povas akcepti lian garantion.
BASSANIO
Estu certigita pri tio.
SHYLOCK
Pri tio mi nepre estos certigita; kaj mi atente konsideros pri la certigo. ĉu mi povas paroli kun Antonio?
BASSANIO
Se plaĉos al vi tagmanĝi kun ni.
SHYLOCK
Jes, por flari porkaĵon! por manĝi el la korpo-loĝejo, en kiun via profeto la Nazaretano per ĵuro enloĝigis la diablon! Kun vi mi aĉetos kaj vendos, kun vi mi parolos kaj promenos kaj tiel plu; sed mi neniel volas manĝi kun vi, nek trin-ki kun vi, nek preĝi kun vi. Kiuj novaĵoj sur Rialto? Kiu venas ĉi tien?
Eniras Antonio.
BASSANIO
Tio estas sinjoro Antonio.
SHYLOCK
Flanken
Al servemaĉa impostisto kiel
aspekte li similas! Mi malamas en li kristanon, sed plimulte tion, ke li, naiva bubo, pruntedonas pro danko! malplibonigante tiel 22
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
ĉe ni la pruntprofiton Venecian.
Se nur mi povus koksen premi lin, (Li faras geston de luktado, kvazaŭ li levas sian homon sur la kokso.)
mi grase nutrus venĝon la malnovan.
Nacion nian sanktan li malamas, insultas min, en loko plej publika por komercistoj, pri marĉandoj miaj kaj meritita la profito, kiun
li procentego nomas. Mian tribon malbeno premu, se pardonos mi
al tiu homo!
BASSANIO
Shylock, ĉu vi aŭdas?
SHYLOCK
Mi konsideras la kontanton mian, kaj, nur laŭ la memoro konjektante, ne povas tuj kunigi la tutaĵon
ĝis plena la trimilo da dukatoj.
Ne grave! Tubal, riĉa samtribano hebrea, ĝin liveros. Sed, denove, por kiom da monatoj vi deziras?
(Al Antonio)
Sinjor’ afabla, mi salutas vin.
Pri via moŝt’ plej laste ni parolis.
ANTONIO
Ne kutimante, Shylock, kun procento prunti al iu, nek de iu prunti, mi nek postulas kreskon, nek ĝin donas.
23
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
Mi tamen nun decidis tiun moron trarompi unu fojon por amiko
premata de bezono.
(Al Bassanio)
ĉu li scias
ankoraŭ, kiom vi deziras?
SHYLOCK
Jes,
dukatojn trimil.
ANTONIO
Kaj por tri monatoj.
SHYLOCK
Jes, mi forgesis, tri monatojn, vere vi diris tion; do subskribon vian; kaj plue, — tamen aŭdu; al mi ŝajnas, vi diris, ke pro kresko vi ne pruntas, nek done, nek riceve.
ANTONIO
Mi neniam
faradas tion.
SHYLOCK
Kiam Jakob paŝtis
la ŝafojn de Labano, sia onklo —
li, Jakob, post la sankta nia Abram (laŭ saĝa klopodado de l’ patrino) posedis kiel tria; jes, la tria —
ANTONIO
Kion pri li? ĉu li procente agis?
SHYLOCK
Ne; ne procente; ne, por tiel diri, rekte procente. Kiel agis Jakob, observu. Kiam Laban kaj li mem konsenton faris pri ŝafidoj, jene: ke ĉiujn makulitajn kaj striitajn 24
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
kalkulos ili kiel rekompencon
al Jakob, (tiam en aŭtun’ malfrua kontraŭ ŝafviroj pasiiĝis inoj; kaj ĉe plenumo de l’ naskiga ago inter lanbestoj tiuj, la paŝtisto bastonojn iajn lerte senŝeligis kaj metis antaŭ inoj la kovrataj.) Kaj tiuj gravediĝis kaj en tempo la ĝusta, makulitajn idojn naskis.
Do tiuj ĉi al Jakob apartenis.
Jen estis profitada voj’; kaj li ricevis benon. Benas ja profito, se ĝin akiras homoj, ne ŝtelante.
ANTONIO
Deĵoris Jakob por hazardo, homo; ne povis li ĝin realigi. Mano
ĉiela ĝin direktis kaj ordigis.
ĉu tiel vi pravigas la procenton?
aŭ ĉu la oro kaj arĝento via
geŝafoj eble estas?
SHYLOCK
Mi ne scias;
sed mi ĝin igas naski samrapide.
Notu, sinjoro, tamen.
ANTONIO
Notu vi, Bassanio,
Satano povas citi la Skribaĵon por celo sia. Fianimo sanktan
ateston povas citi, sed similas 25
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
kanajlon ridetantan, aŭ al pomo belŝajna putriĝinta ĉe la koro.
Ho, kiel bonaspektas la malvero!
SHYLOCK
Trimilo da dukatoj; bela sumo.
Monatojn tri; kaj jara la poeco —
ANTONIO
Nu, Shylock, ĉu vi volas nin komplezi?
SHYLOCK
Sinjor’ Antonio, ofte kaj multfoje sur la Rialto vi insultis min
pri miaj monoj kaj procentoj miaj; sed bonmiene mi elportis ĉion, ĉar toleremo nin distingas gente.
Min malkredanto, ponardista hundo, nomadis vi kaj mian gabardenon hebrean malpurigis per kraĉado, nur ĉar propraĵon mian mi uzadas.
Okaze nun, atentu, mian helpon bezonas vi; vi venas kaj vi diras: Shylock, ni volas monon; vi, vi diras!
vi, kiu kraĉis mian barbon, kiu min piedbatis, kvazaŭ trans la sojlon hundaĉon fremdan: monon vi pripetas!
Kion mi devas diri? ĉu ne jene: ĉu hundo monon havas? ĉu hundaĉo trimil dukatojn povas prunti? Aŭ, kun riverenco, flustra humileco, premita spiro kaj servuta tono, 26
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
paroli jene:
Afabla moŝto, en merkredo lasta vi kraĉis min; en certa tago min vi piedbatis; jen alian fojon
hundo vi nomis min; mi do, pro tiuj komplezoj, pruntedonos tiun sumon?
ANTONIO
Denove ankaŭ mi verŝajne vin
tiele nomos, kraĉos, piedbatos.
Se vi konsentas pruntedoni, pruntu ne kvazaŭ al amikoj; ĉar neniam postulis amikeco ĉe amiko
rikolton el senfrukta la metalo.
Sed pruntu ĝin al malamiko, kiun vi povos sen skrupulo persekuti pro malplenumo.
SHYLOCK
Jen, vi furiozas!
Mi nur afablan vian amikecon
deziras kaj forgesi ĉiun hontan makulon jam ĝis nun de vi metitan, al vi la nunan mankon tuj forigi, kaj da procento eĉ ne unu speson postuli pro la mono mia; tamen aŭskulti vi ne volas. Mi proponas el bona koro.
BASSANIO
Bonkoreco vere
ĝi estus.
27
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
SHYLOCK
Tian bonkorecon tamen
mi montros. Iru tuj al notario kun mi, sigelu tie dokumenton
personan vian; kaj, pro gajhumoro, se ne repagos vi en la diritaj tago kaj loko la diritan sumon, aŭ sumojn, laŭ kontrakto, tiam estu punperd’ la kondiĉita: ĝusta funto da karno via bela, fortranĉota de korpoparto, kiun mi elektos.
ANTONIO
Tre kontentige; tion mi sigelos kaj la hebreon nomos tre bonkora.
BASSANIO
Pro mi vi tion nepre ne sigelu; prefere restos mi en la bezono.
ANTONIO
Ne timu, mia kara; mi ne perdos.
Post malpli ol monatoj du (lasante do plenmonaton ĝis la maturiĝo de l’ akto) mi atendas la revenon de tri triobloj de l’ nomita sumo.
SHYLOCK
Ho, patro Abram, kiaj homoj estas kristanoj tiuj! kies propraj agoj severaj suspektigas ilin pri
la pensoj aliulaj. Se maltrafus li sian tagon, diru vi, mi petas, kion mi gajnus, insistante pri la pago de l’ nomita punkondiĉo?
28
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
Funto da homa karno, fortranĉite, jam ne valoras, ŝate nek profite, viandon ŝafan, bovan, aŭ de kaproj.
Mi, por aĉeti lian korinklinon, konfese, tiun amikaĵon faras.
Se plaĉas, prenu li; se ne, adiaŭ!
kaj pro bonvolo mia, ne malicu.
ANTONIO
Jes, Shylock, tian akton mi sigelos.
SHYLOCK
Do tuj vizitu mian notarion;
mendu ĉe li gajeman tiun akton.
Mi iros nun dukatojn ensakigi, domon prizorgos, nun sub gardo duba de malzorgema knab’ kaj sen prokrasto vin trovos.
ANTONIO
Iru do, hebre’ aminda.
Eliras Shylock.
La judo kristaniĝos; li dolĉiĝas.
BASSANIO
Parolon belan el kanajla buŝo
malfidas mi.
ANTONIO
Ni iru. Ne en tio
konsterno povas esti. Miaj ŝipoj revenos antaŭdate plenmonaton.
Ili eliras.
29
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
AKTO DUA
SCENO I.
En Belmont. Salono en la domo de Portia.
Trumpetado. Eniras la princo de Maroko kaj lia sekvantaro; Portia, Nerissa kaj aliaj akompanantoj.
MAROKO
Min ne malŝatu pro vizaĝkoloro, ombra livreo de l’ brilega suno, najbaro mia kaj proksimparenco.
Al mi konduku viron plej palhaŭtan el nordo, kie sub Febusa fajro la pendglaci’ apenaŭ degeliĝas; por via amo ambaŭ ni nin tranĉu prove, ĉu li aŭ mi pli ruĝe sangos.
Mi ĵuras, sinjorin’, aspekto mia timigis kuraĝulojn; mi certigas per mia amo, ke en mia lando
ĝin amis plej ŝatataj virgulinoj.
Ne volus mi koloron mian ŝanĝi, escepte se mi tiel povus ŝteli, reĝino mia dolĉa, viajn pensojn.
30
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
PORTIA
Por ŝataferoj min ne sola gvidas knabina vidinklino la kaprica; cetere min la loteri’ destina
baras de rajto de elekto propra.
Se tamen mia patro ne limigus
kaj artifikus min, ke mi min cedu edzinon ties, kiu min akiros
per jam dirita la rimedo, tiam vi, eminenta princo, havus ŝancon ne malpli bonan, por inklino mia, ol ĉiu jam vidita alveninto.
MAROKO
Pro tiu nura vorto mi vin dankas.
Mi petas, do, konduku al la kestoj por provi mian sorton. Pro glavego la jena, kiu Sofon pereigis
kaj persan princon kaj en tri bataloj venkis sultanon Soliman’, volonte, por vin akiri, sinjorin’, okulojn venkrigardegus mi la plej kruelajn; elspitus plej bravegan en la mondo la koron; al ursino mi forŝirus suĉantajn la idetojn; eĉ leonon mi mokus, kiam ĝi malsate blekas.
Sed vante ĉio! Se la kubojn ĵetas kun Liąs Herkuleso, por decidi, kiu el ili estas la bravulo,
31
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
la malpli forta mano, per fortuno, tre eble elpoentos la pli fortan; kaj la paĝio venkos Herkuleson.
Simile mi, gvidata de fortuno
la blinda, povas mem maltrafi, kie la malpli inda trafos kaj perei per malĝojego.
PORTIA
Subiri vian sorton
vi devas. Aŭ ne provu la elekton, aŭ ĵuru, elektonte, ke neniam, okaze de maltrafo, poste vi
proponos al virino, kiu ajn,
vin kiel edzon; do pripensu bone.
MAROKO
Plenumos mi. Al mia sort’ konduku.
PORTIA
Unue al la templo; post tagmanĝo vi provos la hazardon.
MAROKO
Estu tiam
bonŝanco! Mi el ĉiuj viroj estos la plej benata, aŭ plej malfeliĉa.
Trumpetado. ĉiuj diras.
32
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
SCENO II.
En Venecio. Sur strato.
Eniras Launcelot.
LAUNCELOT Certe mia konscienco servos al mi por forkuri de tiu judo, mia mastro. La diablo ĉe mia ku-buto tentas min, dirante: Gobbo, aŭ Lanclot Gobbo, aŭ bona Lanclot, aŭ bona Gobbo, aŭ bona Lanclot Gobbo, uzu viajn krurojn, ekiru, forkuru. Mia konscienco diras: Ne! gardu vin, honesta Lanclot; gardu vin, honesta Gobbo, aŭ, kiel dirite, honesta Lanclot Gobbo; ne kuru; la kuradon malŝatu kaj piedbatu. Nu, la tre kuraĝa diablo konsilas min forpaki: For! diras la diablo; ekiru! diras la diablo; pro ĉielo, diras la diablo, veku bravan unimon kaj forkuru. Nu, mia konscienco, ĉirkaŭbrakante la kolon de mia koro, min konsilas tre saĝe: Amiko mia honesta, Lanclot, kiel filo de honesta viro, aŭ pli ĝuste, filo de honesta virino; ĉar rilate mian patron oni iomete sentas, kvazaŭ iel flaras, aŭ gustumetas ion; do, mia konscienco diras: Lanclot, ne, depa-
ŝu. Depaŝu, diras la diablo. Ne depaŝu, diras mia konscienco. Konscienco, mi diras, vi bone konsilas; Diablo, mi diras, vi bone konsilas. Por obei mian konsciencon, mi restus kun la judo mia 33
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
mastro, kiu, trafe dirate, estas speco de satano; sed, kurante for de la judo, mi obeus al la diablo, kiu, por ne tro krude paroli, estas Satano mem. Certe la judo estas vera satano en karno; kaj per mia konscienco, mia konscienco estas nur ia severa konscienco, volante konsili al mi, ke mi restu kun la judo. La diablo estas la pli amika konsilanto; mi kuros, diablo; miaj piedoj estas je via dispono; mi kuros.
Eniras Maljuna Gobbo, kun korbo.
GOBBO
Mastro junulo, vi, mi petas vin, kiu vojo kondukas al la domo de sinjoro judo?
LAUNCELOT (Flanken) Ho, ĉielo! jen mia orde-naskita patro, kiu, estante pli-ol-sable blinda, eĉ ŝtonete blinda, ne rekonas min; mi provu lin per embara-soj.
GOBBO
Mastro juna sinjoro, mi petas vin, kiu vojo kondukas al la domo de sinjoro judo?
LAUNCELOT Turnu vin dekstren ĉe la neksta angulo, sed tuj post-nekste, maldekstren turniĝu; atentu, tiam-nekste, neniekstren turniĝu, sed sendek-liniĝe direktu vin al la domo de la judo.
GOBBO
Per la sanktaj veraĵoj, estos tre malfacile tien trafi. ĉu vi povas sciigi min, ĉu loĝas ĉe li certa Launcelot, kiu ĉe li loĝas?
34
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
LAUNCELOT ĉu vi parolas pri juna sinjoro Launcelot?
(Flanken) Jen edifo! nun mi instigos la akvon.
ĉu vi parolas pri juna sinjoro Launcelot?
GOBBO
Ne pri sinjoro, sinjoro, sed pri filo de malriĉa homo. Lia patro, kvankam estas mi, kiu diras
ĝin, estas honesta, tre malriĉa viro kaj dank’al Dio, en profunda aĝo.
LAUNCELOT Nu, kia ajn estu lia patro, ni parolas pri juna sinjoro Launcelot.
GOBBO
Amiko de via moŝto kaj Launcelot, sinjoro.
LAUNCELOT Sed mi petas vin, ergo, maljunulo, ergo, mi petegas vin, ĉu pri juna sinjoro Launcelot vi parolas?
GOBBO
Pri Launcelot, se plaĉas al via mastra moŝto.
LAUNCELOT Ergo, sinjoro Launcelot. Ne parolu patro, pri sinjoro Launcelot; ĉar tiu juna sinjoro, laŭ la Fataloj kaj Destinoj kaj tiaj strangaj diroj, laŭ la Tri Fratinoj kaj tielaj kleraĵoj, efektive eksviv-uliĝis, aŭ, por esprimi ĝin pli klare, li iris al la ĉielo.
GOBBO
Kompatu, Dio! La knabo estis vera bastono por mia maljuneco, vera trabo por apogo.
LAUNCELOT ĉu mi do aspektas kiel batilo, aŭ baraka fosto?
ĉu kiel stango aŭ tegmenta trabo? ĉu vi konas min, patro?
35
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
GOBBO
Aj-jo, aj-jo! mi ne konas vin, juna sinjoro; sed diru, mi petegas, ĉu mia knabo — Dio indulgu lin — ankoraŭ vivas, aŭ jam mortis?
LAUNCELOT ĉu vi ne rekonas min, patreto?
GOBBO
Ho, ve; sinjoro, mi estas duonblinda; mi vin ne konas.
LAUNCELOT Nu vere, se eĉ servus al vi la okuloj, vi eble ne bone rekonus min, ĉar: Patro certa, viro lerta.
Nu, maljunulo, mi volas doni al vi novaĵon pri via filo; donu al mi vian benon; la vero nepre venos en la lumon; krimo ne longe restas kaŝi-ta; tion eble povas filo, tamen la vero fine aperos.
GOBBO
Mi petas, sinjoro, ke vi stariĝu. Mi estas certa, ke vi ne estas mia knabo Launcelot.
LAUNCELOT Ni ĉesu petoladi; mi petas, kaj vi donu al mi vian benon. Mi estas Launcelot, via knabo est-inta, via filo estanta, via infano estonta.
