% C'eh'a kaj slovaka antologio, I % Cxehxa kaj slovaka antologio 1
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
eLIBRO
ĉeą kaj
slovaka
antologio
Unua parto
I N K O
1
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
Redaktis: O. Ginz kaj Stan. Kamaryt
Kunlaboris: *V. Âech, J. V. Dolinskë, V. Echtner, J. Fousek, R. *
*Fridrich, M. Ginzová, R. Hromada, J. Hladkë, J. Jeòek, V. Jukl, J. *
Koòenë, M. Lukáô, V. Kowatiková, Moraviaj Esperanto-pioni-
*roj, O. Sklenâka, B. Sklenâková, T. Pumpr, J. Rosa, P. Rosa, Fr. *
Stanêk, O. Ôtech, B. Vlâková, E. Wanitsek, A. Weiner
Eldonis Literatura Mondo, Budapest 1935
eLIBRO
Aranĝis: Franko Luin
Kunlabore kun Miroslav Malovec
ISBN 91-7303-113-5
INKO · SE-13542 TYRESÖ · SVEDIO
AŭGUSTO 2001
2
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
ANTAŭPAROLO
ĉe˛oslovaka literaturo estas relative tre ampleksa. En jaro
1932 aperis sume 8189 libroj en ĉe˛oslovaka lingvo. Ori-
ginalaj (netradukitaj) beletristikaĵoj inter ili estis 1154. ĉe˛oslovaka literaturo estas ankaŭ respektinde antikva, kiel vi legos en la enkonduka eseo pri la ĉ. lingvo.
Tamen la ĉe˛oslovakaj literaturaj verkoj preskaŭ neniam
estas tradukataj en kvanto respondanta al iliaj kvalito kaj graveco. El la samtempaj aŭtoroj estas sisteme tradukata pre-
skaŭ unusola Karel Âapek (en la anglan kaj germanan; en
francan, japanan kaj aliajn lingvojn nur unuope kaj hazarde).
La ceteraj samtempaj aŭtoroj same kiel la mortaj klasikuloj
estas tradukataj sen sistemo, sole hazarde, unuopaj verkoj, aŭ pro fervoro de iu entuziasmulo aŭ pro oficiala iniciato. Sed
tiuj tradukaĵoj vivas nelonge, kiel izolitaj fenomenoj en la
fremda literaturo. La resono de tiaj eldonaĵoj estas minimu-
ma. Sistemaj provoj popularigi tradukaĵojn el nia literaturo
okazis du. Antaŭ la milito en j. ĉ. 1905 komencis eldonisto en Praha J. Otto eldonadi germanlingvan ”Slavische Romanbib-liothek” (Slava romanbiblioteko), kies ĉiu dua numero estis
ĉeą. En j. 1930 komencis eldonejo Aventinum en Praha kun
franca eldonejo Grasset en Paris eldoni vicon de francaj tra-
dukoj el ĉe˛oslovaka literaturo. Kvankam ambaŭ entreprenoj
estis tre bone redaktataj kaj la elekto de la verkoj tre taŭga, 3
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
tamen ili ambaŭ baldaŭ ĉesigis sian funkciadon pro manko
de aĉetantoj.
Tian aserton oni komprenu sen troigo. Estas komprenebla
la fakto ke la restarigo de la ĉe˛oslovaka ŝtato turnis atenton de eŭropa publika opinio ankaŭ al nia literaturo. Efektive preskaŭ ĉiuj niaj sukcesaj modernaj verkistoj prozaj kaj teatraj
estis tradukitaj en diversajn lingvojn. Sed krom malmultaj
esceptoj oni ne povas paroli pri internacia resono proporcia
al la reala valoro de tiuj verkoj kaj aŭtoroj. Ankaŭ tre intere-sa fakto estas, ke post la tre spontanea internacia sukoeso de la ”Brava soldato ŝvejk” de Haôek niaj literaturaj kritikistoj preskaŭ sen escepto konstatis, ke temas pri verko, kiu havas
tre malmulte komunan kun la interna etoso de nia literaturo.
Plurfoje oni diskutis ĉe ni pri kialoj, pro kiuj la intereso de fremdlando pri nia originala literaturo estas tiom malgranda,
kvankam ĝia nivelo ne estas malalta kaj la temoj ofte ĝenerale interesaj. Estis esprimitaj diversaj hipotezoj pri tio. Certe kialo la plej komprenebln estas, ke la grandaj nacioj ĝenerale
ne havas intereson pri literaturaj eprimoj de la nacioj mal-
grandaj kaj mezaj. Sed krom tiu ĉi ĝenerala kialo estas supo-
zata ekzisto de kelkaj specialaj kaŭzoj enestantaj en la karaktero de ĉe˛oslovaka literaturo mem. Estu tie ĉi diritaj la ĉe-
faj, pri kiuj oni iam parolis.
La ĉe˛oslovaka literaturo atingis sian plej altan nivelon en
la liriko, kies ĉefverkoj tuŝas la plej altajn suprojn de la poezia esprimebleco de la sentoj. Sed ĝuste lirikaĵoj estas tre malfacile adekvate tradukeblaj, ofte eĉ ne estas eble redoni ilin kun sama efiko.
La ĉe˛oslovaka literaturo havas tre bonan meznivelon, oni
povas paroli pri speco de solideco, kiu ĝin karakterizas, sed
4
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
mankas al ĝi sufiĉe granda komponanto de demonismo, de
aŭdaca esprimo de ideoj aŭ sentoj revoluciaj, renversaj.
La ĉe˛oslovaka literaturo pli ol aliaj servis por konservo de
la nacia konscio, ideo nacia kaj nacionala tro enestas en ĝi,
por povi veki resonon sufiĉe grandan inter la alinacianoj.
Malbona organizo de lihro-komerco en ĉe˛oslovaka teri-
torio, malgranda entreprenemo de la eldonistoj, el kiuj rezul-
tas nesufiĉa propagando de la valoraj verkoj.
ĉiun el tiuj argumentoj oni povas refuti: Eĉ la plej subtilajn aŭ sublimajn lirikaĵojn oni sukcesis traduki, la bona meznivelo devus ĝuste pro sia mezeco allogi vastan rondon legan-
tan, ĉiuj literaturoj estas apogiloj en la nacia batalo por ekzisto, bona varo per si mem kreas bonan vendanton. Sed estu
kiel ajn, estas certe, ke per nia antologio ni prezentas al internacia legantaro superrigardon pri literaturo nemulte konata.
Por tia celo du vidmanieroj interbatalas. Tiu de literatur-
historiisto, kiu celas kompletecon kaj logikecon de vico de
prezentataj verkistoj, kaj tiu de leganto, kiu celas kolekton de agrablaj legaĵoj. Ni pensas, ke por nia celo estas preferinde en la necesa kompromiso lasi venki pli la vidmanieron duan,
tiun de klera leganto.
Tial ni tute ne donas verkojn el epokoj antikvaj. Unusolan
escepton ni faris per enmeto de unu poemo el la 14-a jarcento
esperante, ke ĝi trovos la intereson de la legonto pro siaj anti-kveco kaj originaleco kaj lian plaĉon pro sia humureco. ĉiuj
ceteraj tekstoj estas el la dua duono de la 19-a jarcento kaj el la 20-a. Relative multaj tekstoj estas el aŭtoroj samtempaj. Tio certe donas bildon pri samtempa ĉe˛oslovaka spirita vivo.
Sed ĝi certe malfaciligis nian taskon, ĉar ne estas eble fiksi 5
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
definitive la valoron de aŭtoroj starantaj en mezo aŭ komen-
co de sia evoluo.
Elektante, ni klopodis eviti niajn taksojn personajn kaj
elekti inter la aŭtoroj laŭ vidmanieroj rekonataj ĝenerale aŭ
de grava plimulto. Ankaŭ la unua el ni, verkante la informajn
notojn pri la opaj verkistoj, klopodis redoni opinion kaj tak-
sadon ĝenerale rekonatajn aŭ instruatajn en lernejoj. Tial li
laŭ ebleco citis karakterizojn donitajn de la plej gravaj fakuloj estetikaj F. X. Ôalda, profesoro de universitato en Praha, kaj Arne Novák, profesoro ĉe universitato en Brno. Estas
kompreneble, ke la listo de verkistoj ne estas kompleta kaj ke mankas pluraj nomoj same aŭ pli gravaj ol la enestantaj. La
amplekso de la libro estas ja donita, oni estas ĝenata pro tro-eco da verkoj aŭ aŭtoroj, kiujn oni volus traduki. Ankaŭ la
longeco aŭ amplekso de iu teksto ne povas respondi al la gra-
veco de la aŭtoro.
La sinsekvo de la tekstoj estas kronologia laŭprincipe. Post
ĉiu teksto estas donita la jaro, kiam ĝi aperis unuan fojon, kaj en krampoj nomo de la tradukinto.
Ni enmetis neniujn tekstojn el folkloro. Popolaj kantoj kaj
poemoj estas en nia literaturo tre gravaj. Sed ĝuste pro tio ili bezonus specialan antologion laŭ la sciencaj vidmanieroj.
Sur teritorio de nia ŝtato aperis kaj daŭre aperas multaj
gravaj verkoj literaturaj ankaŭ en germana kaj hungara ling-
voj. Precipe en Bohemio naskiĝis kaj en Praha verkis kaj ver-
kas areto de tre eminentaj germanaj verkistoj. El tiu literaturo ni ne volis fari antologion, ĉar ĝiaj verkoj apartenas en literaturan sferon de koncernaj lingvoj.
La traduko d.e tiu ĉi antologio estas laboro kolektiva. La
tekstojn de ni elektitajn tradukadis areto de laborantoj spertaj 6
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
kaj bonvolaj. Preskaŭ ĉiuj tradukaĵoj estas tie ĉi presitaj unu-an fojon. Represitaj estas tre malmultaj, plejparte el ”La Progreso”. La tradukaĵojn ni redaktis, ĉar ni klopodis veni al unu-formeco de la traduka lingvaĵo.
Kiel bildan ornamon de la libro ni ne uzis fotojn de verki-
stoj, sed reproduktaĵojn de ĉe˛oslovakaj pentristaj kaj skulp-
tistaj verkoj. Sur finon de la libro ni metis informan artikolon pri ili.
Al eldonisto de AELA ni esprimas nian sinceran dankon
pro lia iniciato eldoni tiun ĉi libron kaj pro la bona ekstera aranĝo, kiun li dediĉis al ĝi. Ankaŭ liaj eminentaj literaturaj kunlaborantoj ricevu varman dankon pro la tre valoraj kon-siloj, kiujn ili donis al ni dum presado de la libro. Kaj se la legantoj trovos plaĉon en poemoj, noveloj kaj roman-fragmentoj tie ĉi prezentataj, ĝi estos granda rekompenco de la
laboro tradukista kaj redakta.
*Praha-Bratislava I5-an de januaro 1935. *
Stan. Kamaryt
Otto Ginz
7
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
POR LEGI LA ĉE˘OSLOVAKAJN NOMOJN
ĉe˛oslovaka lingvo havas ortografion laŭprincipe foneti
kan, tio signifas, ke ĉiu litero signas ĉiam la saman so-
non. Tion ebligas longa vico de supersignitaj literoj. Ni donas liston de âe˛oslovakaj literoj diferencantaj en prononco de la esperantaj.
Vokaloj :
Streketo super vokalo signifas, ke ĝi estas longa.
á = aa
é = ee
í = ii
ó = oo
ú = uu
ë = ii
ou = diftongo oŭ
ie = diftongo: (proksiniume) je
Krome memoru :
y = i
ù = diftongo (u)o
ä = e (tre malfermita)
ê = je
8
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Konsonantoj :
Hoketo super konsonanto signifas ĝian ”moliĝon”.
â = ĉ
d’ = dj
ch = ˛
l’ = l, sed apogante la langon sur antaŭan palaton.
ñ = nj
æ= rô
ô = ŝ
t’ = tj
x = ks
ò = ĵ
La akcento estas ĉiam sur la unua silabo de la vorto.
Virina nomo finiĝas per á, ofte ĝi estas derivata de la vira
per sufikso —ová. Ekz. edzino aŭ filino de sinjoro Novák es-
tas nomata Nováková.
ĉar ni pensas, ke rigardo sur tiujn ĉi listojn ebligas facilan prononcon de la ĉe˛oslovakaj nomoj, ni ne donas en la tekstoj la elparolon, kiu iam povus aspekti ĝena.
9
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Václav Váònë
docento pri ĉe˛oslovaka lingvo ĉe Komenskë-universitato en Bratislava:
ĉE˘OSLOVAKA LINGVO
KAJ ¯IAJ DIALEKTOJ.
*Verkita originale por la Antologio. *
La lingvo ĉe˛oslovaka apartenas, same kiel la pola kaj la
lusaci-serba, al la okcidenta grupo de slavaj lingvoj. ¯i
havas escepte grandan signifon inter la oeteraj lingvoj slavaj, ĉar ĝia literatura formo ĉeą. komenciĝante de la 9-a jarcento, ekzistas kontinue dum tempospaco pli ol miljara kaj tiel
konservis al ni la vojon de sia evoluo ekde la unuaj skribitaj dokumentoj de la ĉeą vorto ĝis nia epoko.
Lingvo ĉe˛oslovaka ni nomas aron da dialektoj, per kiuj
parolas ĉe˛oj kaj slovakoj en sia teritorio en ĉe˛oslovaka respubliko t. e. en Bohemio, Moravi-Silezio, Slovakujo, de mon-
taroj Ôumava (Böhmerwald), bohemia Stæedohoæí kaj Krko-
noŝe (Riesengebirge) al sudoriento, ĝis trans la karpatajn Be-
skidojn al Vihorlat, kie ĝi najbaras kun la lingvaj teritorioj rusa kaj hungara. Krom tiu ĉi kontinua teritorio ekzistas lingvaj insuloj en fremdlando. La kontinua teritorio de la ĉe˛o-
slovaka lingvo estis iam pli ampleksa, ĉar ĝi najbaris norde
senpere kun la luzaci- serba kaj sude kun la slovena lingvoj.
Tiu ĉi kunligo estis interrompita per germana disvastiĝo ori-
10
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
enten, kiu havis kiel sekvon la germanigon de slavoj en Alpo-
regiono jam en la 8-a jarcento, kaj parte ankaŭ per la ekpo-
sedo de hungariaj ebenaĵoj fare de la hungaroj kaj per la hun-
garigo de la suda parto del’ slovakoj. ĉe˛oslovakaj kolonioj
ekster limoj de ĉe˛oslovaka respubliko en Eŭropo estas en
Hungarujo, Aŭstrujo (precipe en Wien) en Germanujo,
grandnombre ankaŭ en la slavaj ŝtatoj Jugoslavujo, Sovetio,
Polujo, Bulgarujo; sed precipe estas ili en Ameriko (pli ol
8oo.ooo). Laŭ la lasta popolsumigo en ĉe˛oslovakujo (I. XII.
1930) oni kalkulis el la tuta nombro: 14.479.000 ĉe˛oslova-
kujaj ŝtatanoj 9.688.000 ĉe˛oslovakojn (t. e. 66,9%); se ni al-kalkulas al tio la proksimuman nombron de ĉehoj kaj slova-
koj ekster limoj de nia patrujo (ĉirkaŭ 1,500.000), ni povas
hodiaŭ taksi la nombron de slavoj parolantaj per la lingvo
ĉe˛oslovaka je pli ol 11 milionoj.
Kiel la dialektoj de aliaj lingvaj tutoj, ankaŭ la dialektoj
ĉe˛oslovakaj ne estas komplete identaj. Alimaniere parolas
simpla Prahaano, alimaniere ĉe˛o el ˘odujo (ĉe sudokciden-
ta limo de Bohemio) aŭ el la regiono sub la montaro Krko-
noŝe, alimaniere Moraviano el la centra tipa regiono Haná,
alimaniere slovako el la apud-morava aŭ apud-danuba ebe-
naĵo en la ĉirkaŭaĵo de Bratislava, alimaniere indiĝeno el me-
za Slovakujo en la ĉirkaŭaĵo de Turĉiansky Sv. Martin, alima-
niere orienta slovako el la ĉirkaŭaĵo de Koŝice aŭ Preŝov. Sed, kvankam dialektoj ĉe˛oslovakaj havas reciproke pli malpli
grandajn diferencojn, laŭ kiuj estas eble dividi ilin en pli malpli grandajn grupojn, tiuj dialektoj havas vicon de komunaj
signoj en fonetiko, morfologio, sintakso kaj vortaro, per kiuj ili distingas sin de la dialektoj de la aliaj slavaj lingvoj: la po-11
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
laj, rusaj, sudslavaj k. s., kaj per kiuj ili unuiĝas en pli alian lingvan tuton: la ĉe˛oslovakan.
Dialektojn ĉe˛oslovakajn oni povas plej bone dividi je la
ĉeąj en Bohemio kaj okcidenta kaj oentra Moravio kaj en
Silezio, kaj je la slovakaj en orienta Moravio kaj en Slovaku-
jo. El tiuj dialektoj la plej signifaj estas: la dialekto centrobohemia, per kiu oni parolas en centra Bohemio en granda cir-
klo ĉirkaŭ Praha kaj kiu fariĝis bazo de la literatura ĉeą ling-vo; la dialekto centro-slovaka (ekz. dialekto de kultura centro slovaka en Turĉiansky Sv. Martin), kiu fariĝis bazo de la slovaka literatura lingvo.
La unueco kaj kontinueco de la dialektoj slovakaj kun la
dialektoj ĉeąj kaj moravianaj, kiel unu ĉe˛oslovaka tuto en
grupo de la okcident-slavaj lingvoj, estas, en la mondo sci-
encula, ĝenerale rekonata. Sufiĉas atentigi pri la opinioj de la patriarko de l’ slava kaj ĉe˛oslovaka filologio, Josef Dobrovskë (1753-1829); de la du fondintoj de l’ slava etnografio: slovako P. J. Ôafaæik (1795-1861) kaj lia ĉeą sekvinto L. Niederle (*1865-) eĉ de komparaj filologoj slavaj Fran. Miklosich (1818-1891) kaj Václav Vondrák (1859-1925).
Sed tamen provis kelkaj sciencistoj doni al la slovaka mem-
staran lokon en familio de la slavaj lingvoj rilate la ĉeąn.
Tiel, la ruso F. Florinskij (1854-1919), kvankam li deklaris, ke la slovaka staras al la ĉeą pli proksime ol al iu ajn lingvo slava, tamen klopodis pruvi, ke la slovaka havas rajton pri aparta loko en la familio de la slavaj lingvoj, same kiel la ĉeą, pola, aŭ alia slava lingvo. Simile, lia slovaka daŭriganto Samuel
Czambel (1856-1910) en akrevidaj sed ankaŭ unuflankaj kaj
malklarigitaj de antaŭjuĝoj verkoj slovak- kaj hungar-lingvaj
provis pruvi, ke la slovaka havas karakteron sudslavan kaj ke
12
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
ĝi estas sendependa de la ĉeą. Alia filologo, la bulgaro Be-
nii Conev (*1863) klopodas klarigi la evoluon de la slovaka el la lingva kontinueco sudslava, precipe bulgara. La nepruvitaj
hipotezoj de tiuj ĉi esplorantoj estis komplete refutitaj de
ĉe˛oslovakaj filologoj kaj etnografoj precipe de Jiæi Polívka
(1858-), Frant. Pastrnek (I853-), Jozef Ôkultety (1853-), V. Vondrák k. a. Tiel, neniu sukcesis malfortigi la opinion pri la kontinueco kaj unueco de la lingva komplekso de l’ dialektoj
ĉeąj, moravianaj, slovakaj en pasinteco, nomataj nuntempe
ĉe˛oslovaka lingvo.
La lingvo ĉe˛oslovaka, tiamaniere komprenata, estas, pre-
ciz-esprime, nur lingvo abstrakta; ĝiaj konkretaj reprezentan-
toj estas du literaturaj lingvoj, kiuj evoluis sur la teritorio de la ĉe˛oslovaka nacio: literatura lingvo ĉeha kaj literatura lingvo slovaka.
13
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
LITERATURA ĉE˘A LINGVO
¯i estas lingvo tre antikva. ¯ia historia epoko komenciĝas
en la 9-a jarcento, kiam la unuan fojon aperas doku-
mentoj pri la ekzisto de la ĉeą lingvo kiel ĉe˛ismoj (”bo-
hemismoj”) en tekstoj eklezi-slavaj (en fragmentoj de Kijev
kaj de Praha kaj en la legendo pri sankta Venceslao) kaj kiel
unuopaj ĉeąj vortoj en tekstoj eklezi-slavaj kaj latinaj. Ili
estas la unuaj kaj plej antikvaj memoraĵoj de nia lingvo. De
tiu tempo ekzistas dokumentoj pri la ĉeą lingvo seninter-
rompe. De la 9-a ĝis la 13-a jarcento ni havas tiajn atestaĵojn nur en formo de unuopaj vortoj aŭ frazoj en alilingva teksto.
Pli poste aperas kontinuaj tekstoj, ĉiam pli longaj kaj pli oftaj, kiuj jam donas eblon, ekkoni la ĉeąn lingvon kaj ĝian
strukturon en ĉiuj ĝiaj komponantoj, ĝian evoluon kaj kree-
mon.
De la epoko de l’ plej antikvaj skribaj dokumentoj ĉeąj ĝis
hodiaŭ, oni povas distingi proksimume tri ĉefajn periodojn
de evoluo de la ĉeą lingvo: 1. Epoko de la unua florado en la
dua duono de la I4-a jarcento precipe dum reĝoj Karolo IV
kaj Venceslao IV; — 2. Epoko de fiksado de l’ literatura for-
mo en la I5-a jarcento pro la influo de Majstro Jan Hus kaj de la religie reforma literaturo. Tiu lingvo ĝojige floradis en la i6-a jareento ĝis malfeliĉa katastrofo komenciĝinta per la perdi-
ta batalo sur ”Blanka Montoc” (Bíla hora) en I620. Post la
tridekjara milito la lingvo degeneris en la 17-a kaj 18-a jarcen-14
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
toj. — 3. Novĉeą renesanco de la lingvo en la epoko de Jo-
zefo II-a kaj de la kleruleco, en la fino de la 18-a jarcento kaj en la epoko de l’ romantismo, en unua duono de la 19-a jarcento.
Per la kristanismo finiĝis la antaŭhistoria epoko de la ĉeą
lingvo, kaj komenciĝas ĝia antikva epoko daŭrinta proksimu-
me ĝis la fino de la I4-a aŭ la komenco de la 15-a jarcento. La unua parto de la antikva epoko, pli ampleksa laŭ la tempospaco sed malpli fruktoplena, povas esti nomata epoko pre-
para; ĝi finiĝas per la 13-a jarcento, dum la regado de la lastaj Premislidoj. La lingvo venas sub la influon de du pli pro-
gresintaj kulturoj eŭropaj, la latina kaj la germana, jam de
komenco de la 9-a jarcento, sed precipe post la malsukceso
de la tendencoj de Cirilo kaj Metodio; kaj post la falo de la
regno Grandmoravia, komence de la 10-a jarcento. — La po-
litika situacio efikas eĉ en la formiĝado de la unua literatura lingvo ĉe˛oslovaka, la malnova ĉeą. Pro tio, ke la politika
gvidado en la ĉe˛oslovaka teritorio translokiĝas daŭre el Mo-
ravio kaj Slovakujo en Bohemion, fariĝas Praha la fokuso de
la eklezia kaj kultura vivoj; kaj per tio ankaŭ la kerno de la lingva evoluo, respektata de la literatura lingvo, transiĝis ok-cidenten.
Dum kornence ekzistis eblo, ke la literatura lingvo fariĝos
iu dialekto moravia aŭ moravi-slovaka (en la ĉirkaŭaĵo de
grava kastelo Velehrad), do iu centre lokita dialekto ĉe˛o-
slovaka, de post la 10-a jaroento la ĉefan rolon en la kreado
kaj evoluado de la literatura lingvo ricevis la dialekto de centra Bohemio (ĉirkaŭ Praha). ¯i estis helpata de la centralizo de l’ landa potenco en Praha, de post la fino de la 10-a jarcento.
15
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Estas nature, ke la eklezie kultura influo de la latina kaj
gerrnana vidigadis sin precipe en la nomoj de la novaj religiaj kaj kulturaj ideoj, por kiuj la ĉe˛oj ne havis ĝis tiam vortojn.
Tien ĉi apartenas vortoj kiel: kæíò (kruco), môa (meso), æím
(Roma, la urbo), pogan (pagano), kostel (latine : castellum,
preĝejo), oltár (latine: altare, altaro) vánoce (germane: Weih-nachten, kristnaska festo) k. s.; aŭ vortoj ĉeąj estiĝintaj per traduko aŭ imito de vortoj latinaj: svátost (l.: sacramentum,
sakramento), trojice (l.: trinitas, triunuo), prozæetelnost (l.: providentia, providenco), vôemohouci (l.: omnipotens, ĉiopova) k. s. Kiom tiuj vortoj taŭgis al lingvaj bezonoj, videblas el tio ke ili aperas preskaŭ sen ŝanĝo eĉ hodiaŭ en la literaturaj ĉeą kaj slovaka lingvoj.
Por la unuaj lingvaj memoraĵoj de tiu ĉi prepara epoko
estas rimarkinda ilia aspekto ortografia: ilia ortografio noma-ta simpla, estas nura imito de la ortografio latina, malatent-
ante la signadon de tiuj ĉeąj specialaj sonoj, por kiuj ne ek-
zistis modeloj en la latina skribo. Tiel oni ekz. skribis: cas (por elparoli âas, tempo), dete (por djetje, infanoj) k. s. El tiu ĉi lingva epoko, precipe memorindaj kaj ĝis nun vivantaj estas
du majestaj patriotaj kantoj religiaj: ”Eternulo, kompatu nin”
(Hospodine pomiluj ny) el la 12. jarcento kaj ”Sankta Ven-
ceslao” (Svatë Václave) el la jaroj 1278-1283, kiam, post la
morto de reĝo Pæemysl Otakar II., dum politika malordo, rabe
estris en la lando invadintaj brandenburganoj el Germanujo.
La plej grava epoko de la lingvo kaj literaturo malnovĉeą
estas la jarcento 14-a, tempo de Luksemburganoj Johano kaj
Karolo IV. kaj parte ankaŭ Venceslao IV. La lingvo tiam kres-
kas batalante kontraŭ fremda elemento (koloniigado germa-
na en Bohemio), sonas pli riĉe en poezio (en ampleksa epo-
16
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
so pri Aleksandro Granda kaj en Kroniko de Dalimil; ĉ. j.
1310), en legendoj (inter kiuj la plej bela estas Legendo pri
sankta Katerina, el la epoko de Karolo IV, la plej bona poemo
malnovĉeą), en studenta liriko erotika kaj parodia (la plej
bona, ”Stalisto kaj studento”, estas presita en la Antologio), en religiaj romanoj kaj rakontoj, en amuzaj rakontajoj kaj kronikoj, en vojaĝpriskriboj, en prozo jurista eĉ en kernaj religiaj verkoj de la klasikulo de malnovĉeą prozo; Toma Ôtítnë
(1381 — 1401) k. a.
En la 14. jarcento okazis multaj enaj ŝanĝoj lingvaj preci-
pe fonologiaj. Jam en la 12. jarcento kaj en komeco de la 13.
jc. okazis vokalmodifo a e, e; a ie, i, en kazoj kiel duôa, malnovĉeą duôe, pli poste dativo plurala duôám malnovĉeą
duôiem, pli poste duôím k. s.; en la 14. jarcento simile ansta-taŭigas vokalojn u ˙ en molaj silaboj iu, iu kaj poste i, í; ekz.
akuzativo singulara: duôu, duôiu, duôi (animon); boò˙, boòiu,
boòí (dian); ie estas anstataŭigata per í: miera — míra (mezu-
ro); anstataŭ ŭ — uo: bŭh — Buoh (Dio) k. s.; anstataŭ ˙ — au: s˙d saud (juĝo) k. s.; En tiu tempo evoluis ankaŭ la tipa ĉeą
konsonanto æel la pli malnova mola r en kazoj kiel moæe el
morie, morje k. s. (æestas elparolata proksimume rŝ, sed kiel
unusola simpla oscila konsonanto, ĉe kies artikado estiĝas
samtempe susuro sibla).
Tiuj ĉi kaj aliaj ŝanĝoj de la ĉeą lingvo ne okazis sur la tuta teritorio de la lingvo ĉe˛oslovaka, sed plejparte sole sur ĝia okcidenta duono, dum la dialektoj orientaj, pli disigitaj de la politika, kultura kaj lingva centro, ne estis atingitaj de tiuj ŝanĝoj kaj konservis plejparte sian staton maljunan.
Ankaŭ laŭ la vidmaniero ortografia ŝanĝiĝas, en la XII. jc.,
la stato de la malnova ĉeą lingvo. Anstataŭ la primitiva or-
17
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
tografio simpla, venas ortografio zeŭgma, klopodanta esprir-
ni la specialajn ĉeąjn sonojn per liter-grupo, simile kiel ĝi
estas ĝis nun en la pola aŭ hungara. Ekz. anstataŭ ĉ oni ak-
ribas cz, chz, anstataŭ ŝ sz k. s. Ekz. czas, chzas, âas (tempo).
Kompreneble tiu ortografio havis diferencojn, ofte eĉ en la
diversaj manuskriptoj de la sama verko. Kaj, kvankam la mal-
novĉeąj verkistoj verkis per lingvo ĝenerale unueca, tamen
diversloke aperas apartecoj de aŭtoroj aŭ de kopiintoj de tek-
stoj. La lingvo nepre bezonis organizanton, kaj tiun ĝi ricevis en persono de unua ĉeą filologo Majstro Jan Hus (1370-1415).
Per la apero de Hus komenciĝas nova epoko de la ĉeą
lingvo, epoko meza etendiĝanta de la komenco de l’ 15. jar-
cento, tra florado en la 16. jc. kaj epoko dekadenca en la 17.
kaj 18. jarcentoj, ĝis la komencoj de la nacia lingva renesan-
co, en la lasta triono de la 18. jarcento.
Hus alportis al la ĉeą literatura lingvo refreŝiĝon el vivaj
fontoj popolaj, donis per siaj verkoj modelon por la ĉeą pro-
zo, konvene igis la lingvon konstanta sur la bazo de la dialek-ta centrobohemia kaj sprite korektis ĝian ortografion. Ansta-
taŭ la malnova ortografio zeŭgma li enkondukis ortografion
diakritikan, t. e. li anstataŭigis la zeŭgmojn per literoj supersignitaj, per linietoj kaj punktoj. Ekz. chzazz, czass = cas, rec, pis, delo (= tempo; lingvo, skribu, verko).
La husana movado, el kiu maturiĝis ankaŭ la granda pen-
sulo Petr Chelâickë (1390-146o), kaj la nacia konscio, forti-
ĝinta tiom mirige pro la husanismo, helpadis al la disvastiĝo
de la ĉeą lingve kaj al la pligrandigo de ĝia respekto en la
lando, eĉ ekster ĝi. Bedaŭrinde, la ĉeą reformema movado
enhavis pro sia asketismo ne unu danĝeron por la evoluo de
18
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
la ĉeą lingvo. Estis bezone nutri la evoluon de la lingvo an-
koraŭ per ia alia regenera principo. Tia fariĝis — precipe de
post la dua duono de la 15. jarcento, post la fino de la husa-
naj tempestoj — la humanismo. Tiel vivis la ĉeą lingvo en la
15-a kaj 16-a jarcentoj per tuteca kaj diversfaka vivo, preci-
pe kiam el la kombino de la plej belaj floroj de l’ ĉeą kristanismo en Bohemio kaj Moravio, la idealo de ĉeąj Fratoj kun
la eŭropa humanismo kreskas, inter la anoj de la llnuiĝo de
Fratoj, brila generacio verkista, kiu donacis al sia nacio la plej gravajn verkojn de sia epoko. La normojn, kiujn la Fratoj sekvis, enhavas unu el la plej memorindaj libroj ĉeąj Grama-
tiko ĉeą (Gramatika âeská) el la j. 1571, verko, de ĉiuflanke
klera episkopo de la Unuiĝo Jan Blahoslav (1523-1571). La
plej ŝatata verko de la Unuiĝo estis la fama ses-voluma Bib-
lio de Kralice (1579-1593); ĝia brila lingvo, el kiu spiras la efektiva spirito de la ĉeą lingvo, kulminigas la unuecon de
la literatura lingvo sur la teritorio ĉeą kaj slovaka kaj ĝi fari-
ĝas, ankoraŭ en fino de la 18-a kaj komenco de la 19-a jarcen-
toj, bazo por la novĉeą lingvo literatura. Per la Biblio de Kralice estis fiksita ankaŭ la tiel nomita ortografio de Fratoj, nomata ankaŭ laŭ la Biblio ortografio de Kralice. ¯i estas la iom ŝanĝita ortografio de Hus, parte malbonigita, parte malmulte transformita. Laŭ ĝi ekz. la silaboj ñe, Ð/e, Ðee — laŭ
ortografio Husa ne, de, te — estas signataj kiel en la nuna
ĉeą: ne, de, te.
