Skip to content

Latest commit

 

History

History
1180 lines (596 loc) · 88 KB

Europa identeco - Zlatko Tisljar.md

File metadata and controls

1180 lines (596 loc) · 88 KB

% Europa identeco % Zlatko Tisljar

TITOLO

eLIBRO

eLIBRO

Zlatko Tiôljar

Eŭropa

identeco

I N K O

1

TITOLO

eLIBRO

Zlatko Tiôljar

EŭROPA IDENTECO

*Lingve kontrolis: * Roger Imbert

La paperversion eldonis:

Inter-kulturo, Maribor, 1998

(ISBN 961-6075-19-5)

¯i estas aĉetebla ĉe la Libroservo de UEA

*kaj ĉe landaj libroservoj. *

eLIBRO

Aranĝis: Franko Luin

ISBN 91-7303-128-3

inko@omnibus.se

http://www.omnibus.se/inko

OKTOBRO 2001

2

TITOLO

eLIBRO

  1. Enkonduko

Eŭropa Unio kreskas. ¯i estas en sia maturiĝa kaj burĝona periodo. Ni ĉiuj fiere kunkreskas kun ĝi kaj deziras al ĝi longan vivon sen gravaj malsanoj kaj konfliktoj kun neeŭrop-uniaj landoj. Eŭropa Unio estas soci-ŝtata strukturo ekestanta je tute nova maniero en la ĝisnuna homara historio. Neniam

ĝis nun kresko kaj pligrandiĝado de iu ŝtato ekestis alimaniere ol per militoj. Neniam kreskis ŝtato tiel, ke propravole al ĝi aliĝadis ĉiam pli da novaj kaj novaj najbaroj. ŝajnas, ke en la monda historio io revolucia okazas, io inversas ĝian kondut-manieron kaj movas la grandan historian radon al direkto, en kiu oni solvas la sociajn konfliktojn per komunikado kaj per bona volo. ĉu EU signifas, ke la homa socio ekiras novan vo-jon, en kiu inter la teritoriaj homgrupiĝoj ne plu dominos sangaj konfliktoj, ne plu la konfliktoj estos solvataj per militoj? ĉu tiu ununura ekzemplo en la mondo (momente ja ne

videblas alia mondregiono kun simila tendenco — eĉ kon-

traŭe, la klasika homara historio, en kiu najbaroj kutime detruas aliajn najbarojn, en kiu ŝtatoj ne tendencas al kuniĝo, sed al disfalo kaj separatiĝo, forte plu efikas) estas signo de la homara printempo, de la homara maturiĝo — aŭ ĝi estas nur malnormala fenomeno, kiu pli aŭ malpli poste malsukcesos

kaj finiĝos per konflikto kaj disfalo?

La homaro en la du lastaj jarcentoj faris enormajn paŝojn, eble tro grandajn por tiel mallonga periodo. ¯i fariĝis kapa-3

TITOLO

eLIBRO

bla foriri de sur sia naskoplanedo kaj ankaŭ detrui ĝin. ¯i tutglobe fariĝis unu tuto interligita per nervoj de informadi-ko, ĝi ekposedis tian konscion pri sia propra forto kaj kapablo, ke ĝi aŭ ekmajstros mem sian sorton aŭ detruos sin mem.

Al kio ni strebu, al kio ni kredu?

Mi opinias, ke ni ne havas alternativon: ni devas kredi, ke la naturo kaj ties evoluo, kies pinto estas ni mem, havas ian longdaŭran sencon, ni devas kredi, ke la homaro plu ekzistos kaj tial ni devas agi por ebligi, ke tio vere okazu. Tial ni hel-pu al Eŭropa Unio plu kreski kaj fortiĝadi kun la tendenco, ke tiu nova ŝtupo de la homara historio iĝu modelo ankaŭ por aliaj.

EU fieru pri si kaj sia escepta rolo en la monda progreso, sed ĝi estu daŭre malferma. ¯ia memfiero ne fariĝu memkon-tento, kiu kaŭzos fermon de la limoj. EU ne malebligu aliĝon al iu ajn najbara lando, kiu volas aliĝi, eĉ ne al tiuj, kiuj ne plu estas formale en Eŭropo! Kiam la landlimoj de EU transiros Ukrainion, ĝi ne konstruu ”berlinan” muron, sed same mal-ferme iom post iom akceptu Kazàstanon, Rusion, Turkion …

Kaj kiam venos la tempo al pure aziaj landoj, ĝi ŝanĝu sian nomon al Eŭrop-azia Unio. Mi ege dezirus, ke EU estu ĝermo de unuiĝo de la tuta homaro kaj mi ĝoje kontribuas al tiu celo.

Por fari tion sukcese ne sufiĉas senargumente kredi. Ne-

pras profunde analizi kaj starigi bazon por nova sociologio.

La ĝisnuna sociologio servis al la ĝisnuna konflikthistoria socio stariginte antaŭjuĝajn dogmojn necesajn por identeco de ŝtatoj, kies ununura celo estas ne malaperi (vidu ekz. Konsti-tucion de Kroatio, per kiu oni malpermesas unuigon de tiu ŝtato iam ajn en la estonto kun sudaj kaj orientaj najbaroj!!) 4

TITOLO

eLIBRO

kaj ebligi novan komprenon pri la grupa identeco. Devas ekesti nova socia teorio, kiu ne konfliktas kun la faktoj, ke ŝtatoj daŭre ŝanĝiĝadas, teritorie, idee, identece. Tial mi ŝatus per tiu ĉi verketo lanĉi kelkajn bazajn demandojn kaj klopodi respondi al ili alimaniere ol faras tion la ĝisnuna sociologio kaj lingvistiko, kiuj esence servas al la naciisma koncepto de la nuntempaj naciaj ŝtatoj.

5

TITOLO

eLIBRO

  1. Altruismo — amo kaj malamo

Mi eliras el unu aksiomo, nome, ke la ĝenerala homa

konduto estas difinita de du inter si interplektitaj kaj

samtempe aktivantaj softvaroj: softvaro de la homa egoismo kaj de la altruismo. La programoj, kiuj difinas homon kiel socia estaĵo (altruismo) agas nur en sociaj cirkonstancoj — ili estas potencialaj. Ni devas lerni por akiri la rezultojn de la altruismo. Kaj la rezulto estas amo kaj malamo. La altruismo signifas, ke homo ne povas vivi sola, ke li devas aparteni al grupoj, al pli superaj organismoj, en kiuj unuopulo estas nur ĉelo. Samtempe ĉiu apartenas al multaj grupoj: al sia familio, al sia amikeca grupo ĉe kartludo, al sia labora teamo, al sia loka komunumo, al sia popolo, al sia religia grupo, al sia kant-koruso … Kaj ĉe ĉiu el ĉi tiuj grupoj ni don-prenas iom da amo al la grupo kaj iom da malamo al aliaj grupoj, kiuj eventuale povus esti danĝeraj por la nia. Al iu grupo ni donas mul-tegan amon, al alia nur iomete. Tio signifas, ke por membroj de grupo, al kiu ni sentas fortegan amon, ni pretas forte nin oferi, en ekstremaj kazoj eĉ fordoni la propran vivon por savi aliajn en la grupo, dum en grupoj, ĉe kiuj la nivelo de la amo ne estas alta, ankaŭ la preteco sin oferi ne estas alta. Eĉ tiuj sentoj povas esti en reciproka kolizio, se iu el la grupoj, al kiuj ni apartenas ŝanĝas sian pozitivan rilaton al alia grupo, al kiu ni same apartenas (ekz. kiam popolo, al kiu mi apartenas postulas la vivon de iu membro de mia familio, tiam la amo al 6

TITOLO

eLIBRO

mia popolo kaj la amo al mia familio estas en kolizio, ĉar la utilo, kiun pro la viktimigo de mia filo ricevas mia popolo, estas malutilo por mia familio). La aparteno al grupoj estas nenia stabila, konstanta afero, ĝi estas en daŭra moviĝado kaj ŝanĝiĝado. Ni kreskas kaj edziĝas, do ni ŝanĝas la familion kaj nia amo malfortiĝas por la membroj de la antaŭa kaj fortiĝas por la membroj de la nova. Ni ŝanĝas nian membrecon en

amatorgrupoj, ni ŝanĝas la laborteamon, la loĝurbon, eĉ la landon, ni ŝanĝas ankaŭ la religion. Ni povas ankaŭ ŝanĝi ĉion ne vojaĝante. Ekz. mia patro la tutan vivon vivis en la sama regiono, sed li naskiĝis en Aŭstrohungario kaj estis edukata senti la aŭstrohungaran identecon kaj fideli al la eterna regno kaj ties imperiestro Franz-Josef. Post la unua mondmilito lia regiono troviĝis en Jugoslavio kaj li devis lerni pri la jugoslava identeco kaj ĵuri, ke li donos sian vivon por sudsla-va frateco kaj reĝo Aleksandro, dum la dua mondmilito li subite troviĝis en faŝisma kroata ŝtato kaj oni instruis ĉiujn ami nur kroatojn, ties ŝovinisman gvidanton Paveliĉ kaj liajn faŝismajn amikojn. Post la milito revenis Jugoslavio, en kiu oni edukis pri la jugoslava kaj kroata identecoj kaj amo al socia-lismo kaj la granda komunista gvidanto Tito. Se li estus viv-inta nur kelkajn jarojn pli, li mirus, ke li denove devas ŝanĝi sian kredon kaj plene identiĝi kun la nova kroata naciismo kaj la nova granda gvidanto de ĉiuj kroatoj, Tudjman …)

Kiel do ekestas kaj malaperas la amo? La amo kiel unu el

la du segmentoj de la altruismo (la dua estas la malamo) evoluas nur en grupo per komunikado kaj pliproksimigado de

ideoj pri la senco kaj la celo de la vivo. Grupanoj, kiuj havas grandan parton de la ideoj komunaj, el kiuj eliras la kompre-7

TITOLO

eLIBRO

no pri la propra vivsenco kaj celo, evoluigas reciprokan for-tan amon kaj pretecon sin oferi unuj por la aliaj.

Sekve la eduko estas la ĉefa unua paŝo al la grupa amo.

Unue ni estas edukataj de la gepatroj (kaj ni akiras la amon al ili kaj la gefratoj), poste de la lernejo oni evoluigas la amon al la patrujo kaj la popolo, tiam de la eklezio ni lernas ami niajn samreligianojn. Poste en la grupo okazas ankaŭ reciproka interŝanĝado de ideoj kaj ne nur vi estas edukata, sed an-kaŭ vi kunedukas aliajn. Tiel ŝanĝiĝas la spiritenhavo de la grupo, sed restas la spirita komuneco. Ofte forta personeco trovas simplan klarigon por la celoj de iu grupo, do inventas ideologion akcepteblan de la plej granda kvanto de la homoj (konsideru, ke ĉiam tio devas esti simpligita vivkoncepto, formala kaj ŝajne klara). Tia persono depende de la socia pozicio povas rapidege evoluigi amasan (eŭforian) amon al la sam-grupanoj akceptintaj tiun ĉi ideologion kiel sian kaj samtempe malamegon kontraŭ aliaj grupoj, eventuale endanĝeri-

gantaj ĝin. Membroj de la grupo pretas mortigadi por defendi sian grupon kaj eĉ por preventi la danĝeron, se tiel de ili postulas la gvidanto, la ĉefideologo. Sekve tro granda amo samtempe kuntrenas tro grandan malamon kaj estas danĝera.

Resume: La amo kaj la malamo evoluas per reciproka proksimigado de ideoj pri la senco kaj celo de la vivo kaj estas fenomeno komuna al ĉiuj membroj de grupo (grupo es-

tas minimume du personoj). ¯i ekestas el komuna interaktivado kaj estas procezo. La altruismo (amo plus malamo) estas nenio alia ol grupa egoismo.

ĉar nuntempe oni miksas la nocion amo kun enamiĝo kaj

sekso, vidu klarigon pri tio en la aldono fine de la libro.

8

TITOLO

eLIBRO

  1. Ideologia stabileco kaj ŝanĝebleco

La vivo homa evoluas daŭre tiel, ke interŝanĝiĝas periodoj, en kiuj homo kredas firme pri iu vivcelo bazita je iuj por li momente absolute klaraj konvinkoj pri la mondo kaj mo-ralaj valoroj, kun periodoj, kiam ĉesas tiu kredo anstataŭan-te ĝin per alia (pro influo de aliuloj, kiuj al ĝi ne kredis). Oni povus diri, ke la idea stabileco ne ekzistas, ĉar ja ĉiu ideo iam malnoviĝas, kadukiĝas kaj estas anstataŭata. Kial do kredi pri iu ideologio, se oni ja scias, ke ĉiu iam estos for kaj ke neniu estas absolute valida por ĉiam?

Ekzistas dogmoj, kiuj rapide kadukiĝas kaj tiuj kiuj longe daŭras. La komunismo elrabotiĝis post nur sepdeko da jaroj, la feŭdismo en Eŭropo daŭris preskaŭ du mil jarojn. Mal-grandaj religioj de diversaj triboj en Afriko aŭ Sudameriko daŭre ŝanĝiĝas, akceptas influojn de la grandaj, do estas tre nestabilaj. Aliflanke dogmoj de grandaj instituciaj religioj sukcesas kun etaj adaptoj travivi jarmilojn. Oni povas kom-pari la ideologian evoluon de homsocioj per cirklo, kies linio neniam estas rekta, ĝi efektive konstante kurbiĝadas, ŝanĝas sian direkton. ŝajne ne ekzistas eĉ unu peceto de la ekstera rando, kiu estus rektlinia. Tamen se ni observas nur tre malgrandan parton de la cirkla rando multe pligrandigante ĝin,

ĝi ŝajnas havi dum certa tempo tute rektan linion, neŝanĝatan. Por etaj homoj sur granda globa tersurfaco ŝajnas, ke la 9

TITOLO

eLIBRO

tero estas ebena, rektlinia. La tangentoj je ĉiu punkto de la cirklo estas rektaj linioj kaj preskaŭ identas dum certa periodo kun la vera linio de la cirkla rando. Sed se oni tro longe insistas sekvi la tangentan liniodirekton, oni iom post iom tro malproksimiĝos for de la vera linio de la cirklo kaj oni devos fari akran direktoŝanĝon. Nu ja tiel ankaŭ evoluas la sociaj ideologioj. Unuspeca idea komplekso (morala kodekso de iu socio) ŝajnas firma kaj neŝanĝebla dum certa periodo, validas la tempo de la tangento, sed nepre venos tempo, kiam oni

devos ŝanĝi tiun linion. Kiom longe daŭros periodo de unu fiksita moralo dependas de la grandeco de la cirklo. Ju pli granda ĝi estas, des pli longas la unuopaj tangentaj periodoj.