GOBBO
Mi ne povas kredi, ke vi estas mia filo.
LAUNCELOT Pri tio mi ne esprimas opinion; tamen mi estas Launcelot, servanto de la judo; kaj mi estas certa, ke Marĝeri, via edzino, estas mia patrino.
GOBBO
Efektive, ŝia nomo estas Marĝeri; kaj mi ĵuras, ke, se vi estas Launcelot, vi estas mia karno kaj sango. Anĝeloj kaj sanktuloj! Kian barbon vi 36
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
ricevis! Vi havas pli abundajn harojn sur via mentono, ol Dabin mia ĉarĉevalo portas sur sia vosto.
LAUNCELOT ŝajne do la vosto de Dabin malkreskas; mi estas certa, ke li havis pli multe da haroj sur la vosto, ol mi havas sur la vizaĝo, kiam mi laste vidis lin.
GOBBO
Diablo, sed kiom vi sanĝiĝis! ĉu estas harmonio inter vi kaj via mastro? Mi alportis al li donacon. ĉu inter vi ekzistas harmonio?
LAUNCELOT Sufiĉe bona; tamen miaflanke, ĉar mi pozis kiel kuronto, mi ripozos nur kiel kurinto. Vera judulo estas mia mastro. Ha, fari al tiu donacon!
Donacu prefere pendoŝnuron. Mi en lia serva-do mortas de malsato; vi povas kalkuli per miaj ripoj ĉiujn miajn fingrojn. Patro, mi ĝojas, ke vi venis; donu al mi vian donacon por iu sinjoro Bassanio; tiu provizas bravajn novajn livreojn.
Se mi ne servos al li, mi kuros ĝis la ekstrema limo de la bieno de Dio. Ho, ĝustatempa bon-
ŝanco! jen li venas mem. Al li, patro; ĉar se mi ankoraŭ plu servos al la judo, mi estas judulo.
Eniras Bassanio, kun Leonardo kaj aliaj sekvantoj.
BASSANIO
Tion mi konsentas; tamen agu tiel rapide, ke la vespermanĝo estos preta almenaŭ je la kvina 37
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
horo. Zorgu pri la livero de tiuj ĉi leteroj; mendu definitive la livreojn; petu al Gratiano, ke li senprokraste venu al mia loĝejo.
Eliras unu servanto.
LAUNCELOT Aliru lin, patro.
GOBBO
Dio benu vian Moŝton!
BASSANIO
Dikompaton kun mi? ĉu vi ion volas kun mi?
GOBBO
Jen, sinjoro, mia filo, malriĉa knabo —
LAUNCELOT Ne malriĉa knabo, sinjoro, sed servisto de la riĉa judo; kiu volas, sinjoro, kiel klarigos mia patro, —
GOBBO
Li havas grandan deĵiron, sinjoro, por tiel diri, por servi, —
LAUNCELOT Efektive, longe kaj mallonge dirite, mi estas servisto de la judo kaj mi deziras, kiel mia patro rimarkigos —
GOBBO
Lia mastro kaj li, se via moŝto afable permesas, apenaŭ taŭgas kiel kunloĝantoj-LAUNCELOT Per malmultaj vortoj, la vera vero estas tio: la judo, trudinte al mi malbonon, igas min, kiel mia patro, estante, mi esperas, maljunulo, dis-volvos al vi, —
GOBBO
Mi havas tie ĉi pladon da kolomboj, kiun mi deziras donaci al via moŝto kaj mia peto estas —
38
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
LAUNCELOT Tre mallonge, la peto konsternas min, kiel via moŝto sciiĝos per tiu ĉi honesta maljunulo; kaj, kvankam mi ĝin diras, kvankam maljunulo, tamen malriĉulo, mia patro.
BASSANIO
Unu por ambaŭ parolu. Kion vi deziras?
LAUNCELOT Servi vin, sinjoro.
GOBBO
Jen la vera nesenco de la parolo, sinjoro.
BASSANIO
Mi konas vin; la peton mi konsentas.
Hodiaŭ Shylock nomis vin al mi kaj vin favoris, se favor’ ĝi estas, ke riĉa jud’ maldungas vin, por servi mankhavan, kiel estas mi, nobelon.
LAUNCELOT La malnova proverbo estas tre egale dividita inter vi, sinjoro, kaj mia mastro Shylock: vi havas la Dian favoron kaj li la favan oron.
BASSANIO
Tre lerta diro. Nun foriru ambaŭ. Vi la eks-mastron adiaŭu, poste loĝejon mian serĉu.
(Al Leonardo) Al li donu livreon ekstre orna-mitan. Zorgu.
LAUNCELOT Patro, antaŭen. (Ironie) Mi do ne povas ricevi odeon, ho, ne! En mia kapo do ne estas lango!
(Rigardas sian manplaton) Nu, se en Italujo troviĝas homo kun pli prospera manplato, li ĵuru pri tio super libro; mi nepre havos bonan sorton. Jen vi havas! jen simpla strio de l’ vivo; jen bagatela areto da edzinoj: eĉ sen signifo estas 39
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
dekkvino da edzinoj! Dek unu vidvinoj kaj naŭ knabinoj, jen kio estas modera preno por unu viro; krom tio trifoje sin savi el drono kaj stari en danĝero de morto per tranĉo de pluma lit-kusenego; jen simplaj evitoj. Nu, se Fortuno estas virino, ŝi estas en tiu rilato bona knabino.
Venu, patro; mi adiaŭos la judon en unu ekbri-leto de okulo.
Eliras Launcelot kaj Maljuna Gobbo.
BASSANIO
Pripensu tion, bona Leonardo,
mi petas. La objektojn aĉetinte kaj orde dismetinte, sen prokrasto revenu vi, ĉar mi festenon faras hodiaŭ nokte por konatoj miaj
la plej ŝatataj; iru kaj rapidu.
LEONARDO Laŭ mia nura eblo mi plenumos.
Eniras Gratiano.
GRATIANO
Kie la mastro via?
LEONARDO
Jen, sinjoro,
promenas li.
Li eliras.
GRATIANO
Sinjor’ Bassanio!
BASSANIO
Estas Gratiano!
GRATIANO
Al vi mi havas peton.
BASSANIO
Mi plenumos.
40
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
GRATIANO
Vi ne rifuzu. Nepre vin al Belmont mi volas akompani.
BASSANIO
Do vi devas.
Sed aŭdu, Gratiano: viaj moroj sovaĝaj iom estas kaj tro kruda kaj laŭta via voĉo. Kvankam decas al vi ĉi ĉio en okuloj niaj,
kaj vin senkulpe ornamadas, tamen ĉe homoj ne konantaj vin, ĝi ŝajnas trolibereca. Penu, mi vin petas, per kelkaj gutoj da modesto frosta spiriton vian dancan kvietigi, por ke sovaĝa sintenado via
ne faru min malkomprenata tie, kien mi iras, nek al mi perdigu esperojn miajn.
GRATIANO
Aŭdu min, sinjoro
Bassanio; se mi ne kondutos jene: min vesti per sobreco; kun respekto paroli; ne (aŭ tre malofte) ĵuri; en mia poŝo porti preĝlibretojn; aspekti milde; eĉ, dum oni diras la preĝon antaŭmanĝan, kaŝi tiel okulojn per ĉapelo kaj spirĝeme diri amen! ĉiurilate agi
ceremonie, kvazaŭ instruito
41
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
en solenega festa rol’ por plaĉi sian avinon: se mi ne kondutos tiele, vi neniam plu min fidu.
BASSANIO
Nu, ni observos vian sintenadon.
GRATIANO
Tamen konsentas mi ne por hodiaŭ.
Vi ne mezuru min laŭ la agado
de hodiaŭa nokto.
BASSANIO
Kompreneble!
Prefere mi petegas vin, bravege vin vesti per gajeco senmezura; ĉar miaj gastoj venas kun intenco pri gaja festo. Tamen nun adiaŭ!
Aferoj vokas min.
GRATIANO
Mi devas vidi
Lorenzon kaj ceterajn; tamen ni vizitos vin je vespermanĝa horo.
Ili eliras.
42
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
SCENO III.
La sama. ĉambro en la domo de Shylock.
Eniras Jessica kaj Launcelot.
JESSICA
Bedaŭras mi, ke tiel vi la patron lasas. Infero estas nia domo;
kaj vi, diablo gaja, forigadis de ĝi almenaŭ iom de l’ enuo.
Adiaŭ! jen dukat’ por via poŝo; kaj, Launcelot, baldaŭ en la vespermanĝo ĉe via nova mastro, vidos vi
Lorenzon, lian gaston; al li donu leteron tiun ĉi, sed tre sekrete.
Kaj nun adiaŭ! Ne deziras mi,
ke l’ patro vidu min kun vi paroli.
LAUNCELOT Adiaŭ! La larmoj malhelpas al mi la langon.
Belega paganino, plej dolĉa judino! Se vi ne devenas de ia petolinta kristano, mi forte eraras.
Tamen, adiaŭ! Tiuj ĉi malsaĝaj gutoj iom sufokas mian spiriton de viro. Adiaŭ!
JESSICA
Adiaŭ, bonulo Launcelot!
Eliras Launcelot.
Ve! peka malindeco, ke mi hontas de mia patro esti la infano!
Sed, se laŭ sango mi filino estas, laŭ moroj tamen mi ne estas lia.
43
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
Lorenzo, se promeson vi plenumos, mi finos la malpacon kaj fariĝos edzin’ amanta kaj kristana via.
ŝi eliras.
SCENO IV.
La sama. Sur strato.
Eniras Gratiano, Lorenzo, Salarino kaj Salanio.
LORENZO
Nu, forŝteliĝos ni dum vespermanĝo, nin trompevestos en loĝejo mia, kaj tuj revenos, horon forestinte.
GRATIANO
Ne taŭge ni preparis.
SALARINO
Eĉ ĝis nun
ni ne aranĝis pri la torĉportantoj.
SALANIO
Nur abomene estos, se sen gusto oni aranĝos ĝin; mi opinias
prefere, ĝin ne entrepreni tute.
LORENZO
Nur estas nun la kvara. Ni disponas du horojn por elfini la preparojn.
Eniras Launcelot, kun letero.
Amiko Launcelot, kio da novaĵo?
LAUNCELOT Se al vi plaĉos disŝiri ĉi tion, verŝajne ĝi iom montros.
44
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
LORENZO
Mi konas la manskribon; bela mano
ĝi estas; kaj pli pure blanka estas la skriba mano, ol la skribpapero.
GRATIANO
Hm! Amnovaĵo.
LAUNCELOT Permesu, sinjoro.
LORENZO
Kien iras vi?
LAUNCELOT ¯uste, sinjoro, por inviti mian malnovan mastron, la judon, vespermanĝi hodiaŭ kun mia nova mastro, la kristano.
LORENZO
Haltu kaj prenu tion; diru vi
al Jessica, ke nepre mi plenumos.
¯in diru tre sekrete; iru nun.
Eliras Launcelot.
Sinjoroj, ĉu vi volas vin pretigi por maskafero nokta hodiaŭa?
Pri la torĉisto mia, mi aranĝis.
SALARINO
Volonte; mi klopodos sen prokrasto.
SALANIO
Mi ankaŭ.
LORENZO
En loĝej’ de Gratiano
renkontu min kaj lin post unu horo.
SALARINO
Ni ĝuste faros.
Eliras Salarino kaj Salanio.
GRATIANO
ŝajnas al mi, ke la letero venis de bela Jessica?
45
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
LORENZO
Al vi mi devas
konfidi ĉion. ŝi instruis min, kiel mi kaptu ŝin de l’ patra domo, kiom da oro ŝi al si provizis
kaj da juveloj, ankaŭ kiajn vestojn, fasonajn por paĝio, ŝi pretigis.
Se eble en ĉielon iam venos
la judo, ŝia patro, ĝin li ŝuldos nur al filino ŝia, la aminda.
Kaj se maltimos iam malbonŝanco piedon ŝian karan falimpliki,
nur povus esti tio sub preteksto ĉar ŝi filino estas de malfida la judo. Iru nun kun mi kaj legu, irante, tion ĉi, ĉar Jessica
la bela estos torĉportisto mia.
Ili eliras.
46
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
SCENO V.
La sama. Antaŭ la domo de Shylock.
Eniras Shylock kaj Launcelot.
SHYLOCK
Nu, vidos vi (atestos la okuloj) inter maljuna Shylock kaj Bassanio la diferencon. — Hola, Jessica! —
Vi ne manĝegos tie, kiel vi
ĉi tie faris. — Hola, Jessica! —
Vi ankaŭ ne pasigos vian tempon dormante, ronkadante, trasirante la vestojn; — Hola, Jessica, mi diras!
LAUNCELOT Ho, Jessica!
SHYLOCK
Vin kiu petis krii?
Mi ne ordonas krii vin.
LAUNCELOT Via moŝto ĉiam diradis, ke mi nenion povas fari neordonite.
Eniras Jessica.
JESSICA
ĉu vi vokas? Kion vi deziras?
SHYLOCK
Mi estas invitita, Jessica,
por vespermanĝo. Jen ŝlosiloj miaj.
Laŭ kia devo, tamen, mi akceptas faritan ne pro amo, sed por flato, inviton? Sed mi iros en malamo, por manĝi je la kosto de malŝpara kristano. Jessica, filino mia, 47
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
vi gardu mian domon. Tre nevole mi iras. Trankvilecon mian io
malbona jam minacas; ĉar en nokto la lasta, mi pri monaj sakoj sonĝis.
LAUNCELOT Iru, sinjoro, mi vin petegas; mia juna mastro senpacience atencas vin.
SHYLOCK
Kaj mi lin.
LAUNCELOT Se prosperis al ili la aranĝoj, mi ne diras al vi, ke vi vidos maskaferon; sed, se tiel estos, tiam ne sen signifo mia nazo eksangadis lastan Ni-gran Lundon je la sesa horo matene, okaze ke en tiu jaro estis Merkredo cindra de la granda fasto post kvar jaroj, posttagmeze.
SHYLOCK
Ha, kion? Maskofesto? Jessica!
Aŭskultu: Miajn pordojn firme ŝlosu; kaj se vi aŭdos la tamburon, kun la fajfblekaĉo de l’ koltorda fluto, vi tiam ne ŝteliĝu al fenestroj, nek kapon ŝovu en publikan straton rigardi la vizaĝojn koloritajn de klaŭnoj kristanaĉoj. Tuj vi ŝtopu l’ orelojn domajn, kompreneble miajn fenestrojn, por ke danda petolado ne sonu en sobrema mia domo.
Mi ĵuras per Jakoba la bastono, la noktan festenadon hodiaŭan
48
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
neniel amas mi; mi tamen iros.
Vi, homo, antaŭiru por anonci.
LAUNCELOT Mi antaŭiros, sinjoro (Flanken al Jessica) Tamen, mastrino, malgraŭ ĉio, rigardu el fenestro:
Vi vidos kristanan belulon;
Li kostos judinan okulon.
Li eliras.
SHYLOCK
La Hagarida bubo kion diras?
JESSICA
Nenion pli ol Sinjorin’, adiaŭ!
SHYLOCK
Honesta bubo, li, sed manĝegulo, limake malrapida por profito;
li pli dormadas en la tago ol
sovaĝa kato. Mia abelujo
ne estas por abeloj nelaboraj; do mi maldungas lin kaj lin mi sendas al homo, kiun espereble li
helpos malŝpari la pruntitan monon.
Nu, Jessica, eniru; eble mi
revenos baldaŭ. Faru laŭ ordono; fermu post vi la pordojn.
Kiu forte ligas,
Al ŝtelo ne instigas.
proverbo ĉiam fresa por ŝparulo.
Li eliras.
49
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
JESSICA
Adiaŭ! Se fortuno rekte trafos, mi perdis patron, vi filinon perdis.
ŝi eliras.
SCENO VI.
La sama.
Eniras Gratiano kaj Salarino, maskitaj.
GRATIANO
En tiu ĉi barako lin atendi
Lorenzo nin deziris.
SALARINO
Li malfruas.
GRATIANO
Mirinde, ke foreston li daŭrigas; ĉar ĝenerale ĉe amantoj estas
konkurso kun horloĝo.
SALARINO
Ordinare,
dekoble pli rapidas la kolomboj Venusaj por sankcii novan ligon de l’ amo, ol por savi garantion de fido jam metita.
GRATIANO
ĉiam sama
principo tenas. Kiu post festeno leviĝas kun egala apetito
je tiu ĉe alsido? ĉu ĉevalo
pasas revenan vojon, lacigite, kun vervo de la elirado? ĉion, 50
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
kio ekzistas, ni pli vigle ĉasas, ol ĝin kaptinte ĝuas. Jen simila al nespertulo aŭ malŝpara dando elnaĝas el haveno sia hejma
flagornamita barko, kiun vento la malmodesta preme ĉirkaŭbrakas, dorlote karesante. Jen simila
al elspezinta dando ĝi revenas, ripoj rompitaj, veloj ĉifonitaj, malgrasa, difektita, trarabita de l’ vento malmodesta!
SALARINO
Jen, Lorenzo
venas. Ni poste tion plu parolu.
Eniras Lorenzo.
LORENZO
Amikoj karaj, petas mi indulgon pro longa la foresto; ne mi mem, sed la aferoj, atendigis vin.
Se iam plaĉos vin, ŝtelistojn roli por la edzinoj, tiam rekompence mi vin atendos. Venu; tie loĝas bopatro la hebreo. Hola, tie!