Baldaŭ poste, post la epoko de pasiaj bataloj pro religiaj en
la ĉeą teritorio, venas la plej granda katastrofo por la ĉeąj
nacio kaj lingvo. Tuj en la komenco de la tridekjara milito, en la j. 1620, en batalo sur ”Blanka Monto” (Bílá hora) apud Praha, estis tute venkita la armeo de la ĉe˛oj ribelintaj kontraŭ 19
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
la habsburga imperiestro Ferdinando. De tiu malvenko ko-
menciĝas la dekadenco kaj persekutado de la ĉeą lingvo ku-
nigita kun la persekutado de la riĉa kaj valorega nekatolika
literaturo ĉeą. Tiu persekutado pliintensiĝis en la 18-a jar-
cento. La lingvo ĉeą cedas iom post iom el la delegitaroj kaj
tribunaloj, el la urbodomoj kaj preĝejoj kaj estas anstataŭiga-ta per la germana. La enlanda literatura verkado, plejparte
kun tendenco kontraŭ-reformacia, kaj eĉ la verkoj pri ĉeą
gramatiko konvinke atestas pri la granda dekadenco lingva,
kies plej profunda grado estis atingita en la dua duono de la
18-a jarcento.
Kaj intertempe, ekster la limoj de la patrujo, mortas la las-
taj ĉeąj generacioj de ne-katolikaj ekzilitoj verkantaj en fremdlando eminentajn verkojn ĉeąjn; inter ili plej supren
levas sin la figuro de Jan Amos Komenskë (Johannes Amos
Comenius, 1592-1670), unu el la plej eminentaj spiritoj de la
samtempa homaro. Komenskë verkis ankaŭ ampleksan ver-
kon Trezoro de la lingvo ĉeą (Poklad jazyka âeského) vidi-
ganta la gramatikan, vortaran kaj frazeologian riĉecon de la
ĉeą lingvo; sed tiu verko forbrulis kiel manuskripto, dum
tragika vaga pilgrimado de la maljuniĝinta scienculo, en la
pola urbo Leszno (j. 1656). Komenskë perdis tie per tiu bru-
lo sian tutan havaĵon, grandan bibliotekon kaj areton da ma-
nuskriptoj, sed pleje li bedaŭris la perdon neripareblan de la
”Trezoro de la lingvo ĉeą”.
Nur la klerula epoko, en la fino de la 18-a jarcento, alpor-
tis al la ĉeąj landoj liherigon de la premoj kulturaj, eklezia kaj parte ankaŭ nacia, forigis de la popolo la socian subpremon kaj preparis grundon por la ĉeą nacia kaj lingva rene-
sanco. Tiam komenciĝas en Bohemio denove serioza esplo-
20
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
rado scienca, kio videblas ankaŭ en la ĉeą lingvistiko. Estas
nature, ke la unua klopodado de la ĉeąj patriotoj estis de-
diĉita al la lingvo; aperas ”defendoj” de la ĉeą lingvo, estas eldonataj malnovaj ĉeąj libroj, estas fondataj gazetoj, estas
fondata ĉeą teatro; oni komencas studi la lingvon de la pli
feliĉaj tempoj, la lingvon ĉeąn kaj la lingvon de florado en
la meza epoko; oni turnas la atenton al la lingvo kaj literaturo popolaj, precipe al la popol-kantoj.
Estis feliĉo por la ĉeą nacio, ke ĝi havis tuj sur la sojlo de sia renesanco tian eminentan kaj diversflankan filologon, kia
estis Josef Dobrovskë (1753-1829). Tiu ĉi patriarko de la sla-
va kaj ĉeą filologioj penetris profunden en la strukturon de
la ĉeą lingvo kaj en ĝian evoluon kaj akravide li montris la
lingvon de la Fratoj kaj nedifektitan parolon popolan kiel ĉe-
fajn fontojn de renaskiĝanta lingvo novĉeą. La ĉeą deno-
ve iom post iom eniras en la lernejojn kaj estas kreataj societoj por ĝia kulturado. Per tradukoj el fremdaj literaturoj kaj fervora kulturado de sciencoj estas multigataj frazeologio kaj vortaro. Jam tuj ĉe komenco de studoj pri la ĉeą lingvo aperas verko tre eminenta en sia tempo : ”Vortaro de la lingvo
ĉeą” (Slovník jazyka âeského) de la senlaca patrioto Josef
Jungmann, en kvin gigantaj volumoj, en la j. 1835-1839. Sur
ĝia bazo estis poste eldonita rimarkinde kompletigita per no-
va vortar-materialo la ampleksa ”ĉeą-germana vortaro pre-
cipe gramatike frazeologi.” (Âesko-némeckë slovník zvláôté
gramaticko-fraseologickë) en Praha (1878-1893) de Frant. S.
Kott, en 7 volumoj; poste pliampleksigita per tri pluaj vo-
lumoj en j. 1896-1906.
En la jaro 1848 enpaŝas la nacio, renaskiĝinta naciece kaj
lingve, en la lastan etapon de sia luktado por kultura kaj arta 21
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
memstariĝo kaj politika kaj nacia liberiĝo. La dua duono de
la 19-a kaj unuaj jaroj de la 20-a jarcentoj estas tre signifa periodo en la nacia vivo. Tiam la ĉiuflanka florado de literaturoj beletristika kaj scienca, kunigita kun tendencaro al na-
cia ĉeą kulturo kaj arto, nutras spirite ankaŭ la nacian mo-
vadon politikan kaj preparas tiamaniere la grundon por na-
cia revolucio kaj memstareco. Tiu ĉi signifoplena epoko estas
karakterizata ne sole per intensa kaj ampleksa disvastiĝo de
la lingvo ĉeą, sed ankaŭ per kulmino en ĝia scienca esplo-
ro. Malmultaj lingvoj eŭropaj estis tiom detale kaj perfekte
priskribitaj kaj analizitaj fonologie, morfologie, kaj sintakse, kiom la ĉeą en la monumenta verko ”Historia gramatiko de
1a lingvo ĉeą” (Historická mluvnioe jazyka âeského) de Jan
Gebauer (I-a volumo en 1894, III/1. en 1896, III/2 en 1898 kaj 1909; IV. post la morto de l’ aŭtoro en 1929).
22
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
LITERATURA SLOVAKA LINGVO
La literatura slovaka lingvo estas la pli juna el la du literaturaj lingvoj evoluiĝintaj sur la teritorio de la ĉe˛oslovaka
lingvo. Literatura lingvo kaj aparta literaturo slovakaj ekzistas nur iom pli ol cent jarojn. Pli frue, precipe de la 15-a ĝis la 19-a jarcento, vivis ankaŭ en Slovakujo, kiel lingvo literatura, la ĉeą: komuna kulturlingvo de de ĉe˛oj kaj slovakoj,
gente kaj lingve tre proksimaj.
Nur en fino de la 18-a jaroento Anton Bernolák (1762-
1813) kaj en mezo de la 19-a jarcento Ludovit Ôt˙r (1815-1856), M. M. Hodòa (1811-1870) kaj J. L. M. Hurban (1817-1888) donis bazon por memstara literatura lingvo slovaka. Jam antaŭ
Bernolák oni trovas en ĉeąj literaturaĵoj en Slovakujo ne-
konsciajn koncedojn fonologiajn, morfologiajn kaj vortarajn
al la popola lingvo slovaka. Konscian provon enkonduki la
slovakan kiel lingvon literaturan faris Anton Bernolák. Li fari-
ĝis fondinto kaj leĝdoninto de la literatura slovaka lingvo per latine verkitaj traktaĵoj filologiaj kaj gramatikaj kaj per ampleksa ”Vortaro slovaka-ĉeą-latina-germana-hungara” (Slo-
war Slowenskí Âesko-Latinsko-Ñemecko-Uherskí) en Buda
(Budapest) en j. 1825-1827. La slovaka lingvo de Bernolák ba-
ziĝis sur dialekto okcident-slovaka kaj ne transvivis unu ge-
neracion.
Male, la provo de L. Ôt˙r kaj liaj amikoj, en la mezo de la 19-a jarcento, sukcesis. Ili uzis kiel bazon de la literatura slova-23
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
ka lingvo la dialekton centro-slovakan. La lingvo de Ôt˙r nas-
kiĝis en j. 1844, kvankam decidite pri ĝi estis jam pli frue,
precipe en la konata kunveno de Ôt˙r, Hodòa kaj Hurban en
Hlboké (1843). La unua slovaka libro en la nova literatura
lingvo estis la dua jarkolekto de la almanako eldonata de
Hurban ”Nitra” (nomo de la urbo) el j. 1844. Du jarojn pos-
te komencis Hurban eldonadi la revuon ”Slovakaj rigardoj en
sciencojn, artojn, literaturon” (Slovenskej pohlady na vedy,
umenie, a literat˙ru) kaj la saman jaron (1846) aperigis Ôt˙r du verkojn por argumenti por la literatura slovaka lingvo: ”Dialekto slovaka aŭ bezono verki en tiu ĉi di.alekto” (Náreĉia
slovenskuo alebo potreba písania v tomto náreâí), kiu ĝin de-
fendas; ”Instruo de la lingvo slovaka” (Nauka reĉi slovenskej), kiu enhavas gramatikon de la lingvo. La ideo de Ôt˙r akiris
baldaŭ entuziasmajn adeptojn inter la slovaka junularo eĉ
inter pli aĝaj verkistoj, kiaj estis K. Kuzmány (1806-1866), D.
Lichard (1812-1882) k. a. Baldaŭ ricevas la slovaka de Ôt˙r an-kaŭ poezian konsekron per eminentaj poemoj Marina kaj
Detvan de Andrej Sládkoviâ (1820-1872).
Depost tempo de Ôt˙r ĝis la tagoj hodiaŭaj, la literatura slo-
vaka lingvo transiris ankoraŭ diversajn ŝanĝojn. La lingvo de
Ôt˙r estis ja tuj ĉe la komenco akceptita principe preskaŭ ĝe-
nerale, sed ortografia unueco ne ekzistis. Baldaŭ aŭdiĝis voĉoj kontraŭ la fonetika ortografio de ŝt˙r kaj kontraŭ kelkaj dia-lektaj formoj de lia lingvo. Precipe M. M. Hodòa akre kritikis la Ôt˙ran ortografion kaj esprimis novajn normojn, kiuj poste unuecigis kaj kontentigis ĉiujn slovakojn. Tiel jam en la j.
1851 en Bratislava interkonsentis la slovakaj verkistoj katolikaj kaj protestantaj pri adaptiĝo al la literatura slovaka ling-vo kaj al ĝia ortografio laŭ la normoj de Hodòa. Laŭ la prin-
24
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
cipoj de tiu interkonsento verkis M. Hattala ”Mallongan gra-
matikon slovakan” (en Bratislava 1852), alproksimigante la
slovakan al la ĉeą. Tiu ĉi gramatiko, aprobita de la societo
”Patrino slovaka” (Matica slovenská), fariĝis efektiva bazo de la nuna slovaka literatura lingvo. Inter la kulturantoj de la
slovaka gramatiko poste precipe eminentiĝis Samuel Czam-
bel (1856-1910) kaj Jozef Ôkultéty (*1853). Precipe la ”Gvidlibro de literatura lingvo slovaka” (RukoväÐe spisovnej reĉi
slovenskej) de S. Czambel (1I-a eldono 1902, en Turâiansky
Sv. Martin) per siaj 2-a kaj 3-a eldonoj reviziitaj kaj adaptitaj de Ôkultéty en la jaroj 1915 kaj 1919, fariĝis direktodona verko por la evoluo de la literatura lingvo slovaka. E1 la granda vico de la gvidlibroj pri gramatiko kaj vortaro, krom multaj lerno-libroj por ĉiuj gradoj kaj tipoj de slovakaj lernejoj, precipe grava estas ”Regularo de slovaka ortografio kun alfabeta ortografia vortaro” eldonita de ”Patrino slovaka” kaj aprobita de ministerio de instruado kaj popola klerigo en Praha en j. 1931.
En la plej lasta tempo oni laboras en Slovakujo tre diligente
pri ĉiuj fakoj de slovaka filologio. Sed daŭre restas, kiel la plej gravaj taskoj: scienca gramatiko kaj vortaro de la literatura
slovaka lingvo.
La restarigo de la nacia memstareco de ĉe˛oj kaj slovakoj
inter la limoj de la ĉe˛oslovaka respubliko malfermis por la
literaturoj ĉeą kaj slovaka, kaj por la kulturado de ambaŭ
literaturaj formoj de la nacia lingvo, novajn eblojn kaj hori-
zontojn neatentatajn antaŭ la renverso. Tri ĉe˛oslovakaj uni-
versitatoj (en Praha, Brno, Bratislava), vico de sciencistaj so-cietoj en Praha, Brno, Bratislava, Turĉiansky Sv. Martin orga-
nizis, ofte laŭ la sama plano, esploradon de la ĉe˛oslovaka
lingvo kaj de ambaŭ ĝiaj literaturaj formoj. Kiel por la ĉe˛o, 25
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
krom lia literatura ĉeą, ankaŭ la slovaka estas lia literatura lingvo, same, al la slovako, krom lia slovaka, ankaŭ la ĉeą
estas lia necesa lingvo literatura, precipe en literaturo scienea.
En la ĉe˛oslovaka respubliko neniam iros la evoluo de la
du literaturaj lingvoj kontraŭ si, sed iliaj vojoj estos paralelaj, apud si. La samaj pro siaj komunaj bazo kaj evoluo, siaspe-caj ĉiu el ili ambaŭ per koloro kaj karaktereco de sia aparta
genteco, la literaturaj lingvoj ĉeą kaj slovaka estos instru-
mentoj de la komuna nacia kulturo ĉe˛o-slovaka kaj ĝiaj re-
prezentantoj inter kaj ekster la limoj de sia teritorio.
El la manuskripto tradukis Stan. Kamarët.
26
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Tomáô Gaæigue Masaryk
(1850 —)
*La unua prezidanto de la ĉe˛oslovaka Respubliko, elektebla ĝisvive. *
Antaŭ la mondmilito profesoro de sociologio kaj filozofio ĉe la ĉeą universitato en Praha (de 1882). Tuj de la komenco li aktive partoprenis la publikan vivon, ofte starante en la centro de disputo, defendante vidmanierojn nepopularajn aŭ nekutimajn, kiuj poste tre ofte pruviĝis pravaj, utilaj aŭ veraj. En j. 1891 kaj 1907 li estis elektita deputi-to en la Aŭstria parlamento en Wien. Liaj ĉefaj verkoj: Elementoj de konkreta logiko, ĉeą problemo, Sociala problemo, Ruslando kaj Eŭropo. Lia teorio, ke la senco de la ĉeą historio estas la efektivigo de la humaneca idealo, kies bazo estas la religieco, trovis vastan resonon, kvankam ne ĝeneralan akcepton. La suba traktaĵo redonas ĝin per propraj vortoj de la aŭtoro el lia verko ”Jan Hus”. (aperinta unuan fojon en j. 1896.)
LA SENCO DE LA ĉE˘OSLOVAKA NACIO
Nia nacia renaskiĝo, pri kiu ni klopodas jam de cent ja-
roj iom konscie, estis tuj en sia komenco spirita batalo
kontraŭ premo kontraŭreformacia, ĝi estis daŭrigo de ten-
denco kaj idearo reformaj, por kiuj Hus prenis morton mar-
tiran.
Per renaskiĝo (laŭ la latinida vorto renesanco) ni kompre-
nas inaŭguron de nova epoko en la sama senco, en kiu oni
uzas la konoernan fremdan vorton delonge pri la nova epo-
ko, kiu en scienco kaj arto starigis sin kontraŭ la mezepoka
mondkoncepto pretigita de katolikismo. En sfero religia kaj
eklezia oni uzas la vorton reformo, reformacio. ĉiujn tiujn ĉi 27
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
kaj similajn nociojn (ekz. instauratio Bacon) ni komprenas
tiel, ke ni rigardas la forlason de la mezepoka mondkonoep-
to kaj de interresponda kun ĝi organizo de la vivo kaj de la
socio, forlaso pli malpli konsekvenca kaj radikala, kiel progre-so, evoluo kaj disvolvo en signifo de pliperfektiĝo, plibonigo, riparo. Tiu ĉi nocio, kiel ankaŭ la vorto mem estas nova, moderna.
Nia renesanco, nia renaskiĝo (denova naskiĝo, vekiĝo, re-
surekcio ktp.) staris kontraŭ la sama mezepoka koncepto; kaj
ĝi kontraŭstaris ĝin jam duan fojon, ĉar, per la historia oka-
zado, nia unua reformacia provo estis haltigita, stagnigita,
malebligita per sistema tendencaro kontraŭreforma kaj kon-
traŭrenaskiga. Do, tute nature, nia renovigita renaskiĝo liga-
dis nin al nia reformacio, ĝi estas, post provo unua, provo
dua.
Ke nia renaskiĝo estas provo daŭrigi la verkon de Hus, tion
ni vidas ĉe niaj ĉefaj vekantoj kaj ĉe ilia celado: Dobrovskë, Kollár, ŝafaæík, Palackë, Havlíâek. Aug. Smetana iras plu sur
vojo surpaŝita de Hus.
Niaj plej unuaj vekantoj estis pastroj (Dobrovskë, Kollár),
kaj atentu: konkorde, en la sama spirito, kontraŭ morteco
kontraŭreformacia, laboras por la nacio pastro katolika kaj
evangelia. Inter la unuaj vekantoj estas longa vico de pastroj
— ĉiuj klopodas por spirita progreso kaj libereco kontraŭ pre-
mo kontraŭreformacia. Mi klarigis jam en ”La ĉeą proble-
mo”, kial ĝuste la pastroj estis la unuaj vekantoj.
Posteuloj de Fratoj (sekvantoj de Hus ankaŭ laŭ la konfe-
sio Kollár, Ôafaæík, Palackë) verkis al ni la unuan nacian programon renaskiĝan. Precipe Palackë, patro de la nacio, la
unua klarigis al ni la sencon de nia historio kaj reformacio,
28
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
antaŭmetis al ni la kulminon de la tutmonda kaj la bazan ide-
on de la ĉeą historioj: la religian idealon de la Fratoj — tiun idealon li deklaris, samtempe idealo de si mem kaj de la ĉeą
klopodado nacia, klopodado renaskiĝa.
Havlíâek skribis al tiu ĉi, se mi povas diri, evangelio re-
naskiĝa epistolojn (de Kutná Hora), Smetana tuŝas jam la
estontan evoluon postreformacian — de Dobrovskë ĝis Pa-
lackë, Havlíâek kaj Smetana daŭre estas seninterrompa kons-
cia celado por esti ligita al la spirita heredaĵo de la pastroj-reformatoroj kaj por daŭrigi ilian spiriton.
Ne la personoj de la vekantoj, nek ilia profesio kaj konfe-
sio aperigas ilin kiel daŭrigantojn de la reformatoroj, sed ĉefe ilia doktrinaro ligas ilin kaj nin al tiuj ĉi niaj antaŭuloj: la idealo humaneca, la ideo fundamenta kaj baza, estranta ĉiun
klopodadon vekan kaj renaskan estas la ideo de nia reforma-
cio: humaneco estas sole alia vorto por Frateco kaj sur tiu ĉi ideo precipe Palackë konstruadis nian programon nacian.
*
Ni estas nacio de Hus kaj ni volonte nin tiel nomas — sed ĉu
ni estas tiu Husa nacio laŭvere kaj laŭ realo?
Ni ne estas. Ankoraŭ ni ne estas.
En nia nacia klopodado estas granda manko de interna
vivo, de vivo spirita; la konscio pri tio, ke nia renaskiĝa programo devas esti daŭrigo de tradicioj reformaciaj, estas mal-
forta. Certe estas simptomoj mirigaj, ke en nia prihistoria
scienco oni ne progresis super la klarigon de la ĉeą reforma-
cio donita de Palackë; ke ni ne havas ankoraŭ skribitan his-
torion de nia evoluo laŭ eklezioj, nek historion de kontraŭre-
29
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
formacio; ke la verkoj de Hus ne estas eldonitaj en lia patru-
jo, ke fremdlando prilaboras multe la verkon de la vivo de
Hus; ke la traktado pri la monumento de Hus ankaŭ iraĉas —
ĉio ĉi ĵetas sur nacion de Hus lumon mirigan.
Ambaŭ niaj ĝisnunaj iom grandaj partioj, la partio mal-
novĉeą kaj la novĉeą, tute videble kaj senkaŭze deklinis sin
de la kultura programo de Palackë kaj de la programo kultu-
ra, renaska kaj reforma. La partion malnovĉeąn jam senpere
gvidas kontraŭrenaskiĝa klerikalismo kaj en la partio novĉeą
Sladkovskë mem rezignis pri tiu ĉi ĉeą programo, transirinte
al la ortodoksa eklezio pro motivoj politikaj, kiuj predikas
ideon nomitan cirilo-metodia, tiuj daŭrigas iri sur tiu ĉi vojo kontraŭrenaskiga, neĉeą.
Sur unu flanko agado kaj efektiva programo tute aliaj, sur
dua flanko nevera emfazado laŭ vortoj de programo alia kaj
tute kontraŭa: dueco, disigo, neveremeco de pensado kaj fa-
rado: kie do estas la vero? ĉu en tio, kion ni fakte faras, aŭ en tio, pri kio ni deklamas kaj pri kio ni antaŭ la mondo fieras?
ĉu eble estas pravaj tiuj, kiuj la verkon de Hus konscie malŝatas? Certe estas, ke la kontraŭreformacia tendencaro de la
klerikalismo, haltigita de la tendencaro renaskiĝa, forte re-
viviĝis en la lastaj jaroj kaj, ĝuste dum nia tempo, sisteme sin organizas. La pastraro katolika, kiu en la pli maljuna epoko
estis decide progresema kaj, en koncepto de nia historio, kon-
sentis kun Dobrovskë, Kollár, Palackë, la pastraro, kiu ho-
noradis ankaŭ Huson, kiel ni ankoraŭ vidas ĉe Tæebízskë, tiu
pastraro nun jam, krom sensignifaj esceptoj, daŭrigas ĉiam
pli videble la spiriton kontraŭreformacian. Post la renaskiĝo
de spirito reforma kaj kontraŭ ĝi organizas sin nun, jam eĉ
politike, la renaskiĝo de spirito kontraŭreforma.
30
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Kiu almenaŭ el malproksimo sekvas nian literaturan kaj
spiritan vivon ĝenerale, tiu devis tion ekkoni; sed li devis samtempe ekkoni, ke tiun ĉi kontraŭreforman kaj kontraŭrenas-
kiĝan tendencaron precipe la novĉe˛ismo, principe libera-
lisxna, kontraŭstaras nur malvigle: kion tio signifas?
Tio estas grava problemo nuntempa, tio estas grava pro-
blemo nacia. Pri ĝi mi volus hodiaŭ paroli.* Mi ne serĉos la
vortojn, por pentri la aferon, kiu hodiaŭ antaŭ duonmilo da
jaroj okazis (ankaŭ tiam estis sabato) en Konstanz — mi ne
priskribos la punbrulejon, sur kiu vivfinis unu el la plej bonaj filoj de la nacio … ni vivas en la estanto, ni vivu ĝin plene kaj tial ni primeditu, kion la Konstanza brulŝtiparo signifas hodiaŭ, ĉar tiu ŝtiparo ne estas ankoraŭ dismetita …
*
La Konstanza-n brulŝtiparon vivigas kaj revivigas senintere-
so pri la lastaj veroj de la vivo, senintereso pri la lastaj celoj de la homo.
Premas nin indiferentismo.
Nian renaskiĝan programon malfortigas la liberalismo; la
veka klopodado pri klerigo kaj instruo haltas ofte ĉe pli malpli eklektika imitado de diversaj eŭropaj modeloj, sed ĝi ne estas konscia, sistema kaj konsekvenca daŭrigo de ideoj renas-
kaj kaj reformaciaj. Tiujn ideojn ni posedas sur papero —
efektive ni ne estas estrataj de ili.
La liberalismo en sia esenco estas filozofia racionalismo,
neante tre ofte kaj unuflanke la religian kaj etikan sencojn de la vivo kaj kulturo; sociale ĝi estas filozofio aristokrate-pluto-kratia. La liberalismo konstituiĝis en la XVIlI-a jarcento pre-31
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
cipe en Francujo kaj ĝi efektivigis revolucion grandan kaj
revoluciojn malpli grandajn precipe ankaŭ tiujn en j. 1848,
sed la reakcioj ne kapablis malvenki ĝin: ankaŭ ili mem estis
en sia kerno liberalismaj, tendencante por reveno al pli malpli malnovaj ordoj sociaj sole pro motivoj de ekstera utileco. Tial ili efektive plifortigadis la liberalismon. Oni akceptis libera-lan kaj revolucian konstituciismon politikan — per tio ankaŭ
ĝia filozofia bazo estis akceptita, aŭ almenaŭ tolerata. Tiel la liberalismo fariĝis la kuranta filozofio de nia epoko — precipe la jurnalaro, servanta al la liberala konstituciismo, estas liberalisma. La liberalismo estas granda kontrakto de la epoko konservi iomete la socion sur ĝiaj fundamentoj difektitaj de
revolucio, ripari ie ion sur ĝia konstruaĵo, jam eble eĉ tuŝi iun el la fundamentaj kolonoj, sed sole tuŝi; sen ia ajn principa
revizio aŭ reformo — jen la devizo de ĉia liberalismo.
Tiu liheralismo estas per sia deveno en malkonsento kun
la baza ideo de nia renaskiĝo, nome kun la ideo humaneca,
ĉar tiu ĉi fontis ĉe ni el nia Frateco. Nia Frateeo estis ja alia ol la ”frateco” de la franca revolucio. Nia Frateco baziĝis sur sento kaj ideo religiaj, la frateco revolucia estis la neado de la religia sento, fontis el tendencaro politika. Mi kapablas juste taksi la bonajn servojn, kiujn la libieralismo efektivigis por la homaro kaj por nia nacio, sed tamen mi ne akceptas ĝin
komplete kaj precipe mi ne akceptas ĝin en tiu formo, en kiu
gi aperas post j. 1848.
La plimulto da homoj eble ne atentos tiujn ĉi delikatajn
diferencojn; sed tio ĉi ne estas nur diferencoj laŭnociaj, ili estas samtempe diferencoj laŭ vivaranĝo kaj laŭ nacieco. Nia
nacia, ĉeą idealo humaneca ne estas identa kun la humanis-
mo revolucia;* el nescio pri tiu ĉi diferenco sekvas nia neka-
32
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
pableco ĝuste ligi nin al nia propra estinteco kaj daŭrigi ĝin en spirito efektive ĉeą.
La humaneca idealo ĉeą havas sian historian kaj objekt-
an fundamenton en nia reformacio, ne en la franca revolucio;
la humanismo liberalisma ne estas identa kun la humaneco
de nia reformacio. Kiu volas pensi kaj senti ĉeę, devas kon-
scii tiun rilaton.
Kiel mi montris en ”La ĉeha problemo” kaj kiel mi tuj re-
sumos tie ĉi, en nian programon renaskigan penetris tiu ĉi
fremda liberalismo kaj difektadis la renaskiĝajn ideojn, kiujn ĉerpadis niaj vekantoj el nia reformacio; el tio estiĝis sek-voplena malkongruo de bazaj ideoj en nia nacia programo.
Tiu ĉi liberalismo efikis tuj netaŭge laŭ socia kaj etika vid-
punktoj. Sur unu flanko estis la nacio revivigata per idealoj
reformaciaj kiuj ne estis forgesitaj malgraŭ ĉia penado kon-
traŭreformacia; sed samtempe de dua flanko oni proponadis
al la nacio, ne preparita, fremdajn ideojn ofte kontraŭajn al
tiuj ĝiaj ideoj. Per tio estis konservata en la nacio, kiu subigis sin sub la kontraŭreformacian premon sufiĉe nesincere, duo-neco kaj nekaraktereco. La liberalismo helpadis la verkon de
la perforta kontraŭreformacio. Nia degenero estis tamen, en
unua vico kaj precipe, degenero morala, renaskiĝi ni devas
antaŭ ĉio morale kaj ĝuste por tiu ĉi tasko la liberalismo ne
estas kapabla. Kiel ĝi procedis politike en la verko kontraŭ-
reformacia, trudante al ni perforte fremdan lingvon, tiel ĝi
ankaŭ malutilis nin interne: estante kontenta pri filozofia neado kaj etika kaj sociologia fuŝado.
1896
(Stan. Kamaryt.)
33
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
* Prelego farita dum Vespero pri Hus en Kolín la 6-an de julio 1895. (Rim. de aŭtoro.)
** Mankas sufiĉo da signifaj vortoj por tiuj ĉi diversaj nocioj: humaneco, humanismo, humanitarianismo, filantropismo k. t. s. *
estas terminoj, kiujn oni uzadis jam en la XVIII-a jarcento; Kollár uzadis la vorton humaneco aŭ ĝian tradukon (homeco), do al ni restas nenio krom uzi ĝin ankaŭ. Sed por ni tiu vorto havas espri-mite sencon objektan kaj historian kaj ni do konsekvence parolos pri humaneco kaj humaneca ideo aŭ humanitismo lasante la vorton humanismo por kuranta signifo. (Rimarko de la aŭtoro.) Rimarko de l’ tradukinto : ”Fratoj”, nomataj ofte en la supera teksto, estis eklezia sekto bazanta sur doktrinoj de samtempulo de Hus, Petr Chelâickë (1390-1460). Pleje ĝi floris en la 16-a jarcento, kiam ĝi posedis kelkajn centojn da komunumoj. La Fratoj dekla-radis, ke la plej grava parto de kristanismo estas ĝia etika enhavo kaj ili klopodis apliki ĝiajn etikajn principojn senkompromise en la praktika vivo. Sed tia aplikado ne signifis por ili asketisman sintenadon al la vivo. Kontraŭe, ili klopodis, ofte kun tre rimarkinda sukceso, ke ankaŭ la aferoj de la ekstera, korpa mondo estu aranĝitaj laŭ volo Dia, t. e. laŭ la postuloj de la plej bone edukita kaj instruita intelekto. El tio sekvis iliaj eminentaj rezultoj en administrado de vilaĝoj kaj urbetoj kaj ilia granda kaj sukcesa *peno, kiun ili dediĉis al konstruado kaj administrado de lernejoj. *
Multaj eminentaj literaturistoj kaj publikaj agantoj estis iliaj *anoj; inter aliaj ankaŭ J. Amos Comenius. *
34
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Anonimulo el la 14-a jarcento
La suba satira poemo estas unu el studenta mezepoka poezio. ¯i estas originala, nedependa de latina modelo. Tia originaleco en tiu epoko estas tre rimarkinda. La poemo estas tre populara. Kelkaj ĝiaj versoj restis en memoro de multaj ĉe˛oslovakoj el ilia studado de malnov-
*ĉeą lingvo en la kvina klaso de duagradaj lernejoj. *
STALISTO KAJ STUDENTO
Foje min hazardo gvidis
al drinkejo, kie sidis
du personoj vizit-venaj;
bierkruĉoj staris plenaj
antaŭ ili jam surtable.
Ili tostis min afable,
kaj mi estis sen prokrasto
salutata kiel gasto.
Pli proksimen mi alvenis,
inter ili lokon prenis,
kaj drinkulan manieron
sekvis mi: ”Mastrin’, bieron!”
Kaj ni trinkis, nin konstante
reciproke regalante.
Nun aŭskultu kaj atentu,
por ke ilin mi prezentu.
Unu estis jun-persono
sen lanugo sur mentono,
lia vesto kolor-perda,
35
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
la kapuĉo, iam verda,
estis tute jam kaduka.
En pendanta sak’ transnuka
librojn havis la junulo
kaj eĉ pecon de panbulo.
Rimarkindaj estis liaj
tabuletoj ĉe-taliaj;
lia tuta ekstereco
pruvis: jen studenta speco!
La alia, aĝa pli jam,
sian barbon tiris ĉiam;
sur jaketo streĉ-kudrita
tuk’ troviĝis eluzita.
En kortega vest’ li pavis,
ledajn ŝuojn li surhavis.
Ne tro novaj ja la ŝuoj,
sed senmankaj — krom la truoj:
haŭt’ tra ili videbletis.
Ankaŭ spronojn li surmetis:
kapon kovris faldbireto.
Laŭaspekte la hometo
al stalistoj apartenis;
eĉ striglilon li kunprenis.
Li, ŝu-pintojn siajn vante
kaj fiere rigardante,
diris: ”Vane penus do vi
tiel riĉan homon trovi,
ke mi ŝatus lian oron
pli ol la kastel-deĵoron.
36
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
¯oje vivas ni, tre ĝoje!
Kiu ajn, se li nur foje
kastelservon gustumetos,
por eterne li ĝin petos.
Kiu pli-promese logas
nin alien, li mensogas.”
Sed per tia vort-torento
incitiĝis la studento.