Grandaj religioj kaj grandaj ŝtatoj havas ŝancon pli stabile kaj longdaŭre evolui kaj havi pli longdaŭrajn periodojn de morala stabileco, de ideologia kredindeco. Kompreneble, se la ŝtato aŭ religio sukcesis evoluigi tutŝtatan aŭ tutreligian identecon kiel ĉefan identecon de la apartenantoj.

La fazoj de firma kredo pri la profunda valoro de la nun

valida ideologio aŭ dogmo (klarigoj kial necesas vivi kaj kial morti) kaŭzas, ke individuoj produktas (kaj ne detruas) kon-kretajn varojn kaj valorojn en difinita stabila periodo de sia grupo (dum kiu regas en relative longa periodo unusama ideologio). La fazoj de ŝanĝoj kondukas al novigo, modernigo, adapto de la produktado al la nove ŝanĝitaj cirkonstancoj.

Konklude: limigitaj periodoj de la vivo de iu socio estas karakterizataj de formala ideologia absoluteco, dum la eter-no estas ideologie daŭre malabsoluta, daŭre en ŝanĝostato.

Kiam oni sukcesas konstrui grandan socion, ĝia vivperiodo kun ideologimorala konstanteco povas havi longan eĉ kel-kjarmilan daŭron, se evoluis en ĝi ankaŭ propra firma iden-10

TITOLO

eLIBRO

teco, sed povas malaperi jam post la frua infanaĝo, se oni zorgis nur pri la teritoria kaj ekonomia grandeco, ne pri ties identecforto.

11

TITOLO

eLIBRO

  1. Identeco

ŝajne, ke ne multaj komprenas, ke ne ekzistas individua

identeco. Identeco signifas ion identan, neŝanĝeblan, konstantan. Individuo havas nenion konstantan. Li fizike kaj psike senĉese ŝanĝiĝas. La konstantecon almenaŭ je ioma

tempo havas grupo. Tio, kio en grupo idee komune evoluas, restas dum ioma tempo neŝanĝita kaj videbla ĉe ĉiuj membroj de tiu grupo. Laŭ tio ili estas signitaj kaj diferencaj de aliaj grupoj. Ekzistas nur grupa identeco.

Aliflanke la individuo estas karakterizata per deziro esti li mem. Tio estas bezono esti libera. ¯i fontas el lia egoismo.

Esti li mem signifas povi kontentigi sin mem laŭ la propraj individuaj korpaj kaj spiritaj bezonoj. Tiu bezono estas kontraŭa al kolektiva bezono pri identeco. La individua bezono pri libereco klopodas liberigi individuon de kolektivaj ideoj, uniformitaj, dogmaj. Individua libereco kontraŭstaras la klopodojn de socio unuecigi la kolektivan idearon. Jen kaŭzo, kial ĉiuj socioj pli aŭ malpli rigore klopodas kontraŭstari aŭ almenaŭ limigi la individuajn liberecojn.

Kaj kio kreas la identecon, la senton de aparteno al grupo, por kiu ni havos pli aŭ malpli da amo (kaj malamo kontraŭ aliaj grupoj)? La edukado faras onin grupapartenanto. ĉiu socio efikas per komunikado al individuo kaj klopodas doni al li tiajn sciojn kaj konvinki lin pri tiaj veroj, kiuj firme tenos la individuon en la sino de tiu socio. La edukado laŭ unusa-12

TITOLO

eLIBRO

ma idearo pri la vivsenco, la informado per unusama inform-sistemo evoluigas ĉe ĉiuj en tiu socio aron da komunaj ide-oj, kiuj igas tiujn homojn kredi pri la samaj dogmoj (ŝajnaj veroj). Kiam oni ŝanĝas la vivlokon, do la hommedion, oni venas sub la influon de alia ideara tipo, kiun oni iom post iom akceptas, parte ankaŭ ŝanĝas per la propra influo, kaj oni transiras el unu aparteno al alia.

ĉar la ideojn oni transportas per lingvo kaj la lingvo per sia formo signas la apartenon, la lingvo estas esenca faktoro rilate la homajn identecojn.

13

TITOLO

eLIBRO

  1. Lingvo kiel socia distingilo

ĉiu el ni parolas plurajn lingvojn, lingvojn de grupoj, al kiuj li apartenas. En ĉi tiu ĝenerala difino mi komprenas ankaŭ dialektojn kiel apartajn lingvajn sistemojn, do kiel lingvojn. ĉiu parolas minimume vilaĝan dialekton kaj ian lingvon, per kiu li komercas kun homoj el aliaj vilaĝoj. ĉiu dum sia vivo daŭre lernas kaj mallernas lingvojn. Kiel eta infano oni parolas iun fonetike kaj sintakse limigitan varianton de la gepatra lingvo, kaj tiun lingvon komprenas nur la gepatroj, kiuj lernas ĝin de la infano. Plej ofte tamen temas pri kono de loka dialekto kaj nacia ŝtata lingvo. Multaj parolas ankaŭ pli-ajn dialektojn kaj iun aŭ iujn aliajn fremdlingvojn. Do la natura stato de homo estas multlingveco.

Sed ĉiun el tiuj lingvoj iuj unuopuloj uzas malsame ol ali-aj unuopuloj. ĉe ĉiu sentiĝas ankaŭ influoj de la alia(j) dialekto(j) kaj/aŭ lingvo(j) kaj ĉiu parolas iujn individuajn variantojn de la lingvoj. Ekz. en mia nacia kroata lingvo (kiam mi

ĝin parolas) sentiĝas forta influo de la zagreba loka dialekto, ioma influo de la slovena lingvo, ioma de Esperanto kaj eĉ iom da germana. Iom pli bona lingvokonanto facile rekonus tiujn diversajn spurojn kaj facile deĉifrus, en kiuj regionoj kaj sub kiuj kulturoj mi moviĝas: ke mi estas kroato de zagreba deveno, kiu ion faras ankaŭ en Slovenio kaj kiu estas ankaŭ esperantisto (aŭ kiu eble bone lernis la latinan). Kiam mi parolas la slovenan lingvon — sloveno aŭdos erarojn, laŭ kio li 14

TITOLO

eLIBRO

konkludos, ke mi ne estas denaska sloveno, li aŭdos ankaŭ kroatismojn kaj scios, ke mi estas kroato dum iom pli erudi-cia sloveno rekonos ankaŭ pli oftajn internaciismojn en mia uzo kaj konkludos, ke mi estas intelektulo kun bona kono de la latina, eble de la itala (kelkaj scios, ke temas pri lingva influo de Esperanto) kaj eblos ankaŭ konstati la germanan influon pro ioma uzo de germanaj vortoj. Germano simile konkludos aŭskultante min paroli germane. Li pro miaj eraroj tuj scios, ke mi estas fremdulo, pro gramatika kaj fonetika uzo de la germana li verŝajne konkludos, ke mi estas slavo kaj pro leksika uzo, ke mi konas la latinan aŭ la italan. En mia angla denaskaj angloparolantoj ankoraŭ pli evidente rekonos ĉion tion — ĉar la anglan mi malbone scias kaj en ĝi la miksadoj estas multe pli fortaj.

Konklude, mi parolas ĉiujn tiujn lingvojn je iu baza nive-lo komuna al ĉiuj apartenantoj de la koncerna lingvogrupo, sed ĉiu el tiuj lingvoj estas uzata laŭ iu mia propra, individua varianto, en kiu sentiĝas influoj de ĉiuj aliaj.

Kian sencon havas tia strukturo de nia cerbo, kiu kaŭzas

tian lingvan (ŝajne kaosan) konduton, ke ni estas multlingvaj, posedantaj iun lingvan komunan bazon kun ĉiuj samgrupa-noj de pluraj grupoj kaj uzantaj iujn individuajn variaĵojn de ĉiu el la socie bezonataj lingvoj?

Tio certe ne estas senkaŭza, kvankam ĝi evidente malhel-

pas la komunikadon. La nuntempa lingvistiko difinas lingvon kiel socian fenomenon necesan por komunikado. Sed ĉu nur

por komunikado? Se lingvo estus nur komunikilo, kiel nun-

tempe asertas ne nur la ”sobraj” lingvosciencistoj sed ankaŭ politikistoj, do nur rimedo, jam de longe ĉiuj parolus unu-saman lingvon. Ni ja havas iun komunan retstrukturon en la 15

TITOLO

eLIBRO

cerbo, kiu en sia profundo estas la sama kiel ĉe ĉiuj aliaj homoj. Sed la homara unulingveco neniam ekzistis. Eĉ ne antaŭ la babeltura periodo laŭ la biblia mito.

Ni estas tiaj, ĉar la lingvo krom komunikilo estas ankaŭ

socia distingilo. Laŭ lingvo oni estas rekonata, al kiuj diversaj grupoj oni apartenas. Kiel mi jam montris antaŭe, laŭ mia uzo de kiu ajn el miaj lingvoj oni ĉiam povos rekoni mian slavecon, sub ioma influo de germana kaj esperanta kulturoj, sed oni neniel povos malkovri spurojn de afrika aŭ azia influo. Ja mi neniam renkontiĝis kun ili kaj mi ne havas ilin en miaj lingvoj!

Sekve ĉiu parolas individue proprajn variantojn de siaj lingvoj, sed tio ne signifas, ke la lingvo estas rekonilo de individuo. La lingvo estas rekonilo de socioj al kiuj la individuo apartenas, rekonilo de liaj sociaj identecoj.

Grupa identeco estas necesa kaj ebla nur pro tio, ke ekzistas aliaj grupoj, por diferenciĝi de aliaj kaj esti defendata de membroj de la propra grupo. Sekve ne estas ebla tutmonda

identeco, ĉar aparteno al la homa speco estas ja ”hardvaro”, ne nia ”socia softvaro”. Ne ekzistas aliaj grupoj, de kiuj diferenciĝus la homara grupo, sekve ne ekzistas kaŭzo por esti defendata. ĉu estas ebla tutmonda lingvo, se ni konsideras, ke lingvo devas esti ankaŭ socia diferencigilo? Al tiu demando mi ne kapablas kategorie respondi. Ja la tutmonda komunikado estas necesa! Sed komunikadi eblos ĉiam ankaŭ en kelkaj lingvoj, ne nepras, ke estu nur unu. Logike do tutmonda lingvo ne estas ebla, sed povas esti, ke iam vere ni renkontos aliajn neterajn civilizojn — tiam ni bezonos tutteran identecon kaj sekve ankaŭ tutteran lingvon.

16

TITOLO

eLIBRO

  1. Nacia lingvo — neŭtrala artefarita lingvo

Kiel ekestas nacia normlingvo? Parolataj idiomoj estas ja sennombraj dialektoj. Tiuj dialektoj, kiuj inter si estas tiel similaj, ke malgraŭ la diferencoj la plej multaj el iliaj parolantoj povas baze interkompreniĝi, prezentas fundamenton por ekesto de nacia lingvo. La dialektoj estas efektive la ”naturaj lingvoj”, spontanaj, neplanitaj. Ilin oni ne fiksas skribe kaj tial ili tre rapide sanĝiĝadas. Kiam en la historia procezo konstituiĝas ekonomie sufiĉe forta homgrupo, ekestas la bezono pri skriba prinotado kaj tiam ekaperas la unuaj skribi-stoj, verkistoj kaj gramatikistoj.

Kiun lingvon oni prinotas? Kompreneble tiun dialekton,

kiun oni uzas en la ekonomie plej forta urbo (ĉefurbo de iu novekestinta stato). ĉar temas pri longdaura procezo, la fir-migo de la nacia lingvo ne estas simple skriba fiksado de tiu unusola dialekto, sed eniras la vortaron kaj gramatikon ankaŭ vortoj kaj reguloj el kelkaj aliaj dialektoj, kiuj dumtempe sukcesas enmiksiĝi en ĉi tiun evoluprocezon. Tiamaniere post kelkaj jarcentoj ekestas skriba normlingvo, kiu ne plu estas lingvo de iu ajn el la dialektaj grupoj, ĉar ĝi alprenis la lingvan materialon el pluraj dialektoj, dum samtempe ankaŭ la komence baza dialekto mem ŝanĝiĝis kaj fremdiĝis de la propra historia bazo. Kio do estas la nacia lingvo? Tio estas neŭ-

trala artefarita lingvo, kiu interligas ĉiujn inter si similajn dialektojn de iu geografie-spirita spaco, kaj ĝi estas pli riĉa ol 17

TITOLO

eLIBRO

kiu ajn el la dialektoj mem, konservante la lingvan trezoron de ĉiuj dialektoj kaj poste aldonante dum la civiliza evolua-do de la nacio novan civiliz-teknologian lingvotrezoron. Kial estas grave substreki, ke temas pri artefarita lingvo? ĉar ĝi estas kreita per konsciaj decidoj de unuopaj verkistoj, sciencistoj kaj politikistoj kaj ne estas iu de dio donita ”natura”, mistika fenomeno. (Ni observu nur kiel rapidege, post la es-tablo de la kroata ŝtato pro politikaj decidoj ŝanĝiĝas la kroata lingvo!)