Aperas Jessica, supre, knabe vestita.
JESSICA
Vi kiu estas? Pro certigo diru; ĵureble tamen konas mi la voĉon.
LORENZO
Lorenzo, via koro.
51
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
JESSICA
Lorenzo certe, mia koro vere,
ĉar vin plej amas mi. Nur vi, Lorenzo, scipovas, ĉu mi estas via koro.
LORENZO
Tia vi estas laŭ atest’ duopa: jen de l’ ĉielo, jen de pensoj miaj.
JESSICA
Nu, viglu, kaptu tiun ĉi kesteton; valoras ĝi la penon. Mi kontentas, ke pro mallumo min vi ne rigardas, ĉar min hontigas tiu ĉi maskvesto.
Sed blinda estas amo kaj amantoj ne vidas belajn siajn petoladojn; alie, ekruĝiĝus mem Kupido,
min vidi tiel knabe prezentita.
LORENZO
Malsupren venu, ĉar torĉisto mia vi devas esti.
JESSICA
Kiel? ĉu mi devas
al miaj hontoj lumi? Ili mem
tro lumas jam; karulo mia, tio malkaŝofico estas kaj mi devus resti kaŝita.
LORENZO
Jam kaŝita estas
vi, karulino, per la ĉarma ŝajno de knabo. Tamen senprokraste venu, ĉar kaŝa nokto iĝas forkurulo, kaj ĉe l’ festeno de Bassanio nin oni atendas.
52
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
JESSICA
Mi la pordojn ŝlosos,
kaj min riĉigos per ankoraŭ kelkaj dukatoj kaj alestos senprokraste.
ŝi eliras supre.
GRATIANO
Nu, per honoro, genta kaj ne juda.
LORENZO
Insultu, se mi ŝin ne kore amas.
Saĝa ŝi estas, se mi juĝkapablas; kaj bela, se okuloj ne mensogas; fidela, ĉar ŝi mem sin tia montris.
Do ĉiam regos tiu bildo saĝa,
bela, fidela, en animo mia!
Eniras Jessica.
Vi venis, do. Sinjoroj, nun antaŭen!
Jam nin atendas niaj kunmaskantoj.
Li eliras kun Jessica kaj Salarino.
Eniras Antonio.
ANTONIO
Jen kiu estas?
GRATIANO
Ha, sinjor’ Antonio!
ANTONIO
Tamen, Gratiano, kien sin fortiris ĉiuj ceteraj? Jam la naŭa estas; kaj oni vin atendas. Ne hodiaŭ maskaĵo estos, ĉar favore blovas, kaj tuj Bassanio surŝipiĝos. Dudek mi sendis por elserĉi vin.
53
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
GRATIANO
Kontenta
mi estas; pli ol ĉion mi deziras ĉinokte mem subvele forveturi.
Ili eliras.
SCENO VII.
En Belmont. Salono en la domo de Portia.
Trumpetado. Eniras Portia, kun la princo de Maroko kaj iliaj sekvantaroj.
PORTIA
Iru kaj, detirinte la kurtenojn, malkaŝu al nobela tiu princo
la tri kestetojn.
Nun vi faru la elekton.
MAROKO
El oro la unua, kun la skribo: Kiu elektos min, deziraĵon de multaj ricevos.
La dua, el arĝento, kun promeso: Min elektante, ricevos vi laŭ via merito.
La tria, el malhela plumbo, portas plumbe-obtuzajn vortojn de admono: Donu ĉion, risku ĉion, min elektante.
Se mi elektos ĝuste, kia signo?
PORTIA
Unu enhavas, princ’, portreton mian.
Se tiun vi elektos, tiam mi,
kun ĝi, fariĝos via.
54
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
MAROKO
Ia min diaĵo
konsilu! Konsideru mi. Denove
relegos mi, laŭ ordo returnita.
Nu, kion diras la kesteto plumba?
Donu ĉion, risku ĉion, min elektante.
Mi devas doni! sed por kio? Plumbo!
Riski por plumbo? Minacanta kesto!
Se homo ĉion riskas, li, riskante, almenaŭ celas gajnon belaspektan.
Animo ora ne rigardas ŝate
humilajn la metalojn. Mi ne ĉion fordonos kaj hazardos, nur pro plumbo!
Kaj nun vi, arĝentaĵo kun koloro virgeca, kion diras vi?
Min elektante, ricevos vi laŭ via merito.
Laŭ la merito! Paŭzu jam, Maroko; meriton vian egalmane pesu.
Se taksi vin laŭ opinio propra, sufiĉe vi meritas. Tamen eble
eĉ tia sufiĉeco ne atingos
la sinjorinon. Sed malfidi propran meriton, tio estus trocedema
sinmaltaŭgigo. Kiom mi meritas!
La sinjorinon, kompreneble. Mi laŭ nasko, laŭ fortuno, laŭ bontono socia kaj eduka ŝin meritas,
55
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
sed multe pli laŭ amo. ĉu ne bone sen plua paŭzo tuj decidi? Tamen relegu mi la skribon orĉizitan.
Kiu elektos min, deziraĵon de multaj ricevos.
La sinjorinon mem; ĉar ŝin deziras la tuta mond’: el ĉiuj kvar anguloj de l’ tero ili venas, por ĉi tiun sanktejon kisi de la sanktulino home-spiranta. La dezertaj lokoj Hirkanaj kaj la stepaj izolejoj de vasta Arabujo nun similas
ĉefvojon por la princoj veturantaj ĉi tien por rigardi belan Portian.
La regno akva, kies aroganta
buŝeg’ vizaĝon de l’ ĉielo kraĉas, nur vane baras al spiritoj fremdaj: kvazaŭ trans rivereton ili venas ĉi tien por viziti belan Portian.
En unu el la tri, portreto ŝia ĉiela kuŝas. ĉu verŝajne plumbo entenas ŝin? Inferan tian penson infero rekompencus! Tro malindus la plumbo eĉ por gardi en mallumo la tombotukon de kadavro ŝia.
Aŭ ĉu mi pensu, ke karcero ŝia estas arĝento, valoranta nur
56
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
dekone kontraŭ oro rafinita?
Ho, peka penso! kadron pli malindan ol oro meti al juvelo tia!
Neniel povas esti. En Anglujo
ormono estas kun anĝela bildo
stampita, — tamen sur la eksteraĵo; sed tie ĉi interne, anĝelino
sur ora lito kuŝas. La ŝlosilon donu. Elektis mi; bonŝanco sekvu!
PORTIA
Jen, prenu, princo; kaj se mia bildo troviĝas tie, jam mi estas via.
Li malŝlosas la oran kesteton.
MAROKO
Pro la infero! Kia jen objekto?
Kranio de kadavro, kun papero
en okulkavo sia! La skribaĵon
mi legos.
(Li legas.)
Ne ĉio brilanta el oro konsistas; Pri tiu ĉi fakto saĝuloj insistas.
Jam multe da homoj meritis inferon Por povi rigardi nur mian eksteron.
La vermoj troviĝas en tombo orita.
Se vi estus egale kuraĝa kaj sprita: Junulo, sed saĝa, ne estus skribita Por vi la respondo: Adiaŭ al vi, ĝis Eterne. La svato por vi malvarmiĝis.
57
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
Malvarmo efektive; kaj klopodoj perditaj; do adiaŭ, ĉio varma!
Saluton al malvarmo! Venu frosto!
Adiaŭ, Portia! Al mi tro doloras la koro, por permesi adiaŭon
tedlongan. Malgajninto jen foriras.
Li eliras kun sia sekvantaro. Trumpetado.
PORTIA
Agrabla forpermeso! Nun kuntiru kurtenojn kaj foriru. Tiel ĉiuj samkoloruloj liaj min maltrafu.
Ili eliras.
SCENO VIII.
En Venecio. Sur strato.
Eniras Salarino kaj Salanio.
SALARINO
Mi vidis mem Bassanion, mia kara, forveli; kaj veturas Gratiano
kun li; mi scias ankaŭ, ke Lorenzo ne estas en ilia ŝipo.
SALANIO
Tiu
judaĉo per kriegoj ekinstigis
la dukon; kaj ĉi tiu akompanis lin, por traserĉi la Basanjan ŝipon.
58
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
SALARINO
Li venis tro malfrue, ekforvelis la ŝipo; sed la duko tie aŭdis, ke oni vidis en gondol’ Lorenzon kun sia Jessica amema. Ankaŭ
Antonio mem certigis al la duko, ke ili ne kunŝipas kun Bassanio.
SALANIO
Neniam mi pasion tian aŭdis,
tiel konfuzan, strangan, eksterliman, sanĝiĝan, kiun tiu hundo judo
elŝutis sur la stratoj: Ho, filino!
Dukatoj miaj! Ho, filino mia!
Forkuris kun kristano! Ho, kristanaj dukatoj miaj! Juĝon! La leĝaron!
Dukatoj miaj kaj filino mia!
Sak’ sigelita, du sigelitaj sakoj da dukatoj.
duoblaj dukataĵoj. Min prirabis la filino!
Kaj la juveloj: ŝtonoj du, du ŝtonoj altvaloraj kaj multekostaj, forŝtelitaj de filino mia!
Justeco! trovu la knabinon; ŝi la ŝtonojn havas, ankoraŭ havas ŝtonojn multavalorajn kaj dukatojn.
SALARINO
Lin sekvas la stratbuboj Veneciaj kriante: liaj ŝtonoj kaj filino kaj dukatoj.
SALANIO
Plej bone, ke Antonio akurate
observu sian tagon, aŭ tre certe li pagos tion ĉi.
59
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
SALARINO
Ha! mi memoras:
Hieraŭ mi kun franco paroladis; li diris, ke en la mallarĝa maro inter Francujo kaj Angluj’ pereis riĉe ŝarĝita ŝipo nialanda.
ĉe la rakonto, pensis mi pri nia Antonio, kaj silente ekdeziris, ke ĝi ne estu lia.
SALANIO
Estos bone
se vi rakontos ĉion al Antonio; sed ne tro krude, ĉar ĝi povos vundi.
SALARINO
Sur tero ne pasadas pli bonkora noblulo. Vidis mi la adiaŭon
inter Bassanio kaj Antonio. Tiu diris al tiu ĉi, ke li revenos rapide laŭ ebleco; li respondis: Ne faru tion; ne pro mi, Bassanio, aferon tiun fuŝu, sed atendu
la plenan maturiĝon de la tempo.
Koncerne mian akton kun la judo: en vian amoplenan menson tio
sin eĉ ne trudu; estu vi gajega, kaj la plej ĉefajn pensojn vi direktu al amindumo kaj amfestoj tiaj, kiaj al vi konvenos tie dece.
Kaj tiam kun okuloj larmoplenaj 60
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
deturnis li vizaĝon kaj palpinte post si, li kaptis kaj premegis manon Basanjan kun kortuŝo tre impresa.
Tiel disiĝis ili.
SALANIO
Al mi ŝajnas,
ke por li sola li la mondon amas.
Ni serĉu lin vizite kaj per io amuza distru pezan la humoron
al li kroĉitan.
SALARINO
Tion do ni faru.
Ili eliras.
SCENO IX.
En Belmont. Salono en la domo de Portia.
Eniras Nerissa kun servisto.
NERISSA
Rapidu: la kurtenon senprokraste detiru, ĉar la princo Aragona
la ĵuron faris kaj al la elekto nun venas.
Trumpetado. Eniras la princo Aragona, Portia kaj iliaj sekvantaroj.
PORTIA
Rigardu vi, nobela princo; tie jam staras la kestetoj; se divenos vi tiun, kiu min enhavas, tuj
61
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
solene oni faros nin geedzoj.
Sed se maltrafe via moŝt’ konjektos, vi devas sen prokrasto forveturi.
ARAGONA
Al tri kondiĉoj min la ĵuro ligis: unue, al neniu iam nomi,
kiun elektis mi el la kestetoj; kaj due, se maltrafos mi la ĝustan kesteton, tiam mi neniam poste proponu al virino, kiu ajn,
min kiel edzon; laste, se eraros mi en elekto mia, tuj mi devas vin lasi kaj foriri senprokraste.
PORTIA
Pri tiuj ĉi kondiĉoj ĵuras ĉiu provonto pri la senvalora mi.
ARAGONA
Kaj tiel mi avertis min. Fortuno al mi donacu koresperon mian!
Oro! Arĝento! Kaj malinda plumbo!
Donu ĉion, risku ĉion, min elektante.
Se devas mi fordoni aŭ hazardi, antaŭe devas vi pli belaspekti!
La ora kesto kion diras? Jen:
Kiu elektos min, deziraĵon de multaj ricevos.
De multaj deziraĵo! Tiu ”multaj”
signifus eble nur la senprudentan amason, elektantan per la ŝajno.
¯i ne plimulte lernas, ol trompebla 62
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
okulo instruadas; ne penetras
ĝis la interno, sed, hirund-simila sur la ekstera muro nestas, rekte kontraŭ vetera forto kaj danĝero.
Ne volas mi elekti deziraĵon
de multaj, ne volante egalpasi kun homoj ordinaraj, nek kalkuli min ano de barbaraj la amasoj.
Vin do mi petas, trezorej’ arĝenta, denove diru la devizon vian.
Min elektante, ricevos vi laŭ via merito.
Bone dirite; ĉar fortunon logi kaj laŭtan nomon havi, kiu provos sen signo de merito? Jam neniu al si arogu eminentan lokon,
ne meritinte ĝin. Deziras mi,
ke altaj statoj, rangoj kaj oncoj ne estu subaĉetaj, sed honoroj eksteraj estu rekta rekompenco pro la internaj ecoj! Tiam multaj ĉapeloj manportataj dece sidus sur kapoj indaj! Multaj, kiuj donas ordonojn, tiam devus obeadi!
El la nobela semo, kiel granda rikoltrestaĵo tiam translokiĝus en vilaĝanan garbon! En draŝita 63
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
pajlo kaj ventumaĵo, kiel ofte malkaŝus ni la honorindan grenon! —
Sed mi revenu al elekto mia:
Min elektante, ricevos vi laŭ via merito.
Pretendos mi meriton. Por ĉi tiu donu ŝlosilon kaj mi sorton mian malŝlosos sen prokrasto tie ĉi.
Li malfermas la arĝentan kesteton.
PORTIA
Tro longa paŭzo pro la trovitaĵo.
ARAGONA
Objekto kia! jen portreto de
miopa idioto prezentanta
al mi skribaĵon! ¯in mi legos. Kiom vi malsimilas Portian! Kiom ankaŭ esperojn miajn kaj meriton mian!
Min elektante, ricevos vi laŭ via merito!
ĉu laŭ merito mia mi ricevas
nur frenezulan kapon? ĉu min decas premio tia? ĉu ne pli mi indas?
PORTIA
Ofendo kaj juĝado estas agoj
apartaj kaj kontraŭaj.
ARAGONA
Hm! Jen kio?
Li legas.)
Kesteton la fajro sepfoje elprovis; Sepfoje proviĝis la juĝ’, kiu povis Neniam maltrafi, sed ĝuste divenas.
Stranguloj kisadas la ombrojn, sed venas 64
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
Al ili nur ĝuo de ombro. Mi konas Malsaĝajn, al kiuj arĝento nur donas Rebrilon; kaj tia la kesto, egale.
Edzinon vi kian ajn prenu normale, Per mi tamen estos vi ĉiam kaptita.
Foriru! Vi estas jam sago pafita.
Ju pli mi restos tie ĉi, des pli mi montros min malsaĝa. Unukapa edziĝpetadi mi ĉi tien venis; —
dukapa malsaĝulo mi foriras.
Adiaŭ, ĉarmulino! ĉagrenate,
observos mi la ĵuron, pacienci.
Eliras Aragono kaj lia sekvantaro.
PORTIA
Tiel kandela flamo papilion
brullekis. Ho, prudentaj malsaĝuloj!
En sia elektado ili havas
la saĝon per saĝeco mem maltrafi.
NERISSA
Do sankte vera estas la proverbo: Pendŝnuro kaj edzino
iras laŭ sorta difino.
PORTIA
Iru, Nerissa, tiru la kurtenon.
Eniras servisto.
SERVISTO
ĉu sinjorino?
PORTIA
Jes; ĉu oni vokas?
65
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
SERVISTO
ĵus, sinjorino, ĉe la pordo, juna Veneciano devojaĝis; tiu
antaŭanoncas, ke sinjoro lia
nun alveturas; kaj la plej konvenajn salutojn li prezentas: rekomendon, parolojn tre afablajn kaj, plej grave, donacojn multvalorajn. Tiel indan ambasadoron en la amaferoj
ankoraŭ mi ne vidis. Ne pli dolĉe aprila tago antaŭmontras karan someron, ol sinjoron sian tiu
rajdanto.
PORTIA
Volu halti; ĉar mi timas,
ke tuj pretendos vi parenco, kiun per tiel festotaga parolado
vi laŭdas. Nu, Nerissa, ni rapidu; sopiras mi pri tiu kuriero
Kupida, la bontone kondutanta.
NERISSA
Am-dio! se vin plaĉas, estu ĝi Sinjor’ Bassanio.
Ili eliras.
66
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
AKTO TRIA
SCENO I.
En Venecio. Sur strato.
Eniras Salanio kaj Salarino.
SALANIO
Nu, kio da novaĵo sur Rialto?