Tuj respondis li rezone:
”Tion ja mi scias bone,
ke kontentas kavaliroj
kaj sinjoroj, riĉaj viroj
kaj la tuta klas’ nobela
pri kastela vivo bela.
Sed por malriĉuloj — kaŭzo
de misfarto kaj de naŭzo
estas la deĵor’ kortega:
jen mizero la plej ega,
kiu ilin preme knedas.
Vi, stalistoj, vi posedas
plej amaran pozicion,
krom ke vi ne scias tion.
Por ke vi vin lernu koni,
vin informi devus oni,
ke stalistoj tre suferas
kaj ke ili mem toleras
libervole mil turmentojn.
Sed rigardu nin, studentojn!
Rekte mi al ci asertas:
37
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
mankon ni neniam spertas;
manĝo, trinko — senkondiĉe
havas ni da ĝi sufiĉe.
Nin malsato ne ĉagrenas.
Se kunuloj ekfestenas,
ankaŭ ni panpecon gajnas,
kaj mi, se ĝi seka ŝajnas,
ĝin en saŭcon metas trempe:
mi ĝojigas samatempe
la stomakon kaj satiĝas.
Nia gorĝo tralaviĝas
per abunda nobla gluto;
akvon ankaŭ ni el puto
ofte trinkas por kompenso,
ĉar utilas ĝi al menso.
Ni nutradas nin heroe,
da viand’ ni havas troe;
se ni preĝejfeston festas,
mank’ ĉe ni neniam estas,
plena ja bier-barelo
staras por ni en la kelo.
Sed se vi el lit’ vin levas,
vangofrapon vi ricevas.
Certe estas vi tre sataj:
ĉiam estas vi batataj,
jes, anstataŭ manĝon doni,
oni emas vin bastoni.”
Kiam ĝi dirita estis,
la stalisto ekprotestis.
38
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Kaj li kriis tre kolere:
”Ne, student’, ne estas vere!
En kastel’ ni ne malsatas,
ankaŭ oni nin ne batas!
Ha, senhonta skeletaĉo,
cia abomena klaĉo
pri ni eĉ ne iom pravas,
panon ja ci mem ne havas!
Vi studentoj malsinceraj!
Almozuloj vi mizeraj,
vi de dom’ al dom’ vagetas
kaj lamentas, plore petas
pri teler’ da grasa supo.
Ve, ĉagrena jen okupo!
Panpeceton vi ricevas,
hunde tuj forkuri devas.
Se vi trovas bonfaranton,
kiu tamen etan kvanton
da negrasa sup’ donacas,
kiel vi avide ŝmacas!
Kiel vi kontente ridas!
Al lernejo vi rapidas
kaj kun franda jam mieno
vin preparas al festeno.
Sed pli aĝaj svarme venas,
panon, supon atak-prenas,
ĉion ili mem forglutas.
Multaj vin eĉ superŝutas
per bategoj, por sin venĝi
pro la pan’, restinte sen ĝi.
39
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Ha, jen vivo karambola!
Maloftaĵ’ — laŭ dir’ popola —
estas por student’ kuiri.
Sekve ĉesu kontraŭdiri,
ĉar mi ankaŭ ne ignoras,
ke la sort’ vin malfavoras
kaj turmentas vin doloroj.
Tamen ni, la stal-sinjoroj,
kiam kune ni tagmanĝas,
ĵet-batalojn ni aranĝas,
panon tute ne ŝparante:
ĝi haveblas grandakvante.
Por ni ne ekzistas fastoj.
Sed se pro aliaj gastoj
oni pri ni ne memoras,
mi ĉe l’ kuirist’ esploras,
kion havas li rezervan.
Donas li viandon cervan,
aŭ, se ne, almenaŭ kaĉon.
Ankaŭ ĝi akiras plaĉon:
ni nin povas laŭdezire
sur najbarojn ĵeti ŝmire.
Kelkafoje bastonfrapon
sur la ŝultron aŭ la kapon
kastelmastro al mi donas;
ĝin al li mi ne pardonas:
flanke grumblas mi insulte
pri patrino lia multe,
kaj ŝi — krom se surdas ŝi jam —
oreltinton sentas tiam. —
40
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Post abunda manĝ’ vespere
ni, la servistar’, fiere
el kastelo suben pasas,
fasti oni nin ne lasas.
Sed plorindaj vi studentoj!
Vin patrino sub turmentoj
pene portis en utero,
por vin naski al mizero!
Mi tre miras, kial oni
daŭre adas vin bastoni,
vangofrapi senkompate,
vin matene veki bate,
nudan vian dorson skurĝi,
betulvergojn spliti sur ĝi.”
De koler’ en ĉi momento
preskaŭ krevis la studento:
”Ha, stalistoj vi maldikaj,
kadukuloj malfortikaj!
Pro mizero devas ja vi
fuŝkreskintajn ostojn havi.
Ci ne ĉesas min inciti,
mi al ci do volas citi,
kion pri vi libroj diris:
Iu vojaĝant’ deziris,
por ne devi sola jungi,
taŭgan stalserviston dungi;
jen diablo al li venis,
tuj la taskon li transprenis
kaj lin servis laŭordone.
41
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Devojn li plenumis bone,
lin nenio embarasis,
eĉ hartreni li sin lasis,
lasis, ke lin oni punu,
sed nur ĝis momento unu,
kiam tondra fivetero
pluvon verŝis al la tero
dum terura blovo venta.
ĉiu sentis sin kontenta,
se li sub tegmento sidis.
De l’ diablo — li ne ridis! —
oni ŝiris for kitelon,
la kapuĉon kaj mantelon;
la ĉevalviŝistoj certe
konas tion jam laŭsperte.
Sed samtage tamen helo
reaperis sur ĉielo,
montris sin la suno ĉarma,
la aero iĝis varma.
Al servist’ bonvolis oni
la mantelon nun redoni,
sed ĝi estis akvoplena.
La diablo, plormiena,
tuj al mastro sia iris
kaj decide al li diris:
,Naŭzas min okup’ ĉi tia,
min maldungu, moŝto via!
Konvinkiĝis mi sufiĉe,
kiel vivas malfeliĉe
stalviŝisto; vana peno —
42
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
ĉiam trafas lin ĉagreno!’
Finparolis li indigne
kaj perdiĝis senpostsigne,
nur ĉe lia malapero
ventkirliĝis la aero. —
Ci do bridu la singloron;
ĵus ci aŭdis: staldeĵoron
eĉ diablo abomenis
kaj ĝin simple ne eltenis. —
Mia sort’ — jen sort’ alia!
Inter lernantaro mia
(diras mi sen fanfaroni)
urb-infanojn vidas oni,
kiujn mi eduke dresas;
vergi ilin ja necesas,
ĉar kvitiĝi mi kutimas.
En festtagoj mi ne timas
punobatojn. Ideala
estas tempo karnavala,
kaj tre longe mi parolus,
se mi ĝin priskribi volus.
Se kamparon mi vizitas,
ĉiam multe mi profitas,
malriĉecon mi ne konas,
nur mi mem al mi ordonas.
En vilaĝon se mi venas
kaj se hundoj min ekĝenas,
kuras for kun bastonvundo
ĝemblekante ĉiu hundo.
Kampulinoj, por min vidi,
43
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
tuj kutimas alrapidi.
Surgenue ili ˛ore
min salutas tre fervore,
kisas sanktulbildojn miajn
promesante donojn ĉiajn,
forte batas sian bruston
kaj esploras mian guston.
Tiam, se mi ovon petas,
kampulin’ al korb’ kuretas,
serĉas ŝi sur ĉiuj bretoj,
rampas sur la kok-stangetoj,
kaj klopodo ŝia multa
devas esti bonrezulta:
kun amas’ da ovoj ĝoje
mi foriras ĉiufoje.
Renkontita ekzemplero
de anas’, kokin’, ansero,
se mi ie ajn ĝin prenas,
bune por lernaĵ’ konvenas.
La kampul’ koleron sentas,
sed prefere li silentas;
se li tamen min ofendus,
en Klakburgon mi lin sendus.*
Ni, la pastroj kaj studentoj,
kien ajn nin portas ventoj,
eĉ se ni hazarde krimas,
pendumilon ni ne timas.
Sed ĉu estas vi sekuraj,
stalviŝistoj fuŝfiguraj?
Tuj vi perdas la trankvilon,
44
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
ekvidinte pendigilon;
viaj haroj hirte staras
kaj vi krucosignon faras,
rerigardas vi konstante.”
La stalisto indignante
diris: ”Ci aĉulo, kiam
min provoki ĉesos ci jam?
Senindulo fadenkrura
cin timigas vergo nura,
sklava sorto cin katenas,
pene ci cin vivotenas.
ĉu en stato plej malbona,
en ĉi tiu vest’ ĉifona,
ci — student’! — ne devas honti?
ĉu pri cia lit’ rakonti?
Nun sur forno ci ripozas,
sed en vintro, mi supozas,
oni kontraŭ ci kverelos
kaj de l’ forno cin depelos.
Ci ankoraŭ ĝoji povos,
se sur plank’ ci lokon trovos!
Malagrable sentos cin ci:
frost’ la dentojn igos grinci.
Frue devos ci ekstari;
cia vico ordon fari
en lernejo baldaŭ venos,
kaj ĝi des pli cin ĉagrenos.
Ne esperu, ke ci pri ĝi
simple povos elturniĝi:
45
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
ci la ĉambrojn hejti devos,
balailon ci ricevos
kaj purigos ĉion sola.
ĉu sur la kuŝej’ malmola
ci ripozos poste sate? —
Mi dumnoktas pli bonstate.
Kiel mia lit’ beletas,
kiam pajlon mi enmetas —
jen ripozo tre komforta!
Ankaŭ sur sterkejo kurta
dormas mi, se iufoje
pluvo trafis min survoje;
mi sekiĝas ĝismatene
kaj rapidas zorgoplene
viŝpurigi la vestaron.
Mian aŭdu nun deklaron:
min kampuloj tre estimas,
ili min respekte timas,
kun saluto humilkora
min titolas: ’Moŝt’ sinjora!’
Ne nur homojn mi teruras;
same antaŭ mi forkuras
la kokinoj, sin savonte.
Ilin kaptas mi volonte,
la kunulojn post reveno
mi invitas al festeno.
Batoj — lasu cin informi! —
ne timindaj estas por mi;
mi eĉ ĵurus senhezite,
ke min fakte laŭmerite
46
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
en la tuta ĉi monato
trafis unu sola bato —
krom nur ŝercaj frap’ je l’ kapo,
vertobat’ kaj vangofrapo.
Mi la ĉefon ne akuzas:
Li nur ŝerce sin amuzas.
Se mi petos aŭ bezonos,
ĉion ja al mi li donos,
novan jakon ne rifuzos,
kiam ĝin li mem eluzos.
ĉu min premas manko ia,
se ja sanas kapo mia?
Mi ne vivas plu mizere,
tamen, por paroli vere,
portis mi en la juneco
kaskon de multpeza speco,
armilknab’ mi estis tiam;
poste bonstatiĝis mi jam.
Dion dankas rni sincere
kaj plezuras tre fiere,
ke mi tian rangon havas
kaj pli ol studentoj gravas.
Krome, mi almenaŭ kredas,
sekvas min stalestra gloro.
Sepan jaron — jen honoro! —
pluajn ŝancojn mi posedas:
se la mastro senŝuldiĝos,
tuj pafisto mi fariĝos.
Mi valizon ne portados,
sed per arbalest’ parados,
47
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
vest’ min kovros bonkvalita,
tricentoble agrafita.
ĉiun, kiu min ne konos,
grandmoŝtule mi imponos. —
Kial do ci, vortlernisto,
min atakas kun persisto?
Kontraŭdiri ĉesu ci jam,
ĉar ci mem mizeros ĉiam.
Destinitaj estas ja vi
nepre hundan vivon havi.”
La studento furioze
diris: ”Estas kurioze,
se ĉi tion aŭdas oni;
ĉu ci mem cin ĉesis koni?
Por stalistoj ĉifonvestaj
ne ekzislas tagoj festaj.
Kiom do ci, malgrasulo,
pli valoras ol kampulo,
se ci saman faras verkon:
ĉiutage forki sterkon?
Cia rang’ neniom gravas,
ni pli altajn ŝancojn havas
ol vi, stalviŝistoj stultaj.
Episkopoj iĝos multaj
ja el ni; mi fidas Dion,
ke eĉ mi atingos tion.
Jes, al mi en tag’ baldaŭa,
je la fest’ Sankt-Venceslaŭa,
la unuan volas oni
48
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
pastran jam konsekron doni.
Mi tonsuron al mi faros;
se min iu kontraŭstaros,
li ne povos liberiĝi
de la kulp’ kaj pentos pri ĝi.
Flanojn por altpreza pago
manĝos li kun ni en Prago. —*
Kaj ĉu al mi malutilos,
se sur mia korpo brilos
orbrodita mes-ornato
kaj mi — pastro aŭ prelato —
en preĝej’ diservon faros,
dum ci nur bovide staros
kaj vestita ĉifonule
min rigardos tim-okule?
ĉesu, mizerul’, min trompi
kaj per vantaj vortoj pompi,
ne disputu kun mi plue,
ci parolus superflue!
Se deziras ci utilon,
bonan aŭdu nnun konsilon:
en kastelo ne plu servu,
por ke vivon ci konservu.
Tie ne ekzistas ŝancoj
al pli bonaj cirkonstancoj —
jen pereus ci mizere.
Cin dungigu do prefere
ĉe bonkora kamparano.
Tie vivos ci en sano,
tie ci tritikon draŝos
49
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
kaj de l’ pendigil’ cin kaŝos.”
La studento parolhaltis;
la stalisto tuj eksaltis,
kapon skuis li proteste
kaj minacis lin mangeste:
”Eĉ en la preĝej’ mi nune
cin ne lasus plu senpune.
La konsekron — jen mi vidas —
ci tro frue antaŭfidas.
Antaŭ ol tonsuron porti,
devos ci sub akvo morti:
multajn friponaĉojn oni
igas ja en sako droni.
Povas ci anstataŭ pastro,
iĝi ekzekuta mastro;
pendumistoj kaj skurĝistoj
estas ofte literistoj.
Tio sama cin koncernos:
ekzekuti ci do lernos.
Lasu, ke mi cin avertu:
zorgu pri ci, ne inertu!
Bonaj homoj helpos tion,
ke ci havu la metion.
Ci prospere ekmastrumos —
poste oni cin pendumos.”
Brakon sian li etendis;
la studento ne atendis
kaj lin mem atakis bate.
50
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Ili ambaŭ senkompate
reciproke sin hartiris
kaj al si la harojn ŝiris.
Poste klakis tre sovaĝe
sekaj frapoj survizaĝe.
Sen pardon’ sub korpon sian
premis unu la alian.
Siajn kapojn ambaŭflanke
batis ili kontraŭplanke.
La spektaklo malplezura
kun senpaŭza bru’ terura
daŭris longe, tiel ke mi
ekscitite ekis tremi.
Mi rigardi ne deziris,
el la domo mi eliris,
nek ja helpi nek konsili
povis mi — do luktu ili!
En drinkej’ ne emas oni
akvon, sed bieron doni.
Kiu ĝin viziti ŝatas,
tiu ofte jam konstatas,
ke multiĝas liaj scioj
per diversaj historioj.
ĉefe, kiam li embuske
restas tie ĝiskrepuske,
povas li novaĵojn ĉasi;
tamen decas tion lasi,
hejme igi sin informi,
kaj prefere nokte dormi.
51
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
(M. Lukáô)
* Sendi en Klakburgon = vangofrapi (klak’!)
* Aludo pri la Flan-strato, (celetná ulice) en Prago, kie troviĝis universitata tribunalo (juĝanta inter universitatanoj kaj laikoj).
52
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Karel Havlíâek Borovskë
(1821-1856)
Eminenta ĵurnalisto rigardata kiel ekzemplo kaj idealo de klera kura-
ĝa, prudenta, sindona organizanto de publika opinio. Radikale progresema laŭ kultura kaj ekonomia vidmanieroj li sciis trovadi kun genia intuicio metodojn por konvinki la publikon pri povebleco efektivi-gadi en la donita situacio konkretajn postulojn de efektivigebla plibonigo. Komencis kiel redaktoro de regislara ĵurnalo, partoprenis en la *revolucia jaro 1848 la politikon, fondis propran ĵurnalon kaj gazeton. *
Li estis necedema ano de liberalismo, la fundamenton de la ŝtato li vidis en liberigita kaj klerigita popolo de meza socia klaso. Li fariĝis heroldo de la konvinkoj de sia nacio. En decembro de 1851 li estis in-ternigita de la aŭstria registaro en malgranda urbeto Brixen (en tia-rna suda Tirolo, nun en norda Italujo). Tie li verkis du poemojn, en kiuj li per tre akra satiro ridindigas la samtempan aŭstrian polican *kaj administran absolutisrnon de la registaro (precipe en ”Tirolaj ele-gioj”) kaj la misuzon de la religio por politikaj celoj (precipe en ”Bapto de sankta Vladimiro”). *
Ni publikigas tie ĉi la ”Duan kanton” de la dua poemo. La poemo temas pri la rusa grand-princo Vladimir en Kiev (980-1115). Li estis eminenta militisto kaj ŝtatisto. En j. 988 li enkondukis la kristanis-mon en sian princolandon, akceptinte la bapton de misiistoj el Kon-stantinoplo. Tial li fariĝis la unua kristana caro kaj estas heroo de multaj popolaj eposoj. La poemo de Havlíâek rakontas, ke caro Vladimir ordonis al la ĉefa pagana slava dio Perun, ke li solenu lian nomo-tagon per tondrado. Sed la dio malĝentile rifuzas. Tiam la caro kon-damnigas la dion per soldata tribunalo al morto kaj anoncas en ĵurnaloj konkurson por plenigi la vakantan postenon de l’ dio. La poemo *havas dek kantojn, kaj ne estas finita. ¯i estas tre populara ĉe ni. *
Ofte ĝi estis konfiskata. La suba kanto temas pri malbona humoro de *dio Perun, kiam li estas rifuzinta la ordonon de la caro. *
53
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
BAPTO DE SANK’I’A VLADIMIRO
*3-a kanto: Mastrumado de dio Perun. *
Unu monto estas alta,
dua monta fuŝo.
Kiam mankas muzikantoj,
fajfu per la buŝo!
Kiam caraj korteganoj
trinkis. vinon oran,
havis rusa dio Perun
tagon senhumoran.
Se neniam di’ vi estis,
false vi konjektas,
ke metio tre facilas,
kiel ĝi aspektas.
Sed ve! Tuj matene devas
dio kampon rosi,
en la suno fajre hejti
kaj la lunon ŝlosi.
Kaj diablojn, noktfantomojn
fermi en la sakojn,
kaj steletojn milde voki
en koncernajn fakojn.
ĉiu birdo kaj skarabo
54
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
kulo kaj mamuto
havas nutron tuj malene
en la dia puto.
”Sed ve, kiam hom’ vekiĝas!
Fi! Jen administro!
Ofte mi jam devis ŝanĝi
kapon je tornistro.
Ne komprenos ne-spertinto
la insekt-atencojn.
Tiajn havas dio Perun
tagajn aŭdiencojn.
Jen kriado, jen preĝado
la orelojn fiksas.
Kantoj, flustroj, ĝemoj ardaj
sin kun psalmoj miksas.
ĉion ili de mi volas!
Ho, longega listo!
Kiu ĝin memori volus,
iĝus frenezisto.
Unu sanon, dua manĝon,
tria volas idon,
kvara de la ŝpinfabrikoj
tuj — tuj la likvidon.
Li petegas, ke mi gardu
herbon kaj kamparon,
55
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
ŝi deziras, ke mi benu
la gebovan paron.
Jen farmisto petas pluvon,
semis al si linon,
dua petas varman tempon
por rikolti vinon.
Brilan sunon kun nebulo!
Jen plenumo ĝua!
Unu volas grenon kara,
sed senpage dua.
Plej mi hontas, ke mi kreis
maljunulinaĉojn.
Estus taŭge detruigi
la tedantajn klaĉojn.
Fulmo-tondro ilin batu,
min incitas tio,
se kaprino ne tro laktas,
kuras ŝi al dio!
Mem neniu volas zorgi,
ĉion petas preĝe,
kvazaŭ ĉiu havus dion
nur por sidi seĝe.
Al li sekon, al li akvon,
al li kampan sterkon.
56
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Se li porke sanon perdis,
mi riparu verkonl
ŝi min urĝas tage nokte,
ke fianĉo venu.
Tiu preĝas, ke la Morto
la edzinon prenu.
Volas gajni lotbileton,
oferaĵon metas,
kaj dum floras asekuro,
ankaŭ fajron petas.
Ho vi bestoj! Se mi ne tro
bonkorulo estus,
mi vin premus kiel prunojn,
kaĉo el vi restus”.
Nazon dotis per tabako,
bombe dio ternis.
¯i ektondris, fulmis, ŝprucis,
nubo pluvi lernis.
Vere, Venĉjo, dio esti
ĝi ne estas ŝerco.
Kontraŭ tio Briksen estas
bona tre komerco.
En la nokt-silento, kiam
homoj ĉesis zumi,
57
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
volis Perun torturita
sian pipon fumi.
Kiam li tabakon ”ŝiras”
ŝtopis nargilion,
tuj komencis Perunino
kanti litanion.
”Mi tra pord’ ja bone aŭdis
vian stultan faron,
kiel ci per vort’ regalis
Vladimiron caron !
Ne disputu kun la caro,
mi cin diras daŭre,
ke kun cia oponado
ci nur sidos kaŭre.
ĉion ci sinoere diras,
kvazaŭ malamike,
kvankam dentoj devas kaŝi
langon politike.”
Se l’ edzino tutan tagon
nure gramblas, bojas,
nek la dio, nek la homo
dum vespero ĝojas.
Ho Peruno, ho Perunĉjo,
mi bedaŭras vin tre,
58
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
morgaŭ vin atendas marŝo
nudpieda vintre.
Ho Peruno malfeliĉa,
mankas al vi timo.
ĉu mallaŭdi caron-mastron
restos sen viktimo?
Fuĝu, fuĝu! Ho Peruno,
malfeliĉa dio!
Kuru! Se vin oni kaptos,
vin atendas io.
1851
(Stan. Kamaryt)
59
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Karel Jaromír Erben*
(1811-1870)
Ar˛ivisto de la urbo Paha. Multe helpis al ekkono de diverseco, beleco kaj riĉeco de ĉe˛oslovaka popola poezio. Liaj ”Popolaj kantoj kaj sen-tencoj” estas ĝisnun la plej kompleta kolekto de ĉ. popolaj kantoj. En *liaj kolektoj de fabeloj (precipe ”Cent popolaj fabeloj kaj mitoj slavaj”) estas belege konservita rakonta ĉarmo de la popolaj fabelistoj. *
Li eldonis multajn verkaĵojn de malnovĉeą literaturo. Tiu scienca laboro influis lian neoftan talenton poetan kaj li verkis ”Bukedon el mitoj naciaj”, kolekton de escepte ĉarmaj baladoj. Ili diferencas de baladoj de la nordaj nacioj; noblaj principoj etikaj respondantaj al mora-laj plaĉoj de la slava animo kombiniĝas kun ekstreme konvena ritmo *kaj esprimpovo; senco de tiuj perfektaj poemoj estas nek brili nek mi-rigi, sed nobligi la homon, purigi kaj levi lin sur pli altan horizonton. *
La temoj de la poemoj estas prenitaj el naivaj popolaj fabeloj, sed la *poeto sciis krei el ili majstroverkojn de sia speco. *
ĉEMIZOJ POR EDZI¯A FESTO
Hor’ dekunua pasis jam —
Kaj en la lamp’ ankoraŭ flam’,
Ankoraŭ lumas la lampet’,
Pendanta super preĝ-benket’.
Sur mura bild’ en la kaban’
Madon’ vidiĝas kun infan’,
ŝi kiel rozo kun burĝon’
Briletas sur ĉiela tron’.
Kaj antaŭ la Madon-figur’
Knabin’ genuas ĉe la mur’,
60
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Krucante brakojn, sen esper’
La kapon klinas ŝi al ter’,
En ŝia koro — peza prem’,
Senĉese ĝemon sekvas ĝem’,
Aspergas ĉiam pli kaj plu
La blankan bruston larma flu’.
”La paĉjo! Min li amis plej —
Sed jam li kuŝas en tombej’;
La panjo ankaŭ en kviet’
Ripozas apud la patret’.
Tro juna mortis la fratin’;
La frato? Kuglo trafis lin …
Mi knabon amis kun pasi’
Pro li eĉ vivon riskus mi!
Li en la mondon migris for,
Kaj restas for ĝis nuna hor’.
Mi ploris antaŭ la disir’,
Sed min konsolis lia dir’:
,Vi linon semu, karulin’,
Konstante rememoru min,
Pri ŝpino zorgu en ĉi jar’,
En dua jar’ pri tol-prepar’,
En tria pri ĉemizo-par’ —
Kaj tiam plektu, post la pen’,
El ruto kronon por solen’!
Jam pretaj kuŝas en la kest’
ĉemizoj por edziĝa fest’,
61
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Forvelkas jam la ruta flor’ —
Sed la amato restas for.
Perdiĝis li — pro voj-erar’ —.
Kiel ŝtonet’ en vasta mar’.
Tri jarojn eĉ ne fam’ pri li,
Kaj ĉu li vivas, scias Di’!
Madon’, patrino de l’ kompat,’!
Sopiras mi pri la amat’,
Pri lia ĝoja hejm-reven’;
Pri dolĉa lia ĉirkaŭpren’;
Resendu lin al la patruj’ —
Aŭ mian vivon rompu tuj!
Kun li la vivo — ĉarma flor’,
Sen li — ĉagreno kaj dolor’!
Maria, sankta virgulin’,
Revenu li, jes, helpu lin!”
La bild’ moviĝis sur la mur’,
Kaj ŝi ekkriis de terur’;
Kaj la malbrila lampa flam’
Nun estingiĝis tute jam.
(ĉu nura blovo de la vent’ —
Aŭ ĉu avert’ pri akcident’?)
Ekstere paŝoj! Ies brak’
Fenestron frapas: klak! kaj klak!
””Saluton, amatino, he!
ĉu dormas vi? Ankoraŭ ne
62
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
ĉu min forgesis via kor’ —
Aŭ vi akceptos kun favor’
Min, revenantan en ĉi hor’?””
”ĉu vi, karul’? Pro Dio, jes,
Vin rememoras mi sen ĉes’,
ĵus nun — jen pruvo de l’ fidel’!
Pri vi mi preĝis al ĉiel’!”
””Sufiĉe, hu! Ne preĝu plu —
Vojaĝos kune nun ni du,
Ekiru, fianĉino, hoj!
La luno lumas al la voj’!””
”Pro Dio! Kiel stranga tent’!
Profunda nokto — muĝas vent’:
Netaŭga tempo por promen’ —
Atendu ni ĝis la maten’!”
””Nun mia hor’, dum brilas lun’ —
Dum tag’ mi dormas! Venu nun!
Antaŭ ol sonos koka vek’,
Ni geedziĝos — ek do, ek!
Obeu min, kaj sen hezit’
Min sekvu al edziĝa lit’!””
De l’ alta volbo de l’ ĉiel’
Verŝiĝis pala luna hel’,
Bruege muĝis nur la vent’.
63
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Vilaĝo dormis en silent’,
Li antaŭiris — salt’ kaj salt’! —
ŝi pene sekvis lin sen halt’.
La hundoj ilin sur la voj’
Salutis per ulula boj’ —
Kaj strange sonis la ulul’:
Hu, hu! — proksime senvivul’!
””En tiaj noktoj, kia nun,
Mortintojn sorĉe vekas lun’;
ĉu aventur’ kun mort-figur’
Vin ne plenigus per terur’?””
”Ho, apud vi ĉu timu mi?
Cetere min ja ŝirmas Di’ —
Sed nun rakontu vi, amat’,
Pri via patro, lia stat’,
Pri la patreto kaj patrin’,
ĉu ame ili traktos min?””
””Ne ĝenu min per scivolem’,
Rapidu — kaj vi vidos mem.
Nur pluen, pluen, sen ŝancel’
Al nia malproksima cel’! —
Vi kion premas al la kor’?””
”Libreton por edifa hor’.”
””Pa — ŝtone peza jen balast’!
Vi ĝin foæetu sen prokrast’,
¯in ĵetu for kaj poste nur
64
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Vi min egalos en la kur’!””
Li mem ĝin ĵetis — kaj, .sen lac’,
Pasiĝis tuj dekmejla spac’.
Sur plua voj’ diversa bar’:
Jen rok’, jen monto, jen arbar’;
De sovaĝ-hundoj hurla vok’
Aŭdiĝas ie sub la rok’,
Averte krias la noktu’:
Proksima malfeliĉ’! hu, hu ! —
Kaj li antaŭe — salt’ kaj salt’!
ŝi pene sekvas lin sen halt’.
Per akraj dornoj dum la kur’
Vundiĝis grate ŝia krur’,
Kaj sangaj signoj de sufer’
Restadis post ŝi sur la ter’ …
””Plenluno! Tiutempe, ha,
Mortintoj reviviĝas ja!
ĉu aventur’ kun mort-figur’
Vin ne plenigus per terur’?””
”Ho; apud vi ĉu timu mi?
Cetere min protektas Di’! —
Sed ne rakontu pri fantom’,
Prefere do pri via dom’:
ĉu pura, gaja la loĝej’?
Kaj ĉu proksime al preĝej’?”
65
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
””Jen superflua scivolem’ —.
Vi ĉion baldaŭ apertos mem.
Nur pluen, pluen, kun akcel’
Al malproksima nia cel’! —
Vi kion portas sur tali’?””
”¯i estas mia rozari’.”
””Sufoke la serpenta ŝnur’
Volviĝas ĉirkaŭ la statur’;
Insiste urĝas jam la hor’ —
La rozarion ĵetu for!””
Li mem foæetis … Tuj, sen lac’,
Pasiĝis dudekmejla spac’.
Sed poste — nova jam danĝer’:
Jen ŝlim-herbej’, jen marĉa ter’,
Kaj super marĉo kun malic’
Vaglumoj dancas, naŭ en vic’,
Samnombra vico marŝas — ej!
Kvazaŭ kun ĉerko al tombej’,
Kaj en laget’ laŭ sia mor’
Funebre blekas rana ˛or’. —
Kaj li antaŭe — salt’ kaj salt’!
ŝi sekvas — sed jam ne sen halt’:
Ho, malfeliĉa vi knabin’,
Tranĉherboj akraj vundas vin,
Kaj la filikoj verdaj — ve! —
Per via sang’ ruĝiĝas tre …
66
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
””Al tombo tiras ĝuste nun
Vivantajn homojn la plenlun’;
ĉu aventur’ post tombej-mur’
Vi ne plenigus per terur’?””
”Al Dia volo estu dank’,
Ne timas mi ĉe via flank’;
Sed min ripozi lasu do
Kaj ne rapidu tiel tro.
Mi streĉas fortojn — sen efik’;
Kaj en la koro — akra pik’!”
””Al cel’ antaŭen, karulin’!
Ni baldaŭ jam atingos ĝin.
Necesas ĝustatempa ven’:
Atendas gastoj kaj festen’.
Sed kio pendas — ĉu sekret’? —
Sur via kol’, sur la ŝnuret’?””
”Kruceto, panja amulet’.”
””Ho ve, la malbeninda or’!
¯in, karulino, ĵetu for,
Por ke ĝi nin ne piku plu —
Kaj birde flugos tuj ni du!””
Li ĝin foæetis — kaj sen lac’
Pasiĝis tridekmejla spac’.
67
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Ha, sur vastega ter-eben’
Tre alta domo staras jen:
Fenestroj longaj, stranga stil’ —
Kaj supre tur’ kun sonoril’.
””Rigardu, karulino, hoj!
Jen jam la cel’ de nia voj’.””
”Pregej’! — Kompatu min ĉiel’!”
””Malĝuste! Mia jen kastel’!””
”Da tombaj krucoj tuta mar’!”
””Ho ne — jen mia frukt-arbar’!
Min, karulin’, rigardu nur
Kaj saltu gaje trans la mur’!””
”Ha, lasu min! Nun ama flam’
En viaj trajtoj mankas jam,
Venenon spiras via brust’,
Sur via kor’ — glacia krust’!”
””Vin ne timigu trompa ŝajn’,
ĉe mi vi trovos ĉion ajn.
Hodiaŭ — al hazardo dank’! —
Ja eĉ da sang’ ne estos mank’. —
Ho, kio jen en la paket’?””
”ĉemizoj : dot’ laŭ via pet’.”
68
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
””Al ni sufiĉos sole du:
Por vi kaj mi; por kiu plu?””
La pakon — kun ridaĉ’ kaj kri’ —
Trans la barilon ĵetis li.
””Ne timu: min rigardu nur
Kaj saltu post la pak’ trans mur’!””
”Vi ĉiam antaŭiris min,
Kaj mi vin sekvis ĝis la fin’;
Do ankaŭ por ĉi tiu foj’
Vi gvidu min al ĝusta voj’!”