Kion signifas, ke ĝi estas neŭtrala? Ke ĝi ne apartenas al iu ajn grupo. Tio estas sociologie kaj politike tre grava. Se ni volus nun devigi ĉiujn aŭstrojn transpreni kiel nacian lingvon la vienan dialekton, tio neniel povus sukcesi. Sed ĉar ĉiuj aŭstroj devas lerni la oficialan kaj literaturan germanan lingvon, do iun ne tute sian hejman lingvon, neŭtralan, ĉiuj ĝin sentas kiel ion, kio metas ilin en reciproke egalan pozicion kaj elstarigas nur komunan econ de ĉiuj. Tio donas al ili kroman, ne nur lokan identecon. Ili ĉiuj devas lerni tiun lingvon kaj ĝi (la lernita normlingvo) kreas la nacian senton, dum oni samtempe havas la regionan (dialektan) identecon, la lokan (sub-dialektan) kaj eventuale la aparte vilaĝan. Kvankam ĉe aŭstroj temas pri germana normlingvo komuna kun la germanoj kaj

parto de svisoj, tamen sufiĉas nur relative malmultaj leksikaj kaj fonetikaj diferencoj en la aŭstra varianto de la germana lingvo, por ke tiu lingvo estu sentata kiel identigilo de la aŭstra nacia identeco, ne de la germana.

Simile estas pri la angla. Nur iuj fonetikaj diferencoj en la maniero elparoli ĝin kaj nemultaj diferencaj vortoj sufiĉas, ke la usona varianto de la angla lingvo estu portanto de usona 18

TITOLO

eLIBRO

identeco kaj ne de la brita. La samo validas por aŭstralianoj, kanadanoj, novzelandanoj, bharatanoj …

19

TITOLO

eLIBRO

  1. Sociaj grupoj kaj interesgrupoj

Ne ĉiu komuniĝo de homoj havas karakteron de sociiĝo,

en kiu kreiĝos la altruismaj bezonoj naskantaj la reci-

prokan amon kaj malamon al aliuloj. Ekzistas evidente grupoj, kiuj kuniĝas simple por per tio akiri iun intereson, akiri ion por si — do kiuj havas egoismajn celojn. Tiajn grupiĝojn ni kutime nomas interes-grupoj. Temas pri ĉiuspeca kunak-tivado kaj kunkontaktado de homoj kies celo estas reciproke interŝanĝi varojn (komercado) kaj sciojn (fakaj kaj sciencaj ligoj, renkontiĝoj ktp). Estante membro en tiaspecaj organi-zaĵoj oni celas akiri materian aŭ scian utilon por si, per kiu oni poste povus utili al siaj sociaj grupoj (tiuj, en kiuj oni estas ligita altruisme, per amosento).

Diferenco inter la sociaj grupoj kaj interesgrupoj estas

krom en la celo ankaŭ en tio, ke la interesgrupoj ne tendencas krei por si lingvon apartan kiel socia distingilo, al kio ja strebas la sociaj asociiĝoj, sed inverse ili volas unuecigi lingvojn, por ke ili pli efike intertraktu kaj interŝanĝu sciojn kun aliaj similaj grupoj.

En reciproka aktivado de sociaj grupoj (kiuj bezonas dife-rencajn lingvojn por distingiĝi de aliaj) kaj interesgrupoj (kiuj volas unuecan komunan lingvon) la ĝenerala monda evoluo

montras tendencon al tio, ke la dialektoj ĉiam pli proksimiĝas al la naciaj ŝtataj lingvoj (retenante ĉiam diferencon sed ĉiam pli malgrandan) kaj eĉ la naciaj lingvoj pliproksimiĝas tiel, ke 20

TITOLO

eLIBRO

ĉiu el ili akceptas ĉiam pli da komunaj vortoj prenante nuntempe ĉefe el la latina kaj la angla. Tiel ŝajne okazas evoluo, kiu kontentigos ambaŭ grupajn homaktivadojn: la dialektoj kaj lingvoj ĉiam pli proksimiĝados kaj estos ĉiam pli reciproke kompreneblaj, sed ĉiam ankaŭ konservos almenaŭ etan

diferencon.

Ekesto de Eŭropa lingvo, baze de Esperanto kiel sintezo de eŭropa lingva tradicio, estas unu el la gravaj ŝtupoj sur tiu vojo.

La du tipoj de grupiĝado iel memorigas pri du aspektoj de la naturo: la fizika, en kiu la atomoj estas nur libere ligitaj en la sama elemento kaj la kemia, en kiu ili firme ligiĝas kun aliaj atomoj formante molekulojn, kiuj nun prezentas novan pli

kompleksan fenomenon. Interesgrupoj estas ariĝoj de liberaj samtipaj atomoj, sociaj grupoj estas novmolekuloj.

21

TITOLO

eLIBRO

  1. La nuna EU-politiko

pri identecoj kaj lingvoj

Bazaj dokumentoj pri Eŭropa Unio kiel la Kontrakto de

Maastricht ne mencias lingvojn kaj lingvan politikon. La

identeco estas menciata en ĉapitroj pri kulturo, instruado kaj scienco. Oni esprimas deziron, ke evoluu eŭropa identeco en estonta federacia ŝtato de civitanoj. Iom pli oni diras pri lingvo kaj identeco en kelkaj aliaj ĝenerale alireblaj dokumentoj.

Por analizi la staton mi elektis du: ”Eŭropo kreskas” (eldonita de Eŭropaj domoj de Aŭstrio, Italio kaj Germanio) kaj ”ĉar-to de Eŭropa Identeco”, akceptita en 1995 de Germana Mo-

vado por EU. Jen kelkaj citaĵoj el tiuj du dokumentoj, unue pri identeco:

Lernejo restas loko, en kiu estas necese serĉi kulturan

eŭropan identecon kaj ĝin elkonstruadi. (EK, paĝo 37)

Informado devas servi al la komuna eŭropa pensmaniero.

(EK, paĝo 37),

Kiun signifon havus eŭropa televida tagĵurnalo por krea-

do de eŭropa mentaleco! (EK, 38)

Esenca antaŭkondiĉo estas krei pozitivan psikologion por

la ideo — esti eŭropano. (EK, 39)

Eŭropo bezonas kulturan kaj edukan politikon, kiu kreos

eŭropan identecon. (ĉEI, ĉapitro III),

Al la eŭropa identeco apartenas sociala komuna politiko,

kiu kontribuas al solidareca disdivido de taskoj, resursoj kaj bonstato inter ĉiuj partoj de Eŭropo. (ĉEI, ĉapitro IV)

22

TITOLO

eLIBRO

Necesas evoluigi kulturan kaj edukan politikon, kiu kon-

tribuos al kreskigo de eŭropa identeco, kiu peros al ĉiuj civitanoj komunajn valorojn de unueco en diverseco. (ĉEI, ĉapitro VI).

Lingva politiko estas menciata nur kiel principo, neniam

kiel klara politika linio. Jen ekzemploj:

En lernejoj oni devas evoluigi tian instruadon, ke ĉiu ler-neja sistemo ebligu integriĝon, konsiderante la gepatran lingvon de indiĝenoj same kiel la gepatran lingvon de la infanoj.

(EK, paĝo 34)

Oni devas ebligi al ĉiuj gelernantoj ellerni minimume unu fremdan lingvon. (EK, paĝo 34)

Estas grave instrui pri interdependeco inter naciaj lingvoj kaj literaturoj, antaŭ ĉio per studo de lingvoj kaj vivmanieroj de aliaj popoloj (EK, paĝo 37),

Estas necese evoluigi la kapablon interkomunikadi en la

propra kaj en aliaj lingvoj. (EK, 37)

La interkomunikado devas pliboniĝadi tiel, ke oni ebligu

laŭeble frue lerni fremdajn lingvojn (ĉEI, ĉapitro III),

Estas necese stimuli la plurlingvecon (ĉEI, ĉapitro VI).

Sed kia estas la praktiko en la nuna EU? Kvankam oni proklamas formalan egalrajtecon de ĉiuj naciaj lingvoj de EU kaj klopodas ebligi tradukadon al maksimuma nombro da eŭropaj lingvoj, en praktiko tio realiĝas nur je la plej alta nivelo, en kontaktoj inter ministroj kaj ŝtatprezidantoj. Traduki al ĉiuj 11 naciaj lingvoj kaj eventuale al pluraj minoritataj lingvoj (kiel ekz. la kataluna, eŭska, frisa ktp) ĉiun debaton kaj ĉiun diskuton postulus ankoraŭ nekalkuleble pli grandan bu-

ĝeton ol oni nun uzas por tradukaj servoj en Bruselo kaj

Strasburgo. Iuj kalkuloj donas la ciferon de proksimume 350

23

TITOLO

eLIBRO

milionoj da DEM uzataj de Brusela administracio por tradukaj kostoj jare. Kaj malgraŭ tio restas multegaj problemoj, pro kiuj la tradukado ofte ne estas kontentiga. Daŭre mankas

kvalitaj tradukistoj, aparte por malpli grandaj lingvoj kaj specialaj fakaj temoj, ofte la teknikaj instalaĵoj en konferencĉam-broj ne sufiĉas por ĉiuj necesaj lingvoj, ofte okazas malĝustaj tradukoj (ekz. Maya Gilmby el Svedio skribas en sia raporto pri vizito al brusela parlamentejo: ” … kiam sveda parlamentano diris en la sveda, ke en Svedujo oni kolektis monon por karitataj celoj pere de ŝparbankoj, la tradukisto al la angla diris, ke en Svedio oni kolektadis monon per fusiloj. Alian fojon la parlamentano diris, ke la sveda ŝtato organizis komisionon por politiko pri alkoholismo kaj la interpretisto tradukis, ke Svedio organizis grupon da alkoholuloj … ”)

Jen kion mi spertis rilate la lingvan politikon de EU-administracio inter 1994 kaj 1997 en kontaktoj kun oficejoj de EU

rilate la fondaĵon pri helpo al transiraj landoj PHARE:

Se vi volas prezenti projekton kaj peti monon por makro-

projektoj de PHARE Democracy Programme, vi povas rice-

vi formularojn en tri lingvoj kaj prepari la projekton en unu el la tri: la angla, la franca aŭ la germana — antaŭ ne longe oni enkondukis ankaŭ la rusan. Sed se oni aprobas al vi la projekton kaj decidas kunfinanci ĝin, vi ricevos el Bruselo leteron en la angla kun klara frazo, ke ekde nun oni kores-pondos kaj rilatos nur en la angla. Kompreneble, ankaŭ la kontrakto estos nur en la angla lingvo. Por mikro-projektoj eblas prezenti petskribon en la loka nacia lingvo, kaj oni ne sendas ĝin al Bruselo, sed al la ĉefurbo de la propra lando, kie landa komisiono reprezentanta EU-on decidas, kion financi.

Sed ekde la momento, kiam la projekto estas akceptita, oni 24

TITOLO

eLIBRO

devas eĉ kun tiu landa centro, kun landaj reprezentantoj

(samlandanoj) korespondi nur en la angla!!!

Foje mi preparis ankaŭ projekton en alia subbranĉo de

PHARE sub la nomo CREDO-Programme, por kiu eĉ la pri-

skribo de la projekto kaj monpeto devis esti skribitaj nur en la angla!

Alia ekzemplo: dum seminario pri virina politiko en 1996

en Slovenio mi havis okazon iom pli longe babili kun EU-

parlamentanino Barbara Weiler kaj mi demandis ŝin kiel EU

certigas la lingvan egalrajtecon? ŝi respondis, ke oni juste elektas prezidantojn de diversaj komisionoj kaj laborkorpoj laŭvice el ĉiu lando, membro de EU. Mi demandis ŝin, ĉu tio signifas, ke kiam finno estas elektita kiel prezidanto de iu EU-komisiono, li gvidas la komisionon en la finna lingvo? ŝi mire min rigardis!!

Kiel kuriozaĵon mi prezentu kelkajn pripensigajn indikojn el la jam menciita raporto de Maya Gilmby:

En EU estas oficialaj 11 naciaj lingvoj, sed tamen vivas en EU pli ol 50 milionoj da homoj, por kiuj neniu el la 11 lingvoj estas gepatra.

En Bruselo laboras ĉirkaŭ 3200 tradukistoj, kio estas 15%

de la tuta administra laboristaro.

Kosto de tradukoj de unu paĝo estas proksimume 200

DEM!!

Nur el EU Centro en Bruselo ĉiusemajne oni forportas 20

tunojn da forĵetita papero.

Daŭro por traduki materialojn estas enorme longa. Por

traduki unu dokumenton el 25 paĝoj al 6 lingvoj oni bezonas 100 labortagojn!

25

TITOLO

eLIBRO

Kelkfoje en konferencejo por 300 partoprenantoj laboras

en siaj kelkdek tradukbudoj pli ol 100 tradukistoj!

Oni povas facile konkludi, ke malantaŭ la principa dekla-

ra nivelo, ke ĉiuj lingvoj estas egalrajtaj, troviĝas ekzekutiva politiko iom post iom, sen pri tio paroli, trudi la anglan kiel eŭropan lingvon, ĉar ja ankaŭ al la politikistoj kaj burokratoj estas klare, ke la surtabligo de la propono pri eŭropa lingvo provokus nekredeblan kvereladon. Kaj tio povas havi nur unu finon. ĉar — dum la stato estas tia, kia la nuna, nome dum EU ankoraŭ ne estas federacia ŝtato — naciaj ŝtatoj en ĝi ne sentas rektan atakon al siaj identecoj, sed kiam post deko da jaroj la pozicio de la angla ankoraŭ pli fortiĝos kaj EU fariĝos federacia ŝtato, la aferoj komplete ŝanĝiĝos. Subite ĉiuj popoloj (krom la britaj) subite sentos sin trompitaj, trovos sin en pozicio, pri kiu neniu demandis ilin, en stato, en kiu la angla simple estos la eŭropa lingvo kiel finita fakto. Kaj tiam ek-kreskos rezisto, pri kiu nun neniu konscias — la sama rezisto, kian kontraŭ la rusa evoluigis nerusoj en Sovetunio. Ekestos streĉo, kiu eksplodigos Eŭropan Union.