SALARINO
Ankoraŭ sen kontraŭdiro vivas tie la famo, ke Antonio havas ŝipon riĉe sarĝitan, kiu pereis sur la maro mallarĝa; mi pensas, ke oni nomas la lokon Goodwins; tre danĝera malprofundaĵo kaj pereiga, kie kuŝas entombigitaj la kadavroj de multaj altaj ŝipoj, por tiel diri, se mia rapor-tintino la Famo estas verema honestulino.
SALANIO
Mi volus rilate tiun aferon, ke ŝi estu la plej mensogema babilulino, kiu iam kraketis per zingibro, aŭ kredigis al siaj najbaroj, ke ŝi fune-bras la trian edzon. Sed estas vere, tute sen tro-diraj glitiĝoj kaj laŭlarĝa irado sur la difinita ĉefvojo de parolado, ke la bonulo Antonio, la honestulo Antonio, — ho, se mi nur disponus terminon sufiĉe bonan por akompani lian nomon! —
67
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
SALARINO
Tamen, pri la frazfina punkto.
SALANIO
Ha, kion vi diras? Nu, la fino estas, ke li perdis unu ŝipon.
SALARINO
Mi deziras, ke tio estu finfino de liaj perdoj.
SALANIO
Mi ĝustatempe diru amen! por ke la diablo ne interkruciĝu kun mia preĝo; ĉar jen li venas en la similaĵo de judo.
Eniras Shylock.
Kiel nun, Shylock! kiuj novaĵoj ĉe la komercistoj?
SHYLOCK
Vi sciis, neniu pli bone, neniu pli certe ol vi, pri la forflugo de mia filino.
SALARINO
Jes, efektive; miaflanke mi konis la tajloron, kiu faris la flugilojn, per kiuj ŝi forflugis.
SALANIO
Kaj Shylock, siaflanke, sciis, ke la birdeto jam ricevis plumojn; kaj en tiaj okazoj, se ili forflu-gas de la nesto, oni ne kondamnas.
SHYLOCK
ŝi ja estas kondamnita pro tiu peko.
SALARINO
Jes, efektive, se la diablo povas esti ŝia juĝisto.
SHYLOCK
Ve, ke mia propra karno kaj sango ribelis!
SALANIO
Fi, fi, la maljuna karnaĉo! ĉu ĝi ribelas en tio-ma aĝo?
SHYLOCK
Mi diras, ke mia filino estas mia karno kaj sango.
SALARINO
Pli diferencas inter si via karno kaj ŝia ol ebo-no kaj eburo; pli viaj sangoj diferencas ol ruĝa 68
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
vino kaj rejna. Sed diru, ĉu vi aŭdis, ĉu Antonio suferis perdon sur la maro, aŭ eble ne?
SHYLOCK
Jen por mi plua malprosperaĵo; bankrotulo, malŝparema dando, kiu preskaŭ timas montri la vizaĝon sur Rialto; almozulo, kiu iam vena-dis tiel aplombe sur la komercplacon: li zorgu pri sia kontrakto. Li kutimis nomi min procen-tegulo: li zorgu pri sia kontrakto. Li kutimis pruntedoni monon pro kristana komplezemo; li zorgu pri sia kontrakto.
SALARINO
Tamen kompreneble, se li malplenumos, vi ne prenos lian karnon. Por kio utilas tio?
SHYLOCK
Por logi fiŝojn. Se ĝi nutros nenion alian, ĝi nutros almenaŭ mian venĝon. Li honte min trak-tis, li maltrafigis al mi duonmilionon, ridis pri miaj malprofitoj, mokis miajn gajnojn, males-timis mian nacion, perfidis miajn marĉandojn, malvarmigis miajn amikojn, incitis miajn mal-amikojn; — kaj pro kio? ĉar mi estas hebreo!
ĉu hebreo ne havas okulojn? ĉu hebreo ne havas manojn, organojn, mezurojn, sentojn, in-klinojn, pasiojn? ĉu ne nutrata de samaj man-
ĝaĵoj, vundata de samaj vundiloj, ema ekhavi samaj malsanoj, kuracata de samaj rimedoj, varmigata kaj frostigata de samaj vintro kaj somero, kiel estas kristano? Se vi pikas nin, ĉu ni 69
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
ne sangas? Se vi tiklas nin, ĉu ni ne ridas? Se vi venenas nin, ĉu ni ne mortas? Kaj se vi ofendas nin, ĉu al ni ne decas revenĝi? Se ni similas vin laŭ ceteraĵoj, ankaŭ laŭ tio ni vin similos. Se hebreo ofendas kristanon, kia estas ĉi ties humileco? Nu, venĝo. Se kristano ofendas hebreon, kia, laŭ kristana ekzemplo, devas esti ĉi ties toleremo? Venĝo, kompreneble. La malindecon, kiun vi al mi instruas, mi plenumos; kaj estos strange, se mi ne plibonigos la instruon.
Eniras servisto.
SERVISTO
Sinjoroj, mia mastro Antonio estas en sia do-mo kaj deziras paroli kun vi ambaŭ.
SALARINO
Ni jam serĉis lin tien kaj reen.
Eniras Tubal.
SALANIO
Jen venas alia el la gento; tria egalulo ne estas trovebla, se la diablo mem ne fariĝos judo.
Eliras Salanio, Salarino kaj servisto.
SHYLOCK
Kiel nun, Tubal? Kia novaĵo el ¯enovo? ĉu vi trovis mian filinon?
TUBAL
Ofte mi venis, kie oni rakontis pri ŝi; tamen ŝin trovi mi ne povas.
SHYLOCK
Nu, jen, jen, jen, jen vi havas! Malaperis dia-manto, kiu kostis al mi dumil dukatojn en Frankfurto! La malbeno neniam ĝis nun venis sur nian nacion: ĝis nun mi ne sentis ĝin; 70
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
dumil dukatoj en tio kaj aliaj multe-, multekostaj juveloj. Mi deziras, ke mia filino estu kadavro ĉe mia piedo kaj la juveloj ĉe ŝia orelo!
Ke ŝi estu kuŝanta sur portilo ĉe mia piedo kaj la dukatoj en ŝia ĉerko! ĉu neniu novaĵo pri ili?
Nu, tiel estas; kaj elspeziĝis en la serĉado, mi ne scias kiom. Ho, perdo sur perdon! Formala-peras la ŝtelinto kun tiom kaj tiom aldone por trovi la ŝtelinton; kaj neniu kontentigaĵo, neniu venĝo; ne: nek troviĝas ia fatalo, kiu ne eksidus sur miajn ŝultrojn; neniuj spirĝemoj, kiujn mi ne spirus; neniuj larmoj, kiujn mi ne verŝus.
TUBAL
Jes, aliaj homoj ankaŭ renkontas malbonŝancon: Antonio, kiel mi aŭdis en ¯enovo, —
SHYLOCK
Hej, hej, kion? fatalo, fatalo?
TUBAL
Pereis unu lia ŝipego, veturanta el Tripoliso.
SHYLOCK
Dion mi dankas, mi dankas al Dio! ĉu vero, ĉu nepre vero?
TUBAL
Mi parolis kun kelkaj el la ŝipanoj, kiuj saviĝis el la pereo.
SHYLOCK
Dankon, dankon, bona Tubal! Bonaj, bonaj novaĵoj! Ha, ha, ha! Kie? ĉu en ¯enovo?
TUBAL
Via filino elspezis en ¯enovo, laŭ la famo, en unu nokto okdek dukatojn.
SHYLOCK
Vi ponardas min; neniam mi revidos mian oron; okdek dukatojn! okdekon da dukatoj!
71
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
TUBAL
Vojaĝis kun mi kelkaj el la kreditoroj de Antonio al Venecio; ili ĵuras, ke vole-nevole li rompiĝos.
SHYLOCK
Mi tre ĝojas pri tio; mi turmentos lin; mi sufe-rigos lin; mi ĝojegas pri tio.
TUBAL
Unu el ili montris al mi ringon, kiun li ricevis de via filino intersanĝe por simio.
SHYLOCK
Fi, fi al ŝi! vi faras al mi torturon, Tubal; tio estis mia turkiso; ĝin donis al mi Lea, kiam mi estis fraŭlo; mi ne fordonus ĝin por tuta dezer-to da simioj.
TUBAL
Tamen Antonio estas nepre ruinigita.
SHYLOCK
Jes, efektive, tre, tre vere. Iru, Tubal, dungu por mi advokaton; aranĝu kun li du semajnojn an-ticipe. Se li malplenumos, mi forprenos al li la koron; ĉar nur se li estos for de Venecio, mi povos gajnadi laŭ mia volo. Iru, Tubal, iru kaj revidu min en la sinagogo; iru, bona Tubal; en la sinagogo, Tubal.
Ili eliras.
72
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
SCENO II.
En Belmont. Salono en la domo de Portia.
Eniras Bassanio, Portia, Gratiano, Nerissa kaj akompanantoj.
PORTIA
Mi petas vin, prokrastu iom; paŭzu almenaŭ kelkajn tagojn ĝis hazardo; ĉar, se malĝuste vi elektos, mi seniĝos je kunesto via; tial
detenu vin, mi petas, kelkan tempon.
Io pensigas min — sed ne la amo —, ke mi ne volas perdi vin; kaj certe ne tiel konsiladas la malamo.
Sed, por ke vi pli bone min komprenu —
fraŭlino tamen langon ne posedas krom penso, — mi volonte vin detenus monaton tie ĉi aŭ du, ĝis sorton pri mi vi provos. Mi ja povus montri divenon ĝustan, tamen nur ĵurrompe; kaj nepre mi ne rompos; tiel, eble maltrafos vi kaj tiel al mi trudos la pekan volon, esti perfidinta.
Riproĉas mi okulojn viajn, kiuj per sorĉo dupecigis min; duono propraĵo via estas kaj duono
la via — ne! mi volis diri ”mia”, 73
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
sed se miaĵo, via; do tutaĵo
ankoraŭ via. Sed tempaĉoj nunaj rajtaĵojn baras kontraŭ posedantoj; propraĵo via, do, ne estas via!
Kaj se okazos peko, tiam iru
ne mi, sed la fortuno, en inferon.
Tro longe mi babilis, sed mi volas la tempon plilongigi, eltiradi, kaj streĉi per prokrasto, por deteni vin de elekto via.
BASSANIO
Lasu min
elekti, ĉar en stato mia nuna
nur vivas mi sur streĉa torturilo.
PORTIA
Torturo! Do konfesu vi, Bassanio, ke vi perfidon miksis kun la amo.
BASSANIO
Nenian krom malbela tiu speco: malfido pri efektivigo fina
de mia amo. Kiam fajr’ kaj neĝo kunvivos amikece, tiam ankaŭ
pariĝos mia amo kun perfido.
PORTIA
Tamen el sur streĉilo vi parolas; kaj torturataj homoj ĉion diras.
BASSANIO
Promesu vivon, — veron mi konfesos.
PORTIA
Konfesu do kaj vivu.
BASSANIO
La konfeso
nur estas: Mi konfesas, ke mi amas.
74
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
Aminda torturad’! ĉar min instruas la torturisto mem pri savrespondoj.
Sed iru mi al sorto kaj kestetoj.
PORTIA
Komencu do! Mi estas enŝlosita en unu el la tri; se vi min amas, vi min eltrovos. ĉiuj staru for, Nerissa kaj ceteraj. Dum elekton li konsideras, muzikadu; tiam, perdinte, li finiĝos kiel cigno, muzike distriĝante; kaj por dece plenigi la komparon: miaj larmoj liveros rivereton kaj la akvan mortliton lian. Sed li eble gajnos!
Kaj kia tiam estas la muziko?
Muziko tiam estas trumpetado
ĉe riverenc-farado de fidelaj
regatoj antaŭ reĝo ĵus kronita.
ĝi estas kvazaŭ sonoj de tagiĝo la dolĉe enŝtelantaj en orelon fianĉan, por lin voki al edziĝo.
Nun iras li ne malpli bravmiena, sed multe pli amata, ol la juna Alkido, kiam li rekaptis virgan tributon, kiun Trojo kriegante al la marmonstro pagis. Mi prezentas ofer-viktimon kaj la alestantoj —
75
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
virinojn la Dardanajn kun okuloj larmlacaj, elvenintajn por rigardi iradon de l’ laboro. Herkuleso, alpaŝu! Se vi vivos, same mi.
Mi, kiu nur rigardas la batalon, pli tremas ol la batalanto, vi.
Muziko, dum Bassanio meditas super la kestetoj.
KANTO
Diru, de kie devenas la amo?
ĉu de la koro, ĉu de la cerbo?
Kiel naskita, kiel nutrita?
Respondu, respondu.
En la okuloj naskiĝas la amo,
Per rigardado nutriĝas; ho, gardu!
Amo mortigas en sia lulilo.
ĉiuj sonoru funebre pro l’ amo: Bojm bojm beluna bojm belun’.
ĉIUJ
Bojm bojm beluna bojm.
BASSANIO
Tre povas esti, ke paradobjektoj la plej malmulte da valoro havas.
Ornamo ĉiam trompas en la mondo.
En ĵur-proceso, pledo la plej putra kaj abomena povas ŝajni bona,
se nur spicite per belsona voĉo.
ĉe religio, malbenita dogmo
hereza, kiu ajn, ricevos eble
76
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
aprobon kaj biblian citapogon
el cerbo serioza, forkaŝanta
la malindecon sub ornamo bela.
Malvirto la plej evidenta prenas virtsignon ian sur la eksteraĵo.
Troviĝas ofte malbravulo, koron havanta malfidindan kiel sabla ŝtuparo, sed li tamen portas barbon taŭgan por Herkuleso aŭ por Marso fruntsulka, dum interna serĉo montrus en lia korp’ hepaton lakte blankan, kaj nur aspekton prenas li heroan por fari sin timinda! Konsideru belecon, kiel oni ĝin aĉetas
laŭ ĝia pezo; tiel do montriĝas miraklo de naturo; ĉar, portante plimulte, oni estas pli malpeza.
Kaj same, la krispitaj, orkoloraj, serpentaj bukloj, kiuj tiel gaje flirtadas kun la vento sur la kapo de fama belulino, estas ofte
senduba doto de alia kapo,
kies kranio nun en tombo kuŝas.
Ornamo tiel estas nur la bordo alloga de plej danĝerplena maro;
ĝi estas skarpo bela vualanta
77
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
hindinon belan; aŭ, per unu vorto, ŝajnvera vesto de ruzemaj tempoj por kapti la plej saĝajn. Tial, vi belaĉa oro, vi nutraj’ malmola de Midas, vin neniel prenos mi; nek vin, vi pala sklavo, interhome komuna; tamen, vi malgrasa plumbo; pliŝajne vi minacas ol promesas.
Paleco via pli ol elokvento
influas min. ĉi tie mi elektas.
Rezultu ĝojo!
PORTIA
(Flanken)
Kiel la ceteraj
pasioj nun distriĝas en aeron; dubemaj pensoj, malesper’ maltima, teruro frosttremanta kaj ĵaluzo la verdokula! Ho, vi amo, estu modera kaj ekstazon vian regu; la ĝojon bridu laŭ mezuro; pli avaru kun tiu ĉi troeco; benon vian
tro forte sentas mi; ĝin malpliigu, ke mi ne supersatu.
BASSANIO
Kian trovon?
Li malfermas la plumban kesteton.
Jen similaĵo de l’ belega Portia!
Sed kiu disimila homo tiel
kun preskaŭ krea povo verkis ĝin?
78
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
ĉu la okuloj movas sin? aŭ ili ricevas kvazaŭ movon simpatie
kun okulgloboj miaj? Spir’ miela la nefermitajn lipojn apartigas; tre dece tiel dolĉa bar’ disigas amikojn tiel dolĉajn. Tie ĉi
per siaj haroj rolas araneon
pentristo kun la orfadena reto plektita por impliki virajn korojn pli firme, ol araneaĵo tenas
kaptitajn kulojn. Sed okulojn ŝiajn kiel li havis vidon por desegni?
ĉar, kiam li unuan pentris, tiu kredeble povus sorĉi ambaŭ liajn, kaj resti mem nepara. Sed rigardu: per kiom mia laŭdo tiun ombron ofendas per taksado ne sufiĉe
altŝata, sammezure jena ombro
postsekvas lame la objekton mem.
Jen la folio, kiu mian sorton
entenas kaj anoncas.
Li legas
Vi, kiu ne juĝas laŭ nura aspekto.
Egale bonŝancas por trafo, elekto!
ĉar bonan fortunon ricevis vi tian, Kontenta vi estu, ne serĉu alian.
79
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
Se vere vin plaĉas ĉi tiu kondiĉo, Kaj vi la bonŝancon kalkulas feliĉo, Vin turnu al la sinjorino, ker-damo, Kaj ŝin ekposedu per kiso de amo.
Foli’ ĝentila, vere! Sinjorino bela, permesu; mi mandaton jenan portas por doni kaj ricevi. Kiel unu
el du publikaj konkurantoj, kiu sin opinias bone meritinta,
sed, ĉe aplaŭdo kaj ĉieaj krioj, kun kapturniĝo staras, rigardante en dubo, ĉu aŭdataj la laŭdkrioj rilatas lin, aŭ ne, — tiele mi, ĉi tie, ho, belega sinjorino,
en dubo staras, ĉu mi ĝuste vidas,
ĝis vi subskribos, jesos kaj sankcios.
PORTIA
Vi vidas min, Bassanio Via Moŝto, kia mi staras. Kvankam por mi mem sopiri al treega plibonigo
modere mi dezirus, por vi tamen mi volus esti dudekoble mi,
kaj tio eĉ trioble; pli belega miloble; kaj pli riĉa — mirade.