Li sen suspekt’ pri ruza far’
Sin salte ĵetis trans la bar’;
Li suprensaltis klaftojn kvin —
Kaj jam forestas la knabin’:
Nur ŝia blanka vest-kolor’
Perfidis, ke ŝi kuras for,
Sed rifuĝejo — bona ŝanc’!
Troviĝis tuj en ĵet-distanc’.
Malalta pordo kun riglil’:
Jen kamereto por azil’!
Ekknaris pord’ post la knabin’,
Kaj la riglil’ defendas ŝin.
Tra fendoj en la ligna mur’
Penetras duonlumo nur;
69
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
En la fortika kameret’
Ripozas morta hom’ sur bret’.
Ekstere kreskas ĉiam pli
De tombaj monatroj brua kri’,
Kaj en ilia raŭka voĉ’
Minaco muĝas kaj riproĉ’:
””ŝi estos nia nun viktim’,
ĉar ŝi ne zorgis pri l’ anim’!”””
Kaj la fianĉo — frap, frap, frap!
Bategas kontraŭ porda klap’:
””Mortinto, aŭdu! Venas gast’!
Malfermu pordon sen prokrast’!””
Kaj frotas jam per fingra pint’
Okulojn siajn la mortint’,
Levatas kapo sur la bret’
Kaj turnas sin al la pordet’.
”Ho, Dio, helpu en mizer’.
Kaj savu min de la infer’!
Mortinto, kuŝu! — kaj al vi
Eternan pacon donu Di’!”
Tuj refermiĝis la okul’.
De la kuŝanta senvivul’.
Sed nun pli forte: frap, frap, frap!
Eksonas sur la porda klap’.
””Mortint’, leviĝu de la bret’,
70
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Malfermu pordon de l’ ĉambret’!””
Kaj laŭordone — ho, terur’! —
Sin ree levas la figur’
Kaj brakon en rigida streĉ’
Al la riglil’ direktas eĉ.
”Kompatu min, Jesu’-Sinjor’,
En mia plej dangera hor’! —
Mortint’, ripozu jam en pac’ —
Nin ambaŭ savu Dia grac’!”
Denove do la senvivul’
Kuŝigis sin sur la tabul’. —
Sed nun surdige: frap, frap, frap!
Aŭdiĝas sur la porda klap’.
””Mortinto, he! obeu min,
Eliru kun la vivulin’!””
Knabin’ vi malfeliĉa, oj!
Leviĝas li je tria foj’
Kaj vin rigardas per pupil’.
En kiu mankas viva bril’.
”Madon’, propetu kun insist’
ĉe via fil’ Jesuo-Krist’!
Mi peke preĝis por malbon’,
Sed nun mi petas pri pardon’ —
Maria, fonto de kompat’,
71
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Ho, savu min el mia stat’!”
Jen aŭdu! En proksinia luk’
Ekkrias vekiĝanta kok’.
Kaj ĝin respondas kun ripet’
Kokar’ de l’ tuta vilaĝet’.
Tuj la mortint’ ĉe ŝia flank’
Falegis peze al la plank’ —
Ekstere ĉesis jam la bru’,
Nek la fianĉ’ aperis plu.
Miregas homoj en maten’,
Irante al la mes-solen’:
En unu tombo mankas ter’ — .
Knabino en la ĉerk-kamer’ —
Kaj super ĉiu tomba ŝton’
Flirtetas blanka tol-ĉifon’.
Vi bone agis, junulin’,
Ke vi almenaŭ en la fin’
Al Dia vol’ submetis vin.
Alie estus via sort’
Ligita kun terura mort’ —
Kaj via blanka korp’ pro pun’
Kun la ĉemizoj samus nun.
1853
(Miloŝ Lukáô)
72
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Boòena Némcová
(1820-1862)
¯is nun nia plej granda prozistino. ŝia verkaro signifas grandan suprenpaŝon de la ĉeą prozo. ”El romantisma studado kaj adorado de vilaĝa popolo kaj vilaĝa naturo ŝi kreis imagon de pli alta realo ol *tiu, kian povas atingi priskribanta folkloristo aŭ analizanta realisto. *
En epoko, ĉe kies komenco la ĉeąj socialaj politikistoj starigis en centron de sia revolucia programo celon liberigi la terkulturistaron, ankaŭ niaj verkistoj entreprenadis por la laboranta kaj amanta, era-ranta kaj sin oferanta vilaĝano laboron liberigan. Boòena Némcová helpadis kiel poetino.” (Arne Novák). ŝi estas genia rakontantino de popolaj slovakaj kaj ĉeąj fabeloj; kaj majstras la lingvaĵon kaj stilon en ili same bone kiom en noveloj kaj rakontoj el vivo vilaĝana kaj en *folkloraj bildoj. La plej granda ŝia verko estas idilia romano ”Avino”. *
ŝia vivo estis plena de iluzioj kaj trompiĝoj kaj finis en granda malriĉeco. ŝi, trompita en sia juneco per spertoj de la edzeca vivo, havis *kuraĝon, en tiama tempo tre aŭdacan, provi erotikan vivon memstaran kaj resti samtempe zorgema kaj amanta patrino de siaj infanoj. *
Ankaŭ laŭ tiu ĉi vidmaniero estas ŝia vivo historio de virino, daŭre avidanta pri sensacio kaj daŭre sin oferanta al devoj de reva idealo, poemo ekstreme kortuŝa. Restis pri tiu riĉa kaj mizera, streĉa kaj kompleta vivo ankaŭ dika volumo de ŝiaj privataj leteroj. Estis inter *ili perloj de stilo, ŝi ja ne sciis verki prozon nebonan. *
*Ni enpresas fragmenton de unu el tiuj leteroj. ¯i estis skribita an-taŭ jaro 1854. La preciza dato kaj adresato ne estas konataj. La verkistino rakontas en ĝi pri sia infanaĝo, konfesas siajn knabinecajn sopirojn kaj pli postan suferon. La citita poemo estas en originalo germanlingva. *
73
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
EL PRIVATA KORESPONDAĵO
(Fragmento de letero)
Mia animo estas multfoje kiel lago: facila venteto ondi
gas ĝin kaj la malkvietaj ondoj ne povas reglatiĝi. Pen-
so penson ĉasas kiel nubetoj dum tempesto, unu pli malga-
jiga ol alia, ĝis tuta firmamento tegiĝas per pezaj nuboj — el kiuj nek pluvas nek tondro frapas, en kiuj nur muĝas kaj fulmas, kiujn uragana vento nur ludeme pelas tien-ien, sed ne
disigas ilin kaj ne reheligas la ĉielon … Mi legis foje poemon, kiu al mi tre ekplaĉis. Aŭdu:
ĉe la lago
Kiel fantomoj super lago muĝa
trans rokoj marŝas aar’ nebula.
La ondojn kisas per la lip’ sangruĝa
la suno en kareso lula.
Herbej’ pendanta super rokokruto
en vent’ dishirtas haron verdan,
kaj dume kuŝas ĝi en sola muto,
la akvo rabas floron perdan.
Portreto kara en animokerno,
herbej’ taŭzata uragane!
Kion parolas varme la Interno,
malvarma mondo aŭdas vane.
74
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Ho, forpasinta tempo, ho revenu,
vi maja nkto de l’ iamo! —
Ho venu, venu, kaj por ni kunprenu
mortintojn miajn, mian amon! —
Mi ne konas la aŭtoron. ĉu ne vere, multiuj el ni tiel eksopi-
ras — sed kio forpasis, tio forpasis; ĉu valorus, eĉ se oni redonus al ni la junaĝon, se la feliĉan menson oni al ni rekrei ne povus? Se mi pripensas la jarojn de mia vivo ekde mia dekjara
aĝo ĝis nun, mi miras pri mi mem, kaj mi opinias, ke tio eĉ
ebla ne estas: tio ne estas vi! Se vi estus min konintaj dum mia aĝo de dekdu-dektri jaroj — pri tiu tempo mi plej prefere rememoras. Mia korpo estis jam ekflorinta — tamen mi estis
ankoraŭ duone knabino kaj duone infano — ĝi ne estis plen-
forma, ronda, mi ankoraŭ ne hontis antaŭ knaboj grimpi sur
arbon, aŭ irante el lernejo levi la jupon al genuoj kaj vadi tra akvo; nek ĝenis min rajde eksidi sur ĉevalon kaj kurpeli ĝin
sur herbejo. — Tio estis tempo, kiam min ankoraŭ ĝojigis no-
vaj ŝuoj, vesto aŭ rubandoj kaj mi ne povis ĝispacienci di-
manĉon, kiam estis permesate surpreni ilin en preĝejon. Mi
ankoraŭ ne hontis, se la patrino en ĉeesto de homoj donis al
mi dorsobaton, ĉar mi igis brulkuiriĝis bulborostaĵon, nek
opiniis mi kiel gravan aferon, se la patro antaŭ la knaboj —
studentoj — diris al mi: Rektigu do la dorson, ne staru tiel
ĝibe kaj ne levu ĉiam la nazon supren, vi stulta Gredl! — tio
estis lia preferata insulto. — Tiam ankoraŭ, se viroj haltadis dirante: Diable, bela knabino ŝi estas, ne restis al mi la vortoj en la kapo. — Ridi, danci — ĉu sur draŝejo, ĉu en ĉambro
de geservistoj, ĉu sur herbejo — ĉio estis egala, nur se mi po-75
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
vis danci. — Gaja mi estis, petolema, mi sur arbojn grimpi, sur ĉevaloj rajdi, kun knaboj interbatiĝi kaj casludi — tio estis mia plej granda ĝojo. Sed mi estis obstina, mi malvolonte cedis. La patrino — severa kaj vortŝpara al ni geinfanoj — ĉiam al mi
ĉion abrupte ordonis kaj pro ĉio tuj punis, kaj mi estis devi-
gata ŝin ĉiam pentofare pardonpeti kaj danki. Tio estis por mi io terura kaj mi neniam faris tion, eĉ se ŝi estus min ĝismor-tige batinta. Multfoje min la sento instigis al tio, tamen la
piedo ne moviĝis de-loke kaj la buŝo ne malfermiĝis. La pa-
tro povis igi min fari kion li volis, li konis min, kaj ĉiam afable parolis al mi, kaj estus por li eĉ en fajron saltinta, se li min alrigardis per sia bela blua okulo kaj diris: Iru, Beta mia, kaj faru tion aŭ tion-ĉi. — Eĉ la puno de li ne dolorigis min tiel
— kaj mi meritis ja ĝin, escepte unu fojon: pro tiu kiso! —
Tiam mi ankoraŭ varmkore ankaŭ preĝadis! — Kvazaŭ starus
nun antaŭ mi tiu ĉambro kun multo da bildoj kaj bildetoj. —
Kaj unu bildo: Kristo kaj Samaritanino — tiu tre plaĉis al mi
— mi okulojn eĉ ne forturnis dumpreĝe, kaj mi tiel longe ri-
gardis al ĝi, ĝis tio ne plu estis nura bildo! — Antaŭ miaj okuloj li staris en korpo, al li mi preĝis, lin mi petis pri ĉio, kion mi iam bezonis. La patro laŭdis min, ke mi estas pia, li metis min kiel modelon al la aliaj, kiuj dum preĝo vespere kutimis
dormi kaj tage oscedis kaj interpuŝadis sin. Ili ne vidis antaŭ si vivantan portreton de Kristo. — Tiam mi legis plej ŝate Historion pri Genova, tiam mi multe revis pri sorĉumitaj prin-
cinoj, pri faroj nekredeblaj, kaj mia plej preferata fantaziaĵo estis — foriri en mona˛inejon, kaj nur pro tio, ke mi aŭdadis, ke la mona˛inoj multon lernas samkiel studentoj, kaj tio estus por mi plej granda ĝojo.
Tiutempe — mi ne havis ankoraŭ aĝon de dektri jaroj, mi
76
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
venis al Chválkovice, — urbeto malproksime de mia hejmo,
eble unu horon da marŝo —. Mi vivis en familio de bienad-
ministristo por lerni ĉe instruistino kudri kaj ĉe instruisto pianon kaj germanan lingvon. En kia ĉirkaŭaĵo, inter kiaj homoj
mi vivis ĝis tiu tempo, tion vi povas plejparte legi en la libro Avineto — krom kelkaj personoj pliaj. — En Chválkovice mi
venis en alian medion — tie komencis miaj unuaj romanoj,
naivaj, kiuj al mi ĉiuj restis en la memoro, sed neniu en la
koro.
Sed mi komencis paroladon, kvazau mi estus ano de Aka-
demio kaj havus taskon skribi mian biografion, ne ekpensan-
te, ke mi vin per tiaj infanecaj rememoraĵoj enuigas. Pardonu, sed tia estas jam la afero ĉe mi, ke rememoro pri mia junaĝo,
kvankam ĝiaj okazaĵoj estis nur bagatelaj, ĉiam min varme
kortuŝas kaj ke mi volonte parolas pri ĝi. Postkiam mi mor-
tos, vi povas skribi mian biografion — mi po-momente ĉion
diros kaj skribos al vi, mi ja ne havas kialon ion prisilenti: nek la sopirojn de la knabinkoro, nek kiel mi lernis la belon koni, nenion — nepre nenion. Sed unu fojo mi ne povas ĉion priskribi, ĝi tedus vin, ĉar mi volonte komencas paroli detalojn
kaj ĝojas pro infanecaj bagatelaĵoj, kiuj la leganton ne povas interesi, eĉ se li estus amiko … Se mi iam malsupreniras en
Valhalon de mia koro, mi volonte haltas antaŭ bildoj de mia
knabinaĝo — tio estis ja la plej bela tempo — mi ne perdis
mian idealon; edziniĝante mi neniun amis, mi priploris nur
mian liberon — mi plendis, ke por ĉiam estas detruitaj belaj
revoj kaj idealoj de mia vivo. — Mi serĉis mian propran ide-
alon, mi opiniis, ke en la amo al viro mi trovos kontentigon
de ĉiuj miaj sopiroj, kompletigon de mi mem … Multa lumo
ekfajreris al mi sur vojo de la vivo, mi kredis, ke tio estas brilo 77
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
de stelo, sed estis ĉiam nur vaglumeto, kiu estus min erarg-
vidinta en marĉon. Vi, frato, trovus en la Valhalo portretojn
kronitajn per rozoj, hedero kaj edelvejso kaj ornamitajn per
perloj, ankau kadrojn sen bildo. Kelkfoje estis ankaŭ sur tiuj portretoj — mi opiniis — homoj idealaj, sed mi devis malgaje rekoni, ke temis nur pri aĉa fuŝverko! — La koloroj paliĝis, restis malpura papero — kaj tiun mi elĵetis… Sed la kadro restis al mi por rememoro, ke ne ĉio estas oro, kio briletas. — Mi spertis dum mia vivo multajn dolorojn, amarajn pritrompojn,
mi staris ĉe abismo de malespero — tamen malgraŭ ĉio mi ne
perdis fidon kaj amon al homoj! Ofte mi komprenebl;e sen-
tas min malfeliĉa, superflua sur mondo, tiel ke mi kun sobra
menso forirus el la mondo, tamen tiuj tempoj ree forpasa —
sed tiaj bataloj multfoje rabe forportas pecon da vivo! — Vi
skribas al mi, ke mi povas havi plezuron en laboro por miaj
infanoj — nu, vi pravas. Mi amas miajn infanojn kaj volonte
laboras por ili kaj laboros, dum mi kapablos. Tamen, se ili ne ekzistus — ĉio estus alia! Sed kion vi skribas, ke mi prave povas esti fiera pro tio, ke la nacio min estimas, kaj ke oni min respektas — vere, tion vi mem ne kredis skribante ĝin — kaj
mi nur priridetas tion … Honesta koro, sincera peno estiĝi
ĉiam pli perfekta, utili al nacio laŭ ĉiuj miaj fortoj — jen estas la unusola afero, kiu min altigas super la ordinarajn virinojn, kiuj vivas por nenio en la mondo.
Antaŭ 1854.
(T. Pumpr)
78
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Alois Vojtéch Ômilovskë
(1837-1887)
Novelisto kaj romanisto kun temoj malgrandurbaj kaj vilaĝaj, klasi-kuo de prozo pro estetikaj volo kaj planado. Liaj rakontoj enhavas majstre karakterizajn figurojn, kaj pentras jen idiliajn jen dramajn situaciojn, ofte kun bonhumora vidmaniero, el la epoko de la florado *kaj maturiĝado de l’ ĉeą klerigita burĝaro. *
KUDRILO
Ekde tempo nememorebla li ĝemadis, pikadis kaj
sekiĝadis en Koráb. Por plenkreskuloj li preskaŭ ne taj-
loris. Liaj klientoj estis kelkaj malnovurbanoj, precipe en la antaŭurbo, homoj de antikvaj tempoj, kiuj kiel kulminon de
la tajlorarto rigardis veston malstriktan kaj daŭreman; poste
laboristoj vivtenantaj sin per kaloj kaj ŝvito, kaj fine infanoj el pli bonaj domoj ĝis dek jaroj de aĝo: sume homoj, en kies
menso ankoraŭ ne trovis sian sidlokon la flugetanta kaj ŝanĝ-
kolora papilio: la Modo.
Pro la modo li ne tro rompis al si la kapon: kvin aŭ ses
mondbiletoj, alnajlitaj sur la muro inter la fenestroj, havis la plej freŝan daton — bonvolu ne ektimi — 1850. Koráb estis la
nomo de a lasta kaduka unuetaĝa domo en la fino de la an-
taŭurbo, kie de pratempo oni pagigis pontotributon apud la
rompita fosto kaj senkoloriĝinta privilegia tabulo, kaj kie oni veturadis supren sur la deklivo al Nepomuk. Iom transverse
kontraŭ Koráb oni vidis nete konstruitajn garbejojn, bienojn
de sinjorino Stránecká, kaj la Ventoj de la tuta kalendarjaro
kunflugadis tie ĉiutempe por kongresi kun sinjorino Vent-
79
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
reĝino kaj pritraktadis konsiderinde lian ŝildon; ĝi estis nigra tabuleto, pendanta sur hoko, kiu tiukaŭze pendis ĉiam oblikve, jen dekstren, jen maldekstren, laŭ la spirito, kiu ĝuste tiam regis en la kongresejo.
Sur la menciita tabuleto estis skribite per flava argilfarbo
sur nigra fono:
Paŭlo Kubásek, fabrik:
Vestojn de amb. Seksoj.
Kubásek aspektis same, kiel ĉiu tajloro eksmodiĝinta kaj
falinta en la ruinojn de la forgeso, kiu en sia maljunaĝo eks-
pertis mizeron: li estis malgrasa kiel ŝindo, alta kiel stango,
ĝibeta kiel maljuna lakeo; li flarprenis naztabakon kaj seve-
re eĉ skrupule li zorgis pri la neteco de sia eksteraĵo. Kiam ajn li eliris el Koráb, li estis ĉiam glatigita kaj kombita, tiel ke ĝi estis rigardinda. Kaj koncerne la irmanieron, li vere povis
konkurenci kun la urbestra moŝto mem: Li iris gravmiene kaj
singarde, zorge evitante la koton kaj akvaĵojn, li neniun iam
pretertuŝis, nek toleris, ke iu dumire frote tuŝu lin. Ankaŭ lia interno bele konvenis al lia eksteraĵo: kun ĉiu homo li vivis en bona paco, kj se lin ie premis ŝuldeto — tio vere ne estas mirinda en niaj krizaj tempoj! — kaj se li ne povis plenumi siajn devojn, li ĉiam tiel prudente intertraktis kun la kreditoroj, ke ili ĉiam al li volonte atendis la repagon, vidante, ke li estas ŝuldulo honesta kaj justa, de la ĉapo ĝis la kalkanoj.
Kubásek spertis en sia vivo sufiĉege da suferoj. Estis tem-
poj, kiam li loĝis en la placo kaj laborigis tri aŭ kvar metihel-pantojn de kristnasko al kristnasko. Tamen forfloris tiu roza
tempo: Senpere el Vieno venis tajloro Vañous, kaj tiu faris
tielajn vestojn, ke al Kubásek mem aperis ŝvito sur la frunto.
Vañous lin ombrekovris, Vañous forlogis de li la plej bonajn
80
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
domojn, Vañous lin mortigis. Sinjoro majstro Kubásek devis
migri en la antaŭurbon kaj el la antaŭurbo post ioma tempo
ĝis en Koráb. Zorgoj, malhavo, mizero sin kroĉis al liaj bas-
koj kaj li ne povis ilin deŝuti kaj devis ilin akcepti kiel kon-stantajn kaj fidelajn anojn de sia familio. Tamen malgraŭ ĉio
Kubásek eĉ tiom da honesto ne perdis, kiom motacilo sur sia
vosteto kapablus porti. Li ja siatempe ĝisvivis grandan satis-
fakcion: tiun Vañous ruinigis alia Vañous, tiel ke li preskaŭ
malŝate fintajloris, sed kiom tio utilis al Kubásek? Li ne kapablis plu teni lernanton kaj des malpli metihelpanton, kaj kvankam li havis bravan edzinon kaj bravajn gefilojn, li vidis nek finon nek ĉeson de la dolorigaj zorgoj. Se li iam pene ser-
ĉis tagmanĝon, li diris al si en animo: Iel oni fartis, iel oni fartos; sen kredo neniu venas en ĉielon.
Kaj li ĉiam iel fartis; ni homoj, kiuj kutimas satmanĝi, ne
povas ja kompreni, kiel — tamen la familio Kubásek gardis
sian honeston senmakula, ĉar ĝin ili aprecis kiel preskaŭ
Dion, kaj iliaj infanoj estis pli bonedukitaj ol la infanoj de la plej riĉaj familioj el la urbo. En tiu tempo, pri kiu ni rakontas, ĉiuj iliaj gefiloj estis jam memstaraj. Ne pasis festotagoj en jaro, ke ili ne estus senditaj al la gepatroj po kelkaj guldenoj.
Sinjorino Kubásek malsekigis ĉiam la monon per larmoj kaj
sinjoro Kubásek fanfaronis, kien ajn li venis, kiel bravajn infanojn donis al li Dio. Ke ili estas bravaj liamerite, tion li neniam mencietis, sed li ne povis kudrefermi la buŝon de pru-
dentaj homoj, kaj tiuj ofte prezentis al li sur plado tiun ĉi bongustan rostaĵon; ekzemple la maljuna preĝeja ˛orestro Putyn-
ka. Putynka estis famkonata kiel severa grumblulo, kiu laŭdis
nur por unu groŝo, se oni jam meritis laŭdon por tuta gulde-
81
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
no. ĉe li estis Kubásek registrita en ora libro, precipe pro tio, ke li frapis la tamburojn tiel bone, kiel neniu en la urbo.
Kubásek nombris la paŭzojn harprecize kaj ekfrapetis ĉiam
ĝustatempe, eĉ se li havis en tuta Kredo nur unu solan oko-
nan noton. Kaj kiel li vibrigis la tamburojn en la komencfan-
faroj! Putynka mem ne sukcesis ion similan, kvankam li ofte
ekzercis tion. Ja jes, la tajloraj manoj! Facilaj kiel plumero kaj elastaj kiel kordo! Multaj el la muzikistoj estus volintaj frapi la tamburojn, sed oni ne povis ellogi permeson de Putynka.
”Aŭ karbo, aŭ neĝo”, diradis la maljuna Putynka, ”cindro
valoras neniom”. Per tio li volis diri, ke li ne ŝatas ion duone-can, mezkvalitan, ke li volas havi ĉe la tamburoj homon tu-
tan, kaj tia estis liaopinie nur Kubásek, kiu taksis sian arton same alte. Dum pligrandaj festotagoj eĉ unu solenan meson
li ne preterlasis; tiun tempon li oferis jam al Dio kaj — al tamburoj.
Sinjorino Kubásek estis ja brava, laborema kaj pacienca
virino, sed Dio donis al ŝi la doton de elokventeco kiel al ĉiu slavino. Ankaŭ krom la tamburado en la preĝejhoro havis ŝia
edzo aliajn kapricojn, pri kiuj ŝi ne silentis. Kiel ĉiu tajloro, li emis kudri dimanĉe kaj festi bluan lundon . Tiutage li volonte legis kronikojn, kiujn pruntis al li instruisto Òivna. Se Kubá-
sek sidis ĉe kroniko, li ne forlasis la libron, eĉ se la benko sub li bruletus. Kaj multfoje eĉ tagmanĝo mankis; kie do sinjorino Kubásek estus preninta la anĝelan paciencon?
Ankaŭ alimaniere nia majstro estis obstina en sia metio,
kaj pro tio kreskis sur lia malfekunda vivokampo abundege
da artemizio. La majstrino povus al ni rakonti pri tio histori-aĵojn. ŝia plej peza riproĉo estis enhavita en la sentenco: Pro kudrilo vi forbruligas kandelon!
82
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Tiu ĉi diraĵo, unuavide senkulpa kaj ne tro enhava, signi-
fis por Kubásek tre malgajan okazintaĵon. Ne bonvolu indig-
ni, se mi ĝin rakontos. Eble vi legis jam pli grandajn naivaĵojn ol estas tiu, kiun vi aŭdos de mi. Nu kaj krome —: saĝa homo
legas kiel Kubásek siajn kronikojn; tamen li ne legas nur por
legi kaj forgesi la realon, sed por fruktuzi la legaĵon por la vivo. Bona homo ne kredus, kiel grava objekto estas en la tajlormetio la kudrilo. Mi ne pensas tion nur teorie, nome ke la
tajloro per la kudrilo pike perlaboras sian ĉiutagan vivon, sed mi aludas la praktikon. Ne estas unu kudrilo tia kiel la alia.
Per iu kudrilo oni sukcesas nenion, eĉ se oni estus la fama
kortega tajloro Mottl mem. Per la alia oni kudras tri jarojn,
kvin pantalonojn, dek veŝtojn kaj nur nun la kudrilo fariĝas
vera kudrilo. ¯i sukcese elkoviĝis! La fadenon oni povas traigi ankaŭ en mallumo, ĝi mem teniĝas inter la fingroj, kaj — kio
estas la ĉefaĵo de la tajlormetio — ĝi kudras per si mem. Lertaj tajloroj havadas tian sian kudrilon: se iu alia tuŝus ĝin, ili farus alarmon; ili, promenante dum blua lundo, kunprenas ĝin
bele kaj firme enpikitan. Tia kudrilo estas nepereigebla, kiel la sento de justeco inter la popolo.
Tian kudrilon havis ankaŭ nia majstro Kubásek. Kiel longe
li posedis ĝin, li ne memoris plu, sed li ne forgesis pri ĝi, eĉ kiam li nombris la paŭzojn de la tamburoj en la preĝejo. Se
oni estus ĝin ĵetinta inter centojn da kudriloj, li estus ĝin tro-vinta inter ili, kvankam ĝi havis nenian specialan signon en
sia pasporto.
Tiu kudrilo kudris al li per si mem, ĝi pikis en la ŝtofon kiel veneno kaj traglitis kiel angilo; se la fadeno estis jam fini-
ĝanta, ĝi preskaŭ aŭtomate haltis, kvazaŭ ĝi scius, ke sen la
fadeno ĝi perdas ĉiun valoron.
83
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Diru nun, kial li devus ĝin ne ŝati, kial li devus ĝin ne ami, kial li devus ĝin ne taksi altege!
Estis sabato antaŭ pentekosta dimanĉo. Kubásek devis
proksimume dek tagojn tre diligenti. Li ricevis tiom da laboro, ke li ne sciis, kion li prenu pli frue en la manon. Estis ja nur vestaĵoj por geknaboj kaj por malriĉa laborista popolo; sed
tiuj ĉi pli ĝojatendas la novan veston prenotan dum festota-
goj, ol ĉiu alia. Kubásek kiel prudenta homo sciis tion kaj kudris, ĝis li sentis rigidiĝon en la manoj kaj en la tuta korpo. Li daŭrigis la laboron ankaŭ dum noktoj, por ke li povu plenumi la promesvorton, kaj dum la antaŭa blua lundo li legis nur
unu ĉapitron el la nova libro de instruisto Òivna, kaj eĉ pro
ĉi tio li devis suferi riproĉvortojn de sia edzino. Edzino Kubá-
sek helpis lin, kiel ŝi povis, ŝi ja mem estis preskaŭa tajloro, kaj ŝi neniam ion fuŝis. Dank’ al Dio, la laboro bele progresis.
Antaŭ sabatvespero preskaŭ ĉiu laboro estis preta, ĉiuj pecoj
forportitaj kaj liveritaj. Restis nur unusola afero, la ĉefa, kaj tiun ĉi lasis la majstro kiel lastan, ĉar li intencis montri per ĝi sian arton.
Lia favoranto kaj amiko, la instruisto Òivna, havis krom
nuraj knabinoj unusolan fileton, Venĉjon, kiu estis jam pre-
skaŭ kvarjara, Venĉjo estis karesinfano, kiun la paĉjo adoris
preskaŭ kiel dion, kaj li estis ricevonta je la pentekosta di-
manĉo la unuan pantalonon, unuan jaketon, sume: la unuan
viran vesteton. La saĝa Kubásek bone sciis, kion signifas por
infano: ricevi la unuan pantalonon, kaj Òivna ne devis al li
ordoni aŭ lin eĉ je animo priĵuri, ke li ĝismorte estus kolerigita, se Venĉjo ne havus je la pentekosta dimanĉo la veston
preta. Venĉjo venadis kun servistino jam ekde ĵaŭdo al Kubá-
sek por demandi, ĉu la pantalono estas jam kudrita. Kubásek
84
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
lin konsolis per plej sanktaj promesoj, ke li alportos ĝin pre-ta plej malfrue je la sepa horo matena je pentekosta dimanĉo;
ĉe tio li aludis, ke la vesteto estos belbela kaj ke certe ĉiu knabo sur la strato postrigardos lin. Ankoraŭ sabate, kiam sinjo-
rino Kubásek estis sur la foirplaco, kaptis ŝin sinjorino Òivna kaj minacis, se la majstro ne plenumos sian promesvorton, ke
li rajtos nek al ŝi nek al ŝia edzo aperi antaŭ la okuloj. Tiuj ĉi urĝadoj ne tuŝis la majstron. Kubásek estis jam tondinta la
ŝtofon kaj preparinta ĉion por kudri. Necesis nur sidiĝi al la laboro; antaŭ noktmezo la vesto povos esti preta, frumatene
li povos ĝin gladi. Kubásek pro la kelktaga laboro estis ja laca, ankaŭ la hodiaŭan nokton li dormis malmulte, li sentis premon sur la palpebroj kaj iomete rigidiĝon en la fingroj, tamen oni ne povas prokrasti devigan aferon, eĉ se la fingroj forfa-lus.
Kubásek iom vespermanĝis, kaj maĉante ankoraŭ panon
en la buŝo, elserĉis sian kudrilon, traigis fadenon kaj eklaboris. La edzinon li sendis en la gastejon Ruĝa bovo por forti-
ga kruĉo da biero. La unuan kaj la duan fadenon li feliĉe el-
kudris; kiam li estis traiganta la trian, okazis io, kio al li jam longe ne okazis: Lia kudrilo elfalis el lia mano.
La pia majstro ekblasfemis en la animo kaj komencis ĝin
serĉi; sed kvankam cetere li havis bonajn okulojn, li ne povis
ĝin trovi.
La majstro ekblasfemis la duan fojon, ĉifoje jam laŭte, kaj
tuj poste la trian fojon, sed la kudrilo nenie estis trovebla; ĝi estis malaperinta, kvazaŭ la diablo mem ĝin estus forblovinta.
Kubásek iĝis ĉagrena kaj kolera, ĝis la vejnoj vidiĝis sur lia frunto, kaj puŝis fulmotondrojn el la buŝo kontraŭ la malbe-nita kudrilo. Jen li ekmemoris, ke oni ne plu bone vidas por
85
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
serĉi. Li lumigis do du-krejceran kandelon, kiu kuŝis sur la
breto, kaj en ĝia lumo li ree serĉis la kudrilon. De sur la klinita kandelo gutis torente sebo sur la plankon.
Jen revenis la edzino de Kubásek kun la biero kaj vidante
la spektaklon, ŝi indigniĝis.
”ĉu vi, maljuna, freneziĝis?” ŝi atakis la edzon. ”Ja post la
tagmanĝo mi pene frotlavis la plankon por tiu dia pentekosto,
kaj vi la tutan malpurigos per sebo!”
Kubásek senvorte daŭris serĉi; la sebo konstante gutis de
la kandelo.
”Mi petas vin pro Dio, kion vi faras? Tion ja dum mia vivo
mi ne vidis!” komencis ardiĝi edzino Kubásek.
”Nu”, respondis la majstro malvolonte, ne levinte la kapon;
”ĝi falis al mi ien, diabloj scia kien! ¯i ne havas krurojn, ĝi ne povas esti malproksime”.
”Ankoraŭ komencu blasfemi! Kio falis al vi?”
”Kudrilo”.
”Malmulte parolinde!”
Kubásek rektiĝis, dum sekundo fiksis la oklojn sur la edzi-
non kaj rediris grave kaj laŭte: ”Mia kudrilo!”