Charles King el Georgetown University, Washington skri-

bas (Liter.1, paĝo 495): ”Tiom longe, kiom la plej laŭtaj sub-tenantoj de la lingva tolero (grandaj ŝtatoj) mem ne aplikos al si la samajn regulojn, kiujn ili advokatas, restos ilia influo al etno-lingvaj konfliktoj minimuma.”

26

TITOLO

eLIBRO

  1. Subsidiareco en la kultura

kaj lingva politiko

La ĉefa principo, surbaze de kiu Eŭropa Unio povas fariĝi forta ŝtato kaj tamen absolute garantii kaj defendi la raj-tojn de popoloj je siaj identecoj, estas la principo de subsidiareco. La principo estas kontraŭa al la principo de centrismo.

Nome la centrismo, kiu praktike nun regas en plejmulto de ĉiuj ŝtatoj signifas, ke la fonto, el kiu eliras la rajtoj pri decidado kaj administrado, estas la supra, centra forto. ¯i (la centra ŝtatpotenco, prezidanto, parlamento, imperiestro …) decidas kaj fordonas iom da decidrajto al pli subaj ŝtataj organiz-formoj (landoj, regionoj, komunumoj) laŭ sia arbitra takso.

Inverse la principo de subsidiareco difinas, ke la fonto de memadministrado kaj decidado estas en la plej suba teritoria unuo, kiu delegas iom da sia suvereneco al la pli supra instanco laŭ propra decido kaj interkonsento kun aliaj subaj instancoj pri maniero kiel kontroli la supran instancon kaj kiel esti en ĝi juste reprezentita. Tio signifas, ke oni ekiras de la regiona nivelo. Regionoj konstituigas ŝtaton kaj delegas al

ĝi parton de la decidrajtoj. La nunaj ŝtatoj, kutime naciaj, ĉar en ili vivas kiel plejmulto unu eŭropa nacio, povas kununuiĝi en pli supera ŝtato — ekz. en EU. En tia kazo la subsidiareca principo denove eliras el la fonta rajto de la naciaj ŝtatoj nur surbaze de siaj decidoj fordoni iom da suvereneco kaj decidrajto al la superaj instancoj de EU baze de interkonsento 27

TITOLO

eLIBRO

inter la naciaj ŝtatoj kaj certigitaj formoj kontroli tiujn instan-cojn kaj esti sufiĉmaniere reprezentitaj en ili.

Tiun politikan principon oni devus apliki ankaŭ al la rajtoj je identecoj kaj lingvoj:

En ŝtatsistemo, kiu konsideras la subsidiarecan principon, oni devas eliri el la fontrajto de civitano uzi sian dialekton aŭ minoritatan lingvon en sia regiono. Regionanoj delegas parton de siaj lingvaj rajtoj al la pli supra ŝtatnacia nivelo akcep-tante interkonsente iun ŝtatnacian lingvon. Tio signifas, ke en elementaj lernejoj oni devus lerni ankaŭ la dialekton aŭ minoritatan lingvon kaj ne nur la nacian kiel kutime. Nun la regionaj lingvoj estas praktike centrisme malakceptataj aŭ pli-malpli malpermesataj. Oni lernas ilin nur surstrate kaj hejme. Malgraŭ tio, neniu ŝtato sukcesis kaj neniam sukcesos forpeli la dialektojn, ĉar eĉ se kelkaj malaperas, naskiĝas novaj. Regiona identeco estas nepra bezono de ĉiuj homoj, ĉar per ĝi ili defendas sian regionan hejmon kontraŭ eventualaj malnormalaĵoj, kiam tro multaj aliregionanoj alloĝiĝas kaj klopodas perforte ŝanĝi la regionan kulturon, trudi la sian.

ĉiu homo montros fiere sian regionan identecon en sia regiono per sia dialekto, eĉ se tiu nur malmulte diferenciĝas de la nacia lingvo. Pensu, ke ekzistas ankaŭ specialaj mallong-daŭraj slangoj de gejunulaj stratgrupoj, vilaĝaj kaj urbaj sub-dialektoj, kiuj signas eĉ pli mallarĝajn sed en certaj cirkonstancoj gravajn identecojn. Eĉ ofte oni povas rekoni iun familion laŭ lingvo, kiu laŭ etaj malsamaĵoj estas karakteriza por tiu familio.

Se ni logike sekvas la subsidiarecan principon en kazo, kia estas la eŭropa, ni vidas, ke ekestas bezono pri nova identecŝtupo por ĉiu eŭropano — la eŭropa. Tiu identecŝtupo

28

TITOLO

eLIBRO

devas esti signita per eŭropa lingvo. Ne per lingvo kiel komunikilo — sed per identeclingvo, kiu kunportos la signon de eŭropeco kaj kiun ĉiu eŭropano akceptos propravole kiel plian sian identecsignon. Tiu lingvo evidente devas esti neŭtrala, samkiel naciaj lingvoj estas neŭtralaj rilate al siaj dialektoj (diferencaj de ĉiuj siaj dialektoj).

La nuna jam menciita tendenco de EU-administracio trudi

al eŭropanoj la anglan lingvon estus logika, se lingvo estus nur komunikilo, ĉar ja nun la angla jam estas la plej disvas-tiĝinta lingvo en interpopola komunikado en Eŭropo. Sed

bedaŭrinde por la angla, samkiel por partaj aspiroj de la franca, tiuj lingvoj en Eŭropo ne estas neŭtralaj kaj ne povas esti laŭ la subsidiareca principo akceptitaj de neangloj resp. ne-francoj. Se oni insistos kaj per diversaj ekonomiaj premoj plu trudos tiun komunikan solvon, EU ne havos ŝancon por longdaŭra ekzisto, samkiel okazis pri Sovetunio, Jugoslavio, ĉe˛o-slovakio. ĉiuj tiuj ŝtatoj klopodis evoluigi ŝtatan identecon (sovetan, jugoslavan, ĉe˛oslovakan), sed baze de neneŭtralaj rusa, serba kaj ĉeą lingvoj ili ne sukcesis. Ne multaj nerusoj volis esti sovetanoj, tre malmultaj neserboj volis esti jugo-slavoj, nemultaj slovakoj volis esti ĉe˛oslovakoj. La nuna pro-klamita, sed praktike tute malekonomia lingva politiko de EU, ke eŭropanoj devos esti multlingvaj, ke ĉiuj devos scii plurajn lingvojn, estas unuflanke trompa (ja angloj neniam estos multlingvaj, same ne francoj), aliflanke ĝi estas kontraŭa al la subsidiareca principo. Teritoriaj identecoj de ĉiu eŭropano estas nur lia regiona, ŝtatnacia kaj eŭropa. Tial ĉiu devas lerni nur tri lingvojn, sian regionan dialekton (aŭ minoritatan lingvon, se li estas minoritatano) por komuniki kaj havi identecon en sia regiono, ŝtatnacian lingvon por ko-29

TITOLO

eLIBRO

muniki kun alidialektanoj ene de la sama nacio kaj senti identecon nacian, kaj eŭropan lingvon por komuniki kun aliaj

nacianoj en Eŭropo kaj senti sian eŭropan identecon. ĉiu povas laŭplaĉe lerni aliajn lingvojn, ĉiu povas mem fordoni sian regionan aŭ nacian identecon, se li ŝanĝas sian loĝteritorion por daŭra restado aliloke kaj mem decidas lerni alian lingvon kaj akcepti alian identecon. Do ĉiu rajtas per propra decido ŝanĝi siajn teritoriajn identecojn — sed neniu rajtas forpreni la grupan rajton je tiuj tri niveloj de identecoj. Multaj el ni havas ankaŭ pli subajn identecojn (eventuale vilaĝan, urban, kvartalan), sed tiujn oni ne povas pro ekonomiaj kaŭzoj in-stituciigi. Sed ankaŭ ilin oni devas toleri kaj ne kontraŭstari.

Ekzemple mi ne povas havi samtempe identecon kroatan,

serban, bosnian, aŭstran, germanan, anglan, slovenan pro tio, ke mi parolas tiujn lingvojn. Miaj identeclingvoj estas la zagreba kajkava dialekto, la kroata nacia lingvo kaj la eŭropa.

Tamen, ĉar mi kvin tagojn en semajno vivas en Slovenio kaj du tagojn en Kroatio, mi akiris du naciajn identecojn, kroatan kaj slovenan — sed ne la germanan aŭ aŭstran, ne la anglan, ne la serban aŭ bosnian, ĉar mi ne vivas en ŝtatoj kun tiuj lingvoj kaj sekve ne samopinias rilate la sencon de la vivo kaj morto kun ĉi tiuj popoloj, kvankam mi ilin povas lingve kompreni. Tiuj lingvoj por mi estas nur komunikaj.

Kiu do neŭtrala lingvo estu eŭropa lingvo, kiun ĉiuj eŭropanoj interkonsente lernos en siaj lernejoj ĝis la sama scini-velo kiel la nacia lingvo? Ekzistas tri eblecoj:

  1. Neŭtrala povus esti kiu ajn monda lingvo, kiu ne estas eŭropa, ekz. la ĉina aŭ la araba. Tian solvon nuntempe havas pluraj multpopolaj ŝtatoj, kiuj unue estis kolonioj (ekz. la angla estas neŭtrala ŝtata lingvo en Hindujo, Nigerio kaj tia ĝi 30

TITOLO

eLIBRO

estis ankaŭ en la komenco de Usono kaj Aŭstralio, sendube tia estas ankaŭ la hispana en Sudameriko ktp.).

  1. Oni povas revivigi iun el mortintaj malnovaj kulturlingvoj. Tian solvon uzis Israelo reviviginte la ankoraŭ antaŭ 100

jaroj mortan malnovhebrean lingvon, kiu nun estas vigla lingvo de unu popolo. Eŭropo havas du tiajn lingvojn — la mal-novgrekan kaj la latinan.

  1. Oni povas preni novan, science faritan lingvon. Tian solvon havas Indonezio. La nuna Bahasa Indonesia estas pro-

dukto de nederlandaj sciencistoj, kiuj antaŭ 100 jaroj el la

”retorto” naskigis laŭ la principoj de ekesto de piĝin-lingvoj tiun ĉi nun grandan mondlingvon. En Eŭropo estas unu tia

lingvo — la jam pli ol centjara Esperanto.

Laŭ mia opinio la unua solvo ne estas aplikebla en Eŭro-

po, ĉar Eŭropo neniam estis kolonio kaj neniam havis komunan reganton. La identeca komponento de la lingvo tamen

devas esti iel ligita al la historio kaj kulturo de la teritorio al kiu ĝi apartenas. Neniu neeŭropa lingvo kontentigas tiun po-stulon.

Eŭropo devas decidi inter la du lastaj alternativoj. Estus la plej bona kaj la plej demokratia maniero, se post sufiĉe longa kaj argumentita publika diskutado en ĉiuj EU-landoj la popoloj akceptus referendume definitivan decidon inter la ofertoj: revivigi la latinan, revivigi la grekan aŭ akcepti la ekzistantan Esperanton.

31

TITOLO

eLIBRO

  1. Eŭropa ideologio —

demokratio de diversecoj

La socioj klopodas evoluigi laŭeble tian socian ideologion, kiun fortege kredos ĉiuj membroj de la koncerna socio aŭ

almenaŭ granda plimulto. Tiel la komuna identecideologio

estu laŭeble identa kun la individua celidearo kaj kongruu kun la individua spirita kredo. Kiam iu socio atingas tion, ĝi fariĝas pli efika ol averaĝa socio, sed ĝi fariĝas ankaŭ multe pli danĝera por siaj najbaroj (hitlera Germanio ekz. aŭ komunisma Vjetnamio …). Tio iel similas al la stato de resonanco en fiziko. Tiu stato signifas egan forton, sed ankaŭ egan de-truan danĝeron. Aliflanke, se oni tute ne posedas la identecan komunidearon, tia socio ne povas ekzisti longatempe.

Do oni devas evoluigi eŭropan konscion, komunan idea-

ron, kiu proponas kontentigajn respondojn al la demandoj, kial oni estu eŭropanoj, kial konstrui Eŭropan Union, pro kiu eŭropano fieros esti eŭropano kaj amos Eŭropon. Sed ne troigi — lasi sufiĉan individuan liberecon dubi pri tiuj ideoj. Sen komuna idearo, sen eŭropa patriotismo, Eŭropo disfalos. Kun troigita memama ideologio de nova eŭropa naciismo ĝi povus evoluigi danĝeran grandeŭropan imperiismon.

Usono estas ekzemplo de bone ekvilibrigita rilato inter la komuna kredo pri amerikaneca identeco kaj individuaj pens-liberecoj. La efektivan kontraŭdiron ili kunligis: amerikano fieras pri sia amerika identeco, kies baza karakterizo estas kredi pri individua libereco!!

32

TITOLO

eLIBRO

Kiel solvu tion Eŭropo? Kiuj estas la veraj grandaj ideoj de Eŭropo, pro kiuj povus fieri ĉiuj eŭropanoj? ŝajnas al mi, ke

— krom la baza kaŭzo, kial oni klopodas kreskigi Eŭropan

Union, nome certigi la pacon en Eŭropo — tio estas demo-

kratio de diversecoj! Do la kredo, ke indas esti eŭropano, ĉar ĉi tie oni permesas liberecon al diversaj grupaj subidentecoj, naciaj, religiaj, politikaj, rasaj. La senco de Eŭropa unio estas montri al la homaro, ke ĉiu homo daŭre havas plurajn identecojn kaj apartenas samtempe al pluraj grupoj. Eŭropa unio subtenas apartenon de siaj civitanoj al kiom ajn granda nombro da grupoj kaj stimulas la pluridentecon!