Por nur ricevi altŝatadon vian, mi volus havi sen mezur’, amikojn, virtojn, belecojn kaj bienojn. Tamen 80
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
plensumo mia estas nur tutaĵo
de io konsistanta el: — knabino nesperta kaj ne klera kaj ne lerta; feliĉa, ke ŝi estas ne troaĝa
por lerni; pli feliĉa, ke almenaŭ natura ŝia sprito kapabligas
al ŝi lernadon; laste, plej feliĉa, ke ŝi spiriton sian malsovaĝan konfidas al la via por instruo, kiel al reĝ’, reganto kaj sinjoro.
Mi mem kaj la miaĵo nun fariĝis vi kaj la via. Antaŭ nur momento mi estis estro de ĉi tiu bela
domego, mastro de l’ servistoj miaj, reĝino de mi mem: kaj nun subite la domo, la servistoj kaj mi mem al vi, sinjoro mia, apartenas.
Mi ĉion donas kun ĉi tiu ringo; kaj ĝin se iam vi forigos, perdos, aŭ fordonacos, tio antaŭmontru pereon finan de amsento via,
kaj min rajtigu por insulti vin.
BASSANIO
Min, sinjorino, je la parolpovo senigis vi. Nur sangopulso mia respondon donas; kaj en mia korpo konfuzo tia regas, kian montras 81
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
zumanta, ĝoja homamaso, kiun
ĵus bele alparolis kara princo; kaj tiam ĉiuj ioj, kunfandite
fariĝas vasto da nenio krom
ĝojego senesprime esprimata.
Sed kiam jena ringo jenan fingron forlasos, tiam min forlasos vivo; vi tiam povos kun certeco diri: Bassanio nepre mortis!
NERISSA
Viaj Moŝtoj,
Nun estas nia vico, kiuj staris apude kaj esperojn niajn vidis fariĝi realaĵo, por gratuli:
Sinjoro, ĝojon! ¯ojon, sinjorino!
GRATIANO
Moŝto Bassanio kaj Moŝtin’ aminda, al vi deziras mi: Vi ĝojon havu laŭ via pensopov’; kaj tio certe neniel min senigos. Kaj mi petas, ke, kiam viaj Moŝtoj solenigos kontrakton la fidelan, tiam mem edziĝu ankaŭ mi.
BASSANIO
Nu, kompreneble,
se nur vi povos trovi la edzinon.
GRATIANO
Mi dankas, Moŝto; ŝin vi jam provizis.
Okuloj miaj viglas, kiel viaj.
Vi la mastrinon vidis, mi rigardis 82
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
la domaninon; enamiĝis vi,
kaj mi — por tempokupo — enamiĝis.
Egale, Moŝto, ni meritis ambaŭ.
Dependis via sorto de ĉi tiu
kesteto kaj okaze ankaŭ mia;
ĉar, post amindumado ŝvitiganta, kaj amĵurado ĝis palato mia
sekiĝis tute, fine mi ricevis
promeson — espereble plenumotan —
de jena belulin’, ke ŝi min amos, se nur akiros via sortoprovo
mastrinon ŝian.
PORTIA
ĉu, Nerissa, vere?
NERISSA
Jes, sinjorino, se vin plaĉas tio.
BASSANIO
ĉu vi honeste, Gratian’, intencas?
GRATIANO
Sinjor’, honeste!
BASSANIO
En festeno nia
edziĝo via estos tre ŝatata.
GRATIANO
Ni vetu kun ili pri la unua knabo per mil dukatoj.
NERISSA
Kion? Kun garantiaĵo deponita?
GRATIANO
Ne! ĉar en tiu okazo ni nepre malgajnus.
Sed kiu tie venas? ĉu Lorenzo
kun sia paganino? Jen malnova
amiko Venecia; ĉu Salanio?
Eniras Lorenzo, Jessica kaj Salanio.
83
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
BASSANIO
Lorenzo kaj Salanio, bonvenintaj vi estu, kiom povas bonvenigi
la ĉi-tiea nova mia stato.
Se tion, kara Portia, vi permesas, amikojn bonvenigas mi, samlandajn.
PORTIA
Tutkore, via Moŝto, ankaŭ mi.
LORENZO
Mi dankas vian Moŝton. Miaflanke, mi ne intencis tiun ĉi viziton; survoje renkontinte je Salanio, mi cedis al insista lia peto,
ke mi lin akompanu.
SALANIO
Mi insistis, Moŝto,
ne sen motivo, ĉar sinjor’ Antonio al vi lin rekomendas.
Li donas al Bassanio leteron.
BASSANIO
Antaŭ ĉio
diru, mi petas, kiel nune fartas amiko mia bona.
SALANIO
Ne malsana,
krom eble en spirito; nek li sanas, krom eble en spirito; lian staton letero tiu montros.
GRATIANO
Vi, Nerissa,
la fremdulinon jenan bonvenigu; prizorgu ŝin. Salanio, mi salutas El Venecio kiuj do novaĵoj?
84
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
ĉu sanas tiu estro-komercisto, bonul’ Antonio? Certe lin ĝojigos sukceso nia. Estas ni Jasonoj; ni la ŝafveston gajnis.
SALANIO
Volus mi,
ke vi gajnintoj estu de l’ ŝafvesto de li perdita.
PORTIA
Jena skribitaĵo
enhavas ion malagrablan, kiu
forigas de la vangoj de Bassanio la ruĝon; eble mortis iu kara; nenio monda, ekster tio, povus influi tiel strange la humoron de sintenulo. Pli kaj pli malbone!
Permesu min, Bassanio; mi fariĝis duone vi kaj devas duonpreni
kun vi libere ĉion enhavatan
en la skribaĵo.
BASSANIO
ĉarma mia Portia,
jen kelkaj el plej malagrablaj vortoj.
jam iam makulintaj skribfolion!
En la unua tempo, sinjorino,
de miaj am-proponoj, mi libere konfesis, ke riĉaĵo mia tuta
nur en la vejnoj fluas, ke mi estas simple nobelo. Tiam mi parolis 85
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
la veron; tamen, sinjorino kara, vi vidos, ke, taksante min je nulo, eĉ tiel fanfaronis mi. Anstataŭ certigi, ke nenion mi valoras, mi devus tiam diri, ke mi estas eĉ malpli ol nenio; ĉar mi vere alkroĉis min al unu plejkarulo, tiel amikon mian implikante
kun lia malamiko, — por havigi al mi rimedojn. Jen komunikaĵo.
Papero ĝia kvazaŭ de l’ amiko
la korpo estas; ĉiu ĝia vorto
sangoŝprucanta buŝsimila vundo.
Salanio, ĉu ĝi povas tiel esti?
ĉu vere malsukcesis ĉiuj liaj
komerc-hazardoj? Eĉ ne unu trafis?
el Tripoliso, Meksikuj’, Anglujo, Lisboa, Berberujo kaj Hindujo?
ĉu eĉ ne unu ŝipo sin forsavis de l’ rokoj, malamikaj por komerco?
SALANIO
Sinjoro, eĉ ne unu. Ekster tio, se eĉ li havus nun kontantan monon, la judo, kiel ŝajnas, ne akceptus repagon. Mi neniam konis homon, an homoforman beston, tiel akre avidan por detrui homaranon.
86
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
Matene kaj vespere li la dukon turmentas; li la staton mem admonas pri rajtoperdo, se al li justecon malhelpos regnaj homoj. Eble dudek komercegistoj, eĉ la duko mem
kaj altranguloj la plej eminentaj kun li elprovis rezonadon, tamen ankoraŭ li persistas en malica pretendo sia pri la juĝasigno, pri la justeco kaj pri sia akto.
JESSICA
Kun li loĝante, mi lin aŭdis ĵuri al Tubal kaj al ĉus, samlandaj homoj, ke li avidas pli l’ Antonian karnon ol dudekoble la de li ŝuldatan monsumon; kaj mi scias, Via Moŝto, ke se la leĝo kaj aŭtoritato
lin ne malhelpos, tiam kompatinda Antonio tre suferos.
PORTIA
ĉu ĝi estas
amiko via kara, la premato?
BASSANIO
Por mi amiko la plej kara; viro la plej bonkora; malplej lacigebla spirito, ĉiam preta por komplezi; viro montranta la antikvan Roman honoron pli ol ĉiu nun spiranta en Italujo.
87
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
PORTIA
Kian sumon ŝuldas
li al la judo?
BASSANIO
Jam por mi li ŝuldas
trimil dukatojn.
PORTIA
ĉu ne pli ol tiom?
Do pagu sesmil kaj kontrakton lian nuligu; eĉ la sesmil duobligu; kaj tion triobligu jam, prefere ol ke amiko tia unu haron
forperdu pro la kulpo de Bassanio.
Unue min en preĝodom’ donacu
per nomo de edzino; tiam for!
al Venecio kaj amiko via;
ĉar vi neniam devas flanke kuŝi de Portia kun animo maltrankvila.
Oron vi povas havi por repagi
la bagatelan ŝuldon dudek fojojn; kaj ĝin paginte, tien ĉi konduku amikon la fidelan. Intertempe
mi kaj Nerissa, mia domanino
vivos en stato de knabin-vidvinoj.
Sed nun klopodu ni! ĉar vi foriros en la edziĝotago mem. Gastigu
amikojn viajn; estu gajmiena.
ĉar kare estas vi pagita, kare mi amos vin. Sed legu nun al mi 88
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
la komunikon de l’ amiko via.
BASSANIO
(Legas) Karulo Bassanio, malprosperis al mi ĉiuj miaj ŝipoj; miaj kreditoroj iĝas kruelaj; miaj rimedoj estas tre malvastigitaj; mia kontrakto kun la judo estas limpasinta; kaj ĉar, pagante ĝin, mi nepre ne povos vivi, do rilate ĉiujn ŝuldojn inter vi kaj mi ni estas kvitaj, se nur mi povos vidi vin ĉe mia morto. Tamen faru laŭ plezuro via: se via amo ne inklinigas vin veni, ankaŭ vin ne devigu mia letero.
PORTIA
Amato, rapidigu la aferojn
kaj ekvojaĝu.
BASSANIO
ĉar mi havas vian
permeson forveturi, mi rapidos.
Sed ĝis reveno mia, mi kulpigos neniun liton per ripozo, kiu
sin intermetus inter vi kaj mi.
Ili eliras.
89
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
SCENO III.
En Venecio. Sur strato.
Eniras Shylock, Salarino, Antonio kaj karceristo.
SHYLOCK
Vi, karceristo, gardu lin. Kompaton al mi ne predikadu. Tie staras la malsaĝulo, kiu pruntdonadis pro danko. Karceristo, lin prizorgu, ANTONIO
Tamen afable, Shylock, min aŭskultu.
SHYLOCK
Mi nepre havos la kontraktan rajton; vi ne parolu kontraŭ mia rajto.
Mi metis ĵuron, havi mian rajton.
Neofendite vi min nomis hundo: sed, ĉar mi estas hundo, gardu vin de miaj dentoj. Devas malrifuzi la duko mian peton pri justeco.
Mi miras, vi malinda karceristo, ke vi, naive, tiel promenigas
lin laŭ deziro lia.
ANTONIO
Mi petegas,
aŭskultu min.
SHYLOCK
Mi volas havi rajton;
aŭskulti mi ne volas; nepre rajton mi havos; do vi plu ne paroladu.
Ne volas mi fariĝi lacokula
90
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
molkapa malsaĝulo kaj balanci
malseveriĝan kapon kaj spirĝemi kaj cedi, pro Kristanaj petegantoj.
Ne sekvu; ne toleros mi parolon; mi rajton nepre havos.
Li eliras.
SALARINO
Tio estas
hundaĉo la plej necedema, kiu
kun homoj iam loĝis.
ANTONIO
Lasu lin.
Mi jam ne sekvos lin kun vanaj petoj.
Mi scias bone, kial li atencas al mi la vivon, ĉar mi ofte savis el liaj persekutoj pro limpaso multajn al mi plendintajn. Tial li malamas min.
SALARINO
Sed certe tiun ĉi
proceson ne subtenos nia duko.
ANTONIO
Ne povas li malhelpi la kuradon de l’ leĝo, pro la kontentiga stato ĉe ni en Venecio de l’ fremduloj.
Se oni ĝin difektos, tio naskos plendojn pri la justec’ en lia regno; ĉar, en ĉi tiu urbo, la komerco kaj la profit’ koncernas nacianojn el ĉiuj landoj. Tial iru ni.
91
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
Malĝojoj kaj malgajnoj lastatempaj min tiel malgrasigis, ke apenaŭ da karno unu funton mi disponos por sangavida mia kreditoro
morgaŭe. Nu, antaŭen, karceristo.
Mi preĝas Dion, ke Bassanio venu por vidi min elpagi lian ŝuldon; tiam ne zorgas mi pri la cetero!
Ili eliras.
SCENO IV.
En Belmont. ĉambro en la domo de Portia.
Eniras Portia, Nerissa, Lorenzo, Jessica kaj Balthasar.
LORENZO
Mi devas, sinjorino, ĝin paroli eĉ en ĉeesto via, ke vi havas
pri l’ amikeco noblan, veran senton; kio plej forte montras sin en tio, ke tiel vi elportas la foreston de l’ edzo la nobela. Se vi tamen konscius, kian homon vi honoras, al kia honorinda viro vi
la helpon sendas, mi certigas vin, vi pli fierus pri bonfaro via, 92
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
ol kiom vin devigas la kutima
malavareco via.
PORTIA
Pri bonfaroj
ankoraŭ mi neniam pentis, ankaŭ pri tiu ĉi ne pentos mi; ĉar, kiam komune vivas kaj pasigas tempon kunuloj kaj egale sur animo
la amikecan juĝon portas, nepre laŭ ia grado ili reciprokas
rilate trajtojn, morojn kaj spiriton; jen kio inklinigas min supozi, ke tiu ĉi Antonio, ĉar li estas de mia edz’ amiko plej intima, similas ankaŭ nepre lian moŝton.
Se tiel estas, kiel tre malkare la similulon de animo mia
mi elaĉetis for de lia stato
de mizerec’ infera! Sed sufiĉe: tro ŝajnas kvazaŭ min mi laŭdas mem.
Alian temon aŭdu nun. Lorenzo, la mastrumadon de ĉi tiu domo
en manojn viajn komisias mi
ĝis mia edz’ revenos. Miaflanke, sekretan ĵuron spiris mi ĉielen, ke mi en preĝa meditado vivos, akompanate nur de tiu ĉi
93
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
Nerissa, ĝis reveno de Bassanio kaj Gratiano. En mona˛inejo
staranta en du-mejla interspaco ni loĝos. Ne rifuzu, mi petegas, ĉi tiun taskon, kiun al vi trudas nun mia amo kaj bezono ia.
LORENZO
Volonte, sinjorin’, ordonojn viajn afablajn ĉiam obeados mi.
PORTIA
Jam miaj homoj mian volon scias, kaj vin, kun Jessica, respektos kvazaŭ moŝton Bassanion kaj min mem. Adiaŭ
ĝis la revido nia!
LORENZO
Belaj pensoj
kaj ĝojaj horoj akompanu vin!
JESSICA
ĉiel feliĉa estu via koro,
fraŭlina moŝto.
PORTIA
Pro la bondeziro
mi dankas vin; volonte mi ĝin turnas reen sur vin. Adiaŭ, Jessica!
Eliras Jessica kaj Lorenzo.
Nu, Balthasar, ĉar mi vin trovis ĉiam fidel-honesta, tiel ankaŭ nun
mi trovu. Tiun ĉi leteron prenu, kaj vi penadon plej virecan uzu Padoven rapidegi; enmanigu
al mia kuzo mem, doktor’ Bellario; 94
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
kaj vidu, ke la notojn kaj la vestojn, kiujn al vi li donos, vi alportu kun pensa rapidec’ al la vadejo, publika transirejo de l’ rivero al Venecia vojo kondukanta.
Per vortoj ne prokrastu, sed foriru.
Pli frue tien trafos mi, ol vi.
BALTHASAR Laŭ povo, sinjorino, mi rapidos.
Li eliras.
PORTIA
Nerissa, viglu. Mi laboron havas, por vi ankoraŭ nekonatan. Edzojn niajn revidos ni neatendite.
NERISSA
ĉu ili vidos nin?
PORTIA
Rigardos, jes,
Nerissa, sed en tiaj vestoj, kiuj al ili supozigos, ke al ni
la manko mankas. Mi libere vetos, ke el ni du, vestitaj laŭ la modo de junaj viroj, mi la sintenadon pli decan montros kaj ponardon mian pli bravmiene portos. Mi parolos per sanĝiĝanta knaba-vira voĉo ŝalmeca; el paŝetoj du afektaj paŝegon viran faros mi; malpacojn junule fanfaronos; mi mensogos strange pri iaj moŝtaj sinjorinoj 95
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
pri amo min petintaj: rifuzite, malsanis ili, mortis, mi ne zorgis; tiam mi pentos, malgraŭ ĉio volos ke estus mi ne mortigint’ ilia.
Mi dudek tiajn mensogetojn diros, kaj ĵuros homoj, ke, almenaŭ jaron, lernejon mi forlasis. En la cerbo mi portas mil bubegajn petolaĵojn de tiaj hometaĉoj: tiajn mi
praktikos.
NERISSA
ĉu ni nin al viroj turnos?
PORTIA
En virojn ni nin sanĝos. Via frazo duoblan sencon portas, ĉe malnobla interpretanto. Sed ni iru: mi klarigos la tutan planon en kaleŝo mia
nun atendanta nin ĉe la pordego de l’ parko; do rapidu; mem hodiaŭ ni devas dudek mejlojn traveturi.