”Nu, lasu la kudrilon kudrilo, kaj prenu alian”, respondis
sinjorino Kubásek. ”Pro malinda kudrilo vi forbruligas du-
krejceran kandelon!”
”Pro malinda kudrilo? ĉu vi scias, kio estis mia kudrilo? Eĉ
se kvaronfunton da vakso mi devas forbruligi, mi devas kaj
devas ĝin trovi!”
”Antaŭ ol trovi ĝin, vi povus havi la pantalonon preta!” Kaj
devigante sin al moderemo, diris la majstroedzino: ”Prenu,
paĉjo, alian kudrilon, trinku iomete kaj eklaboru! Tiujn ĉi ta-86
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
gojn vi dormis ja preskaŭ neniom. Antaŭ morgaŭ vi ne finos
la laboron.”
”Ke vi almenaŭ rekonas, ke mi estas laca de laboro! Kiel mi
eklaboru, se mi ne havas mian kudrilon! Per alia mi hodiaŭ
neniel plu sukcesos. Mi scias tion. Trovu ĝin al mi; mi ne sentas plu eĉ mian kapon. Per alia kudrilo mi jam ne tuŝos la la-
boron.”
”Tion vi nur sugestas al vi”, rediris la majstroedzino kaj
serĉis helpe de la kandelo, kiu jam-jam elbruladis. La kudri-
lo nenie estis trovebla. La kandelo forbrulis.
”Estas ja ekonomio”, ŝi rezonis: ”pro kudrilo li forbruligas
kandelon.”
Sed la majstro saltleviĝis kvazaŭ vespo estus lin pikinta,
prenis la ĉapon kaj elkuregis tra la pordo. Sinjorino Kubásek
viŝis sian buŝon per la antaŭtuko kaj pensis: Li iru, ekstere li almenaŭ iom aerumos kaj malvarmiĝos. ŝi lumigis lampon,
prenis tranĉilon, forgratis la sebon de sur la planko kaj kom-
encis frotlavi la malpurigitan lokon. Daŭris longe, antaŭ ol ŝi estis preta, kaj nur nun ŝi rememoris pri la familipatro, kie li estas. Kubásek ne venis. ŝi kuris malsupren sur la ŝtuparo al
ambaŭ najbarinoj por demandi pri li. La majstro ne estis tie
kaj ili diris, ke ili lin ne aŭdis iri supren.
Sinjorino Kubásek elkuris antaŭ Koráb sur la straton, rigar-
dis ĉiudirekten. Ekstere estis jam mallumo kaj pluvo prepa-
riĝis; de nenie oni aŭdis paŝojn. La majstroedzino eksentis
angoron pri la edzo. Tion ĉi ankoraŭ neniam li faris dum la
tuta tempo de ilia kunvivo; kaj pro tia bagatelaĵo: pro mize-
ra kudrilo, kiaj estas du aŭ tri por unu krejcero!
Iu venas el la urbo; li iras kvazaŭ sur bareloj.
Eble estas Kubásek! La sango kaj spiro haltis en ŝi. La iran-
87
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
to alproksimiĝis; pezo de cent funtoj falis desur la koro de
sinjorino Kubásek: ŝia edzo ne estis tio. ŝi ekkuris en la an-
taŭurbon kaj iris rigardi en la gastejon ĉe Bovo.
Tie Kubásek eĉ tute ne estis.
Alian gastejon li neniam vizitis. La majstroedzino revenis
hejmen. El la korto de sinjorino Stránecká eliris al ŝi renkonte stalservisto.
”ĉu estas vi, sinjorino Kubásek?”
”Jes, mi estas. ĉu vi ne vidis mian edzon Kubásek?”
”ĵus mi vidis lin. Malantaŭ la korto li promenas ĉe la puto.
Mi demandis lin, kion li faras tie, sed li ne emas tro paroli.”
Sinjorino Kubásek sagrapide ekkuris de la strato supren
sur la kampolimon kaj preter la garbejoj malantaŭ la korton,
kie estis la puto.
La puto estis jam ekster la korto kaj eĉ dumtage ne estis tie
gaje. Apud la puto staris ŝia edzo. Sinjorino Kubásek alkuris
al li, prenis lin per ambaŭ manoj je kubuto kaj alparolis lin
afable, milde:
”Maljunuleto, venu hejmen; estas ja malvarme ekstere, vi
povus malvarmumi. Venu, mia maljuna, venu; la biero al vi
tute sengustiĝos.”
”Bone, ke vi venas, edzino,” respondis la majstro obtuze.
”Je unu kvaronhoro pli malfrue kaj mi estus jam tie ĉi en la
puto.”
Sinjorino Kubásek froste ektremis.
”Lasu tian pekan parolon, maljunuleto! Vi ja estas kristano
kaj ni jam tiom eltenis kune, kaj morgaŭ estas pentekosta
dimanĉo!”
”Prave, pentekosta dimanĉo! Kaj mi hodiaŭ ne taŭgas plu
al laboro kaj mi ne elkudros la vesteton por la knabo de Òiv-
88
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
na, kvankam mi sankte promesis, ke tio estos. Mi estas ma-
linda viro, ke mi ne plenumis la promesvorton, kaj eĉ al Òiv-
na, kiu jam tiom da bono faris al mi: kaj Venĉjo ĝojatendas la novan vesteton kiel dian kompaton. Ho, pri tio mia kapo neniam forgesos.”
”Lasu do tiajn ideojn! Neeblo estas neeblo. Mi jam ĉion
pravigos ĉe Òivna. Venu, maljuna, hodiaŭ vi ne povas plu la-
bori; tiom da noktoj vi ne dormis, vi ripozos. Venu, kaj mor-
gaŭ vi estos ree vigla kiel lojta fiŝeto. Venĉjo havos vesteton por alia festotago.”
Kubásek lasis sin forkonduki. Hejme li eltrinkis la bieron
kaj la edzino kuiris al li teon el sambukfloroj. Li lasis sin mal-vesti kaj kuŝigi en la lito. La edzino Kubásek ne foriris de li, antaŭ ol li ekdormis. Estis jam longe post noktomezo. Matene, apenaŭ frotmalferminte la okulojn, rigardis Kubásek al
la tablo apud la fenestro, kie kuŝis la nekudrita vesteto de
Venĉjo. Li nubigis la mienon kaj malgajiĝis.
Edzino Kubásek estis jam preskaŭ kuirinta la matenman-
ĝon. ŝi turnis sin al li kaj afable parolis: Dormu ankoraŭ,
paĉjo, dormu, vi nenion malfruis. Apenaŭ mi matenmanĝos,
mi kuros al Òivna por likvidi tiun vian aferon. Ne zorgumu,
ĉio reboniĝos. Post kiam mi revenos, vi bele matenmanĝos
kaj razos vin. Ni havas pentekostan dimanĉon, vi devas iri al
la solena meso kaj plezure frapos la tamburojn. Por tagmanĝo
mi faros al vi bovidaĵon sur bulbo kaj ie mi havigos al vi ku-
kumon por salato.
La majstro senvorte rigardis la horloĝon apud la pordo.
Estis preskaŭ duono antaŭ la sepa; plej malfrue je la sepa la
laboraĵo estis liverota. El lia afliktita brusto eliĝis ĝemo. Sinjorino Kubásek ligis sian plej belan kaptukon ĉirkaŭ la verto, 89
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
transĵetis lanan ŝultrotukon kaj rigardinte dum momento en
la spegulon sur muro, ŝi foriris. La majstro ellitiĝis kaj iris serĉi tiun sian kudrilon, preskaŭ foruzante per rigardo la okulojn. La kudrilo nenie estis trovebla. Tio ne okazis per si mem, li murmuris al si, tio estas fatala signo. Dio disponu. Li eksidis, kunmetis la manojn sur la genuoj kaj klinis la kapon. Li
rememoris pri la puto malantaŭ la kordo de Stránecká kaj pri
ĉiuj hieraŭaj pensoj, kiuj lin tiel senprudentigis, ke li estus preskaŭ saltinta en puton. La honto, bedaŭro, malŝato de si
mem preskaŭ senigis lin de prudento. Se iu en la urbo scius
pri li tion, kion tiu pensus pri li? La konscio, ke li, maljuna, prudenta homo, intencis fari tiel malnoblan agon, tiom turmentis lin, ke li tremege ĉagreniĝis pri si mem.
”Paŭlo, Paŭlo!” riproĉis lin la turmentata konscienco, ”kien
malaperis via reputacio? Kiel malbelan kuiraĵon vi preparis
por vi?!”
Li stariĝis kaj volis sin lavi; sed li ekmemoris, ke li ankoraŭ ne estas razita. Li faris preparojn por tio: li starigis poteton sur la tablon kaj apogis al ĝi spegulon. Li sapumis la vangojn kaj akrigis la razilon. Li komencis sin razi, sed lia mano tremis kaj, ho ve! li vundis sin kaj sango aperis sur lia vango. Nu, ne estos tro malbone, li pensis kaj daŭris sin razi. Subite li ekskuiĝis kaj ekkriis. Lia tuta dekstra vango sangruĝiĝis, kaj la sango miksita kun sapaĵo, torente gutetis. Li stariĝis. Jen revenis edzino Kubásek. Ekvidinte la edzon sanganta, ŝi morte paliĝis.
”Sinjoro Kristo! Paĉjo!” ŝi ekkriis timigite.
”Donu al mi akvon kaj lavu min. Mi tranĉvundis min.”
Sinjorino Kubásek lavis lin kaj respiris. Sur la maldekstra
vango havis li supre malgrandan, sed sub ĝi grandan tranĉon.
90
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Li daŭre sangis, la sango neniel haltis. La majstroedzino ŝir-
pecigis tindrospongon kaj gluis liajn tranĉvundojn. Fine ŝia
operacio estis preta. Kubásek rigardis en la spegulon. A˛, ve
al mi, ve! li plorĝemis malgaje. Hodiaŭ mi ne povas iri sur la preĝej˛orejon. Kiu frapos la tamburojn? Ho mia reputacio!
ĉe Òivna mi perdis ĝin, ĉe Putynka mi perdos ĝin ankaŭ. ĉio
turnas sin kontraŭ mi! Prefere mi estus saltinta en la puton.
”Ne estas ja ankoraŭ la oka horo kaj antaŭ la dekunua vi
povas iri en la urbon kaj en la preĝejon.”
”Tion mi espereble ne faros! Ke oni pensu, ke mi estas
interbatiĝulo el brandejo! Plenumu, edzino, mian deziron, kaj
silentu. Mi estas homo bedaŭrinda. Lasu min al mia sorto.”
”Vi ja povas per tuko kovri la vizaĝon.”
Kubásek kapneis kaj perdis la memfidon. En la animo li
priploris sian perditan reputacion. La tutan antaŭtagmezon
li sidpasigis senvorte; kiam estis la dekunua, li eligis larmon kiel pizo. Li ne matenmanĝis kaj preskaŭ ne manĝis ankaŭ
tagmeze. La manĝopecoj kreskis en lia buŝo, ke li ne povis
gluti ilin.
Post la tagmanĝo edzino Kubásek serĉis inter la vestaro sur
pendhoko, kiu anstataŭis la ŝrankon, kaj laŭ kutimo ŝi trapal-
pis ankaŭ la veŝtopoŝojn. Jen ŝi ekkriis ĝoje: ”Mi jam havas
ĝin!”
Kubásek saltleviĝis kaj liaj okuloj ekfajreris. La edzino al-
portis al li lian kudrilon; ĝi estis en la poŝo de lia labortaga veŝto. Kara Dio scias, kiamaniere ĝi venis tien. Kredeble ĝi
falis tien, kiam li estis traiganta la trian fadenon. Kubásek
revigliĝis kieląmeleono, se oni ĝin akvumas post longa
transporto al Egiptujo. Li sendis por kruĉo da biero, sidiĝis ĉe la tablo kaj rekomencis kudri la vesteton de Venĉjo. Vespere
91
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
ĝi estis preta, la majstroedzino forportis ĝin al Òivna kaj petis tie ankoraŭfoje pardonon por sia edzo.
Kubásek preskaŭ timis eniri en la urbon kaj de malproksi-
me li evitadis Òivnan kaj Putynkan. Tamen li foje neatendite
renkontis Òivnan. La sinjoro instruisto recitis al li litanion de riproĉoj kaj Kubásek ne protestis. Nur unu larmo gutis el lia
okulo. Tiu larmo moligis Òivnan. Li premis manon al la majs-
tro kaj diris al li, ke li venu por pruntepreni libron. Samtage vokis lin Putynka, la ˛orestro. Tiu ĉi estis pli timinda patrono, kaj li tiamaniere vortatakis Kubásek, ke ne restis sur li eĉ unu fibro seka. Kubásek akceptis senvorte la merititajn riproĉojn, kaj kiam Putynka volis nepre scii, kial je la pentekos-ta dimanĉo li forlasis siajn tamburojn, li rakontis al li ĉion, kio okazis. Putynka aŭskultis lin, prenis gravmiene naztabakon
inter la fingrojn, pesis ĝin en la dekstra mano kaj enflaris laŭ sia laŭta maniero. Post eta paŭzo li respondis kortuŝite: ”Postmorgaŭ ni havas pagatan funebran meson je la naŭa. Venu,
Kubásek, frapi la tamburojn. Vi ricevos unu guldenon.”
De la mortinta Putynka mi audis tiun ĉi historieton pri la
kudrilo. Oni diradis pri Putynka, ke li estas saĝa homo, nome
tiukaŭze, ke se li rakontis ian okazantaĵon de vivo, li neniam parolis vane, sed li ĉiam ion tendencis, kion li fine eldiris, por ke ĉiu lin bone komprenu. Ankaŭ la kudrilo de Kubásek ne
estis preterlasita de lia saĝo.
”Ni metu manon sur la koron, li diris al mi ĉe la fino, ĉu ne
havas ĉiu el ni sian kudrilon, pro kiu li forbruligas kandelojn?
Kaj ne nur ni opaj homoj, sed ankaŭ tutaj nacioj …”
”Mi rekonas, ke vi pravas,” mi rediris, almenaŭ mi jam
kelkfoje forbruligis kndelon pro kudrilo. Ni homoj estas ja
92
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
tiaj: por bagatelaĵo ni oferas iam multon, ofte eĉ la propran
bonfarton.
”Jes, jes, mia kara sinjoro,” aldonis Putynka, ”tamen ni ne
forgesu ankaŭ prudente kaj sanmense pesi eĉ la plej bagate-
lan aferon, ĉar afero laŭŝajne malgranda povas havi grandajn
konsekvencojn.”
”Prave,” mi jesis, ”unu skatolo da alumetoj kostas ja nur
unu krejceron, sed da fiodoro en ĝi estas por kvin bohemaj
groŝoj.”
”Jes, jes,” li aprobis kontente kaj prezentis al mi sian taba-
kujon. Kaj estis granda privilegio, se Putynka al iu ĝin prezentis.
1884
(T. Pumpr)
93
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Jan Neruda
(1834-1891)
Unu el la plej grandaj poetoj ĉeąj. Redaktoro de liberala ĵurnalo
”Národní listy”. Fraŭlo ĝis sia morto. Multon li verkadis, precipe felietonojn por sia ĵurnalo, mallongajn rakontojn kaj felietonojn pri siaj tiam grandaj vojaĝoj. Sed lia ĉefa signifo estas en poezio. ”Lia forto estis, ke li sciis kunigi en si la hejman tradicion de la popolkantoj kun la kulturo de la eŭropa okcidento. En la pli junaj versoj estas sufiĉe da kruda naturalismo, sed maljuniĝante li mirinde puriĝas kaj sublimi-
ĝas: en la aĝo, kiam la oeteraj mallaŭtiĝas, trovas Neruda sin mem kiel poeto. ĉe la fino de lia viraĝo naskiĝas lia poeziplena, kerna liriko de unika valoro. En liaj ”Simplaj motivoj” parolas pri si maljunulo sobre kaj honteme, serĉante kaj trovante por la subjektiva sento esprimon ĝeneralan kaj necesan. Li vidas kaj trovas sin laŭ la vidmaniero de la homaro, t. e. kiel tipo. Bazaj kaj tipaj eatas la sentoj kaj sinte-noj, kiujn li donas el si mem kaj ofte ankaŭ tipe esprirnas ilin, iam *pere de neforgeseblaj analogioj el la naturo.” (F. X. Ôalda). Ankaŭ pa-triotajn sentojn li sukcesis esprimi iam per versoj, kiuj longe konservos sian vivan efikon. *
AL LA PATRINETO
ĉiun senton nur silente
portas mi en mia koro,
eĉ la panjon mi sciigas
nek pri ĝoj’ nek pri doloro.
Kio kaŭzas, mia panjo,
ke vi tamen ĉion vidas —
94
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
kiam ĝojas mia koro,
ke okuloj viaj ridas?
Kio kaŭzas, mia panjo,
ke vi ĉion klare vidas —
kiam ploras mia koro,
ke vi en angul’ eksidas?
1868
(M. Lukáô)
NIA HORLO¯O
Kiam al mi Joĉjo venis
kaj min arde ĉirkaŭprenis,
alestanto estis nur
la horloĝo sur la mur’:
ĉiam gaje ĝi tiktakis,
kaj post ĉiu kiso nia
ŝmace ankaŭ ĝi ekklakis …
Tempo venis nun milita
kaj mi estas forlasita!
La horloĝo sur la mur’
nun tiktakas sen plezur’:
ĝi rapidas tre malmulte,
kaj post ĉiu ĝemo mia
klakas ankaŭ ĝi singulte.
1873
(M. Lukáô)
95
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
MONTARA BALADO
”Diru al mi, avineto, kion faru oni,
por al homo tre vundita novan sanon doni?”
”Jen efike povas helpi unu sola ago:
ŝmiri vundon per printempa suko de plantago..”
”Kiel oni, avineto, malsanulojn flegas,
kiam febra bruldoloro ilin turmentegas?”
”Suferanto kuraciĝas, infaneto kara,
sole per folioj freŝaj de fraguj’ arbara.”
El la hejmo for al kampo kuras la infano:
”Donu sukon, ho, plantago, urĝan por la sano!”
Kaj de tie al arbaro celas kuro ĝia:
”Donu foliaron junan, vi fragujo dia!”
Kion diris, ĝi akiris — reen ĝi rapidas;
Kriston oni krucumitan en preĝejo vidas.
”ŝmiras mi la sanktan bruston, viajn vundojn lavas
ne plu sentos vi doloron, kiun nun vi havas!
Sur la kapon la foliojn meti al vi lasu,
por ke la terura febro de la korpo pasu!”
Sonoriloj de l’ preĝejo vokas la popolon,
96
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
homoj mute genufleksas, Dian miras volon:
kion la infano revis,
jen plenumon ĝi rioevis! —
¯is nun havas la vilaĝo bildon de l’ Sinjoro,
sur vizaĝo Lia manlias signoj de doloro,
blanka Lia korp’ similas al lilia floro.
(M. Lukáô)
PRE¯O
Ho Dio, donu gloron al Johano,
Karolon benu per konstanta sano,
al Aleksandro donu bonhumoron,
ĝojigu via ĉiopova mano
per mono Teodoron kaj Viktoron,
kaj Ferdinandon per edzino bela,
modela kaj neniam malfidela,
haj al Jozefo donu grandan saĝon
kaj al Antono la plej longan aĝon,
kaj, ĉar mi preĝis tiel bon-intence,
al mi la sumon donu rekompence.
(M. Lukáô)
97
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
KONSOLO
Se vana estas via pen’,
vin ne fordonu al ĉagren’!
Ne sekvas volon tuj plenum’.
Biblio jam atestas,
ke Dio diris: ”Estu lum’”.
kaj lum’ — ĝis nun ne estas!
1875
*(M. Lukáô). *
KONSENTO
Sub pino plendis viro al alia viro,
ke la virin oj estas malfidelaj.
Du korvoj sur la pin’ konstatis
kun ekmiro, ke la kornikoj estas tre malhelaj.
(M. Lukáô.)
98
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
LI ESTlS FRIPONO!
Horáâek jam mortis. Lian morton neniu bedaŭras, ĉar oni
konis lin tra la tuta Praha-kvartalo Malá Strana. En Ma-
lá Strana ĝenerale unu najbaro tre bone konas la alian, eble
tial, ĉar entute li ne konas pluajn homojn; kaj kiam Horáâek
mortis, oni rakontis inter si, ke bone okazis tiel, ĉar tiamaniere faciliĝos la sorto de lia bona patrino kaj plue, ke ”li estis fripono.” En la dudekkvina jaro de sia aĝo li mortis subite, kiel anoncis la listo de la mortintoj; en listo ne estis notita lia karaktero, ĉar, kiel sprite diris la proviziestro en la apoteko, fripono tute ne havas karakteron. Ho jes, estus alia afero, se la sinjoro provizestro estus mortinta! Kontraŭ li kaj pri li neniu sciis ion riproĉindan! La kadavro de Horáâek estis transpor-tata kune kun aliaj kadavroj el la komunuma kapelo — ”kia
viro, tia fino” — diris sinjoro provizestro en la apoteko — kaj malantaŭ la veturilo marŝis malgranda homamaso, konsist-anta plejparte el almozuloj iom festotage vestitaj kaj sekve de tio des pli facile distingeblaj. Nur du homoj el la amaseto
apartenis al la akompanantaro de Horáâek: grandaĝa patri-
no kaj tre elegante vestita juna sinjoro, kiu kondukis ŝin. Li estis tute paliĝinta, lia paŝado iel ŝancela kaj neoerta, ja ŝajnis eĉ, kvazaŭ li ĉiumomente febre ektremus. La geburĝoj de
Malá Strana preskaŭ tute ne atentis la plorantan patrinon,
faciliĝis ja ŝia sorto; kaj se ŝi ploris, do ŝi faris tion laŭ maniero de ĉiuj patrinoj kaj povas esti, ke eĉ pro ĝojo; sed la juna sinjoro verŝajne devenis el iu alia kvartalo, ĉar neniu lin konis.
”Kompatindulo, li mem bezonus subtenon. Li certe kuniras
nur por fari komplezon al sinjorino Horáâek! — Kiel? ĉu lia
99
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
amiko? — Cetere, kiu montrus pri si, ke li konis tiun publike
malhonoritan! kaj krom tio Horáâek ne havis amikojn de post
sia infanaĝo, ĉiam li estis fripono! — Kompatinda patrino. —
Kaj la patrino dumvoje ploregis, sur la vangoj de la juna sinjoro fIuis abundaj larmoj malgraŭ tio, ke Horáâek estis fripono jam de sia infanaĝo.
La gepatroj de Horáâek posedis malgrandan negocejon. Ili
fartis sufiĉe bone, kiel ĝenerale fartas ĉiuj komercistoj posedantaj propran butikon, ĉirkaŭ kiu loĝas multaj rnalriĉuloj.
Memkompreneble, po krejceroj kaj groŝoj por ligno, butero
kaj graso la mono malrapide kolektiĝas, precipe se oni devas
ĉiam aldonadi iom da salo kaj kumino; sed rekompence alflu-
as kontantaj groŝoj kaj dugroŝajn ŝuldojn oni laŭorde partop-
agas. Sinjorino Horáâek havis ja favorantinojn ankaŭ inter
oficist-edzinoj kaj ili laŭdis ŝian bongustan buteron. Ili aĉetadis da ĝi multe, ĉar ili pagadis nur je la unua tago de ĉiu monato.
Ilia fileto Francisko estis jam preskaŭ trijara kaj portadis
ankoraŭ knabinan robon. La najbarinoj diradis, ke li estas
abomena infano. La infanoj de la najbaroj estis senescepte pli aĝaj kaj Francisko malofte kuraĝis ludi kun ili. Foje ili post-kriis judon, Francisko troviĝis inter ili kaj ne kriis kune, la judo postkuris la infanojn, kaptis Franciskon, kiu fuĝi eĉ ne
intencis, kaj insultante gvidis lin al liaj gepatroj. La najbarinoj miregis, kia fripono estas jam la eta malbela Francisko.
La patrino ektimis kaj konsiliĝis kun la edzo.
”Mi ne batos lin, sed hejme inter la infanoj li sovaĝiĝus, ĉar ni ne povas gardi lin, do ni donos lin en infanvartejon.”
Francisko ricevis pantalonon kaj plorante iris en la infan-
vartejon. ĉi tie li side pasigis du jarojn. La unuan jaron ĉe la 100
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
tutjara ekzameno li ricevis bulkon kiel rekompencon por sia
silentemo, la duan jaron li estus ricevinta bildeton, se ia oka-zajo tie estus renversinta tion. En la tago antaŭ la ekzameno
tagmeze li iris hejmen. Li devis preteriri la domon de riĉa
bienposedanto. Antaŭ la domo en sufiĉe senbrua strato ku-
radis la kortbirdaro kaj Francisko ofte kore amuziĝis kun ĝi.
Hodiaŭ promenis tie kelke da meleagrinoj, kiujn dum sia tuta
vivo Francisko ankoraŭ ne vidis. Li haltis kaj rigardis ilin en ekstazo. Ne daŭris longe kaj jam li kaŭre sidis inter ili kaj kon-versaciis kun ili pri gravaj aferoj. Li forgesis la tagmanĝon kaj la infanvartejon kaj kiam posttagmeze la infanoj denuncis, ke
Francisko anstataŭ iri en la infanvartejon ludas kun meleagri-
noj, la sinjoro instruisto sendis la lernejan servistinon, ke ŝi alkonduku lin. ĉe la ekzameno Francisko nenion ricevis kaj
la sinjoro instruisto diris al lia patrino, ke necesas eduki lin pli severe, ĉar jam nun li estas perfekta fripono.
Kaj Francisko efektive estis konsiderinda fripono! En la
paroą lernejo li sidis apud la filo de la sinjoro inspektoro,
kun kiu li revenadis hejmen mano en mano. Ili ludadis en la
loĝejo de la inspektoro. Francisko rajtis luli la plej junan infanon kaj rekompence ricevadis posttagmezan kafon en blan-
ka poteto. La fileto de la sinjoro inspektoro havis ĉiam plaĉan veston kaj blankan, forte amelitan ĉirkaŭkolon; Francisko
portadis puran, sed sufiĉe flikitan veston; cetere li eĉ ne ekpensis pri tio, ka li estas alie vestita ol la inspektorido. Foje dum la instruado la sinjoro instruisto haltis apud la du knaboj, mankaresis la vangojn de la inspektora knabo kaj diris:
”Vidu, Konrado, kiel bela knabo vi estas, ke vi scias gardi vian kolumon antaŭ malpurajo! Komuniku belan saluton al la sinjoro patro.”
101
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
”Jes,” respondis Francisko.
”Kun vi mi ne parolas, flikulo!”
Francisko ne konceptis tuj, kial pro la flikaĵoj la sinjoro
instruisto ne povas sendi saluton al lia patro; tamen li supo-
zis ian diferenoon inter si kaj la filo de la inspektoro kaj pro tio li batis lin. Li estis elpelita, ĉar nerebonigebla fripono.
La gepatroj donis lin en germanan lernejon. Francisko
komprenis preskaŭ eĉ ne unu germanan vorton kaj sekve de
tio tre malbonege progresis en la lernotemoj. La instruistoj
konsideris lin maldiligenta, kvankam li sufiĉe klopodis, kaj
nemorala, ĉar li defendis sin ĉiam, kiam la knaboj incitis lin kaj li ne scipovis germane klarigi la kaŭzon de liaj interbati-
ĝoj. Kaj la knaboj havis sufiĉe da okazoj por lin inciti. Ofte li diris ion ridindan per sia balbuta germana lingvo kaj ankaŭ
alimaniere li prezentis okazon por mokoj. Sed ilia ĉefa amu-
zo estis, kiam foje li venis en la lernejon kaj havis fingrodikan horizontale elstarantan vizieron sur sia kukforma verda ĉapo.
Lia patro pro tio speciale iris en la kvartalon de Malnova Ur-
bo, por elekti al li ion apartan. ”¯i ne rompiĝos al vi kaj la suno ne brunigos vin,” li diris alkudrinte la vizieron kaj Francisko efektive opiniis, ke li posedas ion apeciale ornaman kaj marŝis fiere en la lernejon. Senfina rido bonvenigis lin, la knaboj ĉirkaŭsaltis lin kaj ĉar lia viziero inter vizieroj estis kiel tabulego inter tabuloj, ili nomis lin ”tabulegulo.” Francisko
disbatis al unu el ili la nazon per sia tabulego, pro kio li ricevis la unuon el la moroj kaj li devis klopodi, por esti akceptita en gimnazion.
La gepatroj ĉiamaniere zorgis, ke el ilia fileto io fariĝu, por ke li iam ne devu tiel malfacile perlabori la panon kiel ili. La instruistoj kaj najbaroj persvadadis ilin forlasi tiun intencon 102
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
dirante, ke mankas al li la talento kaj krome ankoraŭ, ke li
estas fripono. Eĉ inter la najbaroj li havis tiun ĉi reputacion.
Koncerne ilin li havis specialan malfeliĉon, kvankam li ne
misfaradis pli ol iliaj infanoj, eble ankoraŭ malpli. Kiam ajn en la strato li ludis per pilko, lia pilko tute certe flugis en iun malfermitan fremdan fenestron, kaj kiam li ludis kun siaj kamaradoj en koridoro per ŝtipeto, li tute certe frakasis lampe-
ton sub la kruco, kvankam li procedis kiel eble plej atente.
Francisko, kiun oni jam nomis Horáâek, tamen studis la
gimnazion. Oni ne povas diri, ke li ligiĝis kun troa diligente-co al la lernejaferoj, ili ja sufiĉe abomeniĝis al li jam en la germana lernejo, kaj liaj ĝeneralaj progresoj estis ĝuste tiaj, ke jaron post jaro li sinsekve finis la unopajn klasojn sen pli grandaj malfacilaĵoj: sed Horáâek des pli fervore lernis la aferojn, kiuj ne apartenis rekte en la lernejon. Li legis plej diligente ĉion, kio venis en liajn manojn, kaj li konatiĝis tre frue sufiĉe funde kun fremdlingvaj literaturoj. Lia germanlingva
stilo estis baldaŭ polurita — unusola klasifiko eminenta, ne
forlasanta lin dum la tutaj gimmaziaj studoj — en siaj stil-
lecionoj li havis ideojn kaj belajn parolturnojn. Lia instruis-to foje asertis, ke li havas stilon tiel florriĉan, ke ĝi preskaŭ similas la stilon de Herder. Oni konsideris tion kaj se li en
ceteraj fakoj ne sciis multon, ili diradis, ke li havas grandajn talentojn, sed ke li estas fripono. Tamen ili ne kuraĝis pereigi la talentulon kaj Horáâek traglitis ankaŭ ĉe la lasta decida ekzameno.
Li fariĝis juristo laŭ la modo kaj ankaŭ pro tio, ke la patro
deziris, ke li estu oficisto. Nun Horáâek havis ankoraŭ pli
multe da tempo por legi kaj ĉar en la sama tempo li feliĉe
enamiĝis, li mem komencis eĉ verki. Liajn unuajn provaĵojn
103
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
presis la gazetoj kaj la tuta Malá Strana treege indigniĝis, ke li fariĝis literaturisto kaj ke li verkas por ĵurnaloj, ja eĉ por la ĉeąj. Ili profetis, ke nun li rapide malmoraliĝos kaj kiam post nelonga tempo mortis lia patro, ili sciis kun certeco, ke li
mortis pro la fripona filo.
La patrino ĉesigis la negocadon. Ili fartis post nelonga tem-
po mizere kaj Horáâek devis zorgi, ke li ion enspezu. Doni
instruhorojn li ne kapablis kaj ankaŭ neniu lin volis kiel hej-minstruiston. Volonte li ĉirkaŭrigardus pri ia posteneto, sed
li ne povis tuj decidiĝi. La emo al pluaj studoj ja ne malhel-
pis lin, la juroscienco estis ja sufiĉe nebongusta nutraĵo kaj li vizitis la kolegion nur, se li enuis. En la komenco de la juros-ciencaj studoj li decidiĝis verki unu epigramon en ĉiu preleg-
horo, kiun li ĉeestos. Li komencis verki en antikva distiko, sed kiam li estis leginta sian unuan epigramon, li vidis, ke lia hek-sametro havas sep piedojn; li tre ĝojis pro sia nova verso kaj decidiĝis verki ekskluzive en heptametroj. Kiam poste li meditis pri sia eksiĝo el la kolegio, li kalkulis ankaŭ la heptame-trojn kaj iIi estis ok.