Usono ja efektive ne havas tion. ¯i ne havas amason da

diversaj politikaj partioj kaj ideologiaj orientiĝoj de ekstreme maldekstraj al ekstreme dekstraj. Usono havas praktike nur du partiojn, kiuj ambaŭ ideologie havas la saman celon —

pluteni la liberalisman kapitalismon kaj unuaecon de Usono en la mondo. ¯i efektive ne subtenas grupajn naciajn identecojn, sed nur la tutnacian usonan, eĉ religioj ne estas tutŝta-te egalrajtaj — ja la ŝtata religio estas kristanismo. ¯i ne stimulas multlingvecon — kontraŭe, dum sia tuta historio ĝi

klopodis plej diversmaniere malaperigi ĉiun lingvon krom la angla. ¯i adoras la individuan liberecon, ne la liberecon de grupoj esti diferencaj.

Eŭropo devus evoluigi sian identecon je tiu koncepto: kompreni la demokratecon kiel absolutan liberecon de grupoj evoluigi aŭ teni siajn diversajn subidentecojn kaj regi kunordigante inter ili per demokratiaj mekanismoj, en kiuj la ĉefan rolon havas la subsidiareca principo (malcentrisma).

Sed ankaŭ la individua libereco estu same grava celo, ja laŭ la deklaracio de homaj rajtoj ĝi estas unu el la ĉefaj rajtoj de 33

TITOLO

eLIBRO

homo. Tiel Eŭropo karakteriziĝus de trinivela sistemo: ŝtata identeco de eŭropanoj, kiuj fieras pri siaj diversecoj de sub-grupaj identecoj kaj pri homaj individuaj liberecoj. Mallonge dirite, temas pri demokratio de diversecoj, kiu diferenciĝas de maldemokratio de purismo (unueco de puraj sistemoj, en kiuj oni preferas nur unu nacion, unu religion, unu politikan linion …).

Alia grava valoro de Eŭropo sendube estas, ke oni jam ĉi

tie evoluigis socialan solidarecon pli ol en aliaj mondopartoj.

Krome la strebado al maksimuma egalrajteco de virinoj kaj viroj, tolero de fremdaj gastlaboristoj kaj rifuĝintoj estas jam akiraĵoj de Eŭropo, pri kiuj eŭropanoj devas esti fieraj.

Kaj kompreneble tiu fiero esti eŭropano, tiu amo al Eŭro-

po, devas esti signita per komuna eŭropa lingvo, neŭtrala rilate la eŭropajn naciojn kaj alia ol la usona, kiel ĉefa simbo-lo de eŭropismo. Lingve Eŭropa Unio en sia integriga proceso ne rajtas sekvi iujn perfortajn vojojn. ¯i bezonas interkonsen-titan neŭtralan lingvan solvon, identecan lingvon, kiu metas ĉiujn naciajn lingvojn en egalan pozicion: kaj la anglan kaj la slovenan, kaj la baskan kaj la irlandan, kaj la bretonan kaj la frisan senkonsidere pri la grandeco. Eŭropa neŭtrala normlingvo devus farigi ligilo inter ĉiuj eŭropaj normaj naciaj lingvoj. Kompreneble, eŭropa normlingvo ne estus nur identigilo, sed ankaŭ la ĉefa eŭropa komunikilo. Kion tio signifas ekonomie ilustru nur la fakto, ke Usonanoj jam deklaris, ke eŭropaj landoj daŭre postrestas en la ĝenerala ekonomia prospe-rado interalie pro tio, ke nesufiĉe multaj eŭropanoj konas la anglan kaj ne povas maksimume efike uzi la avantaĝojn de

internet-reto. Kiam Eŭropo havos sian identeclingvon, kiun 34

TITOLO

eLIBRO

konos ĉiuj 400 milionoj da eŭropanoj, internet-reto devos ĝin uzi sammulte aŭ eĉ pli ol la anglan. Kiu tiam postrestos?

Aliflanke toleri la nunan staton, en kiu neniu eŭropa lan-do zorgas pri eŭropa edukado de siaj civitanoj, kondukos rapide al disfaligaj tendencoj. Nuntempe la civitanoj de unuopaj landoj de EU daŭre estas informataj pri aferoj, pro kiuj ili ion perdas obeante la EU-leĝojn kaj decidojn de Bruselo.

Aŭstriaj civitanoj ekz. okazigis grandan kampanjon en 1997

por malebligi la vendadon de genprilaboritaj manĝoj, sed

malgraŭ tio, ke pli ol miliono da homoj subskribis tiun peti-cion, ĝi efikis neniel — ja la EU-leĝoj permesas la vendadon de genprilaboritaj manĝoj. Publikaj rimedoj daŭre kreas at-mosferon de malkontenteco pro tio, ke aŭstroj devas obei

tiajn eŭropajn leĝojn kaj la ĝenerala atmosfero en Aŭstrio estas daŭre pli negativa por la EU-aneco. Tia situacio certe daŭre okazas ankaŭ en ĉiuj aliaj EU-landoj. Oni povas tre facile antaŭvidi, ke — se tia tendenco restos longdaŭre — ne evoluos la ŝato al EU ĉe la EU-landanoj, sed inverse evoluos la malŝato al ĝi. Oni devas konsciiĝi, ke nepras kiel eble plej rapide enkonduki en ĉiuj eŭropaj lernejoj edukobjektojn pri eŭropa identeco por evoluigi la amon al EU, samkiel devus starti novaj apartaj televidoj kaj radioj eŭropaj — ne naciaj.

Ekzistas ankoraŭ unu iluzio de la nunaj EU-gvidantoj.

Konsciante la neefikecon de EU, se ĝi restos tia, kia ĝi estas nun (nome ŝtato de nacioj — ne ŝtato de civitanoj), ili starigis al si utopian kaj malĝustan celon por la estonto: malefikigi kaj iom post iom forigi la naciajn identecojn per la evoluigo de ”Eŭropo de regionoj”. Ili ŝatus, ke pro la ekonomiaj inte-resoj interligiĝu teritorioj, kiuj havas iujn komunajn produkt-kondiĉojn, senkonsidere pri naciaj landlimoj, per kio oni mal-35

TITOLO

eLIBRO

fortigus la naciajn emociojn. Pro tio ekestus novaj nenaciaj regionoj, ekz. interligiĝus partoj de Slovenio, suda Aŭstrio kaj nordokcidenta Italio, ĉar ili ĉiuj iel tendencas al Alpoj kaj norda Adriatiko. Alia simila regiono povus esti komuna teritorio de aŭstra kaj slovena Stirio, ktp. La naciaj identecoj estas multe pli gravaj kaj fortaj gruptrajtoj ol ekonomiaj inte-resoj. Ja tiaj interesregionoj evoluos, sed ili ne malfortigos la naciojn. Eŭropo devas plu evolui nepre konsiderante la ekzis-ton de la nunaj nacioj kaj la nunaj regionoj. La ideo evoluigi Eŭropon de regionoj por tiel detrui la naciojn estas danĝera miskompreno de la socia funkciado kaj kondukas al detruo

kaj civitana milito.

36

TITOLO

eLIBRO

  1. Naciaj dogmoj kiel psikologia fonto

de kontraŭstaroj al eŭropa identeco

Nuntempa edukado en la mondo ĝenerale, organizita en

ŝtatoj, estas karakterizata de ŝtatnaciaj edukceloj. Tio

signifas, ke ĉiu ŝtato klopodas eduke persvadi ĉiujn siajn ge-junulojn en la baza deviga lernsistemo, ke la koncerna ŝtato havas apartajn valorojn, ke ĝi pro multaj aspektoj estas la preferinda loko por la homa vivo, ke ĝiaj diversaj valoroj estas la plej bonaj, ke la vivsenco de tiuj junaj homoj estas kon-tribui al la fortigo de tiu ŝtato kaj ĝia longdaŭreco, kaj se ĝi tion postulas, doni ankaŭ sian vivon por ĝi. Al tiu eduka ce-laro aliĝas ankaŭ la religia eduko, kiu instruas, ke la ĉefa religio de la koncerna ŝtato estas la nura ĝusta kaj vera, ke kredi nur al tiu tipo de dogmo garantias postmortajn premiojn.

Sekve ankaŭ pro la religiaj valoroj de la koncerna lando estas nepre estimi ĝin, ami ĝin plej multe kaj daŭre resti en ĝi kaj plu eduki siajn infanojn sammaniere. Ju pli profunde eniras ĉi tiu aro da konvinkoj en la individuon, des pli fortiĝas la senkritika amo al la patrujo, kiu inkluzivas ankaŭ pretecon pardoni al la patrujaj gvidantoj erarojn, esti malpli preta kontraŭstari la oficialan politikon de la patrujaj regantoj kaj akcepti ilian regon, eĉ se malbonan por la plejmulto de la civitanoj.

La nacia eduko per naciaj edukinstitucioj (infanĝardenoj, elementaj lernejoj) kaj religia eduko (ofte oficialigita en la lernejoj) celas evoluigi mistikan kredon en la civitanaro pri 37

TITOLO

eLIBRO

tio, ke la propra nacio estas sankta, la plej bona kaj la plej

ĝusta, kun nepridubindaj valoroj. Kaj same estas nuntempe en la ŝtatoj de Eŭropa Unio. Ne ekzistas en iu ajn unuopa ŝtato aparta studobjekto, kiu klopodas montri, kio aparte valora estas en EU, kial ĝia kresko estas gravega por la mondo kaj estonto, kial necesus forte kredi kaj sekve engaĝiĝi por sukcesigi la eŭropan integriĝadon. La granda plimulto de

eŭropanoj mistike kredas pri apartaj valoroj de siaj nacioj kaj lige al tio pri speciala mistika, natura, ”dia”, science netuŝebla signifo de la tiel nomata ”patrina lingvo”. Tiu ligo inter naciaj valoroj kaj mistikeco de lingvo estas tiom fortega, ke ne eblas ĝin demistikigi ĉe homoj tiel edukitaj. Nur ĉe nova generacio per nova eduko eblas komprenigi al la gejunuloj, ne ankoraŭ ŝtopitaj per antaŭjuĝaj demagogioj, ke ĉiu lingvo estas socia, do artefarita fenomeno, lernata en lernejoj, ŝan-

ĝata per socia evoluo, sed ankaŭ signo de socia aparteno. ”Ja krom la haŭtkoloro la lingvo estas la plej evidenta, tuj videbla indikilo pri aparteno al certa socia grupo.” (prof. Charles King, lit.1, paĝo 494). Nur ĉe tiuj novaj junaj generacioj povas esti klare demistikigita la dogmo de la ”patrina lingvo”. Nenies patrina lingvo estas lia nacia lingvo, ni ja ĉiuj lernas de nia ĉirkaŭaĵo en nia plej juna aĝo (plej ofte de la gepatroj, sed ne nur de ili) la lokan aŭ regionan dialekton aŭ minoritatan lingvon aŭ dialekton. La nacia lingvo, kiun ofte kun peno oni devas lernegi en lernejoj estas ja perforto al niaj patrinaj dialektaj denaskaj lingvaĵoj, do neniel io mistika, kion ni suĉas en nin kun la patrina lakto.

Sed la nuna generacio de elitoj estas ja edukita laŭ la malnova nacia filozofio kaj religio kaj tial ĝi ne pretos kompreni, ke Eŭropa Unio bezonas novan propran identecon kun

38

TITOLO

eLIBRO

nova eŭropa lingvo, kun kiu identiĝos novaj eŭropaj generacioj. Tial rezistantoj al eŭropa identeco ĉefe ”argumentos”

sian malpretecon akcepti Eŭropon kiel valoron per ”mistika natureco” de la ”patrina nacia lingvo”, sekve ili ne povos akcepti la ideon, ke reformita (artefarite) latina aŭ greka lingvo aŭ novfarita Esperanto, kiel nemistikaj (”nenaturaj”) sociaj kreaĵoj, povas estigi, elvoki en eŭropanoj tiun amon al Eŭro-po, kiun por ili prezentas la ”mistikeco” de la ”patrina lingvo”

kiel ligilo al la nacio.

Necesos sekve nekredeble granda streĉo de tiuj eŭropaj

fortoj, kiuj komprenos ĉi tiun eŭropan celon, iom post iom malfortigi la psikologian barieron en la nunaj naciaj elitoj de la eŭropaj ŝtatoj, forigi ilian neracian timon, ke per la eŭro-pa identeco ili perdos sian potencon super sia popolo.

39

TITOLO

eLIBRO

  1. Valorigoj de niaj apartenoj

ĉar ni ĉiuj apartenas al multaj grupoj samtempe, ni rangi gas la valorojn de unuopaj apartenoj. Kiu el tiuj grupoj, kiu el tiuj apartenoj estas por ni la plej grava, la plej valora kaj kiu malpli? En tiu valorigado, rangigado ni daŭre uzas du kri-teriojn: la ekonomian, utilecan, racian valorigon, kiu konsideras la merkatan principon kaj la emocian, malracian valorigon, kiu konsideras la subsidiarecan principon.

Laŭ la utileca vidpunkto la plej valora estas por ni tiu grupo, kiu ebligas la plej grandan utilon al ĉiuj membroj. Tio estas la plej granda grupo, ĉar ĝi ampleksas la plej grandan merkaton. Sekve la plej valora estas EU, poste la naciŝtato kaj la plej malvalora la regiono.