Ili eliras.
96
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
SCENO V.
La sama. En ĝardeno.
Eniras Launcelot kaj Jessica.
LAUNCELOT Jes, vere; ĉar rimarku, ke la malbonaĵoj de la patro estas punotaj sur la idoj; tial mi certigas al vi, ke mi timas pri vi. ĉiam mi libere parolis al vi, tial nun mi montras al vi mian obstinion pri la afero; tial estu trankvila, ĉar vere mi ob-stinias, ke vi estas kondamnita. Ekzistas en ĝi nur unu espero, kiu povas helpi al vi; kaj tiu estas nur speco de bastarda espero.
JESSICA
Kaj kiu estas tiu espero, mi petas?
LAUNCELOT Vi iom povas esperi, ke via patro ne naskigis vin: ke vi ne estas filino de judo.
JESSICA
Efektive tio estus bastarda speco de espero; tiam la malbonaĵoj de mia patrino estus puna-taj sur mi.
LAUNCELOT Vere tiam mi timas, ke vi estas kondamnita pro ambaŭ gepatroj viaj; tiel penante eviti Scilon, vian patron, mi trafas en Karibdon, vian patri-non. Nu, vi ambaŭrilate perdiĝis.
JESSICA
Mi estos savita pro mia edzo: li kristanigis min.
LAUNCELOT Vere des pli li estas kulpa; jam estis sufiĉe da ni kristanoj, jam estis kiom povis vivi, unu kaj alia. Tiu farado de kristanoj altigos la koston de 97
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
porkoj; se ni ĉiuj fariĝos porkomanĝuloj, baldaŭ mono ne havigos al ni tranĉaĵon da lardo sur la karboj.
Eniras Lorenzo.
JESSICA
Mi rakontos, Launcelot, al mia edzo, kion vi diras; jen li venas.
LORENZO
Baldaŭ mi ĵaluziĝos pri vi, Launcelot, se tiel vi enanguligados mian edzinon.
JESSICA
Ne, vi ne devas zorgi pro ni, Lorenzo; Launcelot kaj mi disputas. Li krude certigas min, ke ne estas kompato por mi en ĉielo, ĉar mi estas filino de hebreo; kaj li diras, ke vi ne estas bona civitano, ĉar, konvertante hebreojn en krista-nojn, vi altigas la koston de porkoviando.
LORENZO
Prefere mi respondos tion al la civito, ol vi la ŝvelecon de la negrino. La maŭrino gravediĝis per vi, Launcelot.
LAUNCELOT Koncerne la maŭrinon, mi volas, ke oni sin ma-rinu; se ŝi estas malbona morulo laŭ la maŭra moralo, tio ne estas por mi mirilo.
LORENZO
Kiel ĉiu malsaĝulo povas karamboli per vortoj!
Kredeble baldaŭ silento fariĝos la plej ŝatata parto de l’ spriteco kaj la parolo fariĝos ŝatinda nur ĉe la papagoj. Iru vi, homo; ordonu al ili pretigi por tagmanĝo.
LAUNCELOT Jam farite, sinjoro; ĉiuj havas apetiton.
98
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
LORENZO
Benaĉon! kiel vigle vi spritumas. Do ordonu al ili, ke ili preparu la tagmanĝon.
LAUNCELOT Ankaŭ jam farite, sinjoro; tamen kovri estas la bontona vorto.
LORENZO
ĉu vi do kovros, homo?
LAUNCELOT Ne mian kapon, sinjoro: servisto ne rajtas porti ĉapelon.
LORENZO
Ankoraŭ ĉikano laŭokaza! ĉu vi volas eksplu-ati en unu momento vian tutan saĝohavon? Mi petas vin kompreni simplan homon laŭ lia simpla intenco. Iru do al la viuloj; ordonu al ili kovri la tablon, metu la manĝaĵojn kaj ni iros al tagmanĝo.
LAUNCELOT Koncerne la tablon, sinjoro, oni ĝin metos; koncerne la manĝaĵojn, sinjoro, oni ilin kovros; koncerne vian iron al tagmanĝo, sinjoro, nu, tio estu laŭ la regado de humoroj kaj konside-roj.
Li eliras.
LORENZO
Ho, diskretemo! Kiel liaj vortoj fi-taŭgas. Tiu malsaĝulo fiksis en sia cerb’ armeon da trafvortoj.
Mi konas multajn bubojn, pli altstatajn sed kun provizo sama, kiuj spitas l’ aferon mem pro ludo per esprimo.
Vi kiel fartas, Jessica? Kaj nun 99
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
ĉu trovas vi ŝatinda la edzinon de lia moŝt’ Bassanio?
JESSICA
Mankas vortoj
por ĝin esprimi. Al Bassanio moŝta tre decos, ke li vivu plej konvene; ĉar, tiel feliĉega per edzino, ĉielan ĝojon trovas li ĉi tie
sur tero; tion se li ne meritos ĉi tie, kompreneble tre nedecos, ke li en la ĉielon iam venu.
Nu, se en la ĉielo vete ludus
du dioj kaj garantiaĵon metus
en formo de teranaj du virinoj, se Portia estus unu, oni devus kun la alia meti ion ekstran
kompense; ĉar la krud-mizera mondo egalulinon ŝian ne posedas.
LORENZO
En mi vi havas ĝuste tian edzon, kia edzino ŝi.
JESSICA
Vi min demandu
pri opinio mia.
LORENZO
Jes, pli poste.
Nun ni tagmanĝon iru.
JESSICA
Ne; pli bone,
ke mi kun apetito laŭdu vin.
100
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
LORENZO
Ne, ne! mi petas, estu ĝi ĉe-tabla parolo; tiam, diru kion ajn,
mi kun la ceteraĵoj ĝin digestos.
JESSICA
Nu, orde mi parados vin.
Ili eliras.
101
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
AKTO KVARA
SCENO I.
En Venecio. En tribunalo.
Eniras la duko, la altranguloj, Antonio.
Bassanio, Gratiano, Salanio kaj aliaj.
DUKO
Nu, ĉu Antonio tie ĉi alestas?
ANTONIO
Preta, se plaĉas al la Duka moŝto.
DUKO
Mi vin domaĝas; venis vi responde al kontraŭul’ ŝtoneca, hom’ malhoma, kompaton ne konanta, tutmalplena je ĉiu ero da kompata sento.
ANTONIO
Sciiĝis mi, ke via Duka moŝto
multe klopodis moderigi lian
troseverecon; sed, ĉar li ankoraŭ malcedas kaj rimed’ neniu povas laŭleĝe min forporti ekster trafon malican lian, do mi kontraŭmetas al lia furiozo paciencon.
Armita per spirita trankvileco, mi lian tiranecan koleregon
toleros.
102
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
DUKO
Oni iru kaj la judon
en tribunalon voku.
SALANIO
ĉe la pordo
li staras, via moŝto; jen li venas.
Eniras Shylock.
DUKO
Enlasu lin; li staru tie meze.
Shylock, la ĝeneralan opinion
mi partoprenas, ke vi nur kondukas
ĝis hor’ ekstrema vian ŝajnmalicon; kaj tiam, oni diras, vi elmontros kompaton kaj bedaŭron pli frapantajn ol via stranga kvazaŭ-krueleco; kaj, kvankam nun pri perdo vi insistas, nome pri unu funto de la karno de tiu kompatinda komercisto,
vi tiam malpretendos la punperdon, kaj plue, pro humana mildameco, al li forlasos parton de l’ ĉefsumo, kompate rigardante liajn perdojn tiel amasiĝintajn lastatempe
sur liajn ŝultrojn, ke sufiĉus ili por ruinigi estron-komerciston kaj eldevigi decan kondolencon el brustoj kupraj, krud-silikaj koroj kaj malcedemaj turkoj kaj tataroj nekutimintaj je afablaj faroj
103
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
kaj komplezemo. Ni atendas ĉiuj el vi, hebreo, do, respondon dolĉan.
SHYLOCK
Moŝto, mi pri intenco mia jam
sciigis vin kaj per sabato nia mi sankte ĵuris, ke de mia akto postulos mi la decan punasignon.
Se vi rifuzos, tiam ve al via
civito kaj al ĝia libereco!
Vi min demandos, kial mi prefere ricevos ian pezon da karnaĉo,
ol tridek centojn da dukatoj. Tion mi ne respondos rekte. Sed supozu, ke mi kapricon havas: ĉu sufiĉas?
Supozu, ke turmentas mian domon rato kaj mi kontente pagos dekmil dukatojn, por ĝin venenigi? ĉu respondon nun vi trovas? Kelkajn homojn malplaĉas oscedanta porko; kelkaj frenezas, se ekvidas ili katon; aliaj, kiam sakfajfilo kantas
per naza tono, perdas sinregadon.
Tiel kaprico klinas la pasion, kiel virino laŭ prefero sia,
al aĵo malŝatata aŭ ŝatata.
Kaj nun al la respondo: Kiel mankas firma motivo, kial tiuj homoj
104
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
malamas jen la porkon oscedantan, jen la kvietan, hejman katon, jen la sakfajfilon felan, sed deviĝe, vole-ne-vole cedas kaj hontante ofendas, tamen ofendite mem:
tiel, klarigi la motivon mian
nek povas mi, nek volas; nur mi sentas malamon firman, ian abomenon
kontraŭ Antonio, tial mi procesas monperde kontraŭ li. ĉu vi ricevis respondon vian?
BASSANIO
Vi senhonta homo!
Respondo tia ne pravigas vian
konduton kruelegan.
SHYLOCK
Mi al vi
ne ŝuldas kontentigon per respondoj.
BASSANIO
ĉu ĉiu pereigas neamatan
objekton?
SHYLOCK
Sed objekton malamatan
ĉu iu ne deziras pereigi?
BASSANIO
Ne ĉiu ofendaĵo tuje naskas
malamon.
SHYLOCK
ĉu vi lasus al serpento
la duan fojon mordi vin?
105
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
ANTONIO
Mi petas,
vi konsideru, ke vi argumentas kun tiu judo. Vi egale povus
sur la marbordo stari kaj ordoni al Oceano iom deniveli
de sia alt’ kutima; vi egale
povus demandi lupon, kial li
blekigis la ŝafinon pro ŝafido; egale malpermesus vi al pinoj
montaraj siajn altajn suprojn svingi kaj brui, ekskuate de la ventoj ĉielaj; taskon la plej malfacilan vi samprospere povus entrepreni, kiel moligi tiun plej malmolan el ĉiuj aĵoj — lian judan koron.
Mi do petegas, plu ne proponadu; rimedojn plu ne uzu, sed, rapide laŭ konveneco, mi ricevu juĝon kaj cedu la postulon de la judo.
BASSANIO
Pro viaj trimil, jen dukatoj sesmil.
SHYLOCK
Se el dukatoj sesmil ĉiu unu
ses erojn havus, ĉiun po dukato, mi ne akceptus: mi laŭ mia akto postulus.
DUKO
Kiel vi esperos pri kompato
mem, kiu ne kompatas?
106
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
SHYLOCK
Kian juĝon
mi timos, kiu ne malbonon faras?
ĉe vi, la multajn aĉetitajn sklavojn vi uzas, same kiel la azenojn, hundojn kaj mulojn viajn, por oficoj sklave humilaj, per aĉeta rajto.
Se mi parolos tiel: ili estu
liberaj: kun gefiloj viaj ilin edzigu. Kial ŝarĝojn ili portas ŝvitante? Ili havu molajn litojn egale kiel vi kaj manĝu same
bongustajn pecojn — certe vi respondos: La sklavoj estas niaj. Tiel ankaŭ respondas mi. Tre kare mi aĉetis karnfunton tiun, do ĝi estas mia, kaj mi ĝin havos. Se vi min malhelpos, fi al leĝaro via! Ne ekzistas
potenco en dekretoj Veneciaj.
Mi staras postulante la verdikton de l’ tribunalo. ĉu mi ĝin ricevos?
DUKO
Mi povas per aŭtoritato mia
disigi la kunsidon, se ne venos hodiaŭ tien ĉi doktoro klera
Bellario, kiun petis mi decidi ĉi tion, sendis ankaŭ lin venigi.
107
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
SALANIO
Ekstere, via moŝto, tie staras sendito de l’ doktoro, kun leteroj.
ĵus el Padov’ li venis.
DUKO
La leterojn
ĉi tien donu; voku la senditon.
BASSANIO
Karul’ Antonio, vin kuraĝe tenu!
La judo min ricevos, karnon, sangon, ostojn kaj ĉion, antaŭ ol vi perdos por mi eĉ unu sangoguton vian.
ANTONIO
Mi estas infektulo en ŝafaro,
plej taŭga morti. Frukto plej malforta plej frue falas teren; tiel estu ankaŭ ĉe mi. Bassanio, vi ne povos pli bone vin okupi, ol ankoraŭ vivi kaj verki mian epitafon.
Eniras Nerissa, vestita kiel skribisto de advokato
DUKO
ĉu el Padov’ vi venis, de Bellario?
NERISSA
Sinjoro, jes pri ambaŭ. Vian moŝton Bellario jen salutas.
Prezentante leteron.
BASSANIO
(Al Shylock)
Kial vi
tranĉilon tiel verve pliakrigas?
SHYLOCK
Por tranĉi mian juĝasignon for de jena bankrotulo.
108
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
GRATIANO
Ho, kruela
judaĉo! Por vi mem vi pliakrigas ne feron, sed inferon. Ne ekzistas metalo, eĉ hakilo la mortpuna, akra duone je malico via.
ĉu vin neniu peto povas piki?
SHYLOCK
Konforma al saĝeco via? Ne!
GRATIANO
Ho, estu kondamnita, vi hundaĉo neelpetebla! Kaj pri via vivo
justeco estu kulpigita. Preskaŭ pro vi mi dubas mian sanktan fidon, por opinii kun Pitagoras’,
ke bestanimoj translokigas sin en homajn korpojn. Via hundanimo regadis lupon, kiu, pendigite
pro hommortigo, forflugigis sian animon tuj de l’ pendigilo mem; kaj tiu ĉi enverŝis sin en vin ankoraŭ en malsankta patrinaĉo; deziroj viaj tial estas lupaj, sangamaj, malsategaj, rabakiraj.
SHYLOCK
¯is povos vi sigelon forinsulti de mia dokumento, vi ofendas
nur viajn pulmojn per la kriegado.
109
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
Riparu, bona fraŭlo, vian spriton, aŭ kadukiĝos ĝi neripareble.
Verdikton tribunalan mi atendas.
DUKO
La skribo de Bellario rekomendas al tiu ĉi juĝejo iun kleran
doktoron junan; kie do li estas?
NERISSA
Apude li atendas, por ekkoni
respondon vian, ĉu vi lin enlasas.
DUKO
Jes, tre plezure. Tri aŭ kvar el vi konduku lin ĉi tien, tre afable.
Kaj dume la leteron de Bellario la juĝantaro aŭdos.
SKRIBISTO
(Legas) Via Moŝto devas kompreni, ke ricevante vian leteron mi tre malsanas; tamen en la momento, kiam via sendito alvenis, estis en afabla vizito ĉe mi juna doktoro el Romo; lia nomo estas Balthasar. Mi rakontis al li la cirkonstancojn de la proceso inter la hebreo kaj la komercisto Antonio; kune ni trafoliis multajn librojn; li estas provizi-ta de mia opinio; kaj tio, freŝigita de lia propra klereco (kies profundecon mi ne sufiĉe povas ad-mirigi), akompanas lin, laŭ mia insista petado, por plenumi, anstataŭ mi mem, la deziron espri-mitan de via Moŝto. Mi petegas vin, lasu, ke lia manko de maljuneco ne malhelpu lin, havigante al li mankon de via respektego: ĉar neniam mi 110
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
konis tiel junan korpon kun tiel maljuna kapo. Mi lasas lin al via afabla akcepto, kies provo plej bone famigos lian aprobigon.
DUKO
Do tiel skribas la klerul’ Bellario; kaj jen, kredeble, venas la doktoro.
Eniras Portia, vestita kiel doktoro de juro.
Mi premu vian manon. ĉu vi venas ek de Bellario la maljuna?
PORTIA
Jes,
mi venis, via moŝto.
DUKO
Tre bonvene.
Okupu vian lokon. ĉu vi konas
la cirkonstancojn de l’ koncerno, kiun ĉi tie ni esploras?
PORTIA
La koncernon
mi funde konas; oni volu montri al mi la komerciston kaj l’ hebreon.
DUKO
Antonio kaj maljuna Shylock, ambaŭ elpaŝu.
PORTIA
ĉu vi estas Shylock, nome?
SHYLOCK
Mi estas Shylock, nome.
PORTIA
La proceso,
kiun vi faras, estas io stranga, bonorda tamen, tiel ke leĝaro
la Venecia ne malhelpi povas
procedan manieron vian. Vi:
111
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
(Al Antonio)
ĉu vi ne staras en celkampo lia?
ANTONIO
Almenaŭ li pretendas.
PORTIA
Kaj la akton
ĉu vi konfesas?
ANTONIO
Jes.
PORTIA
Do la hebreo
kompaton devas montri.
SHYLOCK
Diru, vi,
per kia devigeco do mi devas?
PORTIA
Kompato estas virto nedeviga;
ĝi gutas pluve, dolĉe, el ĉielo sur suban lokon. Per duobla beno
ĝi benas: ĉe donado, ĉe ricevo.