La ĉefa ĝeno estis lia amo. Knabino bela kaj vere aminda
ekflamis per pura amo al li kaj ŝiaj gepatroj ne trudis al ŝi iun alian, kvankam sufiĉe multaj fianĉoj sin anoncis. La knabino
volis atendi, ĝis Horáâek estos fininta la studojn kaj akiros
konvenan postenon. La posteneto, kiun oni al Horáâek pro-
ponis, garantiis tujan salajron, sed neniajn esperojn por la
estonteco. Horáâek tre bone komprenis, ke lia knabino ne
ĝisvivus kun li ian bonfarton eĉ ne en estonteco; al mizero li ne volis ŝin oferi. Li pensis, ke li estas enamiĝinta al ŝi multe malpli, ol efektive li estis, kaj tial li decidiĝis rezigni je ŝi. Sed li ne havis la kuraĝon repreni rekte la promeson al ŝi donitan, 104
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
li volis esti forpuŝita, pied-forŝovita: tio estis nekonscia sopiro
ĝui nemerititan doloron. Baldaŭ li trovis la rimedon. Li skri-
bis anoniman leteron, aliigis la skribformon, rakontis pri si
mem plej hontindajn aferojn kaj sendis ĝin al la gepatroj de
sia knabino. Ilia filineto ne kredis la denuncanton, sed la patro estis pli antaŭzorgema, li informiĝis ĉe la najbaroj de Ho-ráâek kaj tiam li aŭdis, ke jam de sia infanaĝo li estas fripo-no. Kiam post kelke da tagoj Horáâek venis viziti ilin, la ploranta knabino forkuris en apudan ĉambron kaj li mem estis
ĝentile elpelita el la domo. La knabineto post nelonga tempo
edziniĝis kaj tra la tuta Malá Strana flugis la famo, ke Ho-
ráâek pro friponeco estis elpelita el la domo.
Nur nun estis krevanta la koro de Horáâek; li ja perdis la
unusolan personon, ĉe kiu li trovis la amon, kaj li ne povis nei la propran kulpon. Li perdis sian kuraĝon, lia nova okupo
ekmalplaĉis al li kaj li rirnarkeble kadukiĝis kaj konsumiĝis.
Liaj najbaroj tute ne miris, ĉar laŭdire tio estas la sekvo de facilanima vivmaniero.
Lia nuntempa okupo ligis lin al privata kontoro. Malgraŭ
sia antipatio li laboris diligente kaj lia ĉefo baldaŭ tute fidis al li; li konfidis al li eĉ monon, se estis necese disporti ian.
Prezentis sian ankaŭ okazo, ke li igu dankema al si filon de la ĉefo. Foje tiu ĉi atendis lin, kiam li estis eliranta.
”Sinjoro Horáâek, se vi ne helpos min, mi devos min dro-
nigi kaj fari malhonoron al la patro por eviti propran malhon-
oron. Mi havas ŝuldon, kiun mi nepre devas repagi hodiaŭ.
Mian monon mi ricevos nur postmorgaŭ kaj nun mi estas
senkonsila. Vi portas moonon al mia onklo — konfidu ĝin
provizore al mi, postmorgaŭ oni jam ordigos tion. La onklo
ne demandos ĉe la patro pri la mono.”
105
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
La onklo tamen demandis kaj la sekvantan tagon anoncis
la ĵurnaloj: ”Mi avertas ĉiujn miajn komerc-amikojn, ke ili ne konfidu monon al F. Horáâek. Mi elpelis lin pro malhoneste-co!”
Eĉ la sciigo, ke brulas ie en iu alia kvartalo, ne estis interesinta la kvartalon Malá Strana tiom, kiom ĉi tiu.
Horáâek ne perfidis la filon de la ĉefo: li revenis hejmen kaj kuŝiĝis pretekstante kapdoloron.
La distrikta doktoro de malriĉuloj venis la sekvantan tagon
je la kutima horo en la apotekon iel enpense.
”Do la fripono estas jam mortinta?” demandis la provizes-
tro ridete.
”ĉu Horáâek? — nu jes.”
”Kaj de kio li mortis?”
”Nu ni povas skribi, ke li mortis pro apopleksio.”
”Jes! — Bone ankoraŭ, ke li ne faris ŝuldojn por medika-
mentoj, tiu fripono.”
1864
Nomo de tradukinto
106
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Jakub Arbes
(1840-1914)
Severa proleto el urba periferio. Kuraĝe celis al romanaj komponaĵoj kun vasta sociala amplekso. Perlaborante malfacile siajn vivrimedojn, kiel malbone pagata ĵurnalisto, li tamen sukcesis konservi sian verki-stan talenton. Li scias akrevide kaj kritike priskribi sed ankaŭ travidi *profunde. Li preferas ofte vivojn neordinarajn,, karakterojn nekutimajn, situaciojn strangajn, aventurojn terurantajn. Li estas romanti-kulo, kiu aspektas realisme. *
ĉIELARKA PUNKTO SUPER LA KAPO
Grizluma kaj sobra tago kliniĝis al fino.
Vibre deflugis dum absoluta senvento la unuopaj ne-
ĝeroj al tero jam de frua mateno: sed antaŭ la vespero ekblo-
vis pli forta nordvento kaj de la nuboj komencis ŝutfali la ne-
ĝo en tutaj plenmanoj.
Mi rigardis en la neĝblovadon, ĝis min, — enuigitan — la
rigardado enuigis en supera mezuro.
Cetere ne estis eĉ eble alie.
La kelkmonata apartigo de la familio, de amikoj kaj kona-
tuloj kaj senekzemple unuforma vivo, kiun mi devis vivi, ne
restis sen certa influo al mia alie persista organismo.
Mi ja estis trankvila, ŝajne eble eĉ indiferenta, aŭ almenaŭ
rezigna; malgraŭ tio en multaj momentoj, precipe dum longaj
vintraj vesperoj kaj ankoraŭ pli longaj noktoj, kiam dum
kompleta izoliteco mia fantazio pli forte senbridiĝis, mi estis nepriskribeble malgaja.
107
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Kompreni mian tiaman staton estas tamen eble ne malfa-
cile. Mi loĝis ja tute sola en simpla, malgranda teretaĝa ĉam-
breto. Krom tabula lito apud unu muro, malgranda tableto
sub la fenestreto — kontraŭ dika kverka pordo — unu seĝo,
kofro kaj breto kun libroj, ne estis en la ĉambreto alia mebla-ro.
Nur la malgranda kaj nome tiel alte situanta fenestreto, ke
mi devis suprengrirnpi la tablon, se mi volis elrigardi en la
pejzaĝon, atestis pri ia eksterordinareco.
¯i estis kradita kaj mi — malliberulo.
Kompreneble malliberulo, al kiu la konscienco faris neni-
ajn riproĉojn — malliberulo politika kaj, plie, ŝafido depre-
nanta politikajn pekojn de siaj kolegoj ĵurnalistoj; sed ĉio ĉi tamen nenion helpas, se oni scias, kun kia senekzempla enuo
oni pasigis ĉi tie iom pli ol kvaronjaron, kaj estas konvinkita, ke oni simile agrable devos ankoraŭ vivi tempon preskaŭ trioble tiom longan.
Kio kirlis dum longaj sendormaj noktoj mian animon en la
malliberejo de Âeská Lípa, rezistas priskribon.
La nervosistemo difektita de nenatura vivo komencis jam
montri naturajn sekvojn.
La iom post iom veninta melankolio ŝanĝiĝis nerimarkeble
en hipo˛ondrion.
Indiferenteco, eĉ malfortiĝo de sentemo alternis ĉiam pli
senpere kun senteksplodo.
Multfoje mi rigardis dum tutaj horoj senpense en nedifi-
nitan malplenon. Subite vidiĝis antaŭ mia psika vido ia bildo
el pasinteco — mia koro kunpremiĝis per neeldirebla doloro
kaj la okuloj malsekiĝis…
Alifoje mi senvole pugnigis la manon kaj ekminacis sencele
108
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
en malplenon; iam mi eĉ sovaĝe ekkriis kaj tuj poste ŝajne
senkaŭze ekĝemis — kaj denove mi indiferente ien fiksis la
rigardon, ne sciante kial …
Kaj tiel aŭ alimenaŭ simile mi sentis ankaŭ ĉitiufoje, kiam
enuiĝinte per la rigardado al la neĝblovado, mi desaltis de la tablo.
Longe mi trairadis la ĉambreton, ĝis fine mi faligis min sur
la tabulliton kaj ekrigardis la plafonon.
En la ĉambreto regis jam duonlumo.
El ekstero penetris al mia aŭdo sible tirata kaj tuj poste
fajfe interrompata muĝo de l’ vento kaj lulis min en medita-
don.
Mi pensis pri nenio; sed mia fantazio tamen laboris. Estis
kristnaska vespero kaj tra mia animo migris iuj necertaj re-
memoroj. Mi rememoris miajn infanojn. Venis al mi ideo, ke
eble ili nun saltetas ĉirkaŭ la kristnaska arbeto aŭ ludas kun la kripo — ke ili eble dum tiuj momentoj eĉ rememoras min…
Mi jam estis post vespermanĝo — simpla kaj ordinara —
kaj havis neniajn dezirojn ol okupi mian spiriton per karaj
bildoj, kiuj min ĵus ĉirkaŭflugadis, kiom eble plej longe.
Sed — kio jam longe ne okazis, tio okazis la nunan fojon:
la palpebroj de miaj okuloj senvole fermiĝis kaj mi ekdor-
mis…
Mia sonĝo estisąosa miksaĵo de efektivaj impresoj de l’
ĵus pasintaj tagoj kaj de hazardaj fantasmagorioj.
Komence mi sonĝis, ke mi staras — kiel okazis ĉiun tagon
tage kaj nokte kelkfoje — sur la tablo kaj rigardas dum lun-
hela nokto tra la fenestro en la pejzaĝon.
Mi vidis ĉion, kiel ĝi vere estis: malgrandan laŭlongan kor-
teton, apartigitan per alta latbariero de granda florĝardeno —
109
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
dekstre kaj maldekstre ĝardenojn kun fruktarboj — kaj en la
fono kampojn kaj herbejojn ĝis la stacidomo, malproksima
proksimume dek minutojn da vojo, kaj fine, plej malantaŭe,
neklarajn konturojn de montetoj, per kiuj la horizonto estis
limigita.
ĉion tiel klare kaj fidele, kiel mi jam estis ĝin vidinta sennombre da fojoj dum la plej sunbrilaj tagoj.
Mi sonĝis, ke mi rigardas sencele kaj ree tamen, kvazaŭ mi
laŭvere streĉe aŭskultus, ĉu ne aŭdiĝos raŭka, iam eĉ fajfspira kaj sufoka, kaj iam eĉ spasma tusado, kiun mi ĉi tie aŭdadis
ĉiun nokton.
Fine la tusado aŭdiĝis — el profundo kaj de malproksimo.
ŝajnis al mi, ke ĝi malproksimiĝas kaj tamen tuj en la sek-
vanta momento ĝi aŭdiĝis sub la fenestreto kaj mi ekvidis sur
la korteto grandan, sed okulfrape ĝibiĝintan figuron en mal-
hela mantelo kaj kun lutroĉapo sur la kapo. ¯ia vizaĝo estis
turnita al la fenestreto kaj ĝi troviĝis en ombro: malgraŭ tio ŝajnis al rni, ke mi distingas tute klare ĉiun trajton: ke mi vidas sulkan vizaĝon de proksimume okdekjara maljunulo kun
esprimo de senmezura senespero.
Mi vidis ofte tiun fizionomion de distanco sole kelkpaŝa,
laŭvere nokton posl nokto, sed ĉiam nur aŭ dum lunlumo aŭ
dum malhelaj aŭ grizaj noktoj, iam ĉe malklara brilo de lan-
terneto.
Tiu viro patrolis tusadante dum la tuta nokto sur la korte-
to, kiel lia devo ordonis al li.
Tuj la unuan nokton mi alparolis lin el la fenestreto kaj li
respondis al mi.
110
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Ekde tiu tempo mi interŝanĝis kun li ĉiun nokton almenaŭ
kelkajn ordinarajn vortojn.
Mi eksciis, ke li estas malnova soldato — unu el tiuj, kiuj
sangis apud I.eipzig kaj ke li jam pli ol kvardek jarojn dum
noktoj gardas en la domo de regiona tribunalo de Âeská Lípa
por salajro de kelkaj krejceroj po nokto.
Neniam ankoraŭ kortuŝis min la sorto de tiu mizera ekzis-
tado tiamezure kiel ĵus nun — en sonĝo … Mi sonĝis, ke mi
nepre devas fari ion por la mizerulo … Sed antaŭ ol venis al
mi ideo, kiamaniere, la bildo aliiĝis.
Mi sonĝis, ke mi vagas tra nebulkovrita pejzaĝo — ĉirkaŭe
estas videblaj en malproksimo sole necertaj siluetoj de unu-
opaj palmarboj.
Sed mi turnu min en kiu ajn direkto, ĉie ĉirkaŭas min fros-
ta rigideco.
Mi sonĝas, ke mi erarvagas jam longe — terure longe …
Dum momentoj mi supozas, ke mi alproksimiĝas al tiu aŭ
alia palminsuleto; sed tuj mi rekonvinkiĝas, ke mi ne alprok-
simiĝis eble eĉ je unu paŝo, ke mi propre ŝanceliĝas ĉirkaŭ
unu sola punkto.
Kaptis min stranga angoro.
Mi sentis kiel homo, kiu komencas konvinkiĝi, ke li ne for-
savos sin de danĝero, kiun li volis eviti, sed kiu estas per vana klopodo por savo tiom lacigita, ke li jam nenion alian deziras, ol ke la turmenta necerteco finiĝu …
Jen mi rimarkas en malproksima horizonto ian pli luman
punkton, kvazaŭ pli hela stelo briletus tra densa nebulo.
Senvole mi ekpaŝas tiudirekten.
Subite vipis ĝuste kontraŭ mi blanka fulmo.
Konsternite mi haltas kaj rigardas en malproksimon.
111
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
El la griza nebulo elradias pli palaj strioj kaj en kelkaj mo-
mentoj al mi ŝajnas, kvazaŭ mi rigardus en arĝentan brilegon.
Subite mi vidas ĉion en plena arĝentlumo kaj distingas unu
el la plej belaj bildoj de Correggio: la mondfaman ”Sanktan
nokton” …
Mia angoro ŝanĝiĝas en miregon.
Mi ne komprenas kaj tamen al mi ŝajnas, ke mi ne staras
antaŭ nura bildo, sed antaŭ efektiva okazaĵo.
Mi volas pluiri, sed post la unua paŝo la bildo denove ŝan-
ĝiĝas.
Mi sonĝis, ke mi iras dum vintra nokto tra stratoj de Pra-
ha kaj aŭdas la sonadon de sonoriloj. Mi rekonas la stratojn
kaj komencas konvinkiĝi, ke mi marŝas en la katedralon de
sankta Vito al meznokta meso.
Sed subite mi staras en la katedralo mem antaŭ la maŭzo-
leo de ĉeąj reĝoj.
Sennombraj lumoj kaj tamen mistera duonlumo — mod-
era tumulto kaj murmuro — majestaj sonoj de orgeno — ĉio
vekas en mia animo kortuŝajn rememorojn el foraj tempoj.
Subite ŝajnas al mi, ke mi aŭdas mian nomon … Mi ne
komprenas, kiu kaj kial min povus voki ĉi tie: sed mi aŭskul-
tas pli atente.
Mi aŭdas mian nomon kelkfoje sinsekve — ĉiam pli laŭte
— ĝis fine ĝi eksonas kiel angora ekkrio…
Mi vekiĝas — — — — — — —
En unua momento mi eĉ ne komprenis, kie mi troviĝas. Mi
aŭdis nur tute klare el malproksimo la obtuzan sonadon de
sonoriloj kaj rimarkas, ke la duonlumo ŝanĝiĝis en lunan lu-
mon.
Nur kiam mian aŭdon atingis la siblanta bruo de l’ vento
112
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
kaj mi ekrimarkis, ke sur la kontraŭa muro vidiĝas la ombro
de mia kradita fenestreto, mi rememorigis al mi, kie kaj kial
mi troviĝas — en kiaj cirkonstancoj mi ekdormis kaj en kiaj
mi vekiĝas.
Sendube proksimiĝis la noktomezo kaj en la urbo oni so-
nore invitis al meznokta meso. La neĝblovado estis intertem-
pe jam ĉesinta kaj la firmamento heliĝis. La luno, preskaŭ en
sia pleno, ĵetis abundan brilon en la ĉelon kaj la siblanta ven-to estis evidenta pruvo, ke ekstere regas kreviga frosto. Sed
ĉio ĉi estis por mi dum la ĵusa momento absolute egala. Eĉ la
stranga sonĝo, kiu ĵus min preskaŭ emociis, perdis en mal-
dormo sian misteran povon.
Mi restis kuŝi surdorse, kiel mi vekiĝis.
De tempo al tempo transflugis malpezeta nubeto la lunon
— en mia ĉelo mallumiĝis; tamen post momento en ĝi ekre-
gis ree antaŭa duonlumo.
En mia animo ekvibris rememoroj … Mi estis neeldireble
korpremita …
Tiel mi kuŝis kun malfermitaj okuloj kelkajn minutojn.
Kelkfoje mi fiksis la rigardon sur la malhelan silueton de la
kradita fenestreto sur la kontraŭa muro kaj unufoje mi senin-
tence levis la okulojn ankaŭ al la plafono.
Sed kio okazas?
En mallarĝa strio de la lunlumo, enpenetranta tra la fene-
streto, mi rimarkas en la aero ian pli luman punkton.
En la unua momento ĝi eĉ preskaŭ ne estis surpriza. Mi
ekrimarkis ĝin nur kaj rigardis ree la kontraŭan muron.
Post momento — sed pli eble instinkte ol konscie aŭ eĉ kun
ia intenco — mi ekrigardis denove al la plafono.
La punkto ŝajnas troviĝi sur la sama loko kiel antaŭe: prok-
113
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
simume unu kaj duonon da tuto for de la plafono kaj preskaŭ
super mia kapo.
Mi observas ĝin pli atente kaj trovas, ke ĝi malklare brilas,
kvazaŭ la lunbrilo reflektigus de ronda malseka korpeto.
Tiu kuriozaĵo, kiun mi aljuĝis al ia optika trompo, ne estus
kaptinta mian atentemon por pli longe, se mi ne estus rim-
arkinta, ke la malklare brilanta punkteto ŝanĝas ne nur sian
brilon, sed ankaŭ sian pozicion.
Dum momentoj al mi ŝajnis, ke ĝi brilas eĉ en malbelaj
koloroj ĉielarkaj kaj ke ĝi malaltiĝas kaj tuj ree leviĝas perpendikle alten.
Mi dediĉis al la stranga aperaĵo pli akrigitan atenton.
Mi rektigis min kaj post momento eĉ leviĝis.
Deflanke observita, la punkteto ŝajnis al mi pli granda kaj
brila; sed ĝi estis tro alte super mi. Observite de la pordo,
sekve kontraŭ la fenestreto, ĝi malaperis aŭ mi almenaŭ ĝin
ne rimarkis, sed — tuj kiam mi staris ie ajn inter la fenestro kaj la punkto, mi ekrimarkis ĝin ree pli aŭ malpli klare.
Post pli longa tempo de observado mi svingis la manon en
la aeron kaj al mia granda ekmiro mi rimarkas, ke la brila
punkteto forbalanciĝis en la direkton, kien mi svingis la ma-
non, sed ke ĝi samtempe kun frapa rapideco suprenleviĝas,
ĝis ĝi malaperas en duonlumo.
Tiu malapero ekscitis mian scivolon en ankoraŭ pli gran-
da mezuro. Dum momento mi fikse rigardis la lokon, kie la
ĉielarkkolora punkto malaperis: srd kiam ĝi ne plu aperis, la
rigardado fine tamen tedis min. Kaj mi ree ekkuŝis kiel an-
taŭe.
En la spirito mi klopodis klarigi la simplan sed tamen tiel
114
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
strangan aperaĵon per natura maniero. Kvankam venis al mi
tia aŭ alia ideo, tamen nenio kontentigis min.
Estas tute nature, ke mi ekarigardis la plafonon en diver-
saj intervaloj kelkfoje; sed mi vidis nenion plu.
Subite mi rimarkas la misteran punkton denove kaj prok-
simume en la sama loko kiel la unuan fojon kaj krom tio —
mi vidas tute klare, ke ĝi rapide malaltiĝas.
Senvole mi rapide eksaltis por konvinkiĝi, kio estas la kaŭ-
zo de tio; sed la punkto malaperis en kelkaj sekundoj kiel la
unuan fojon…
Mi ekridis kaj tamen mi estis — mi konfesas tion — iel ĝe-
nata.
La neklarigebleco de la stranga aperaĵo ekscitis ne nur
mian scivolon, sed ankaŭ la malsane senteman fantazion. Ve-
nis al mi multaj ideoj, kiujn mi tamen tuj resendis en la reg-
non de fantomoj kaj superstiĉoj; sed tamen mi sentis nur kiel
homo, en kies animon malgraŭ ĉiu rezisto enŝteliĝas io, kio
ne estas malsimila — al timo …
Mi dediĉis nun la plej zorgan atenton ne nur al la loko, kie
mi estis rimarkinta la ĉielarkan punkton, sed ankaŭ al la loko, kie ĝi malaperis. Kelkfoje mi svingis ambaŭ manojn en la
aeron, mi supreniris eĉ sur la tabulliton, por esti pli proksi-me al tiu loko; sed ankaŭ nun mi rimarkas nenion.
Do mi kuŝiĝis denove kaj dediĉis nun la atenton ekskluzi-
ve nur al la plafono super mia kapo.
Minuto pasis post minuto, sen ke mi estus ion rimarkinta.
Subite mi vidas la ĉielarkkoloran punkton denove. ¯i mal-
supreniĝas malrapide perpendikle ĉiam pli … Mi eksaltis.
Jen mi rimarkas, ke la punkto ŝanĝis sian direkton kaj an-
stataŭ malsupreniĝi perpendikle, ĝi malaltiĝas oblikve en la
115
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
direkto al la fenestreto super la tablo. Ne deturnante miajn
okulojn de ĝi mi eksaltis sur la tablon kaj ekbruligis alume-
ton. Kaj nur nun mi rimarkis tute klare, ke ĝi estis malgran-
da flaveta araneeto rampanta rapidege laŭ longa oblikva ara-
neaĵo de la plafono al la kradfenestreto.
Estas nature, ke mi komencis ridi el tuta animo. Sed la ara-
neeto malaperis kaj mian atentemon kaptis la neĝkovrita pej-
zaĝo en plena lunbrilo.
Mia rigardo rondflugis ĉirkaŭe sur la pejzaĝo kaj forvagis
ankaŭ en la korteton antaŭ la fenestreto, kie kuŝis en la neĝo homa figuro.
Laŭ la mantelo kaj la lutroĉapo mi ekkonis la noktogardis-
ton.
Ceteron mi divenis. Verŝajne la maljunulo alproksimiĝis
sub la fenestron de mia ĉelo kaj aŭ pro malforto aŭ ĉar li es-
tis ebrieta — —
En palpebruma rapido mi malfermis la fenestreton kaj ek-
kriis en la silentan nokton.
En la ĉelon enblovis frosta aero, ĝis mi ektremis. Sed al mia
ekkrio neniu anoncis sin kaj la figuro en la neĝo sub la fene-
streto eĉ ne movis sin.
Kio sekvis, tio rezistas priskribon.
Mi estis konvinkita, ke la mizerulo aŭ estas jam morta, aŭ
en mortdanĝero. Mi vokis, kriis kaj kriegis — sed en silentan
kaj samtempe lunhelan nokton . .
Minuto pasis post minuto. Mi desaltis de la tablo kaj fra-
pegis kaj piedbatis sur la pezan kverkan pordon — mi frape-
gis kaj bategis per kio ajn, kio venis en miajn manojn, sur la murojn dekstren kaj maldekstren … Sed nenio helpis …
116
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
ĉirkaŭe nenio aŭdiĝas krom sibla vento — eĉ la bruo de
sonoriloj en malproksimo estis jam silentiĝinta …
Kaj ree mi suprensaltis la tablon kaj ree — mi vokis, kriis
kaj kriegis … Dum momentoj mi kondutis kiel homo seni-
ĝinta de sensoj; sed nenio helpis …
La maljunulo en la neĝo kuŝis sen movo kaj nenie viva ani-
mo aŭdiĝis.
Fine proksimume post duonhoro mi ekaŭdis homajn vo-
ĉojn kaj baldaŭ poste aperis sur la korteto la provoso. Kelkaj vortoj sufiĉis por klarigo. La provoso kun streĉo de ĉiuj fortoj entiris la maljunulon ien en la domon kaj mi restis en mia ĉelo ree sola.
Mi fermis la fenestron kaj ĵetis min laca sur la tabulliton:
sed al dormo ne estis eble eĉ pensi. Mi ekdormis nur antaŭ
la mateno kaj estis turmentita de teruraj sonĝoj, kies centro
estis la araneeto, sen kiu la maljuna noktogardisto sendube
estus senhelpe pereinta.
(V. ĉech)
117
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Matej Anastáz Ôimáâek
(1860-1913)
Organizanto teoriulo kaj praktikulo de ”civitana realismo”. Komencis per mallongaj pentraĵoj el la vivo en sukerfabrikejoj, poste dediĉis sian tutan honestan energion al ampleksaj romanoj priskribantaj la morojn kaj problemojn de burĝa societo najbaranta unuflanke kun la-boristaro duaflanke kun artista bohemaro. ”Ofte li preferas priskribi tipojn dekadencajn aŭ malsaniĝintajn eliĝintaj el la sana burĝa meznivelo kaj sopirantaj je etika renaskiĝo. Sed pleje li preferis diskuti problemon de kulpo kaj puno, socia sano kaj ĝia difektiĝo, etika rebonigo kaj biologia renaskiĝo”. (Arne Novák)
MIA HUNDO
¯i nevidate ĉie min apudas,
se haltas mi, al mi ĝi sin altrudas.
Min jam el sub la benko gimnazia
rigardis flava okulparo ĝia.
Kaj kiam en dancej’ unuafoje
knabinan manon mi ekpremis ĝoje,
la pord’ mallaŭte estis malfermita
kaj min surprizis ĝia ven’ subita.
¯i meze de plezuro aŭ diboĉo
tre ofte ĝenis min per boja voĉo,
118
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
se mia buŝ’ virinan nukon trovis,
fantome ĝi sin ĉiam pretermovis.
ĉeestis ĝi, eĉ kiam ĉe l’ altaro
genuis ni, la jungeedza paro —
ĝi ree min timigis, arogante
en litoĉambron nian penetrante.
Se revas mi, laboras aŭ meditas,
blekado ĝia plora min ekscitas,
se verki novan volas mi volumon,
ĝi per piedo baras mian plumon.
¯i proksimiĝis kaŝe kaj senbrue,
fileton kiam kisis mi unue,
nun, dum prospere kreskas la infanoj,
la nazon frotas ĝi je miaj manoj.
Palpebrojn miajn kiam sonĝo tuŝas,
ĝi murmurante ĉe la lit’ ekkuŝas,
min post la dorm’ sursaltas ĝi rapide,
manlekas min, rigardas min rigide.
Milfoje ĝin bastonis mi kruela,
persistis tamen ĝi, la hund’ fidela,
ŝlositaj pordoj vanis por defendo,
ĝi tra fenestro venis aŭ tra fendo.
Mi murdus ĝin, sed ĝia vivo ĝuste
ĉe mi en cerb’ radikas kaj enbruste,
119
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
nur kune kun la fin’ de mia sorto
pereos mia hund’ — la pens’ pri morto.
(Miloô Lukáô)
ONKLINO ROZI
Kiam mi venis el la gimnazio en Hradec post la matur-
ekzameno al Praha, mi unue penis trovi la parencojn, ki-
ujn mi ĝis nun ne konis, poste kelkajn familiojn, al kiuj mi ricevis rekomendajn leterojn de du el miaj gimnaziaj profeso-
roj aŭ de la familioj, en kiuj mi en Hradec instruis.
Estante malriĉa, nekonata en Praha, premata de timo pro
mia estonteco, sed samtempe plena da ekspansia juneca forto
kaj kuraĝo al batalo kontraŭ ĉiuj malhelpaĵoj, por ke mi eli-
ru el la plej malfavoraj komencaj cirkonstancoj, mi ekfrapis
unue la porden de la loĝejo de gimnazia profesoro Harapat,
kiu estis kuzo de mia maljuna panjo, vivanta nun penplene
en eta vilaĝo apud Pæedméæice. Venis malfermi virino eble
kvardekjara, alta, malgrasa, en eluzita drapa bluzo zonita per blua antaŭtuko, kaj kiam ŝi ekvidis min, rigardantan ŝin el
sub okulvitroj, malklariĝintaj de vaporo venanta el varma
kuirejo en malvarman koridoron, ŝi diris per profunda aldo:
”Nur, mi petas, viŝu la piedojn — forte, ni havas la kuirejon
ĵus lavita — kaj se oni ne atentas, ĝi tuj paŝmalpuriĝas.”
Frotante per la ŝuplandoj sur pajla mato, mi elbuŝigis post
la finita atentigo tute nekuraĝan ”mankison”, kiu post la an-
120
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
taŭa kuraĝa ”komplimento”, per kiu mi volis plej favore pre-
zenti min, sonis tre modeste.
”Nu, jam sufiĉe, venu plue” ŝi diris denove tiel severe, kiam
la mato ektroviĝis en minaca danĝero, ke mi disfrotos ĝin. ”la tuta varmo forbloviĝos — venu, venu!”
ŝi repaŝis en la kuirejon kaj ekstaris antaŭ ni tri paŝojn an-
taŭ la pordo. ”Mankison” mi diris ankoraŭ pli malkuraĝe ol
antaŭe, fermante post mi la pordon. La kuirejon plenigis odo-
ro de acida brasiko.
”Kion vi portas al ni” eksonis iom pli afable el ŝia buŝo,
kvankam ŝiaj okuloj, — grizaj, esploremaj okuloj — kiel mi
rimarkis eĉ el sub la okulvitroj ŝin rigardante, — severe min
mezuris de la kalkano ĝis al la kapo, fiksiĝante plej longe sur mian ĉamaron, kiu jam konsiderinde briletis kaj kiu, ĉar vestita trans la ĉiutagan drapan jakon kaj zorge butonumita ĝis
malsupre, por ke ne estu videblaj la inkmakuloj sur ĝi, vide-
bligis pli ol okulfrape, ke ĝi estis kudrita por mi antaŭ pli ol du jaroj.
Mi demetis la okulvitrojn kaj sentante, kiel mi ruĝiĝas, mi
diris malkuraĝe; ”Mi petas, ĉu sinjoro profesoro estas — ”
”Ne estas” ŝi diris ne ĝisatendante la finon de mia deman-
do kaj rigardinte la kuirejan pendhorloĝon ŝi aldonis: ”Sed li venos post duonhoro.”
Estis dek minutoj antaŭ la tagmezo. ”Mi do venos pli mal-
frue” mi diris kaj surmetis denove la okulvitrojn, kiujn mi
dume nerimarkite viŝis per la rando de la ĉamaro.
”Kiom vi volis de li” anoncis sin ŝia virineca scivolemo kaj
speciala ekrido — la nepriskribebla ekrideto de virinoj senta-
taj, ke oni timas ilin kaj ke ili ekhavas superecon; la ekrideto, kiu konfuzas min kaj enpelas ruĝon de embaraso sur la vang-121
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
ojn, ŝviton sur la frunton kaj malsekon en la okulojn; rideto
duone bonvola, duone moka, aperis sur ŝiaj maldikaj, velkan-
taj
lipoj.
”Mi estas Filip Koæínek, filozofo, — parenco, — li, sinjoro
profesoro…”
”Mi scias jam, venu — venu plue,” kaj ŝi jam rapide mal-
fermis la pordon al la ĉambro.
Mia koro malpeziĝis.
**II. **
”Ho, la frato ĝojos” — ŝi certigis min eb1e jam la kvinan fo-
jon sidante apud mi sur kanapo tegita per kotona ŝtofo kaj
rigardante min afable kaj kompleze, sed kun la sama rideto
ĉirkaŭ la maldikaj lipoj. Mi rimarkis, ke dum ŝi tiel ridetis; ŝi ŝajnis esti pli juna ol kiam ŝi rigardis severe. Mi estus taksinta ŝian aĝon nur tridekkvin.
ŝi demandis intertempe pri mia patrino, pri la onklino el
Hradec, ĉe kiu mi loĝis, pri miaj fratinoj (ŝi eĉ ne sciis, ke la pli aĝa antaŭ du jaroj mortis kaj la pli juna edziniĝis kun seli-sto el Pæedméæice), pri la ceteraj parencroj, kiujn mi apenaŭ
konis laŭnome kaj fine ŝi turnis la parolon al mi, kion mi in-
tencas studi, ke mi devas nomi ŝin ”onklino” kaj tuj ŝi donis
al mi sian manon, por ke mi promesu tion al ŝi. Mi transme-
tis la ĉapelon en la maldekstran manon kaj premis ŝian ma-
non tiel malkuraĝe, kie al la profesoro-matematikisto, kiam
mi adiaŭis lin. Neniam mi estis amiko de la matematiko kaj
mi havis tiam, dum la unua kaj lasta manpremoj, ian ridin-
dan timon, ke li ankoraŭ en tiu ĉi lasta momento demandos
122
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
ion, kion mi ne scios. Sed li ne demandis. Nur iom li detiris
la lipojn kaj pli forte ekspiris, — ĝuste, ĝuste tiel, kiel nun la fraŭlino Rozi, mia onklino. Eble li atendis, ke mi dankos al li, sed mi pro la emharaso vere eĉ ne povis. Eble ankaŭ ŝi atendis ion jes, certe, mi sentis facilan ektiron de ŝia mano sup-
ren en la direkto al mia vizaĝo — sed mi tute simple liberla-
sis tiun mallarĝan manon kaj transmetis la ĉapelon ree en la
dekstran manon.