Laŭ la emocia vidpunkto estas inverse. La plej profundaj

kaj intimaj identecoj, sekve la plej valoraj estas tiuj, kiuj estas al homo la plej proksimaj. Teritorie tio estas la lok-regiona. Por li la loka aparteno estas multe pli valora ol la nacia

— kaj tion li daŭre konfirmas al la kunlokuloj per sia lokdia-lekta parolado. Nur kiam homo troviĝas en societo kun ho-

moj de aliaj regionoj aŭ en publika loko, li sentas sian ŝtatnacian apartenon kaj klopodas uzi la nacian lingvon. Sed en tiaj cirkonstancoj li troviĝas malofte (3-4% de sia paroltempo), sekve la identeca valoro de lia naciaparteno estas multe malpli granda. La tuteŭropa identeco estas la plej abstrakta kaj for de la ĉiutaga vivo de eŭropano kaj el identeca emocia vid-40

TITOLO

eLIBRO

punkto la plej malvalora. Li ja troviĝas en situacioj, kiam li sentas sian eŭropan identecon nur tiam, kiam li kunestas kun homoj el pluraj nacioj de Eŭropo.

Tion konfirmas ankaŭ la fenomeno de sporta jubilado.

Unuopulo kunvivas la vivon de sia loka sporta teamo gran-

dan plimulton da tempo, en kiu lia loka klubo konkuras kun aliaj lokaj teamoj, kiuj estas ties kontraŭuloj. Unuopulo do estas region-loka sporta patrioto, ne nacia. Tre malofte lia loka teamo aŭ eble eĉ loka teamo de alia regiono el lia nacio partoprenas en internaciaj konkuroj — nur tiam li sentas sian nacian apartenon, nacian sportan patriotismon. Sekve, la loka identeco estas unua, ĉefa, la plej valora.

Same oni valorigas la lingvojn, kiel signojn de la grupaparteno laŭ la du vidpunktoj. ¯ian identecan, emocian valoron ni povas mezuri per tempouzo de unuopaj lingvoj: kiom da

procentoj da nia paroltempo ni parolas unu aŭ alian lingvon.

La utilecan, komunikan valoron ni mezuras per ekonomia,

merkata kriterio: kioman teritorion kovras iu lingvo.

El la vidpunkto de teritorio, kiun okupas iu lingvo, do el la vidpunkto de utilo, la plej valora estas tiu lingvo, en kiu eblas komuniki sur laŭeble granda teritorio, sur laŭeble granda merkato. Ju pli la teritorio de iu lingvo estas malgranda, des pli malvalora ties komunika valoro — sekve dialekto havas la plej malgrandan valoron, la nacia lingvo grandan, la supernacia la plej grandan.

El la emocia vidpunkto estas inverse. ĉiu unuopulo ja vi-

vas pli-malpli 95% aŭ pli de sia tempo en sia urbo, en sia regiono kaj parolas 95-procente en sia loka dialekto (malgraŭ tio, ke en la lernejo li devas uzi la oficialan nacian lingvon, ke li devas legi librojn en la nacia lingvo kaj aŭskulti radion kaj 41

TITOLO

eLIBRO

televidon ankaŭ en ĝi), do absolute dominan tempon rilate la tuton de sia parola aktivado. Li do plej intime ŝatas sian regionan lingvaĵon, kiun li daŭre parolas, ĝi estas por li la plej valora. Multe malpli li uzas la nacian lingvon kaj ankoraŭ malpli aŭ neniam la supernacian. Sekve tiuj lingvoj emocie por li havas malaltan valoron.

Tiuj du valorigprincipoj ne konfliktas en grupoj, kiuj vivas en nekonflikta situacio, kiuj troviĝas en fazoj de kresko kaj prospero. En tiaj cirkonstancoj la principo de racio, de utileco superas la principon de emocioj. Ekz. se majoritato en iu ŝta-to neniel kontraŭstaras la minoritaton, plene ĝin subtenas kaj permesas al ĝi paroli kaj ĉiamaniere uzi sian minoritatan lingvon, la minoritato relative rapide malaperas, asimiliĝas. Ja la rajto je ekzisto estas plene respektata, ne endanĝerigata kaj oni ne emocie bezonas batali por defendi sian regionan identecon. Superas la racia intereso de pli granda utilo, oni eĉ ne rimarkante malrapide forlasas la minoritatan lingvon. Kiam la majoritato ial malpermesas, endanĝerigas la rajton je ekzisto, la emociaj sentoj rapide vekiĝas kaj reaktivigas la emociojn por defendo de sia plej intima, lok-regiona idento. Do, kiam la grupo estas endanĝerigata, en krizo la emocia principo superas la racian, utilecan. Tiam emocie la plej malforta identeco (tiu merkate plej valora) rapide malaperas, frakasiĝas — kaj fortiĝas la pli subaj identecoj, tiuj pli proksimaj al la homo. Ekz. kiam la jugoslavia krizo fine de la okdekaj jaroj jam longe daŭris, la emocia, identeca valorigo superis ĉiam pli la racian, utilecan. Kiam en 1990 Usono ofertis al Jugoslavio grandan krediton, jam estis tro malfrue. Oni ne plu interesiĝis pri utilo, pri Jugoslavio. Tiam la emocioj jam 42

TITOLO

eLIBRO

tiom efikis, ke disfalis plene la malforta jugoslaveca konscio kaj fortiĝis la naciismoj.

La vivo sukcesas kunordigadi ĉi tiujn du sin kontraŭdirajn valordinamismojn pozitive por ambaŭ, se la socio estas sana kaj kreskanta.

Se la socio estas malsana, en krizo, la du valorprincipoj forte konfliktas kaj kutime venkas la emocia, kiu detruas la grandajn ŝtatajn konstruaĵojn dispecigante ilin je etaj ŝtatoj, je naciaj aŭ regionaj grandecoj (ĉu post internaciaj militoj, kiujn ili mem kaŭzis aŭ post civitana interna milito).

Tial por longdaŭra estonto de Eŭropa Unio gravas ĝia sa-

no, kresko kaj grandeco, sed same gravas laŭeble forte evoluigita eŭropa konscio ligita al neŭtrala eŭropa lingvo, kiu en kazo de krizo ŝirmos la ŝtaton de rapida disfalo.

Por la plej intimaj identecoj ne estas necese eduki, en ili la homoj vivas (por la loka aparteno, aparteno al familio ktp), sed por la nacia identeco estas necesa intensa eduko, por konvinki la homojn, ke ankaŭ tiu aparteno estas por ili grava. Por la supernacia identeco, kia la eŭropa, estas necese investi multe pli da energio per tiusenca multflanka edukado, por evoluigi ĝin kaj plenigi ĉies koron per amo por la eŭropa patrujo.

43

TITOLO

eLIBRO

  1. Eŭropa manifesto

En 1995 mi iniciatis dum la SAT-kongreso en Maribor

diskuton pri neceso fondi asocion por eŭropa konscio

kaj por tiu aranĝo verkis unuan programan dokumenton sub

la nomo Eŭropa Manifesto. La Asocio estis efektive fondita en februaro 1996 kaj registrita en Maribor. La fina versio de Eŭropa Manifesto estis akceptita dum la fondkunveno de la Asocio. Kvankam en ĝi troviĝas kelkaj konstatoj, kiujn mi jam esprimis en unuopaj antaŭaj ĉapitroj, tamen mi prezentas ĉi tie la kompletan originalan Eŭropan Manifeston kiel apartan dokumenton.

A Supozita politika evoluo en la mondo

en la unua duono de la 21-a jarcento

Post la falo de la opozicio KAPITALISMO-KOMUNISMO ko-

mencas kreski nova opozicio: DEMOKRATIA ŝTATO — PU-

RISMA ŝTATO.

La postkomunismaj landoj kun la escepto de ĉehio, Pol-

lando, Hungario, Slovenio, Slovakio, Estonio kaj Kroatio estas escepte subevoluintaj landoj kun nacia jara pokapa enspe-zo sub 2000 dolaroj jare. Faliginte la komunismon, ili ĉiuj ekesperis pri rapidega riĉiĝo kaj ke nur post kelkaj jaroj iliaj civitanoj havos altajn salajrojn, aŭtojn kaj riĉajn loĝejojn, li-44

TITOLO

eLIBRO

beran pasporton kaj sufiĉan monon por vojaĝi tra la mondo.

Kompreneble, ke tio ne eblas. Anstataŭ tio iliaj ekonomioj daŭre agonias. La riĉa landaro de Okcidento nek povas nek volas helpi. Interne, ene de siaj landoj ili organiziĝis kun alta solidareco kaj sociaj solvoj, dum sur la internacia merkato restis (kaj ili subtenas ĝin) tro liberalisma, ekspluata, primi-tiva, imperiisma ekonomia ordo, kiu ebligas al riĉaj ankoraŭ pli riĉiĝi kaj al la malriĉaj ankoraŭ pli malriĉiĝi.

Reage al tio la malriĉaj landoj ĉiam pli evoluigas la meka-nismojn de sinizoligo, enfermiĝo, por unuflanke malebligi la totalan prirabon el ekstero kaj aliflanke por doni iun psikologian nutraĵon al siaj popoloj elteni longdaŭran periodon de malriĉo, kiu atendas ilin. La nova (malnova) ideologio, kiu helpas ilin en tio estas la ĉiam pli ekstrema naciismo kaj ŝovinismo, moderne nomita etnopurismo. Tamen ne temas nur

pri etnopurismo sed ankaŭ pri religipurismo, politika purismo ktp, tial plej ĝenerale oni nomu ĝin : PURISMO. Provante defendi sian malhumanisman ideologion, per kiu en unuopaj ŝtatoj povas avantaĝe vivi nur unu nacio aŭ nur unu religio (ofte ankaŭ nur unu politika linio gvidata de unu partio) kaj la aliaj estas aŭ forigotaj (forbalaotaj) aŭ devige asimilitaj aŭ forte diskriminaciataj, tiuj ŝtatoj komencos grupiĝi ĉirkaŭ la plej forta el ili, kiu posedas nukleajn armilojn, kaj kiu ŝajnos al ili garantiulo de iliaj propraj purismaj ideologioj formante tiel novan ideologian blokon. Baldaŭ denove kreskos muro kaj malamika rilato inter purismaj landoj kaj la evoluinta demokratia bloko al kiu verŝajne aliĝos la menciitaj 5-6 pli evoluintaj ekssocialismaj landoj.

ĉiu naciismo estas karakterizata de ekspansiismo. Tial komence estos militoj inter la purismaj landoj mem, sed kelkaj 45

TITOLO

eLIBRO

el ili komencos endanĝerigi rekte la okcidentajn demokra-

tiojn. Rekreskos la stato de malvarma milito inter la demokratia bloko kaj la purisma bloko (kies nuraj komunaj ecoj estos la komuna malamiko kaj la komuna malriĉeco). Tiu stato

daŭros kelkajn jardekojn ĝis la momento, kiam unuflanke la purismaj landoj mem tiom domaĝos al la propraj popoloj, ke nepros frakasiĝo (kia estis la disfalo de komunismo), sed an-kaŭ samtempe la demokratiaj landoj devos ŝanĝi tion, kio

fakte kaŭzis la novan opozicion: ili devos enkonduki iun novan internacian ekonomian ordon kun iu nova UNO kiu ha-

vos la kompetentecojn de impostisto en la internacia komercado kaj kiu el la kolektata imposto helpos evoluon de la malriĉaj kaj investos por forigi la danĝerojn de la ekologia detru-ado de la mondo. Se la evoluinta mondo ne komprenos tion, povus venki la purisma bloko kaj reirigi la tutan homaran historion je kelkaj jarcentoj en la pasinton. (Ja la science kaj demokratie alte evoluintan romian imperion detruis barba-roj kaj la tutan sciencan historion multe malprogresigis, ĉar la romianoj ne kapablis kompreni, ke necesas forigi la propran sklavismon.)

Intertempe daŭros serioza malvarma milito (aŭ ”malvarma

paco”) kun daŭra danĝero de nuklea milito kaj danĝero, ke infektiĝos partoj de la demokratia bloko, speciale de Eŭropa Unio per la purisma viruso. La grandaj purismaj potencoj klopodos sian novan ideologion venene disŝpruci ĉie tra la mondo. Kaj la viruso jam agas en Brita Irlando, Belgio, Italio, His-panio kaj potenciale en ĉiuj aliaj landoj. Necesos granda batalo de demokratiaj fortoj, kiuj konscios pri la danĝero de purismo interne de demokratiaj landoj kaj el la ekstero.

46

TITOLO

eLIBRO

B Eŭropa Unio kiel unika novkreaĵo

endanĝerigita de novnaciismo

La burĝa revolucio de la 18-a jarcento postulis laŭeble grandan teritorion por evoluigi laŭeble grandan merkaton. Tio rezultis per ekesto de la nocio ”nacio”, kies difino estis la jena: nacio estas ŝtato. ĉiu kiu loĝas en Francio estas franco! Se iu ŝtato (do, nacio) milite konkeras pli grandan teritorion, novaj teritorioj fariĝas partoj de tiu ŝtato, sekve la novaj ŝtatanoj fariĝas samnacianoj kaj la nacio aŭtomate kreskas. Ke nacio estas io alia, tion oni longe ne komprenis (nome la kuneco de kulturo de iu homgrupo, kiu inkluzivas lingvon, kutimojn, vivmanieron, edukadon, komunajn ideojn, ofte religion ktp) kaj la lastaj klopodoj de tiu burĝa logiko per milito grandigi sian merkaton kaj sekve nacion okazis dum la du mondmili-toj. Paginte sian miskomprenon per nekredeblaj milionoj da viktimoj Eŭropo nur post la 2-a mondmilito komencis pensi alimaniere. La evoluo de la eŭropa ideo, ideo de civitana demokratia ŝtato, kiun USONO praktikis jam pli ol unu jarcenton de post kiam ĝi forigis la rasismon, signifas lasi al ĉiu unuopulo aŭ homgrupo senti ian ajn identecon kaj organiziĝi libere kiel ajn: teritorie, kulture, lingve, religie kaj ne klopodi tion unuecigi. Tio signifas, ke eblas krei laŭeble grandan unikan merkaton, kie ĉiuj estos taksataj nur laŭ la aparteno al tiu ŝtato, neniu estos pli aŭ malpli bona pro tio, ke li apartenas al islamo, kataluna nacio, frisa lingvo aŭ esperantista movado!