¯i plej potencas kun la potenculo;
ĝi pli ol krono reĝon ornamadas.
La reĝa sceptro mondan povon montras, simbolas respektegon, majestecon, sidejon de la timosent’ al reĝoj; sed la kompato sidas super sceptroj;
ĝi tronas en la koro mem de reĝoj:
ĝi estas eco de la Plejpotenca; kaj monda povo plej similas Dian, se kompatemo spicas la justecon.
Do vi, hebreo, kvankam vi postulas justaĵon leĝan, konsideru bone, 112
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
ke, laŭ justeco, Dian senkulpigon neniu el ni trafus. ĉu ne ĉiuj ni preĝas por kompato? Tiaj preĝoj kompaton devus al ni mem instrui.
Mi por dolĉigi vian pledon justan parolis tiel longe; tamen, se
pri juĝo vi insistas, tiam nepre la Venecia tribunalo devos
verdikton doni kontraŭ l’ komercisto.
SHYLOCK
Sur mian kapon miaj faroj! Nur postulas mi la leĝon kaj verdikton kaj pagon de l’ rajtaĵo laŭ la akto.
PORTIA
ĉu eble li la monon povas pagi?
BASSANIO
Jes; jen mi ĝin proponas en juĝejo; eĉ la duoblon; se ĝi ne sufiĉas, mi garantias ĝin dekoble pagi, riskante miajn manojn, kapon, koron.
Se tio ne sufiĉas, evidente
malico premas veron. Mi petegas: la leĝon per aŭtoritato via
por unu fojo streĉu iomete;
por ega bon’, malbonon etan faru, kaj maltrafigu tiun ĉi satanon.
PORTIA
Ne eble; tie ĉi en Venecio
aŭtoritat’ ne estas, kiu povus nuligi pledon bone starigitan.
113
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
¯in povus citi ĉiuj por ekzemplo, kaj laŭ modelo tiu sama, rampus malbonoj multaj en la staton. Ne!
Ne povas esti tio.
SHYLOCK
Danielo
en juĝon venis! vera Danielo!
Saĝa juĝisto juna, kiom mi
respektas vin!
PORTIA
Permesu nun rigardi
la dokumenton.
SHYLOCK
Jen, respektegata
doktoro, jen ĝi estas.
PORTIA
Shylock, sumon
trioblan oni jen al vi proponas.
SHYLOCK
ĵuron mi havas en ĉielo, ĵuron!
Per la perfido ĉu animon mian
makuli? Ne pro tuta Venecio!
PORTIA
Nu, tiu akto estas limpasinta; do leĝe la hebreo per ĝi povas postuli karnofunton kaj fortranĉi de l’ komercisto, apud lia koro.
Kompatu; la trioblon vi akceptu; la dokumenton lasu min disŝiri.
SHYLOCK
Nur kiam ĝi solviĝos laŭ kondiĉoj.
Vi evidente estas honorinda
juĝisto; vi la juron funde konas; 114
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
kaj vi klarigon tre solidan faris.
Mi vin admonas per la leĝo, kies kolon’ vi estas bonmerita, pasu al la verdikto; per animo mia
mi ĵuras, ke neniu homa lango
potencas min deklini. Mi sur mian akton apogas min.
ANTONIO
Pri la verdikto
la juĝantaron kore mi petegas.
PORTIA
Do la decido estas: ke pretigu vi bruston vian por tranĉilo lia, —
SHYLOCK
Nobla juĝisto! Ho, junul’ bonega!
PORTIA
— ĉar la motivo kaj intenc’ de l’ leĝo plene rilatas ankaŭ la punperdon ĉi tie kondiĉitan sur la akto.
SHYLOCK
Tre vere. Ho, juĝist’ lojale saĝa!
Kiom pli aĝa, ol vi nur aspektas!
PORTIA
Nudigu do la bruston.
SHYLOCK
Jes, la bruston;
juĝisto nobla, ĉu ne tiel diras la akto? Apud lia koro, jen
la vortoj mem.
PORTIA
Jes. ĉu vi havas preta
pesilon por la karnon ĝuste pesi?
SHYLOCK
Jam preta ĝin mi havas.
115
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
PORTIA
Shylock, lasu
alesti viakoste kuraciston
por flegi liajn vundojn, por ne lasi ke sangu li ĝis morto.
SHYLOCK
ĉu la akto
kondiĉon tian montras?
PORTIA
Ne per vortoj.
Sed, tamen! Pro homamo estus bone, ke vi almenaŭ faru ĝin.
SHYLOCK
La akto
ne diras ĝin; mi ĝin ne trovas tie.
PORTIA
Vi, komercisto, ĉu vi ion diros?
ANTONIO
Nur tre malmulte: estas mi fortika anime kaj tutpreta. Vian manon, Bassanio, donu. Fine nun adiaŭ!
Ne malĝojegu, ke por vi mi venis en tiun ekstremaĵon; ĉar en tio sin montras la Fortuno pli kompleza ol ordinare, ĉar kutime ŝi
la mizerulon lasas supervivi
riĉecon sian; tiel li kun frunto sulkita kaj okuloj enfalintaj
malriĉan maljunecon sian vidas.
Sed min de tiu pentofaro daŭra de mizereco ŝi fortranĉas nun.
Al moŝta la edzino via portu
116
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
saluton mian kaj al ŝi rakontu laŭ kia manier’ Antonio mortis.
Rakontu, kiel mi vin amis; min mortintan laŭdu kiom decas; poste ŝin petu juĝi, ĉu Bassanio iam ne estis amegata. Se amikon
perdotan nur domaĝas vi, neniel domaĝas li elpagi vian ŝuldon, ĉar, se la judo nur profunde tranĉos, mi baldaŭ pagos ĝin per tuta koro.
BASSANIO
Antonio, mi edzinon havas, kiun mi amas kiel mian propran vivon; sed vivon mem, edzinon, tutan mondon mi ne preferas antaŭ via vivo.
Mi ĉion volus perdi, eĉ oferi
nun al satano tiu, por vin savi.
PORTIA
Ne multe dankus vin edzino via, se ŝi, aleste, aŭdus la proponon.
GRATIANO
Edzinon havas mi kaj, pro honoro, mi amas ŝin. Mi volus, ke ŝi estu en la ĉielo, se ŝi tiel povus
influi ŝanĝon al la hunda judo.
NERISSA
Saĝe dirite, kie ŝi ne aŭdas,
ĉar la propono farus el la hejmo maltrankvilejon.
117
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
SHYLOCK
(Flanken)
Tiaspecaj estas
kristanaj edzoj. Mi filinon havas; mi prenus ian idon de Barabbas por sia edzo, antaŭ ol Kristanon!
(Laŭte) Ni perdas tempon; volu la verdikton efektivigi.
PORTIA
Funto de la karno
de tiu komercisto estas via;
la tribunal’ asignas kaj la leĝo sankcias tion.
SHYLOCK
Ho, juĝisto justa!
PORTIA
Vi devas tranĉi ĝin de lia brusto; la leĝ’ sankcias kaj la tribunalo asignas tion.
SHYLOCK
Ho, juĝisto klera!
Verdikton deciditan! Nu, pretiĝu!
PORTIA
Sed iom paŭzu; restas unu punkto.
La jena akto ne rajtigas vin
pri eĉ sangero unu, ĉar ĝi diras: funton da karno, jen la vortoj mem.
Viaĵon prenu do, la karnofunton; sed se, tranĉante ĝin, elverŝos vi guteton unu da kristana sango, bienoj viaj kaj havaĵoj ĉiuj
laŭ Veneciaj leĝoj tuj perdiĝos konfiske al la Venecia ŝtato.
118
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
GRATIANO
Juĝisto justa! Notu bone. Judo Ho, la juĝisto klera!
SHYLOCK
ĉu la leĝo
tiele diras?
PORTIA
La dekreton mem
vi vidos. ĉar justaĵon vi postulas, certiĝu, ke justaĵon vi ricevos eĉ pli ol vi deziras.
GRATIANO
Notu, judo:
Juĝisto klera! Ho, juĝisto klera!
SHYLOCK
Do mi akceptas la proponon: pagu trione la ĉefsumon; la kristano estos libera.
BASSANIO
Jen la mono estas.
PORTIA
Tenu! ne rapidu.
Justecon oni faru al la judo:
krom la asigno li nenion havos.
GRATIANO
Ho, judo! justa, klera la juĝisto!
PORTIA
Pretiĝu do la karnon tranĉi for.
Neniun sangon verŝu; nek plimulte nek malpli tranĉu, sed nur ĝustan funton.
Se pli aŭ malpli ol la ĝustan funton vi tranĉos, eĉ per tiom, ke ĝi pezos manke aŭ troe per la tut’ aŭ parto de dudekono da skrupul’ mizera, aŭ eĉ se deflankiĝos la pesilo 119
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
laŭtakse per dikeco unuhara,
vi mortos kaj la viaj konfiskiĝos.
GRATIANO
Ha, judo! venis dua Danielo!
Nun, malkredulo, mi vin koksen premas.
PORTIA
Kial la judo paŭzas? Prenu vi
asignon vian.
SHYLOCK
La ĉefsumon donu,
kaj lasu min foriri.
BASSANIO
Jen ĝi estas, preta.
PORTIA
¯in li rifuzis jam en tribunalo.
Li havos nur justaĵon laŭ la akto.
GRATIANO
Jen dua Danielo, mi ripetas!
Al vi mi dankas tiun vorton, judo.
SHYLOCK
Eĉ la ĉefsumon ĉu mi ne ricevos?
PORTIA
Ricevos vi nur vian asignaĵon
prenotan tiel viariske, judo.
SHYLOCK
Nu benu ĝin Satan’ al li. Ne plu mi restos diskutante.
PORTIA
Haltu, judo.
Ankoraŭ kroĉas sin al vi la leĝo.
En Veneciaj leĝoj dekretiĝis:
Se estas kontraŭ fremda hom’ pruvite, ke per penadoj rektaj aŭ malrektaj atencas li de iu civitano
la vivon, tiam atencato tiu
de lia havo kaptu la duonon;
120
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
kaj la duon’ alia enkasiĝu
ĉe l’ ŝtato; kaj la vivon de l’ krimulo disponas nur la duko, absolute.
Situacion tiun vi okupas;
ĉar, evidente por la alestantoj, malrekte, ankaŭ rekte, vi atencis la vivon de la procesato; tiel danĝeron ĵus nomitan vi enkuris.
indulgon dukan petu do genue.
GRATIANO
Petegu pri permeso vin pendigi.
Sed tamen, ĉar la stato vian havon konfiskis, eĉ la mono por pendŝnuro al vi ne restas; tial je la kosto de l’ regno oni devos vin pendigi.
DUKO
Por ke vi vidu, kiel diferencas spiritoj niaj, mi pardonas vin rilate vian vivon, nepetite.
Pri via havo: al Antonio unu
duono apartenas, la alian
la stato prenas, tamen humileco
ĝin povas sanĝi en monpunon simplan.
PORTIA
Tio rilatas staton, ne Antonion.
SHYLOCK
Ne, sed la vivon ankaŭ prenu; tion vi ne indulgu; vi forigas domon, se vi forigas ĝian subtenilon; 121
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
se mian vivrimedon vi forprenas, vi prenas ankaŭ same mian vivon.
PORTIA
Por li indulgon kian vi disponas, Antonio?
GRATIANO
Nur, pro Dio, pendoŝnuron
sen pago.
ANTONIO
Se al via Duka moŝto
kaj tuta juĝantaro plaĉas, mi
kontente malpretendos la duonon de lia havo, se l’ alian parton
ĝis lia morto li permesos min
uzi kaj tiam poste ĝin transdoni al la sinjoro, kiu lastatempe
filinon lian ŝtelis; sed kun pluaj kondiĉoj du: ke pro favoro tiu li sen prokrasto kristaniĝu; due: li tie ĉi donacan akton faru
por testamenti ĉion al Lorenzo bofilo sia kaj al la filino.
DUKO
Li tion faru, aŭ mi nun retiros la ĵus faritan tie ĉi pardonon.
PORTIA
Vi, judo, ĉu konsentas? kion diras?
SHYLOCK
Konsentas mi.
PORTIA
Skribisto, vi redaktu
donacan akton.
122
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
SHYLOCK
Mi petegas vin,
permesu min foriri; mi min sentas nebone. Poste sendu tiun akton, kaj mi subskribos.
DUKO
Iru, sed subskribu.
GRATIANO
ĉe bapto, havos vi du baptopatrojn; se estus mi juĝisto, pluan dekon vi havus, por konduki al pendingo, kaj ne al baptopelvo.
Eliras Shylock.
DUKO
Vin, sinjoro,
mi petas al tagmanĝo en la domo.
PORTIA
De via moŝto mi humile petas
indulgon, ĉar hodiaŭ nokte mem Padoven devas mi direkti min;
plej bone do ekiri sen prokrasto.
DUKO
Mi tre bedaŭras vian nedisponon.
Antonio, la sinjoron rekompencu, ĉar ŝajnas, ke al li vi multe ŝuldas.
Eliras la duko kaj lia sekvantaro.
BASSANIO
Indega nobelulo, mi kaj mia
amiko, per saĝeco via, estas
hodiaŭ forsavitaj el severaj
suferoj; do pro viaj komplezemaj penadoj, ni volonte la dukatojn 123
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
trimil, ŝulditajn al la judo, petas ke vi akceptu rekompence.
ANTONIO
Plue,
por ĉiam restos ni ŝuldantoj viaj por amo kaj sindono.
PORTIA
Kiu estas
kontentigita, estas malavare
pagita; kaj, estante kontentega, ke mi vin savis, mi egale sentas min bone jam pagita, sed eĉ tiel neniam mi pli profitama estis.
Rekonu min ĉe nova renkontiĝo; tre kore mi salutas kaj adiaŭ!
BASSANIO
Sinjoro kara, mi vin nepre tentu akcepti pro memoro, ne pagilon, sed amateston nian. Mi duoblan komplezon petas: ke vi ne rifuzu, kaj, due, ke afable vi pardonu.
PORTIA
ĉar liri vi insistas, mi kunsentos.
(Al Antonio)
La gantojn donu viajn kaj pro vi mi ilin uzos;
(Al Bassanio) kaj pro korinklino ĉi tiun vian ringon mi akceptos.
La manon ne detiru; tion sole
mi prenos; ĝin pro amo ne rifuzu.
124
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
BASSANIO
ĉi tiu ringo, kia bagatelo!
sinjoro, eĉ mi hontus ĝin donaci.
PORTIA
Nenion mi akceptos krom ĉi tio; kaj nur al ĝi mi sentas deziregon.
BASSANIO
De ĝi dependas pli ol simpla kosto.
Donacos mi la plej-altprezan ringon en Veneci’, serĉinte ĝin proklame; nur pri ĉi tiu volu min indulgi.
PORTIA
Rimarkas mi, sinjoro, ke rilate proponojn viajn, vi tre malavaras.
Vi orde min instruis, jen almozi, jen almozulon dece respondadi.
BASSANIO
Sinjoro bona, tiun ringon donis al mi edzino mia; ĝin metante
ŝi min ĵurigis, ke mi ĝin ne vendos, perdos, nek fordonacos.
PORTIA
Jen preteksto
al multaj viroj bone jam servinta por ŝpari la donacojn. La edzino, se ne frenezas ŝi kaj se ŝi scios, ke tiel bone mi meritis ĝin,
ne ĉiam pro la ringo malpacadus, se vi ĝin donus. Nu, en pacon iru!
Eliras Portia kaj Nerissa.
ANTONIO
Moŝto Bassanio, lasu ke li prenu la ringon kaj meritoj liaj pezu 125
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
kun mia amo kontraŭ la admono
de la edzino.
BASSANIO
Sekvu, Gratiano,
ĝiskuru lin, al li la ringon donu, kaj se vi povos, domen ĉe Antonio konduku lin, rapidu, iru for!
Eliras Gratiano.
Ni sen prokrasto tien iru; morgaŭ en frumateno ambaŭ ni rapidos
al Belmont. Venu nun, Antonio mia.
Ili eliras.
SCENO II.
La sama. Sur strato.
Eniras Portia kaj Nerissa.
PORTIA
Elserĉu vi la judan domon, donu al li kaj subskribigu jenan akton.
ĉi-nokte ni ekiros kaj alvenos antaŭ la edzoj hejmen. Por Lorenzo la akto estos io tre agrabla.
Eniras Gratiano.
GRATIANO
Sinjor’ afabla, bone ĝisvenite!
Moŝto Bassanio, rekonsiliĝinte, 126
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
ĉi tiun ringon sendis, petegante, ke vi kun li tagmanĝu.
PORTIA
Sed neeble.
Tre danke mi akceptas lian ringon; volu rakonti tion, ankaŭ volu
al knabo mia montri la loĝejon de la maljuna Shylock.
GRATIANO
Tre volonte.
NERISSA
(Al Portia)
Parolon volas mi kun vi, sinjoro.
(Duonvoĉe)
Atencos mi la edzan ringon, kiun por ĉiam gardi mi ĵurigis lin.
PORTIA
(Duonvoĉe)
Prosperu ĝi; kaj nin regalos ili ĵurante, ke la ringojn ili donis al viroj; sed per blufo kaj ĵurado ni venkos ilin. (Laŭte) For! rapide iru.
La rendevuon konas vi.
NERISSA
Sinjoro,
bonvolu min konduki al la domo.
Ili eliras.
127
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
AKTO KVINA
SCENO I.
En Edmont. En arb-aleo antaŭ la domo de Portia.