”Atendu iom, Filipo” — la unuan fojon ŝi nomis min tiel kaj
ŝiaj lipanguletoj dum tio ekskuiĝis — ”mi devas rigardi la kuirejon. Vi tamen restos por tagmanĝo kaj mi petas, peridigu la
ĉapelon ien!”
”Mankison” mi diris al ŝia invito, kiun mi cetere atendis,
kaj sentante, ke ŝi tiras la ĉapelon el mia mano, mi ankoraŭ
pli firme ĝin premis en nekomprenebla konfuzo.
”Nu, lasu tamen,” kaj ŝi elŝiris ĝin el mia mano, ”vi estas
kiel malkuraĝa fianĉo,” ŝi aldonis kaj estis io pika en ŝia voĉo.
”Ni havas farunbulojn kun brasiko. ĉu vi ŝatas tion?” ŝi tur-
nis sin al mi en la pordo denove jam kun la sama rideto, kiu
faris ŝin pli juna kaj kiu ne malkvietigis min plu; male, laŭ kiu mi ekkonis, ke ŝi almenaŭ ne koleras.
”Jes” mi respondis sincere kaj la odoro de brasiko el la kui-
rejo ĉi tien enblovita, aperigis tuj poste sur miaj lipoj dankan ekrideton.
Kiam la onklino eliris kaj mi soliĝis, mi ekstaris kaj rigar-
dis pli detale la tutan ĉambron. ¯i estis kvadratforma kaj hej-mece aranĝita. Kontraŭ la pordo kuireja staris ĉe la muro ka-
napo kaj antaŭ ĝi tablo tegita per vakstolo. Super la kanapo
pendis deklive spegulo kaj ĉirkaŭ ĝi bildoj; maldekstre de la
kuireja pordo estis du fenestroj en la korton kaj kontraŭ ili
123
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
pordo al la dua ĉambro. ĉe unu el la fenestroj staris kudro-
tableto kaj super ĝi pendis daguerrotipaĵoj kaj fotografaĵoj en brunaj premitaj kadroj, bonguste dislokitaj. Mi alpaŝis pli
proksimen kaj observis ilin. Jen estis la onklo arbaristo an-
koraŭ kiel arbarista lernanto, maldika (kiel li ŝanĝiĝis de tiu tempo!), apud li la onklino el Hradec en silka kvadratdeseg-nita vesto kun krinolino kaj en mola ŝalo metita trans la ŝul-
trojn, kaj meze plej verŝajne la onklo-profesoro. Jes, certe! La onklino el Hradec diradis ja, ke ŝi memoras lin kiel malfortan, altan studenton. Li preskaŭ similas la profesoronmatema-tikiston en Hradec. La matematikistoj estas ja ĉiuj tiel alten tiriĝintaj, maldikaj, kun maldensa barbo kaj ĉirkaŭ la maldikaj lipoj kun mokrido, dum kiu la lipanguletoj suprentiriĝas.
Tio sole ĉagrenas min, ke la onklo estas ankaŭ matematikisto
— eble li volos persvadi min, ke ankaŭ mi studu matemat-
ikon, sed mi montros al li la maturecan ateston. — Mi ekpal-
pis la brustpoŝon, ĉu mi ne forgesis ĝin. Ne, ĝi estis tie. Li vidos: religio, latina, greka kaj ĉeha lingvoj-eminente, ĉiuj
ceteraj objektoj-laŭdinde, kaj nur fiziko kaj matematiko-bone, kaj tio eĉ nur por ke oni min ne senigu de la eminen-
tigo.
Mi sentas, kiel li kuntiros la lipanguletojn kaj rigardos min
tiel moke kaj malŝate, eble li eĉ demandos ion — sed eĉ se mi
ne scius tion, ĉu gravas? Mi estas klasika filologo kaj tute ne matematikisto. Ekzistas ja ĉefepiskopoj kaj ne scias matematikon. Mi diros tion al li. Kaj mi sentis specialan kontentiĝon.
Sammomente en la kuirejo aŭdiĝis sonorado kaj mi ektremis.
La onklo. La onklino malfermas.
”Ni havas gaston, Vinci” mi aŭdas ŝian aldan voĉon. Basa
murmuro, brua paŝo, malfermo de la blanka pordo kaj en ĝi
124
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
nigra siluetiĝo de granda figuro alta, larĝoŝultra, kun nubmie-na, dika, sed pala vizaĝo dense kreskekovrita per mallonge
tondita barbo.
Mi volis elkrii ”Mankison, sinjoro onklo,” sed mi ne povis.
ŝajnis al mi, ke mi paliĝas. ”Jen estas Filip Koæínek, filozofo,”
aŭdiĝas post la figuro la voĉo de la onklino. En la figuro io
ekstertoras, li etendas al mi la dikan manon kaj kiam mi ĝin
ekkaptas, li premas la mian, ke mi preskaŭ ekkrias. ”Servus,
kamarado” diras la onklo per profunda baso kun forta, ster-
tora r.
”Sidiĝu nur!”
”Belajn salutojn de la panjo.” ”Sidiĝu” ektondras, ke mi
preskaŭ saltis al la kanapo. Li estis terura!
Mi ne povis daŭrigi, sed la onklo ne atendis tion kaj brue
iris en la alian ĉambron. Mi rimarkas, ke dum la irado li laŭt-spiras.
**III. **
La onklino reiris en la kuirejon. La onklo apude senvestigas
sin. Mi trankviliĝas.
Jen do estas ankaŭ matematikisto! Sed tute alia. En lia kapo
ne svarmas nuraj tangentoj kaj kotangentoj — verŝajne li es-
tas filozofo. Diamanto en kruda ĉirkaŭŝelo.
Kun li mi akordiĝos. Ankaŭ mi inklinas al pli profunda me-
ditado kaj esplorado. Reguloj kaj teoremoj algebraj — kio tio
estas? Bagatelaĵo! Pri noblaj ideoj temas, pri profundaj veroj de grandaj saĝuloj, lakone esprimitaj. Evidente ankaŭ li estas ŝatanto de ili. Tia estis ankaŭ nia klasprofesoro. ŝajne neal-125
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
proksimebla, malafabla grumblulo, sed koro ora. Li vivis nur
kun sia Sokrato, Platono, Aristotelo, Cicerono. ”En la antik-
vuloj estas ĉio,” li diradis. Li amis la mondojn subirintajn, ilian brilan kulturon, kiel mi amas ilin. Kun la onklo mi certe
akordiĝos. Mi ĝojas, ke li ne estas tia, kiel mia estinta profesoro de matemaliko, kaj jam pro tio mi ekhavas simpation al
li. Mi studos lin. Li demetas apude la botojn, li ŝatas komforton. Li estas prava. Nun li sidiĝas … Kaj kial li ne venas ĉi tien?
— Kial li lasas min ĉi tie sidi sola? — Eble li vokos min tien?
— Aŭ ĉŭ li skribas ion? … Aŭ ĉu li ne ŝatas vidi min? —
Mia gorĝo kuntiriĝis kaj en la okulojn premiĝis larmoj. Mi
estis ja tamen ankoraŭ knabo.
En tiu momento venis la onklino kaj preparis la tablon. Mi
stariĝis. ”Sidiĝu ĉi tien, Filipo” ŝi diris kaj montris la seĝon kontraŭ la kanapo. Tuj poste ŝi alportis el la kuirejo vapo-rantan supon kaj ekvokis laŭte: ”Vinci!” — Tiu nomo ne kon-
venas al la onklo-filozofo.
Li eniris en eluzita negliĝjako sen kolumo kaj en pantofloj.
Mi rimarkis, ke eĉ la pantalonon li demetis. ŝajne li estas ega epikurano. Ankaŭ bone.
Mi atendis, ĝis eksidis li kaj la onklino. Mi pensis ke li an-
kaŭ min instigos, ekridetos, sed nenio. I.i prenis plenan teleron da supo, kulermovis ĝin kaj komencis sorbe manĝi.
”Do sidiĝu, kaj prenu” diris afable la onklino. Sidiĝinte mi
krucesignis min. ĉe la onklino en Hradec mi eĉ laŭte pre-
ĝadis. La onklo rimarkis tion kaj ekrikanis.
”Certe vi loĝis en Hradec ĉe la idolanino, ĉu vere?” li ek-
murmuris kaj rigardis min de sube.
”Jes” mi diris perplekse.
”Oni vidas tion.”
126
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Evidente li estas ateisto. — La supo estis bonega. Mi opi-
niis mian devon rilate al la onklino diri tion. ¯i certe ĝojigos ŝin.
”Tiel bonan supon mi neniam manĝis eĉ Hradec” mi diris
malkuraĝe kaj rigardis la onklinon. ŝi ekridetis al mi kaj di-
ris afable: ”Nenio eksterordinara, kutima gria supo. Sed mi
ĝojas, ke ĝi bongustas al vi” Iom sentimigita mi rigardis poste ankaŭ la onklon kaj ekkuraĝiĝis. Mi ekpensis, kion kolego
Hráâek, kun kiu mi loĝis ĉe la onklino en Hradec, diradis pri
ŝiaj supoj. Eble tio ekplaĉos al la onklo. ”Tie ni havadis su-
pojn, en kiuj nur tie kaj tie ĉi naĝadis grasrondaĵoj. Kiam ni serĉadis ilin sur la telero, ni diradis ĉiam: ”Rari nantes in gur-gite vasto.” Mi ekridis kaj observis la onklon. ŝajnis al mi, ke li ne sukcesos resti serioza ĉe la uzo de tiu ĉi citaĵo el Vergi-lo.
Sed la onklo rigardis min severe de sub la okulvitroj, ekgri-
macis ree, ekgrakis kaj kraĉis malproksimen al la planko kva-
zaŭ pro naŭzo. Mi fiaskis, eksilentis kaj kliniĝis super la teleron.
Kiam mi finmanĝis, estis varmege al mi. Mi sentis, kiel la
sango bolas en mia vizaĝo kaj ke sur mia frunto aperas ŝvi-
to. Kial vi ne demetas la jakon, ”la ĉamaron” ekriproĉis la
onklo kaj denove li tiamaniere rigardis min kaj ”la ĉamaron”
prononcis tre moke. Evidente li estas ankaŭ malamiko de ĉiu
vidigata patriotismo, sed mi alian jakon ne posedas.
”Mi dankas, ne estas varmege”. ”Tss hehehe” elpuŝis la on-
klo el si, ĝis li ektusis pro sufokiĝo.
La rido estis tre malagrabla al mi kaj mi ruĝiĝis ankoraŭ pli.
Rigardinte hazarde en la spegulon pendantan kontraŭ mi, mi
vidis min fajre ruĝa.
127
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
”Tuj demetu ĝin,” jen ekkriis la onklo kaj liaj enfalintaj
okuloj elstariĝis.
Se li estus postulinta, ke mi senvestiĝu ĝisnude mi estus
farinta, post tiu ĉi kalegoria ordono, ankaŭ tion.
”Vidu, li havas ankoraŭ unu jakon — tss-hehehe, vi estas
ja malsaĝulo — kaj tio estas ”filozofo!” sonis ree tiel terure moke al mi.
Mi sentis min en brulanta fajro, miaj okuloj rosiĝis, ke mi
ne kapablis reteni la larmojn. Mi ekstaris kaj serĉis en la ĉamaro, kiun mi pendigis sur la najlon ĉe la fenestro, mian ru-
ĝan tukon kaj nerimarkite mi dume viŝis miajn okulojn.
La onklo estas sensenta.
Jen eniris la onklino alportante viandon kun sauco. Mi per-
dis tute la apetiton. La glutaĵoj en mia buŝo kreskis kaj pre-
fere mi estus forkurinta. Se ankaŭ la pluaj tagmanĝoj estos
tiaj, tio etos teruraj momemtoj, mi pensis kaj sentis korpre-
me mian malfeliĉon.
La onklino rigardis mian helan jakon, kiu pro kelkobla la-
vado estis perdinta la koloron, kies franĝaj manikoj estis mallongaj por mi kaj riparitaj sur la kubutoj. Mi vidis, kiel ŝi kompate ekridetis kaj ree la sango verŝiĝis en la vizaĝon. Mi rigardis honteme en la spegulon; tenante la kubutojn sube, mi
ektiradis la manikojn kaj faris sensukcesajn eksperimentojn
butonumi la jakon. ¯i estis malvasta por mi.
Post la viando alportis la onklino por la onklo botelon da
biero, por si glason da akvo kaj min ŝi demandis, kion mi trin-kadas tagmeze.
”ĉiam akvon, ariston hydor.” La onklo ree rigardis min el-
sube kaj diris al la fratino: ”Alportu por li glason, mi plenigos
ĝin al li — unu al li ne malutilos.”
128
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
”Gracias ago.”
”Iru al la diablo kun tia babilaĉo. Trinku, ke vi forgesu ti-
ujn malsaĝaĵojn” li ekkriis al mi kaj plenigis al mi glason per nigra biero, kiun mi tiam trinkis la unuan fojon. Mi estus trinkinta eĉ petrolon je la ordono de tiu ĉi mia onklo.
- (Fragmento)
(B. Vlâková)
129
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Alois Jirásek
(1851-1930)
La plej granda kaj la plej fekunda verkisto de historiaj romanoj kaj rakontoj. Liaj verkoj temas pri ĉiuj epokoj de ĉe˛oslovaka historio sed tamen kun plej granda atentemo li dediĉas sin al temoj el la epokoj *plej gloraj. Tio estas al epoko de husanoj kaj epoko de nacia renesanco. La ampleksaj romanoj estas iam ligitaj eĉ en pli grandajn grupojn. *
Ekz. ”Frataro” pri husanoj, ”F. L. Vek” pri epoko de la nacia renaski-
ĝo. Li verkis ankaŭ multajn dramojn, el kiuj kelkaj estis tre sukcesaj en teatroj. Dum la mondmilito kaj post la politika renverso li estis tre populara verkisto, rigardata kiel heroldo de nacia kredo, ke la glora *historio garantias aŭ promesas bonan estontecon al la nacia komuno. *
CORDATUS BOHEMUS
Forta bruo kaŭzita de la subita ekstaro de ĉiuj studentoj in
terrompis la fluon de pensoj de Vek. Ankaŭ la juna filo-
zofo stariĝis kiel ĉiuj kaj fiksis kiel ĉiuj siajn okulojn je la profesoro, kiu paŝis de la pordo al la podio kaj de tie ĉi al la katedro. Tio estis eksjezuito, pastro Stanislav Vydra, fama ma-
tematikisto. Li venis en nigra sutano pastra, kiun li vestis
ĉiam, kiam ajn li iris prelegi en la kolegion.
Li estis homo eĉ ne kvindekjara, de staturo ne tre alta, mal-
dika, de alta, kalva frunto, vizaĝo esprimplena. Sur ĝi ĉiuj jam de malproksimete rimarkis la ne malgrandan nazon iom longan kaj bele kurbitan. Sed kiu rigardis de proksime la eksje-
130
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
zuiton, tiun kaptis liaj grandaj, malhelaj okuloj, en kiuj brilis akra spirito, malfalsa afableco kaj severeco.
Riverencinte al la studentoj, li ne sidiĝis ĉe la katedro, ne
prenis el la poŝo skribitan prelegon por el ĝi monotone legi
aŭ dikti, kiel tion la profesoroj plej ofte estis farantaj, sed ar-minte sian dekstran manon per kreto, li stariĝis apud la ka-
tedro. Per sia rigardo li transflugis la tutan aŭditorion profunde kvietiĝintan, ridetis afable kaj diris milde kaj kore, latine:
”Carissimi!”
Poste li ekparolis germane. Li parolis malrapide kaj estis
evidente, ke parolante li pripensas, ke li ne estas kutimiĝinta uzi tiun lingvon, nek ke li estras ĝin flue kaj senerare. Latine, kiel li prelegis ĝis antaŭ nelonge, tio estus estinta pli facila, same kiel ĉeę. Sed nun li ne havis permeson paroli latine,
des malpli ĉeę. Li klarigis la matematikon malrapide, kun
aplombo, klare, kompreneble. Sed longe li ne eltenis ĉe la
katedro. Li ekstaris ĉe la stablo kun nigra tabulo, kaj tuj lia dekstra mano ekdesegnis ciferojn, komence malrapide kaj
regule, sed ju pli longe, des pli rapide. Dum tio li ankaŭ ŝanĝis la fluon de la parolo. Li parolis pli sonore, pli rapide, lia viza-
ĝo tute vigliĝis, la okuloj brilis.
La studentoj malsupre aŭskultis kiel en preĝejo, rigardis lin
atente kaj denove skribis, ju pli longe, des pli rapide, ĉar la profesoro ekflamis. Lia dekstra mano nur flugis sur la tabulo, ciferoj kaj literoj tie multiĝis kaj multiĝis, la tabulo sonoris pro frapoj, eroj de 1’ kreto ŝprucis ĉirkaŭe kaj flugfalis, la genio de la germana lingvo ju pli longe des pli malgajiĝadis,
plejparte pro la germanaj substantivoj, kies genron la klera
profesoro preskaŭ neniom atentis kaj metis artikolojn mal-
ĝuste, eĉ ridinde, aŭ denove eĉ peke ŝparis ilin.
131
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Sed poste la genio de la germana lingvo ekspiris pli libere,
kiam la profesoro flamanta pro entuziasmo salte ekuzadis la
latinan lingvon, kiun li majstris, kiam li meze de ĝi elkriis ĉiumomente ion ĉeę, kaj ĝi ekspiris, kiam eksonis la profesora:
”Quod erat demonstrandum.”
La mano malleviĝis, la tabulo eksilentis kaj la profesoro
tute ruĝa kaj ŝvitanta eltiris poŝtukon kaj komencis viŝi la
frunton kontente, ridetante kaj transrigardante la studentojn
haste skribantajn post li la eksplikojn, dum la anserplumoj
laŭte knaris.
Vek, antaŭe vekita el siaj kalkuloj kaj revoj pro la eniro de
l’ profesoro, klopodis poste plene elŝiri sin el ili kaj labori kun la ceteraj. Tion li ankaŭ sukcesis dum sufiĉe longa tempo, sed poste, dio scias, ekŝvebis antaŭ liaj okuloj la kapo de Paŭlina kaj ŝiaj okuloj, kaj kiam li denove rekonsciiĝis, ho! kie jam
estis profesoro Vydra, kian amasegon da ciferoj kaj literoj li dum tiu momento estis ree desegninta, dum la studento enpensiĝis! Tio estis vera labirinto, kies fadenon Vek perdis.
Skribi plu kaj ne kompreni estus vana laboro. Tial li ĉesis
skribi kaj nur atentis, penante sekvi la majstron kaj kompreni lin. Nun, kiam Vydra, fininte, rigardis la studentojn, Vek ektimis. Li sciis, kio sekvas kutime: ke post la eksplikado la profesoro ŝatas apliki, ke li vokas iun el la studentoj uzi la eks-plikitan regulon praktike je iu ekzemplo simila kaj montri, ke li komprenis la eksplikadon. Kien li nur sidiĝis! Sur la plej
videblan lokon, en la vidon de Vydra! Kial li tie restis malan-taŭe, kie estas eble sin kaŝi!
La instruanto de Paŭlina ruĝiĝis. La rigardo de Vydra hal-
tis ĝuste sur li, jam li elektas lin. Jes, afable ridetante mansig-nas al li la profesoro veni al la tabulo. Li leviĝis, iris, ŝajnan-132
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
te al si mem viktimo. Ankoraŭ neniam li estis ĉe tabulo. Kiel
tio finiĝos!
¯i finiĝis tiel, kiel ĝi nur povis finiĝi. La procedo estis mizera. En la komenco ĝi estis preskaŭ bone, sed ju pli longe, des pli malbone, ĉe kio aperis ankaŭ kelkaj — kaj sufiĉe gravaj —
matematikaj mankoj de Vek. El la vizaĝo de Vydra malaperis
la rideto kaj sur la alta frunto dismetis sin ombro de malag-
rabla surprizo, nekontenteco, ja eĉ ĉagreno.
Vek fartis malbone. Li hontis kaj deziris nur, ke li povu
malaperi aŭ fuĝi.
”Kara sinjoro, ars mathematica postulas diligentecon kaj
laboron,” aŭdiĝis subite. (Vek jam ne kuraĝis rigardi la profesoron.) ”Iru kaj ekzercu; tiamaniere vi ne atingos bonan rezul-
ton.”
La vortoj sonis severe sed serioze, kaj falis potence, pli po-
tence ol se ili estus prononcitaj kolere. Vek eĉ ne sciis, kiel li revenis en la benkon. Li rigardis antaŭ sin en la eksplikojn kaj levis nur tiam siajn okulojn, kiam la tabulo ree sonoris pro
batoj, la kreto eretiĝis kaj flugis ĉirkaŭe; iu kalkulis; ne la profesoro, sed unu el la studentoj kaj nome tiel saĝe, lerte kaj
rapide, ke 1a profesoro ne devis intermeti eĉ unu vorton.
Vydra staris apude, metinte la maldekstran manon en la
poŝon de la sutano, en la dekstra tenante kreton, kaj sekvis
akraokule la laboron de l’ studento. Nur per la kapo li kon-
tente jesis, ”bene, bene” ĉiumomente ripetis, ĝis li poste klakis per la fingroj kaj elkriante ”optime”, alpaŝis rapide al la studento, kiun en malfalsa ĝojo li ĉirkaŭprenis.
”Gaudium meum, dimidium animae, kiel bele vi kalkulis!
¯ojo, vere, ĝojo!” tion li diris germane kaj ĉeę li aldonis: ”De kie vi estas, solkarulo?”
133
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
”El Òebrák —”
”ĉu? Domaĝe, ke ne el Hradec, sciu, el Hradec Králové, la
fama urbo. Excellenter! Mi estas ĝojigita!” li diris ree al la studento, kiu tutfeliĉa foriris al la benko. riverencinte.
Vydra turninte sin poste al la studentaro, diris ĉeę: ĵus mi
rememoras. ĉu vi scias, miaj karuloj, la kioma estas hodiaŭ?”
”La dekunua!” aŭdiĝis multaj voĉoj.
”Jes, la dekunua tago de la monato oktobro, t. e. 5a Idus
October. Kaj kio estis antaŭ tricent sesdek kaj tri jaroj? Kio okazis la dekunuan de 1’ monato oktobro 1424 A.D.?”
ĉie silento. La filozofoj rigardis unu la alian, rigardis la profesoron, ili ridetis, sed neniu anoncis sin. Sed jen, vidu, leviĝas unu, juna, svelta sinjoreto; ha, ĝuste tiu, kiu antaŭe tiom
malbonege kalkulis!
La okuloj de Vydra larĝiĝis pro miro. Kaj tuj li ankaŭ ridetis iel nefideme.
”Do,” diris li, ”diru al ni, sinjoro.” Sed li ne diris al li ”meum, gaudium, dimidium animae, solkarulo” — la tono de la demando estis, samkiel la rigardo, nefidema.
”La dekunuan de la monato oktobro 1424 A.D. mortis je
pestsufero Jan Òiòka de Trocnov, alie de Kalich, kiam li sieĝis la urbon Pæibyslav,” respondis Vek. La okuloj de ĉiuj estis tur-nitaj sur lin. La surprizo, ja mirego kaŭzis en la halo profundan silenton, ĝis subite interrompis ĝin la voĉo de l’ profes-
oro.
”Excellenter!” li elkriis. ”Jes, jes. Jan Òiòka de Trocnov, alie Kalich, nevenkita hetmano ĉeą, venkita apud Pæibyslav de
absceso. Tiel estas, kaj hodiaŭ estas ĝuste la datreveno tri-
cent-sesdek-tria. Jes, li vere estis nevenkita hetmano, tiu Jan Òiòka de Trocnov, kaj mi ne scias, karaj sinjoroj, ĉu vi trovus 134
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
en la historio egalan al li. Kvankam Hanibalo estis granda
armeestro et non est infitiandum, Hannibalem tanto praes-
titisse ceteros imperatores prudentia, quanto populus Rom-
anus antecedat fortitudine cunctas nationes, kiel skribas Cor-
nelius Nepos, sed vere pli granda ol Hanibalo estis Òiòka, kiu estante blinda je ambaŭ okuloj, estis neniam, eĉ unu fojon ne, venkita, dum Hanibalo, ankaŭ blinda, sed nur je unu okulo,
certe akiris multajn venkojn, sed estis ankaŭ plene venkita,
kiel el la historio estas konate al vi.”
Por momento li silentiĝis, poste li daŭrigis:
”Estas vero. tiu Jan Òiòka estis herezulo kaj terura Husano
kaj bone diras la Allegoria de la instruita Florian Hammersch-
mied:
*Qualis psota fuit, qualis trampota clero! *
*dum ferus ad ĉastam chodívával Òiòka procházkam, *
*Chasaque per cappas vytahábat z kláôtera mnichos, *
atque cepis zbitos crudeliter ense necabat. —
Jes, tio estas vero. Sed tio estis antaŭ tricent jaroj. Kaj kio okazas hodiaŭ, kiam estas nur filozofio, Aufklärung! Tamen, ne,
tio ne estas aufgeklärtes Jahrhundert, tio estas schmachvol-
les!” kriis Vxdra subite laŭte kaj poste li parolis ju pli longe, des pli laŭte, ja pasie: ”Hodiaŭ malkonstruas filozofoj, ja eĉ filozofoj sur trono la monaęjojn kaj katedralojn de 1’ Sinjoro, samkiel la anaro de Òiòka. Sed tiu almenaŭ ne vendadis
multkostajn bildojn, statuojn kaj valorajn librojn al judoj”
(tiam li kraĉis), ”jes, al judoj, kaj ne donis al ili krome ĉiujn rajtojn, kiel okazas en la nuna tempo. Jes. judoj kaj nekatoli-koj fartas bone, sed sur jezuitojn kraĉu, ĉar tion Ganganelli
permesis.”
135
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
La okuloj de Vydra brulis kaj laŭ la esprimo de lia vizaĝo
oni povis vidi, kun kia antipatio li elparolis tiun nomon.
”Tiu permesis ĝin kaj alia, ankaŭ potenca sinjoro, sed ne en
tiaro, sed kun imperiestra krono, tiu daŭrigas tion, tiun nu-
ligadon de monaęjoj. Kaj havas da helpantoj…!”
Multaj el la studentoj jam tremis pro la kuraĝego de sia
profesoro. Tiu, silntiĝinte nur por momento, daŭrigis per vo-
ĉo pli malhela kaj iom pli malrapide:
”Jes, jes, tiel estas hodiaŭ, kiel antaŭ tricent jaroj. Sed hodiaŭ estas pli malhone je tio, ke oni prenas de ni nian lingvon Sankt-Venceslaan, ke oni elpelis ĝin el la oficejoj kaj lernejoj, dum oni tiam defendis ĝin. Jes, karaj sinjoroj, Òiòka estis bona ĉe˛o, vera cordatus Bohemus, kiu la germanojn neniom timis.”
Kvazaŭ li estus subite rememorinta, turnis sin Vydra al Vek
kaj diris denove en sia milda maniero:
”Nu, kaj ĉu vi scias, karulo,” (Vek jam estis karulo), ”kie Jan Òiòka estis entombigita?”
”Unue en Hradec Králové,” — kun aplomho respondis la
filozofiano ekstarinte.
”Excellenter, jes, jes, en mia naskiĝurbo. En Hradec Králo-
vé, nome en la kapelo de dekunumil virgulinoj, kaj poste?”
”Poste li estis transportita al Âáslav,” respondis Vek.
”Jes, tiel estas, vi estas bona kronikisto, mi vere eĉ miras.
ĉar en nia tempo, kaj tio estas tre malgajiga, ni tiel malleviĝis, ke ni malmulte aŭ nenion scias pri niaj antaŭuloj. Kaj se ni
scius tion, ni ne citlus kun rido la versojn el Proteo, sed malgaje kaj amare estus al ni, kiam ni legas: ”Ho malnovĉeą
lando! Fueramus Pergama quondam!” Sed ni ree estos!” li
elkriis subite, svingante la dekstran manon alte levitan. ”Jes, 136
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
ni estos! ĉar la maljusteco, kiu okazas al nia lingvo, devas iam ĉesi kaj ĉesos, ĉar tio estas kontraŭ Dio, kaj ĉar ne estas tute simple neniigi la lingvon, en kiu intertraktadis kaj parolis en parlamentoj reĝoj kaj potencularo; kiu estas tiom fleksebla
kaj kerna kaj riĉa kiel ĉiu alia, kaj pli fleksebla ol multa lingvo laŭdata kaj trudata al ni. Jes, karaj amikoj, kio ajn estas direbla latine aŭ greke, pri l’ germana lingvo mi ne parolas,
tio estas direbla ankaŭ ĉeę same bele kaj orname kaj facile!
Se estus permesite al mi, mi unue montrus ĝin je mia arto
matematika. Kaj mi ankaŭ montros. Kompreneble, ne en la
kolegio, tie ĉi ne estas permesite al mi, sed alimaniere. Mi
intencas verki kun helpo de Dio matematikan lernolibron en
la ĉeą lingvo, por ke la tuta mondo vidu kaj konvinkiĝu, ke
nia lingvo de Sankta Venceslao taŭgas eĉ por superaj aferoj!
Estos pli bona tempo, jes, estos, kondiĉe ke ni laboros. Tial
laboru, plejkaraj amikoj! Lernu unue mem private la gepatran
lingvon, kiam oni ĝin elpelis el viaj lernejoj, legu malnov-
ĉeąjn, bonajn verkojn, legu ĉehan kronikon kaj ĉiu el vi estu
cordatus Bohemus, kiu ne timas, kiu la veron diras rekte kaj
protektas sian lingvon ĉie, ĉiam kaj antaŭ ĉiu. Kaj kredu, ke
via laboro ne estos vana! Pli bonan tempon vi ĝisvivos, ĉar
pro nia laboro ni havos kaj havas potencajn propetantojn en
la ĉielo, la Heredintoj de tiu ĉi ĉeą lando. Sankta Venceslao
kaj ĉiujn ĝiajn patronojn kaj tiuj, kiel nia dilectissimus Hra-decano Balbinus preĝis, ne lasos perei nin nek la estontajn!”
Profesoro Stanislav Vydra, kaptita de entuziasmo kaj amo
al sia gepatra lingvo, silentiĝis. Lia vizaĝo estis heliĝinta, kvazaŭ lumigita.
Li ja liberigis siajn sentojn kaj vidis, ke li trovis favorplenan aŭskulton. La junaj filozofoj estis silentaj kiel ŝaŭmo, atente, 137
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
pie aŭskultante. Sur nemalmultaj vizaĝoj estis videbla la in-
fluo de la vortoj de l’ profesoro kaj rebrilo de lia varma sen-to.
”Mi detenis vin,” aŭdiĝis nun Vydra milde kaj afable, ”sed
vi estas miaj karaj amikoj, tial mi konsideras mia sankta devo prelegi al vi ne nur pri matematiko, sed ankaŭ montri al tiuj
ĉi gravaj, mi diru sanktaj aferoj, ĉar vi estas ne nur gaudium et corona vitae, sed ankaŭ spes patriae!”
(La romano rolas en fino de la 18-a jarcento.)
El romano F. L. Vek, I888.
(Vuk Echtner)
138
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Elena Ôoltésová
(1855-)
Tre ŝatata prozistino slovaka. Edzino de negranda komercisto en Tur-
âianskë Sv. Martin. En ŝia romano ”Kontraŭ la fluo”, temanta pri politikaj situacioj en jaroj ĉ. 1880, rolas virino ”staranta konscie en batalo nacia, virino konscia apud viro malpli konscia; revivigantino de spirito, aristokratino de la spirito”. (St. Krâméry). ŝia taglibro pri ŝiaj *du idoj ”Miaj infanoj” estas malofta dokumentaro de faktoj pri patrina amo samtempc realaj kaj kortuŝaj. *
MIAJ INFANOJ
Majo 1881
Posttagmeze mi sidas ĉe malfermita fenestro kaj uzante la
trankvilon, kiam la infanoj ne estas hejme, mi legas Mar-
litte. Kvankam mi enprofundiĝis en la romanon, mi subite in-
terrompas la legadon, formetas la libron kaj kliniĝante el la
fenestro, mi rigardas ĉiudirekten. Malgraŭ enprofundiĝo, mi
ekaŭdis en la bruo de pluraj viraj voĉoj sur la strato la dolĉan voĉeton de mia Ivaĉjo — kontraŭ ĝi mi ne estas ankoraŭ su-fiĉe hardita kaj ĝi elektrizas min, precipe se mi ekaŭdas ĝin
neatendinte.