Grandigi merkatan teritorion — jes, ĉar la granda merka-

to ebligas evoluon kaj forton. Tamen ne fari tion perforte, sed unuigante libervole ĉiujn diversajn homgrupojn, kiuj tion 47

TITOLO

eLIBRO

deziras. Ni ĉiuj ricevu eŭropan pasporton, en kiu ne troviĝos distingo rasa, nacia, religia, lingva aŭ iu ajn alia.

Tiu nova grandioza ideo kondukis al same grandioza re-

zulto: dum jarmiloj neebla afero jam realiĝis: paca kununuiĝo de Francio kaj Germanio kadre de EU!

Sed samtempe pro la kresko de purismaj ideologioj Eŭro-

po mem komencas denove skuiĝi ankaŭ de interne. Kresko

de fortaj naciismoj kaj iredentismoj, kresko de malamo al fremduloj, nesolvitaj minoritataj problemoj, ĉiam pli agresi-va altrudado de la angla lingvo al ĉiuj neanglalingvanoj estas komencoj de tre danĝera malsano!

Eŭropa Unio bezonas movadon, kiu batalos por

eŭropa konscio por eŭropa identeco kiel primara

identeco, ŝtata civitana identeco, identeco de tiu

nova eŭropa ideologio pri civitaneco kun

**homa vizaĝo! **

Por esti eŭropano necesas ankaŭ plej grava signo de tiu identeco: la eŭropa lingvo. Nuntempe la eŭropa burokrataro ankoraŭ ne konscias kiom grava estas tiu fakto. ¯i vidas lingvon nur kiel komunikilon kaj por tio sufiĉas, ke oni per forto de ekonomio iom post iom altrudu la anglan. ¯i ne konscias, ke same grava kiel komunikilo estas la rolo de lingvo kiel identeca signo! Kaj por tiu celo eŭropa lingvo devas esti neŭtrala rilate al ĉiuj eŭropaj nacioj. ĉiuj devas senti ĝin kiel ion, kion ne trudas iu alia, kiel ion, kio egale apartenas al ĉiuj eŭ-

ropanoj kaj kion ĉiuj egale devas lerni! Tiu neŭtrala unuiga norma eŭropa lingvo povus esti iu ajn neeŭropa lingvo! Sed estas tute nenecese serĉi ĝin ekster Eŭropo! Kiel indonezia-48

TITOLO

eLIBRO

noj kreis artefaritan lingvon bazitan je iliaj tradicioj de malaj-zia kaj hindia lingvoj kaj historio kaj je islama religio, tiel Eŭropo jam havas lingvon plane faritan kaj multe pli flekse-blan ol iu ajn ĝisnuna, lingvon kiu ekestis sur eŭropaj tradicioj de la latina, greka kaj interinfluoj de ĉiuj ĉefaj tri lingvo-grupoj: la ĝermana, la latinida kaj la slava. Tio estas sendube la centjara Esperanto!

Se Eŭropo ne konscios baldaŭ, ke necesos kontraŭ la viru-

so de purismo batali per rimedoj por primara eŭropa konscio povas esti, ke ĝia belega ideo ne travivos sian infanan aĝon!

Baze de trudita neneŭtrala angla lingvo kreskos nova im-

perio, en kiu ĉiuj neanglaj denaskuloj sentos malkontenton kaj post kelkaj jardekoj tia Eŭropo disfalos eksplode, kiel okazis pri Aŭstro-Hungario aŭ Sovetunio (Sovetoj volis evoluigi tutsovetan identecon kiel primaran, sed trudis la rusan lingvon al nerusaj popoloj kaj per tio postulis de aliaj akcepti la rusan primarecon. Pro tio la nerusoj anstataŭ akcepti la sovetan identecon, eĉ pli intense evoluigis la lokan identecon kaj atendis la momenton kiam la rusoj malfortiĝos por liberiĝi de ili.)! Kaj tiu eksplodo signifos verŝajne la trian mond-militon kaj verŝajnan detruon de la homa civilizo!

**C Kion fari? **

  1. organizi internacian movadon en eŭropaj landoj por kon-sciigadi eŭropanojn pri la neceso esti antaŭ ĉio eŭropano.

Realigi tiun celon per Asocio por Eŭropa Konscio, kiu aktivos kadre de lokaj societoj por eŭropa konscio per ĉiaspecaj formoj de klerigado.

49

TITOLO

eLIBRO

Tiu movado devos malfortigi la malfidon, kiun la nacioj

havas kontraŭ ĉiu, kiu reklamas ion, pro kio ili devus iel do-maĝi al sia nacia, loka identeco. Tio estas ebla nur se oni la novan eŭropan identecon ne ligas al identeco de unu el la eŭropaj nacioj aŭ unu el la eŭropaj religioj, sed al neŭtralaj rimedoj kaj komunaj atingoj: neŭtrala lingvo, egalrajteco de virinoj kaj viroj, eventuale nova koncepto de individua kredo*, neŭtrala filozofio pri civitanaj rajtoj aparteni al kiu ajn nacio, etna minoritato aŭ politika partio, solidara socia demokratia ordo.

  1. kontraŭbatali la ŝovinismon kaj la purismon ĝenerale per klerigado kaj per edukado por akcepti plurismon de Eŭropo kiel valoron, esti fiera pri ĉiuj eŭropaj kulturoj kaj atingoj kaj montri, ke ĉiuj eŭropaj popoloj kontribuas al eŭropa kulturo, tre grava por la monda kulturo kaj progreso.

* Sur la fundamento de ĝenerala noveŭropa ideologio pri diverseco kiel valoro kaj individueco de homaj rajtoj, evoluas en Eŭropo nova kompreno de la homa kredo. Homo estas estaĵo per si mem kredanta (homo religiosus). Sen kredo li ne povas vidi iun vivsencon. Sed ne necesas aparteni al iu konkreta religia institucio por kontentigi sian kredobezonon. Cetere ankaŭ apartenantoj al konkretaj religioj tre diference konceptas la propran religion, la dion, la spiritan mondon, la morton. Sekve, la kredo estas individua fenomeno, dependa de socia ĉirkaŭaĵo en kiu kreskis la individuo, de ĉirkaŭa kulturo kaj de personaj spertoj. La kredo de ĉiu daŭre dum la tuta vivo ŝanĝiĝas kaj evoluas kune kun la ĝenerala spirita evoluo de ĉiu individuo.

La koncepto, ke kredo estas individua fenomeno, kiun eŭropano povas kontentigi en religiaj institucioj (kie kuniĝas homoj akceptantaj certajn komunajn kredelementojn) sed ankaŭ sen aparteni al iu eklezio, evoluigante la propran individuan kredon, kiel rezulton de filozofia kulturo, kiun li aŭ ŝi akiras en sia vivo, povus fariĝi eŭropa filozofia trajto, io pro kio Eŭropo fierus kaj kion iom post iom akceptus ankaŭ aliaj.

50

TITOLO

eLIBRO

  1. Uzi la plej potencan rimedon: la televidajn retojn kaj ĉiujn in-formretojn por laŭeble rapide instrui almenaŭ la pasivan scion de *Esperanto * al kiel eble plej granda kvanto da eŭropanoj.

  2. Instrui la minoritatojn, kiam iliaj membroj edz(in)iĝas al alinaciano, kiel eduki la infanojn dulingve tiel, ke ili ne perdu unu el siaj gepatraj lokaj identecoj.

  3. Fondi internaciajn malfermajn universitatojn kaj internaciajn *gimnaziojn, * kiuj instruos fakojn en neŭtrala eŭropa lingvo kaj zorgos pri reciproka diskonigo de lokaj kulturoj kaj lingvoj de siaj studentoj.

  4. Subteni kaj iniciati aktivadojn, kiuj kontribuas al demokratio, plifortigo de la homaj rajtoj, egalrajteco de virinoj, al solvoj de *ekologiaj problemoj kaj al konstruado de pli justa kaj solidara internacia ekonomia ordo**. *

  5. *Organizi ĉiuspecajn internaciajn aranĝojn, kiuj servas al inter-konatiĝado kaj interamikiĝado * de diversaj etnoj, religioj, fakaj kaj interes-grupoj, aparte de gejunuloj.

  6. Batali por Eŭropo de regionoj kun apliko de la principoj de *subsidiareco. *

** La malamikeco inter riĉa demokratia parto de la mondo kaj malriĉa, nedemokratie purisma estas forigebla nur per longtempa agado kun la celo ŝanĝi la nunan maljustan internacian ekonomian ordon. Se Eŭropo akceptos tion kiel sian celon, ĝi havos plian gravegan rolon en la estonto de la mondo. Krome, Eŭropo jam havas avangardan rolon en la mondo rilate la tendencon plene egalrajtigi la virinojn kun la viroj, en tio ĝi jam estas gvida modelo.

51

TITOLO

eLIBRO

Aldonoj

1 Pri enamiĝo kaj sekso (por ne miksi ilin kun amo)

La socioj estas organizitaj en formo de familioj, ĉar tio estas la plej ekonomia maniero certigi la kreskon de infanoj. Tial la socioj dum sia edukado daŭre influas al unuopuloj per psika premo, ke ili en momento de maturiĝo devos edz(in)iĝi. Junaj homoj konscie aŭ nekonscie testas daŭre aliseksan personon, ĉu tiu povus esti la ideala partnero, kun kiu oni devos kunvivi la tutan vivon. Ideala homo ne ekzistas, aparta kreaĵo speciale kreita ĝuste por mi, ne ekzistas, sed mi povas min pri tio konvinki. Ekkoninte iun simpatian aliseksan personon, mi komencas mian teston. Se mi trovas, ke tiu persono kun-havas similajn ideojn aŭ ŝatojn kun mi, mi komencos ideali-gi lin aŭ ŝin. Kiam mi estos kreskiginta lin/ŝin en mia imago, mi jam investis spiritajn klopodojn solvi mian problemon kaj nun mi ne plu volas rimarki la negativajn aspektojn de tiu persono, mi daŭre serĉas nur la al mi similajn, ĝis tiu persono en mia imago fariĝas grandioza, ideala, la plej supera el ĉiuj. Mi mem kreis el simpla, normala, meza homo per mia

memsugestado idealan heroon, kaj mi nun nepre volas esti

nur kun li/ŝi, mi volas edz(in)iĝi, mi volas fordoni min al li/

ŝi. Jes, la emocio de enamiĝo estas fortega, sed tamen ne temas pri la amo, ĉar la senton de enamiĝo mi mem kreis. ¯i ne estas procezo okazinta samtempe ĉe ambaŭ personoj (en so-52

TITOLO

eLIBRO

cio) kaj ne estas komuna (eĉ se nur por du personoj). Tial mi povas enamiĝi al iu, sed tiu alia tute ne enamiĝas al mi, ĉar li/ŝi ne mem kreis la idealan memsugestan bildon pri mi. Sekve la enamiĝo estas individua, ne grupa fenomeno, kaj eliras el la fizika bezono havi sekson kaj el socia devigo sin organizi en familio. Post kiam oni realigas siajn bezonojn kaj edz(in)-

iĝas, la enamiĝo treege rapide ŝrumpas, malaperas, ĉar la memsugesta trompo ne plu estas necesa. Oni subite ekvidas amason da negativaj kaj malplaĉaj trajtoj ĉe la partnero, kiujn antaŭe oni ne volis vidi.

Kaj nur nun startas la procezo, kiu povas post certa tem-

po konduki al vera amo (se la duopo tamen ekposedas idean proksimecon, kiu kun la tempo kaj per interkomunikado pli-profundiĝas) aŭ al fremdiĝo kaj malŝato (eĉ se intertempe oni havas infanojn), se tiu idea proksimeco ne ekestas kaj ne ekzistas preteco pliproksimiĝi. Pro tio en liberaj socioj la nombro de divorcoj estas grandega, proksimiĝas al 50%, ĉar ja la enamiĝo tute ne estas vera vojo trovi la amon, sed sintrom-po, kiu onin pelas al la edzeco sen reala idea bazo.

La sekso estas nia fizika bezono, same kiel manĝi, trinki, liberiĝi de superfluaĵoj ktp. Viroj pretas deklari al inoj absolutan fidelon, amon, totalan sindonemon, kiam mankas al ili sekso, por ĝin ricevi. Sed kelkajn minutojn post la fizika kontentiĝo ili forgesas pri ĉio tio. Alian tagon ili povus fari la sam-on al tute alia virino. La seksaj bezonoj de virinoj estas iom aliaj, sed same fizikaj. La plej simpla maniero certigi al si kon-tinuecon en la sekso kaj la minimuman societon por kontentigi siajn altruismajn bezonojn, estas la familio. Tamen bazita je arte kondiĉita enamiĝo kaj do memiluzio ĝi plej ofte ne rezultas per la amo. Malkontento rilate la amon kaŭzas mal-53

TITOLO

eLIBRO

pretecon (ĉefe ĉe virinoj) ankaŭ havi komunan sekson kaj la edzeco fariĝas la kontraŭo de tio, kio ĝi devus esti. La amo estas fenomeno de nia societemo kaj tute ne rilatas al sekso.

Ni povas evoluigi la amon al kiu ajn persono (viro aŭ virino) aŭ personoj en grupo, senkonsidere pri ilia sekso, aspekto, beleco. Por tio gravas nur la idea proksimeco evoluigita parte dum la eduka procezo kaj parte per reciproka rilatado inter la homoj en grupoj.