Eniras Lorenzo kaj Jessica.
LORENZO
Brilegas tiu lun’. En tia nokto, dum vento dolĉa kiskaresis arbojn senbrue plezurantajn, tianokte Troilus, mi supozas, supren rampis sur Trojaj muroj kaj animon sian spiregis al la grekaj tendoj, kie Kresida kaŝis.
JESSICA
En simila nokto
timege Tisbe roson superpaŝis, kaj, antaŭ ombron de leon’ vidinte, konsterne kuris for.
LORENZO
En tia nokto
Dido salikon svingis sur sovaĝa marbordo, por reblovi al Kartago amaton sian.
128
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
JESSICA
En simila nokto
Medeo ŝiris la sorĉitajn herbojn por Eson maljunulo, kiuj poste rejunuligis lin.
LORENZO
En tia nokto
for de la riĉa judo, Jessica
ŝteliĝis kaj el Venecio kuris
ĝis Belmont kun amanto malŝparema.
JESSICA
En tia nokto la junul’ Lorenzo ĵuris, ke li amegas ŝin kaj tiel al ŝi forŝtelis la animon, multe pri fideleco sankte promesante, sed nur perfide.
LORENZO
Kaj en tia nokto
beleta Jessica, la insultema,
amanton sian kalumniis, tamen
li ŝin pardonis.
JESSICA
Mi vin elkonkurus
dum noktoj, se neniu venus: jen paŝadon viran aŭdas mi; aŭskultu.
Eniras Stephano.
LORENZO
En la silento nokta kiu venas
kun tia rapideco?
STEPHANO
Nu, amiko.
LORENZO
Amiko kia? Diru vian nomon,
amiko, vi.
129
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
STEPHANO
Stephano, mia nomo.
Raportas mi, ke sinjorino mia
alestos antaŭ la tagiĝ’ en Belmont.
ŝi vagas apud sanktaj krucoj, tie pregante pri feliĉa edzineco.
LORENZO
Kaj kiu kun ŝi venas?
STEPHANO
Sole iu
ermito sankta kaj la domanino.
Mi petas, ĉu la mastro jam revenis?
LORENZO
Ankoraŭ ne, nek li leteron sendis.
Sed ili eniru, Jessica, akceptan ceremonion ian ni aranĝu
al la mastrino de l’ domego.
Eniras Launcelot.
LAUNCELOT Hola, hola! ŭo, ha, ho! hola, hola!
LORENZO
Kiu vokas?
LAUNCELOT Hola! ĉu vi vidis mastron Lorenzon? Mastro Lorenzo, hola, hola!
LORENZO
ĉesigu vian hola-hola, homo: jen mi estas.
LAUNCELOT Hola! kie? kie?
LORENZO
ĉi tie.
LAUNCELOT Diru al li, ke venis ekspreso de mia mastro, kun korno plena da bonaj sciigoj; mia mastro alvenos antaŭ la mateno.
Li eliras.
130
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
LORENZO
Animo kara, ni eniru, tie
atendi la alvenon; tamen, kial eniri? En la domo vi anoncu,
Stephano, ke alvenas la mastrino; kaj plenaere metu muzikadon.
Eliras Stephano.
Jen dormas la lunlumo sur deklivo; ĉi tie sidu ni kaj lasu vagi
muzikajn sonojn en oreloj niaj.
Konformas bone dolĉa trankvileco de l’ nokto je la karesemaj tuŝoj de l’ harmoni’. Sidiĝu, Jessica.
Rigardu, kiel la ĉiela planko
per oraj diskoj dense priŝutiĝis.
El tiuj briletantaj globoj ĉiu, eĉ plej malgranda, en orbito sia anĝele kantas en ĉiela ˛oro
kun la keruboj junokulaj; tiel animoj la senmortaj harmonias.
Sed nin ĉi tiu kota kaj putrema mondana korpo vestas kaj enŝlosas, do ni ne povas aŭdi tiajn sonojn.
Eniras muzikistoj.
Vi venu kaj per himno la diinon Dianan veku; per plej dolĉaj pulsoj 131
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
penetru la orelon de l’ mastrino, kaj per muziko hejmen ŝin tiradu.
Muziko.
JESSICA
Neniam min gajigas muzikado.
LORENZO
La kaŭzo estas via atentemo.
Observu nur bestaron malkviete sovaĝan, aŭ anaron nedresitan
da junaj ĉevalidoj, kiel ili
freneze saltas, muĝas, aŭ blekegas laŭ la varmega sangostato sia: se eble ili aŭdas trumpetsonon, aŭ se al ili frazo de muziko
atingas la orelojn, tuj vi vidos: komune ili haltas, kun okuloj
post sovaĝeco nun kviete lumaj per dolĉa la influo de l’ muziko.
Pro tio la poeto nin kredigis, ke Orfeo tiris arbojn, ŝtonojn, akvojn; ĉar aĵo la plej bloka kaj malmola, eĉ furioza, por la fojo prenas malsaman econ sub muzikinfluo.
La homo sen muziko en si mem,
obtuzi kontraŭ dolĉaj son-akordoj, konformas al perfidoj kaj intrigoj kaj rabakiroj; la spiritaj movoj al li obtuzaj estas kiel nokto, 132
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
kaj nigraj kiel Erebus’ la sentoj.
Fidata li neniel estu. Tamen
aŭskultu la muzikon.
Eniras Portia kaj Nerissa.
PORTIA
Jena lumo
en mia halo brulas. Kiel ĵetas radiojn malproksimen kandeleto, tiel, en mondo la malnobla, lumas faraĵo nobla.
NERISSA
Tamen, kiam brilis
la luno, ni ne vidis la kandelon.
PORTIA
Tiel pli granda gloro nebuligas la malpli grandan. Vicreĝeco brilas egale kun reĝeco, ĝis alestos
la reĝo mem kaj tiam ĝia pompo forfluas, kvazaŭ riveret’ enlanda en maran vaston. Aŭdu! jen muziko!
NERISSA
La dom-muziko via, sinjorino.
PORTIA
Nur relative, mi komprenas, ĉio bonecon havas. ¯i pli dolĉe sonas al mi, ol en taglumo.
NERISSA
La silento
donacas tiun econ, sinjorino.
PORTIA
Egale bone korvo kaj alaŭdo
neaŭskultataj kantas; kaj mi kredas, ke, se taglume kantus najtingalo 133
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
dum kvakas ĉie anserinoj, oni
ĝin ŝatus ne pli ol la regolinon.
Ho, kiel ofte la afero ŝuldas
nur al la tempo ĝusta sian guston laŭdindan kaj perfektan!
(Pli laŭte)
Ho! Silentu!
Selene dormas kun Endimion’,
vekiĝi nevolante.
LORENZO
Jen la voĉo
de Portia, aŭ terure mi trompiĝas.
PORTIA
Li min rekonas kiel la blindulo kukolon — per fivoĉo.
LORENZO
Sinjorino
karega, estu bonveninta hejmen.
PORTIA
Preĝadis ni bonfarton por la edzoj; kaj ni esperas, ke la preĝoj donis prosperan vojon. ĉu revenis ili?
LORENZO
Ankoraŭ, sinjorino, ne; sed venis ekspreso kun anonco pri reveno.
PORTIA
Nerissa, vi eniru kaj ordonu
al la servantoj, ke ignoru ili foreston nian; same vi, Lorenzo kaj Jessica.
Tamburado.
134
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
LORENZO
Alvenas via edzo;
mi aŭdis lian kornon; sinjorino, ne babilemaj estas ni; ne timu.
PORTIA
ĉi tiu nokto ŝajnas esti nur
taglumo malsaneta, kvazaŭ tago kiam la suno tenas sin kaŝita.
Eniras Bassanio, Antonio, Gratiano kaj iliaj sekvantoj.
BASSANIO
Kun Antipodoj devus ni tagiĝi, se vi sensune volas promenadi.
PORTIA
(Kaptante torĉon)
Mi montru lumon, ĝin ne tro flirtante, ĉar flirtemeco povas vundi edzon, kaj mi neniam vundu al Bassanio.
Sed Dio ĉiujn gardu! Via moŝto, bonvenon hejmen!
BASSANIO
Dankon, sinjorino;
vi volu bonvenigi la amikon.
Jen estas tiu viro, jen Antonio, al kiu senmezure mi ŝuldegas.
PORTIA
Tre decas, ke vi sentu vin ŝuldanto, ĉar ŝajnas, ke por vi li multe ŝuldis.
ANTONIO
Ne pli ol jam mi estas kvitancita.
PORTIA
Sinjoro, ne per nuraj vortoj devas aperi, ke vi estas tre bonvena 135
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
al nia domo, tial mi preferas
ŝpareme uzi komplimentojn spirajn.
GRATIANO
(Al Nerissa)
Per tiu lun’ mi ĵuras, ke ofendon al mi vi faras. Vere mi ĝin donis al tiu skriba homo de l’ juĝisto.
PORTIA
ĉu vere jam disputo? Kio estas?
GRATIANO
Pri ora rondo, bagatela ringo, donaco ŝia, kun ĉizita moto,
kvazaŭ poeziaĵo tranĉilista
sur klingo: Amu min kaj ne forlasu.
NERISSA
ĉu vi pri l’ moto kaj valor’ babilas?
Vi ĵuris, kiam mi al vi ĝin donis, ke ĝis la morto mem vi ĝin portados, kaj en la tomb’ ankoraŭ tenos ĝin.
Se ne pro mi, almenaŭ pro la ĵuroj faritaj tiel energie devus
vi ĝin zorgege teni. Al skribulo juĝista ĉu vi donis? Ne, pro Dio juĝisto mia, tiu ricevinto
neniam portos vangoharojn.
GRATIANO
Certe
li portos, se ĝisvivos li virecon.
NERISSA
Jes, se virino vivos ĝis vireco.
GRATIANO
Nu, pro la mano mia, al junulo mi donis ĝin, knabeto sensignifa, 136
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
samkreska kiel vi, skribul’ juĝista, knab’ babilema, kiu rekompence
ĝin petis, kiel ne al mi konvenus rifuzi ĝin.
PORTIA
Malkaŝe min paroli
permesu; tre malprave vi forlasis kun tia facileco la unuan
donacon de l’ edzino, la solene metitan sur la fingron, alforĝitan kvazaŭ al via karno per la fido.
Mi al amato mia donis ringon,
lin ĵurigante, ke neniam li
forlasos ĝin; kaj tie ĉi li staras.
Pri li mi povas ĵuri, ke neniel li ĝin forlasus nek de l’ fingro tirus por tuta la riĉeco de la mondo.
Gratiano, vere al edzino via
tro krudanime faras vi ĉagrenon.
Se tion spertus mi, mi furiozus.
BASSANIO
(Flanken)
Plej bone la maldekstran tranĉi for kaj ĵuri, ke la ringon defendante la manon perdis mi.
GRATIANO
Bassanio moŝto
fordonis sian ringon al juĝisto la ĝin petinta, ankaŭ meritinta; 137
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
kaj ties knabo, la skribisto, tiam, ĉar li klopodis en skribado, petis pri mia; kaj nek homo nek la mastro akcepti volis ion krom la ringoj.
PORTIA
Kaj kiun ringon, Moŝto, vi donacis?
ne tiun, mi esperas, kiun vi
de mi ricevis.
BASSANIO
Se al mia kulpo
nur povus mi aldoni la mensogon, mi malkonfesus; sed al mia fingro la ringo mankas, jen.
PORTIA
Kaj ĝuste tiel
al falsa via kor’ la virto mankas.
¯is vidos mi la ringon, pro ĉielo, neniam mi en vian liton iros.
NERISSA
Nek mi en vian, ĝis mi vidos mian.
BASSANIO
Karega Portia, se vi tiun viron konus, al kiu mi la ringon donis, scius pro kiu mi la ringon donis, ekpensus, kial mi la ringon donis, kiel nevole mi la ringon lasis, kiam nenion krom la ringodono
oni akceptus, tiam vi mildigus la akregecon de ĉagreno via.
PORTIA
Se konus vi la ecojn de la ringo, ŝin dece ŝatus, kiu per la ringo 138
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
donacon faris, se vi kun la ringo honoron vian ligus: for de l’ ringo neniel vi vin lasus detiriĝi.
ĉu vir’ ekzistas tiel senracia, se iel vi bonvolus per fervoraj paroloj ĝin defendi, ke pro manko de diskretemo nepre li insistus pri aĵo tiel sankte posedata?
Nerissa min instruas, kion kredi; pro mia vivo, certe tiun ringon virino ia havis.
BASSANIO
Per honoro,
ne! sinjorino, per animo mia,
ĝin havis ne virino, sed doktoro juristo, kiu malakceptis trimil dukatojn kaj de mi pri tiu ringo petegis. ¯in unue mi rifuzis
kaj lasis lin foriri ĉagrenite: la sama viro, kiu de l’ amiko
karega mia savis mem la vivon.
Kion mi povis diri, mia kara?
Mi nepre devis ĝin al li postsendi; min premis honto, pelis ĝentileco; honoro ne tolerus la makulon
de tia maldankemo. Min pardonu, afabla sinjorino, ĉar pro jenaj 139
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
kandeloj sanktaj de la nokto, certe, se tiam vi alestus, vi la ringon de mi elpetus mem, por ĝin donaci al inda la doktoro.
PORTIA
La doktoro
neniam mian domon proksimiĝu!
ĉar havas li amatan la juvelon, kiun pro mi vi ĵurpromesis gardi, mi vin egalos en la donacemo;
al li mi ĉion malavaros: tiun
doktoron mi akceptos en la liton.
NERISSA
Kaj mi skribiston lian; gardu do ne lasi min al mia memprotekto.
ANTONIO
Mi estas la malfeliĉega kaŭzo
de tiuj ĉi disputoj.
PORTIA
Vi, sinjoro,
bonvena tamen estas; ne malĝoju.
BASSANIO
Al mi pardonu, Portia, la nevolan ofendon; en ĉeesto de ĉi tiuj
amikoj multaj ĵuras mi al vi
per belaj la okuloj viaj mem,
en kiuj speguliĝas mia bildo. —
PORTIA
Vi notu tion! En okuloj miaj
duope li rigardas sian bildon, po unu en okulo ĉiu; bele
140
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
vi ĵuru per duobla via bildo
fidindan ĵuron.
BASSANIO
Tamen min aŭskultu.
Pardonu tiun kulpon kaj mi ĵuras per la animo mia, ke neniam
mi plu al vi ĵurrompos.
ANTONIO
Mian korpon
mi riskis iam pro bonstato lia, kaj perdus ĝin, se ne min helpus tiu, al kiu donis via edz’ la ringon.
Volonte mi denove min implikos, garantiante per animo mia,
ke via edzo jam ne plu promeson perfidos kun intenco.
PORTIA
Do vi estu
garantianto lia. Al li donu
ĉi tion, kun admono, ke pli bone li gardu ĝin, ol la unuan.
ANTONIO
Moŝto
Bassanio, ĵuru gardi jenan ringon.
BASSANIO
¯i estas, pro ĉielo! tiu sama, kiun al la doktoro mi donacis.
PORTIA
Pardonu min, Bassanio, ĝin ricevis mi de l’ doktoro. ĉiuj vi miregas.
Sed jen letero; laŭ oportuneco
ĝin legu; ĝi el Padovo, de Bellario 141
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
venas; kaj tie trovos vi, ke Portia mem estis la doktoro, kaj Nerissa skribisto ŝia; tiu ĉi Lorenzo
atestos, ke mi tuj post vi ekiris kaj ĵus revenis; mi ankoraŭ ne eniris mian domon. Vi, Antonio, tre bonveninta estas; kaj mi havas por vi bonegan pli ol vi atendas sciigon; sen prokrasto desigelu leteron jenan. Vi per ĝi ekscios, ke tri el la ŝipegoj viaj riĉaj neatendite naĝis en havenon.
ANTONIO
Mutulo mi fariĝis.
BASSANIO
ĉu vi estis
tiu doktoro kaj mi vin ne konis?
GRATIANO
Kaj ĉu vi estis tiu fi-tromponta skribisto?
NERISSA
Sed li ne intencas trompi,
escepte se mi vivos ĝis vireco.
ANTONIO
Aminda sinjorin’, al mi vi donis ne sole vivon, sed la vivrimedon; ĉar tie ĉi mi legas kun certeco, ke miaj ŝipoj ankris en la rodo ekster danĝero.
PORTIA
Nun al vi, Lorenzo,
skribisto mia portas kontentigon.
142
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
NERISSA
Jes, kaj sen rekompenco mi ĝin portas.
Jen donas mi al vi kaj Jessica donacan akton de l’ hebreo riĉa intence restigantan testamente la tutan lian havon, ĉe mortiĝo.
LORENZO
Afablaj sinjorinoj, vi survoje manaon ŝutas al malsateguloj.
PORTIA
Tagiĝos baldaŭ, tamen vi ankoraŭ ne plene aŭdis ĉiujn faritaĵojn.
Ni do eniru kaj nin ŝarĝu tie
kvazaŭ per tribunalatesta ĵuro, kaj tre vereme ni respondos ĉion.
GRATIANO
Bedaŭras mi, ke nur du horoj restas
ĝis la tagiĝo, ĉar Nerissa eble preferos ĝis sekvanta nokt’ atendi.
Tamen, dum vivos mi, mi ĉiam timos nenion pli fortege, ol la taskon konservi la ringeton de Nerissa.
ĉiuj eliras.
143
LA VENECIA KOMERCISTO
eLIBRO
ISBN 91-7303-199-2
144