La amo, se ĝi ekzistas, povas teni la familion ankaŭ se la sekso ne bone funkcias (nome, la seksa strukturo de viro estas sufiĉe diferenca ol tiu de la virino. ĉe viro rapide okazas alta incitiĝo kaj rapide la orgasmo. La virino neniam atingas tian amplitudon de la incito, kiun havas la viro, sed ĉe ŝi longe daŭras la ekscitoplatoo. Tial virino, se la seksa akto okazas nur unu fojon certe ne estos fizike kontenta. Tia stato estas natura, ĉar se estus inverse — se virinoj pli rapide orgasmus ol viroj, neniam okazus gravedigo. Pro tio pri la sekso oni devas lerni, por havi ĝin teknike bona kaj alloga por ambaŭ partneroj). Aliflanke, se la sekso bone fukcias, sed la amo, la idea proksimeco ne evoluas, tiu kuneco (familio) ne povas longe daŭri. Kaj ankaŭ tio estas bela averto por Eŭropo, se oni uzas tion kiel analogian komparon. Eĉ se la ekonomio en ĝi bone funkcias kaj evoluas (kiel sekso ĉe la familio), sed ne evoluas la identeca sento (la amo), ĝi ne havos longdaŭran futuron.

54

TITOLO

eLIBRO

2 Esperanto diferencas de aliaj internaciaj

lingvoj bazitaj je eŭropa lingva tradicio

Diference de aliaj provoj krei internaciajn lingvojn baze de eŭropa lingva tradicio (kiel ekz. Volapük, Ido, Interlingua, Occidental k.a.) Esperanto sukcesis ”ekvivi” dank al la fakto, ke Zamenhof ne kreis ĝin unuacele por komunikadi, sed por krei per ĝi pli bonan, pli pacan mondon. Per tio li enkonstruis en la fundamenton de tiu lingvo idean bazon de socio, kiu uzos ĉi tiun lingvon kaj kreos sian identecon signitan per ĝi.

Tial efektive kreskis kaj evoluis socio kun sia idearo, per kiu

ĝi edukas novajn adeptojn kaj generaciojn, kreas kompletan kulturon, kaj faras tion en sia lingvo (eĉ estas plurmilo da familioj, kiuj edukas siajn infanojn denaske en tiu ĉi lingvo apud la loka aŭ eĉ pluraj lingvoj). Esperanto, kiel iaspeca reformita latina lingvo, jam havas 110 jarojn da socia evoluo je ĉiuj niveloj, 110 jarojn da avantaĝo kiel lingvo kun sia kulturo kaj historio kompare kun eventuale novaj provoj reformi la latinan kaj fari el ĝi eŭropan lingvon.

3 Neniu povas lerni kontentige fremdan

nacian lingvon por esti egalrajta kun denaskulo

Post ses jaroj da restado en Slovenio, skribante eĉ nur kelkli-nian leteron al oficiala instanco mi ne estas certa pri la ĝusteco de la frazoj. Mi devas ĉiam telefoni al slovena konato por peti lian kontrolon.

Foje, post mia sesjara vivado en Slovenio mi preparis li-

bron por la Maribora Popoluniversitato — diversaj referaĵoj pri virinoj. Unu el la referaĵoj de germana aŭtoro estis tradu-55

TITOLO

eLIBRO

kita de mi el la germana al la slovena. Unue lingve ĝin kontrolis kaj korektis mia amiko, slovena verkisto kaj tradukisto, poste tion faris lektorino de la Popoluniversitato ankoraŭfoje.

Kaj fine la direktorino de la Popoluniversitato konstatis (sen scii, ke mi estis la tradukinto), ke tiu traduko havas multajn neklaraĵojn kaj ne estas en la spirito de la slovena lingvo.

Mi refoje konvinkiĝis, ke en la intelekta laboro (kiam necesas skribe uzi negepatran lingvon) eksterlandano neniam povas esti egalrajta kun la enlandano — lingve li ĉiam estos handikapita. Cetere, tio ja estas komprenebla — ĉiujn vortojn, fakterminojn kaj naciajn esprimojn, proverbecajn diraĵojn kiujn oni lernis dum 10 aŭ 12 jaroj en lernejoj en la tempo, kiam la cerbo plej efike funkcias, ne eblas reatingi komplete en iu poste lernata lingvo.

Kaj jen — mi kredas — ĉi tie troviĝas la ĉefa kaŭzo, pro kiu Esperanto kiel neŭtrala lingvo havas gravan avantaĝon kiel kandidato por la EU-lingvo, se oni volas en la multnacia ŝtato ebligi intelektan egalrajtecon al elitaj tavoloj. En ĝi ĉiu, kiu ĝin sufiĉe bone lernas, povas mem kvalite traduki el sia lingvo al Esperanto. Krome, ĝi estas libera de diversaj naciaj idiomoj, kiujn kutime eksterlandanoj plej malfacile lernas en la naciaj fremdlingvoj.

La elitoj gvidas la sociojn, kaj se iuj el la elitanoj ne estos kontentaj pro sia nekapablo uzi kontentige la ĉefan lingvon de sia nova superŝtato, ili daŭre influos al siaj popoloj pro-duktante negativan etoson rilate la EU-on kaj iom post iom kaŭzos ties disfalon.

56

TITOLO

eLIBRO

Postparolo

En ĉi tiu verko troviĝas sufiĉe multaj redifinoj de ŝajne al ni ĉiuj klaraj nocioj, pro kio multaj legantoj ne povos bo-ne kompreni la esencon. Ja ni ĉiuj estas ligitaj al komprenoj, kiujn ni ricevis dum nia eduko. La homoj kredas, ke altruismo estas nur io bona, io kio rilatas al kuraĝo kaj oferemo dum la egoismo estas nur io malbona, rilata al la homa eco deziri nur utilon al si mem. Pri la amo oni neniam pensas, ke tiu mistera eco de la bono havas ian konstantan rilaton al malamo ktp.

Tamen, miaj lastjaraj travivaĵoj devigis min repripensi ĉion tion kaj konkorde kun mia jam antaŭa konvinko, ke ĉio estas duflanka, ke nenio estas nur bona aŭ nur malbona, mi trovis redifinojn, kiuj helpis al mi konstrui kompletan kaj konse-kvencan teorion, en kiu la nocioj ne estas kontraŭdiraj. Mi havas en Maribor ankaŭ serbajn amikojn, kun kiuj mi multe diskutis dum la milito en Jugoslavio kaj devis demandi min kiel estas eble, ke milionoj da homoj vidas la veron kaj la bonon tute alimaniere ol mi kaj la grupo, al kiu mi apartenas. Mi ne povis klarigi tion simple per: ili ne vidas la veron. Eble mi ne vidas la veron, eble ni ambaŭ ne vidas la veron! La babi-loj kun la homoj, pri kiuj mi bonege sciis, ke ili ne kulpas ion ajn alian, krom ke ili edukiĝis kiel serboj — kiuj laŭ la tiama

ĝenerala ”vero” devus esti miaj malamikoj, devigis min nove 57

TITOLO

eLIBRO

pripensi la signifojn de pluraj bazaj nocioj: kio estas la amo, la nacio, la religio, la egoismo, la grupo, la individuo … ?

Post penaj konfliktoj en mi mem mi kuraĝis ekdubi pri la

ĝusteco de la nunaj difinoj: ĉu esti malkuraĝa estas malbone, ĉu ami nur sian grupon estas bone, ĉu kredi al siaj gvidantoj estas pozitive? Iom post iom mi dubis ĉiam pli. Fine post la permeso al mi mem rajti dubi, mi povis alimaniere pensadi kaj redifini la nociojn: Kiel kunligi sub la nocio ”amo” tiel diversajn specojn de la amo kiel tiu al virino, al gepatroj, gefratoj, nacio, dio … ? Kiel klarigi la eŭforian malamon, absolute malracian ĉe simplaj ĉiutagaj homoj, sub la influo de milita propagando, kiu kreas el ili terurajn sovaĝulojn? Kiel klarigi la emocian rilaton de homoj al lingvo kaj dialekto? ĉu estas eble, ke nur kuraĝo estas bona — kial ni posedas en ni la timon? ĉu la egoismo estas nur malbona afero — kiam mi vi-

das, ke en la milito egoisto ne pretas mortigi amasojn, dum sincera altruisto, kredanta, ke li faras bonon al sia popolo, pretas senskrupule ĵeti atombombojn?

La redifinoj, kiujn mi nur mallonge klarigis en la ”Eŭropa ideologio”, por ke la leganto povu sekvi kaj kompreni la du-oblecon de ĉio kaj en tiu senco ankaŭ la bonajn kaj malbonajn aspektojn de eŭropeco, estas nur parteto de la pripen-soj, kiuj kondukis min al nekontraŭdira teorio pri la emociaj ecoj kiel socia parto kaj raciaj ecoj kiel individua parto de persono. Pli detale pri tiuj aferoj mi skribos en alia verko.

ĉi tie mi nur volas atentigi la legantojn, ke ili ne povos bo-ne kompreni la libron, se ili ne pensos per novaj kategorioj tiel, kiel mi difinis ilin. Kiam mi difinas la altruismon kiel ion kio konsistas el amo kaj malamo, vi devas daŭre pensi pri ĝi tiamaniere — kaj ne tiel, kiel oni instruis vin.

58

TITOLO

eLIBRO

Literaturo

  1. Charles King (Georgetown University, Washington DC,

USA): *Policing Language: Linguistic Security and the Sour-ces of Ethnic Conflict en la revuo Security Dialogue, * Oslo, n-ro 4/1997, paĝoj 493-496.

  1. Maya Gilmby: *Gigantaj kostoj en EU por miloj da tradukistoj *(Raporto pri vizito al EU-sidejo en Bruselo eldonita de la aŭtorino), 1996

  2. Europa wächst, Europazentrum Graz … 1996

  3. Charta der Europäischen Identität, Bewegung Europa-Union Deutschland, Lübeck 1995

  4. Zlatko Tiŝljar: Esperanto vivos malgraŭ la esperantistoj, Inter-kulturo Maribor, 1997

  5. T.K.Oommen k.a: Citizenship and National Identity —

from Colonialism to Globalism, Sage Publications, New Delhi-Thousand-Oaks-London 1997

  1. U.J.Moritz: ĉu ankaŭ demokratio diskriminacias etnajn minoritatojn, en TOLERO AL MINORITATOJ, Inter-kulturo, Maribor 1997

  2. Vjeran Katunarĉ: Amikoj malproksimas, ekzotika vido de aliaj en Kroatio, en TOLERO AL MINORITATOJ, Inter-kulturo, Maribor 1997

  3. Mirko Kriĵman: Lingvo, individua kaj kolektiva identeco kaj kulturo, en TOLERO AL MINORITATOJ, Inter-kulturo, Maribor 1997

59

TITOLO

eLIBRO

  1. Claude Piron: Psikologiaj reagoj al Esperanto en Aktoj de Internacia Scienca Simpozio ”Esperanto 100-jara” (p.

31-45), Pro Esperanto Vieno k.a. 1994

  1. Jonathan Pool: Optimal Language Regimes for the Euro-pean Union, GRKG-Grundlagenstudien aus Kybernetik und Geisteswissenschaft, Paderborn, Volumo 39, Kaje-ro 1, marto 1998.

60

TITOLO

eLIBRO

Zlatko Tiŝljar naskiĝis en 1945 en Zagrebo, Kroatio kaj

esperantistiĝis en 1962 en Studenta Esperanto-klubo. Li

gvidis pli ol 100 E-kursojn.

Prezidanto de Jugoslavia Esperantista Junulara Asocio de

1968 ĝis 1977 kaj membro de komitato de TEJO.

En 1972 iniciatis kaj fondis entreprenon Internacia Kultura Servo Zagrebo, kiun li direktoris ĝis 1991.

IKS evoluis al entrepreno kun 10 profesie laborantaj per-

sonoj, kun signifa eldona agado (ĉiujare 3-5 libroj), kun ĉiu-jara profesia festivalo de pupteatroj (PIF), kun organizo de sciencaj simpozioj, teatraj festivaloj, seminarioj. IKS evoluigis la Zagreban metodon instrui Esperanton, kies baza lerno-libro aperis ĝis nun en 21 lingvoj. Li fariĝis membro de la Komitato de UEA en 1979 kaj restis ĝis nun. Ekde 1992 li loĝas en Maribor Slovenio, kie li fondis entreprenon Inter-kulturo, kiu interalie organizis SAT-kongreson, REF-on, Alp-adrian konferencon, sciencajn simpoziojn, tribunojn kaj festivalojn kaj eldonis pli ol 20 librojn. Li iniciatis fondon de Asocio por Eŭropa Konscio en 1996.

Li tradukis kelkajn romanojn kaj novelarojn el la kroata kaj la slovena. Li studis ĉe AIS (pedagogion) kaj ĉe Zagreba Filozofia fakultato (ĝeneralan lingvistikon) kaj verkis plurajn pri-lingvajn sciencajn verkojn, kiuj aperis en ”Esperanto vivos malgaŭ la esperantistoj” (IK 1997) kaj ”Duobla spiralo” (1991).

Li estas verkinto de pedagogiaj instrukciaroj kaj vortaroj.

61

TITOLO

eLIBRO

www.omnibus.se/inko

ISBN 91-7303-128-3

62

Document Outline

  • Enhavo
      1. Enkonduko
      1. Altruismo — amo kaj malamo
      1. Ideologia stabileco kaj s'ang'ebleco
      1. Identeco
      1. Lingvo kiel socia distingilo
      1. Nacia lingvo — neu'trala artefarita lingvo
      1. Sociaj grupoj kaj interesgrupoj
      1. La nuna EU-politiko pri identecoj kaj lingvoj
      1. Subsidiareco en la kultura kaj lingva politiko
      1. Eu'ropa ideologio — demokratio de diversecoj
      1. Naciaj dogmoj kiel psikologia fonto de kontrau'staroj al eu'ropa identeco
      1. Valorigoj de niaj apartenoj
      1. Eu'ropa manifesto
    • Aldonoj
    • Postparolo
    • Literaturo