Mi ne eraris: jen, tie, la infanoj kun Marinjo revenas hej-
men de la promeno. Ivaĉjo babilas pri io kaj kiam ili prok-
simiĝas al la domo, mi jam distingas la vortojn: … ”taj mi ne
plu tusas — — cu ne Majo? Mi jam povas manzi terpomojn
kaj nuksojn kaj ĉion — cu ne, Majo? … Mi petos de panjo nu-
ksojn poj la posttagmanzo — jes, nepje!”
139
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Post momento la babila voĉeto sonas jam sur la ŝtuparo,
ankaŭ la bone konataj rapidaj paŝoj de malgrandaj kaj gran-
daj piedoj. Elenjo kondukis supreu ankaŭ la patron, certe ŝi
vokis lin el la butiko, kaj Ivaĉjo, ne forgesanta la ĵus priparo-litan temon, petas, urĝas de mi nuksojn kaj mielon por man-
ĝi, ili ambaŭ tiras kaj gvidas min en la provizejon; tie ili sin ĵetas kiel malsateguloj al la ŝranko, en kiu ili flaras ankoraŭ kelkajn nuksojn. Baldaŭ estas la pantranĉaĵoj mielŝmiritaj;
dum Elenjo per okuloj mezuras la panon, kie ĝin komenci,
Ivan formordas peceton kaj la reston li metas sur la fenestron, dirante, ke li iras kun Marinjo disbati la nuksojn.
”Kaj al mi vi nenion donos?” aŭdiĝas de ekstere lia malgaja
demando, per kiu li nevolonte malkaŝas, ke Mario certe iel
nejuste dividas la nuksojn.
Kiam li poste eniris plendante, ke unu nukso estis tute ni-
gra, alia vermohava, atendis lin nova manko: lia mielŝmirita
pantranĉaĵo estis malaperinta de la fenestro. Jen, ankaŭ li
devas jam sperti seniluziiĝon, ĝuste kiam li ĝojis pri io.
Li serĉis la panpecon sur la fenestro, sub la fenestro, kaj
vidante ĝin nenie, li fine turnis sin al la patro, kien li forigis
ĝin. Min suspekti li eĉ ne ekpensis, ĉar li jam havas sperton, ke nur la patro kutimas kaŝi diversajn aĵojn, precipe la man-
ĝeblajn, se oni ie lasas ilin. Ke li bone divenis, tion montris ruzeta ekrideko de Elenjo, kiu certe rimarkis, kiam la patro
forprenis la panpecon de Ivan. Kiam la patro ne redonis ĝin,
sed riproĉis, ke ĝi certe ne estus okazinta, se li estus pli ŝatinta la panon — tiam mia Ivan komencis kuraĝe defendi sin, ke li
vere ne foæetis la panon malŝate, sed nur formetis ĝin, kiam
li iris senŝeligi la nuksetojn, — kaj ke la patro ĝin ”perdigis.”
Li fariĝis malgaja, faldis jam la buŝeton por ekploro pro tia
140
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
maljusteco kaj la patro nun komprenis, ke li devas streĉi ali-
an kordon. Tial li prenis la manon de Ivan, ili foriris en alian ĉambron (Elenjo, kiel malgranda scivola atestanto, postiris
ilin) kaj tie ili vokis la panpecon, ke ĝi donu signon, kie ĝi estas. Sed ĉar ĝi malatentis tion, la patro komencis al ĝi fajfi diversajn allogajn melodiojn — kaj fine ili ambaŭ revenis al
mi kaj Ivaĉjo kun gajaj okuletoj, lekante siajn mielumitajn
lipojn, montradis al mi la pantranĉaĵon allogitan per la fajfa-do de la patro.
Jen, tiel alternas ĉe li ĝojoj kun malĝojoj.
Antaŭ nelonge ree Elenjo tre ekfunebris. ŝi alportis en la
ĉambron paseron, ke ŝi ricevis ĝin sur la korto de s-o H., sed
ĝi estis tute elĉerpita, okuletoj senbrilaj, duonfermitaj.
Oni sentis kordoloron rigardante ĝin. Elenjo ĝin alparolis
— ŝi volonte iel helpus ĝin. Ivaĉjo sin premis al ŝi kaj penis ripeti, kion ŝi diris. Ili kuŝigis la pasereton sur la divaneton de la pupo kaj kovris ĝin per diverskoloraj tukpecoj el pupa vestaro: tiel ĝi, bedaŭrindulo —proleteto ripozis, ne konscian-
te sian situacion.
”ĉesu nur turmenti ĝin kaj lasu ĝin trankvile kuŝi” — mi
instigis ilin, forirante fari mian laboron.
”Mi ne tujmentos zin, veje ne — cu ne, Elnjo?” — fervoris
diri Ivaĉjo.
Sed tamen ne daŭris longe kaj li postkuris min:
”Panjo, iju, donu al pasejeto manzi ion, zi malfejmas la bu-
ŝeton”.
Estis neeble konvinki lin, ke la pasero ne volas manĝi: li
nur insistis, malgaje min rigardante:
”Vi, donu al zi supeton, panjo, vi!”
Li kredis, ke mi nepre sukcesos satigi la pasereton, sed
141
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
kiam mi ne volis cedi, li prenis etan pupan paton por alporti
akvon. Baldaŭ li portis ĝin plenigitan, tre atentante ne elverŝi la akvon.
Post iom da tempo mi iris por rigardi, kion ili faras kun ĝi
kaj mi trovis Elenjon verŝantan per arĝenta kulereto akvon en
ĝian beketon — pli bone dirite, ekster ĝin. Mi tuj ekkaptis ŝian manon, ĉar mi vidis, ke la pasereto estas jam tute morta, eĉ
la lasta fajrereto de vivo en ĝi estingiĝis.
Kiam mi diris tion al la infanoj, mia Elenjo ne bezonis pli:
ŝi ekploris, kortuŝe ĝemante, tute alimaniere ol ŝi kutime ploras, se okazas io kontraŭ ŝia volo.
Vane mi pens ŝin ĝojigi, ke la pasereto fartas ja bone, ne-
nio ĝin doloras, neniu povas ĝin malbone trakti k.s. ŝia dolo-
rigita koreto tre estis trankviligehla.
Ivaĉjo ne konceptis tion ankoraŭ, nur embarasite li rigar-
dis jen Elenjon, jen min, jen la mortintan pasereton.
Li revigliĝis, kiam Elenjo, kvietiĝinte sian eksciton, faris
planojn, kiel ŝi enterigos la pasereton, plantos sur ĝian tom-
bon florojn —kaj li ĝojis, ke poste ĝi fartos tie tre bone.
Sed Elenjo ankoraŭ foje satploris, kiam ŝi imagis, ke la pa-
sereto fine putriĝos tie.
La homo jam de la infaneco timas la morton, pereon; tuta
lia sento kontraŭas ĝin kaj ne volas pri ĝi sci — kaj tiu sento fontas el nemortema animo, malliberigita en mortebla korpo.
Aŭgusto 1881.
Mi tranĉis en kuirejo la fungojn-agarikojn. Ivan laŭ sia ku-
timo ĉien sekvis min, konstante babilante, ĉiam okupata de
io, kaj demandis min pri ia afero. Mi senpripense nur jesadis, kiun eraron mi ofte faras, se mi estas okupata per laboro kaj
142
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
enpenso pri kutimaj aŭ eksterordinaraj zorgoj. Nur kiam mi
rimarkis, ke li disrompis belan fungon, mi admonis lin:
”Ne agu tiel, ne difektu al mi la fungetojn”.
”Sed ci tion mi jam povas fojzeti — cu ne veje?”.
Mi denove senpripense jessignis, ne atentante la enhavon
de lia demando. Kaj jen, ôŝ … elflugas tra la fenestro sur la
korton la fungo, kiun li antaŭ momento disrompis.
”Ho, kion vi denove faras — vi volas elĵeti la fungetojn?” —
mi ekriproĉis lin kaj facile batis lian kulpintan manon.
Li ne komencis plori, sed ekrigardis min ne komprenante,
demande, eĉ time. En liaj okuletoj oni tuj povas vidi ĉion, kio okazas en lia animo.
”Sed vi ja pejmesis al mi …”
Nur nun mi ekkomprenis la tutan aferon. Li, post mia ri-
proĉo, ke li ne difektu la fungojn, konjektis, ke disrompita
fungo estas jam senvalora. Kaj li trovis plej oportuna tion elĵe-ti tra la fenestro — pri kio li ankaŭ petis mian permeson.
Kaj jen mi, sen ia averto, akre riproĉas lin — jes, mi eĉ
manfrapas lin pro ago, kiun li juĝis ĝusta, ĉar mi ja donis al li permeson; ne estas mirinde, ke liaj karaj okuletoj kun tia
riproĉo ekrigardis min.
Penta kordoloro ekkaptis min kaj mi serĉis rimedon por
rebonigi la maljustaĵon kaj konservi la estimon. Sed li ekpa-
roletis:
”Panjo, se mi ijos sejĉi la fungon malsupjen en la kojton, ci
ne batos al mi la manon?”
Tio kortuŝis min ĝis ploro.
”Ne, pro tuta mondo, ne, mia karuleto” — mi certigis lin,
prenante lin sur la brakojn.
Sed li rapidis sin liberigi. Lin okupis la deziro ripari la fa-143
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
ritan eraron, kiu laŭvere estis eraro de la patrino. Li malsu-
prenpaŝetis la ŝtuparon por serĉi la elĵetitan fungon kaj bal-
daŭ mi ekaŭdis lian agrablan voĉeton: li plendis al iu, ke li
difektis la fungeton kaj panjo manfrapis lin pro tio.
Mi vokis al li, ke li ne serĉu plu, ke la fungeto falis verŝaj-ne en ian marĉeton, sed li jam portis ĝin, feliĉe trovitan, supren; pura ĝi blankis en lia maneto, kaj li plezure donis ĝin al mi en la ŝtuparangulo, kien mi venis al li renkonte.
Lia koreto pleniĝis per plena kontentiĝo. Li rebonigis la
eraron kaj per tio — laŭ lia imago — li ankaŭ nuligis la nebe-
zonan, maljustan manfrapon de panjo, kvazaŭ ĝi eĉ ne estus
okazinta.
ĉar lia demando: ĉu mi denove ne batos lian manon, se li
trovos la difektitan fungeton, fakte havis tian sencon, ĉu tiam la manfrapo jam ricevita perdos la validon?
Per la korekto de la eraro senvalidiĝas ankaŭ la puno. Ke
la tuta eraro estis ĉe la panjo, tion liaj senkulpaj okuletoj ne vidis.
Kiam oni tiel de proksime trasentas la kortuŝan, sanktan
senkulpecon de la infana animo, nur tiam oni komprenas Kri-
ston, kiu diris:
”Lasu la infanojn veni al mi, ĉar ilia estas la regno ĉiela”.
(Vlado Jukl)
144
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Julius Zeyer
(1841-1903)
Granda poeto romantisma. Filo de riĉa komercista familio en Praha, edukita per la fabeloj de maljuna vartistino kaj per vagado tra la antikvaj kvartaloj de Praha. Multe li vojaĝis en fremdlando, fine, post la nesukceso trovi profesion respondantan al lia vivkoncepto li loksidiĝis en la negranda urbo Vodñany en suda Bohemio, kaj dediĉis sin komplete al verkado. Sukcese li provis ĉiujn fakojn de poezio, sed lia plej propra fako estis la historia eposo, en kiu per tre riĉa lingvaĵo li rera-kontas legendojn el la plej antikvaj epokoj de sia kaj de fremdaj nacioj. Li estis konvinkita katoliko kaj en la katolikisma mistiko li serĉis la lastan respondon al la demandoj pri la senco de la vivo kaj la trankvilon por sia sentema animo. En kelkaj prozaj verkoj, precipe en la romano ”Jan Maria Plojhar” li sukcesis per nemultaj frazoj esprimi la fidon kaj timon de la ĉeą patrioteco en formo nefacile superebla. Liaj dramaj verkoj siatempe estis ofte ludataj; ili distingiĝas per plaĉas versoformo, konflikto de noblaj ideoj, fido al la supernatura justeco, *mankas al ili la efektiva drameco. *
KOMENTARO AL LA POEMO NEKLAN
La verkisto prenis la temon el la prahistoria, mita tempo de la ĉe˛oslovakaj gentoj. Prapatro ĉe˛ venigis sian genton en la nunan Bohemion. ĉiujn tieajn slavojn kunigis en unu imperion la granda princo Samo. Liaj posteuloj estis: Krok, lia filino Libuŝa, kiu edziĝinte al kampisto Pæemysl, fondis la dinastion de la Pæemyslidoj. Inter la anoj de la dinastio okazis ofte kruelaj bataloj pri potenco kaj rego-povo. La tragedio okazas dum la regado de princo Neklan, kiu laŭ la legendo, militis kontraŭ alia slava gento: la Luĉanoj. Neklan estas pacama princo sed estas atakita de la luĉa princo Vlastislav. Unu el 145
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
*la ĉeąj vladikoj (t. e. tribestroj), nomata Tyr, estis parenco al Vlastislav, sed subulo de Neklan. El tio fontas lia tragedia konflikto. *
Tyr estas jam kristano, kvankam la cetera popolo estas ankoraŭ pagana. Li edziĝas al Klimba el la gento de Luĉanoj, sed post la edziĝfesto li ekscias, ke Klimba estas jam delogita. Li ne forpelas ŝin; tamen li ne konas la deloginton kaj ne scias, ke tio estas Vlastislav mem, lia plej intima amiko, kiun Klimba amas plu eĉ post la edziniĝo *al Tyr. La tria akto priskribas la intertraktadon de la senditoj de Neklan kaj de Vlatislav kun Tyr, ĉar ambaŭ partioj penis akiri lian aliancon en la venonta milito. *
Praha estas la ĉefa komunumo de la ĉeą gento. Vyôehrad estas fortikaĵo kaj rezidejo de Neklan. Chynov estas fortikaĵo de Tyr. Straba
*— praavino de Tyr, vidvino post princo Vojen. *
*Svatava — edzino de Vlastislav. Lovín — fortikaĵo de Vlastislav. *
*Kruvoj estas sendito de Neklan. Klen — armeestro de Neklan. *
NEKLAN
*Tragedio en kvin aktoj. *
**Akto III. **
Chynov. Ne malgranda ligna ĉambro kun larĝa aperturo en la fono, tra kiu oni vidas pejzaĝon, kampojn prilumatajn de oblik-vaj sunradioj kaj post ili malhelajn arbarojn. Granda, peza kverka *tablo, ĉe kiu sidas KLEN kaj KRUVOJ. TYR prezentas al ili kornon plenan de mielmosto. *
KRUVOJ
Jam ĉesu la festeno. Vi, sinjor’,
de tago min regalas sen demand’
pri la motivo veniginta nin.
Vi scias ja, ke serioza temp’
146
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
malhele nubas. Kaj ne pensu do,
ke nia celo estis amuzaĵ’.
TYR
ĉu amuzaĵ’? Ho, ne troveblas ĝi
ĉi tie, Kruvoj. Kiu serĉus ĝin
en tomb’?… Ho tomba dezertec’
ĉi tie estas (sed ne tombtrankvil’)…
(Li turnas la rigardon al la panoramo tra la fenes-
tro kaj enpensiĝinte parolas al si:)
Ja strange. Kiel fremdas la aspekt’
de la pejzaĝ’… Estadis reva ĝi;
sed nun super la vasta region’,
arbaroj, kampoj, kvazaŭ sternus sin
vual’ funebra… Kia peza ĝem’
el nigra forsto venas! Infanplor’:
susur’ de spikoj miksas sin kun ĝi.
ĉu vi, hirundoj, en krepuska lum’
malĝojflugante tristas kiel mi?
Majesta Nokto, venu… Kiel plend’
vest’ via nigras…
KLEN
(al Kruvoj). Kio estas do
al li: en pensoj reforgesas nin!
Malgajas lia vid’… ĉu estas vir’
junaĝa tiu, kiu igis ĵus
al fianĉino edzo?
KRUVOJ
Ankaŭ ŝi!
ĉu vidis vi? Nur pala korp’ sen sang’
kaj apatia ŝajnas kiel ŝton’.
147
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Sed nin koncernas tut-alia zorg’:
ĉar vent-rapide hastas Vlastislav,
facile povus antaŭiri nin,
kaj faros kun li aliancon Tyr.
Ni traktu.
(Li brue leviĝas) Tyr, pri kio sonĝas vi?
TYR
*(kvazaŭ vekiĝinte). * Mi? Pri nenio. Jes, vi diris nun, ke vin venigis al mi…
KRUVOJ.
amuzaĵ’.
TYR
Vi mokas.
KRUVOJ
ĉiujn ŝercojn for
en malfacila, ŝtormgraveda temp’!
Afer’ duobla gvidas min al vi:
Riproĉ’ unue: Ekparolas nun
sendit’ de Neklan, ne plu via gast’.
TYR
Mi aŭdas.
KRUVOJ
Neklan estas via princ’.
Do kial luĉan princon al batal’
vi akompanis? Ne serĉadas ja
vladikojn Neklan ĉe la malamik’.
TYR Amiko mia estas Vlastislav,
al mi parenca kiel Neklan mem.
Ni kontraŭ saksojn militiris, ĉar
148
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
germanoj ĉiam mordatakas nin;
ni ĉiuj rajtas, ni eĉ devas ja
ekstermi ilin, ĉu kun luĉa princ’,
ĉu kun la princo Neklan. Tempe de
la militir’ kun luĉa Vlastislav,
ankoraŭ ne ekzistis rivalec’;
la reg’ de Neklan estis en respekt’
— almenaŭ ŝajne — kaj antikva ord’
ŝatata estis eĉ de Vlastislav.
Mi pravis tiam.
KRUVOJ
Mi rekonas, jes,
kaj vin absolvas de la kulpriproĉ’.
Respektis tiam ordon Vlastislav,
sed nun li malrespektas. Dua tem’
min veniginta, estas, ho vladik’,
rememorigi vin pri via dev’.
Ke Neklan atakatas, scias vi.
vi ja ĉeestis, kiam Vlastislav
senditojn niajn kun furiozec’
ofendis moke.
KLEN
Fi, lin mordu pest’.
TYR
Amikon mian? Min indulgu, Klen.
KRUVOJ
ĉiam amikon?
TYR
ĉu demandas kor’,
ho Kruvoj, ja, pri princa rivalec’?
149
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Mi Vlastislavon amas kiel frat’.
KLEN
Ja jes! Vi devas esti danka, ĉar
la amatinon donis li al vi.
La feliĉecon oni pagu eĉ
per ribelad’, perfid’…
TYR
*(flanke). * Ho mia Di’,
vi scias pri la kruda, sanga mok’,
suferon vidas mian. Helpu min:
Ne malkaŝiĝu larme la dolor’!…
”Feliĉo” diris Klen.
KLEN.
Li sonĝas, ĉu?
Kion li flustras?
KRUVOJ
Nu, vekiĝu,Tyr.
TYR
Kion Klen diris?
KLEN
Ho, forgesu ĝin,
sinjor’. Mi trois, parolante pri
perfid’, kiam vi pri la amikec’
— mi tiun nomon ne eldiru plu —
de tiu deloganto. Tamen nur
memoru vortojn, kiujn diris vi
en Luĉo: nome, ke por dev’ kaj rajt’
vi pretas morti.
KRUVOJ
Klaras via dev’?
150
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Kaj ĉu vi scias, kies estas prav’?
TYR
Jes, Neklan pravas.
KRUYOJ
Simple, mia Tyr,
sincere vi parolas, kiel vir’.
Mi vidas jam: Ne vanis nia pen’.
TYR
ĉu Neklan min suspektis pri ribel’?
KRUVOJ
Ne. Li pri via am’ al Vlastislav
sciante, penas rekonsoli vin
en la batalo kontraŭ la amik’.
Li braketendas al la ĉirkaŭpren’;
kaj povos trovi vi ĉe lia kor’
bofraton Krasník; li en alianc’
kun Neklan estas. Vi en lia dom’
kun Krasník repaciĝos; sciu ja,
ke lin ofendis via edziĝfest’,
kiun subile faris vi sen li.
Do, kiam venos vi, vladika moŝt’,
kun soldatar’ al sankta Vyôehrad?
La plej heroa estas vi vladik,
kaj en armeo famas via nom’.
(KLIMBA rapide eniras)
KLIMBA
Ho Tyr, min kaŝu. Kaŝu, gardu min.
TYR
ĉu kaŝi? Antaŭ kiu?
151
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
KLIMBA
Antaŭ mi
kaj antaŭ li, antaŭ la loga pov’ —
TYR
Rekonsciiĝu, Klimba, el delir’.
KLIMBA
*(flanke). * Ho ve, kion mi diris?
(Al Tyr:) Pravas vi.
Malsanas kaj deliras mi en tim’
naiva estis de mi la alarm’.
Sur monto sidis mi post nia dom’,
rigardis reve al la malproksim’…
Subite kiel lupoj el arbar’
galopas rajdistar’ al nia dom’.
Mi timis tre.
TYR
Rajdantoj? Tien ĉi?
KLIMBA
*(al si). * ĉu estis vi, aŭ ombro via nur,
kiun mi ŝate portas en la sin’,
kiun mi vidas ĉie, kien ajn
mi vidon turnas?
(Eniras servisto:)
SERVISTO De l’ arbara rand’
alproksimiĝas trup’ de rajdistar’
kaj princo Vlastislav en ĝia front’.
Mi vidis lin.
TYR
Mi al li flugas jam.
152
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
(Li rapidas for.)
KLIMBA
*(al si). * Ne estis tromp’. Li venas. Mia kor’,
ĉu ĝojo premas aŭ doloro vin?
Sovaĝa krio penas el la buŝ’
penetri. Ho, verkaŝa, falsa mask’,
kie mi trovos vin?
(ŝi rapidas for.)
KLEN
Surprizas ja
renkont’ ĉi stranga.
KRUVOJ
Mi supozis jam,
ke delogonte venos li al Tyr.
Nu, espereble li malfruis tro;
— Sed iros Tyr tra dura ekzamen’:
(VLASTISLAV eniras kun TYR.)
TYR
*(apud pordo al servisto). *
Estrino via venu tien ĉi
saluti gaston.
VLASTISLAV: Kruvoj kaj vi, Klen,
saluton. Ni en Luĉo antaŭ temp’ — —
KLEN
Mi, princo, bone memortenas ja
afablon vian.
VLASTISLAV *(ridas). * Sed koncernis ĝi
ne vin, sed vian estron. Volu do
153
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
forgesi por moment’. Ni ĉiuj tri
ĉe Tyr gastumas: Kruvoj, vi kaj mi.
KRUVOJ
Ankoraŭ gast’ alia sekvas nin
tra la krepusko galopante, princ’.
Estas la Nokto, kiu venos tuj.
La Nokto, tiu nigravesta gast’,
kiu ĉevalojn, stelojn sendos al
paŝtiĝo sur la blua firmament’.
Kaj ili lumos al ni sur la voj’
neprokrastebla.
TYR
Vi forrajdos jam?
Restu en Chënov ĝis morgaŭa tag’ …
Kun malfidemo vi vizitis min,
kaj vidas, ke ĉi tie Vlastislav —
vi ja divenos — malfacilas dir’ …
KRUVOJ
Kun malfidem’ mi venis, sed kun fid’
kaj kun certiĝo mi foriras, Tyr.
Vi ne pensŝanĝas kaj rekonis vi
la pravon, kie estas via lok’.
Adiaŭ, Tyr, vi ankaŭ, luĉa princ’.
Kuraĝis vi al nest’ de l’ malamik’.
VLASTISLAV: Dom’ de l’ amiko Chënov estas ja.
KLEN
Sed staras ĝi en Praha princoland’
sub reg’ de Neklan. — Vi koncedas, ĉu?
154
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
VLASTISLAV: Sed estas kontraktita inter ni,
militkomenco nur post nova lun’.
TYR
Tamen sekurus vi en mia dom’
sen tio ankaŭ.
KRUVOJ
Do, adiaŭ, Tyr.
Amik’ vi estas, noblanima, kaj
amiko via vin estimas tro,
ol al perfido fia logi vin.
Vi estas vir’, kaj simpla estas vort’,
kiun mi de vi portas al la princ’:
Ke vi pri pravo scias kaj pri dev’ …
VLASTISLAV: Halt’, Kruvoj! Ankaŭ mi ja kiel vi
persvadi volis Tyron. Tiu ĉi
intenc’ kaŝita antaŭ vi kaj Klen
aŭ ruz’ aŭ timo ŝajnus. Sed mi mem
malŝatas ruzon kaj ne timas mi…
Mi antaŭ Kruvoj diru ĝin kaj Klen:
Rigardu min kaj aŭdu min, ho Tyr.
Ni ofte staris kune en batal’,
aperis ofte al ni la vizaĝ’
de l’ pala Mort’. Neniun pli ol vin
mi ŝatas. Do, la staton de la kor’
malkaŝu al ni nun.
TYR
¯i sangas nur!
VLASTISLAV: En unu vorto kiom da dolor’…
155
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
TYR
Min devo mia ŝarĝas kiel ŝton’ — —
VLASTISLAV: Pri devo vi parolas? Sciis mi,
ke vidon vian trompos falsa pens’.
Por diri veron mi alvenis mem:
Amikoj reciproke helpu sin.
TYR
Se pravas la amik’.
KRUVOJ
Ho Vlastislav!
Ankaŭ vi estas princo. ĉu vi do
vladikojn luĉajn petas pri bonvol’,
aŭ nur postulas iron al batal’?
VLASTISLAV: Pli multe estas Tyr ol nur vladik’.
TYR
Eĉ se mi estus. Estas mia dev’
defendi la hejmlandon.
VLASTISLAV: Via hejm’
ja estas Chënov. El ĝi faros mi
princlandon grandan, kiu estos nur
sub mia rego, sub alies ne.
Vi estos princo. Kvankam estas vi
nur laŭpatrine Pæemyslida an’,
vi tamen ree ktm la dinasti’
parencas per edzino bela nun.
Mi tial donis ŝin al vi, amik’,
por vin altigi…Vi komprenas jam?
156
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
KRUVOJ
Rabaĵon vi disdonas antaŭ venk’.
Ho Tyr, ho Tyr, ne lasu kapti vin
per ret’ de l’ mistifikoj.
TYR
Kruvoj, halt’!
Vi min ne humiligu, Vlastislav.
ĉu mi vendeblas? Estas kruda bat’.
Motivo via malprofundas tro,
kaj tiujn vortojn vi ne kredas mem.
Ne sola Chënov estas la patruj’.
¯i estas tuta bena land’ de ĉe˛,
tuta de Samo granda heredaĵ’.
VLASTISLAV: ¯i estas mia laŭ pli alta rajt’,
ĉar Vojen normis, ke la Sama kron’
al tiu apartenu, kiu nur
meritas porti ĝin; kaj scias vi,
ke Neklan timemulo estas. Tyr,
mi ĵuras: Se la opinion ĉi
mi vidus falsa, kaj se … Neklan mem
kiel heroo granda montrus sin —
ke antaŭ li sin klinus mia frunt’.
Sed min rajtigas lia malkuraĝ’.
KRUVOJ
Pri propra grando vi parolas nur.
Kial ni kredu? Eble grandas vi
laŭ propra opini’, nur tial, ke
malgranda ŝajnas al vi Neklan princ’.
157
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
VLASTISLAV: Kiu vi estas, ke kuraĝas vi
paroli tiel? Al amiko Tyr
mi venis, ne al vi, servist’.
KRUVOJ
Tamen ne via.
TYR
Kruvoj estas gast’.
VLASTISLAV: Amik’ malvarma ŝajnas esti tre
hodiaŭ Tyr. Ho tutalia vi
en Luĉo estis, min dankante pro
feliĉo akceptita.
TYR
(flanke) Mia kor’,
senbrida, nun silentu, (laŭte) Ho, amik’,
min ne riproĉu. Mi pro via am’
dankema estas, tamen ne sen sent’.
Asert’ pri rajto via estas tromp’.
Ne nubmienu. Volis diri mi,
ne, ke vi trompas min, sed nur vin mem.
Insida estas nia homa kor’
kaj al sintrompo emas la anim’.
Grandecon volu por la patroland’
samkiel mi, sed ne nur por vi mem
la grandon volu.
VLASTISLAV: Jam ŝufiĉas, Tyr!
Pli elokventis Kruvoj, klaras jam.
Mi estas cervo, kiu tra arbar’
kapleve kuras kun fiera frunt’,
158
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
li estas vulp’. Nu bone. Sola do
mi sekvos voĉon de la patra sang’.
TYR
Kial mediti pri la patra sang’
kaj serĉi agjustigon nur en ĝi?
De grandaj agoj esti patro, ja
valoras pli, ol esti nura fil’
de grandaj patroj. Mia Vlastislav!
Kun Neklan repaciĝu! Poste mi
al batalegoj akompanos vin
por glor’ kaj famo de la kara land’,
kio juĝis Krok, profetis Libuŝa.
Ho multa nia kara parencgent’
sub fremda jugo ĝemas.
Venku ni murdantojn sangavidajn, por la sav’
de tiuj kiujn nia malamik’
sufokas tiel malsatanta lup’
inside … Foje Samo faris ĝin.
Ho, brilis al mi lia sankta kron’
en rev’ junaĝa …
KRUVOJ
Fluas Sama sang’,
pranep’ de Straba, eĉ en via korp’!
TYR
Vi, Kruvoj, certe ne komprenus min,
se mi rakontus al vi pri la kron’,
kiun atendas mi laŭ mia kred’.
KRUVOJ
(flustre) Vi aŭdas, Klen?
159
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
KLEN
Sed ne komprenas mi.
KRUVOJ
Mi jes: Per modesteco maskas Tyr
la ambicion — kaj malkaŝis sin.
TYR
Nu do, Vlastislav!
VLASTISLAV: Ne parolu jam,
ĉar profundaĵ’ oscedas inter ni.
ĉu mi subiĝu? Kaj al Neklan, ĉu?
Mi ĝis hodiaŭ ne ellernis ja
”subiĝon” kaj signifon de la vort’
— kvankam pri senco ĝia mia glav’
instruas ĉiun, kiu baras min.
TYR
Kaj tamen estas grande, ho amik’,
al prav’ subiĝi—
VLASTISLAV: Kie estas, prav’?
La mian vi ne kredas. ĉesu jam
la diskutad’. Disiĝu nia voj’.
Tamen vi, ruza Kruvoj, kaj vi Klen,
al Neklan kuru kaj informu lin,
ke amikecon inter mi kaj Tyr
longdaŭran pereigis via lang’,
kvankam ĝi firmis kiel sankta kverk’
sub kiu homoj preĝas en arbar’
kaj kiun timas tuŝi eĉ la fulm’.
Ho ridos certe Neklan-Timemul’.
kiam li aŭdos, ke en sangbatal’
160
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
sin vid-al-vide Tyr kaj Vlastislav
atakos … Kiam fulmojn vidos li
el glavoj niaj fajri; nia sang’
makulos nin, kaj al la nigra nokt’
animo mia aŭ anim’ de Tyr
ekvagos..
TYR
Ne, ni ne renkontos nin
en tiu sangbatal’! Mi estos for,
kvankam mi sopiregas je la mort’.
KRUVOJ
ĉu vi do cedas, Tyr?
KLEN
Sed via vort’!
KRUVOJ
Kaj devo via.
TYR
Ne forgesas mi.
Mi bonplenumos ĉion laŭ la dev’.
Mi ja ne finis, kiam Vlastislav
eniris domon. Do mi finos nun:
La soldataron sendos mi al princ’
kun la ĉevaloj kaj kun armilar’,
trezorojn kun la tuta mia or’.
En Chënov restos unusola vir’:
mi mem. Havaĵon mian havos princ’,
sed por amiko restos mia am’.
¯in, Kruvoj, mi ne prenos for de li.
Tion rediru. Neklan juĝu mem:
se min puninda opinias li,
161
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
li punu min, kaj mi subiĝos, ĉar
Neklanon mi rekonas mia princ’.
VLASTISLAV: Kial, ho Tyr, mi adiaŭu vin,
kiam mi amas vin pli ol ĝis nun.
KRUVOJ
Mi frunton klinas antaŭ vi, ho Tyr,
kaj mute iras.
KLEN
Do, adiaŭ. Sed
domaĝ’, ke vi ne batalgvidos!
TYR
Restu nur!
Kiel amikoj ni disiru ja.
Antaŭ foriro la edzin’ al vi
mielon donos. Jen ŝi venas jam.
(Klimba eniras)
Saluton diru do al Vlastislav.
VLASTISLAV: Saluton, Klimba.
KLEN
(al Kruvoj) Vidon klinas ŝi
kaj tremas: estas pala kiel ŝton’.
TYR
Edzino, niaj gastoj iras jam…
Mielon portu kaj prezentu ĝin.
(Klimba foriras)
VLASTISLAV: Mantelon prenu tiun ĉi, ho Tyr!
Mi portis ĝin, kiam en lasta nokt’
162
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
antaŭ la saks-batal’ en unu lit’
ni dormis kune sub mantelo ĉi.
Kaj ambaŭ niajn korojn kovris ĝi
kaj koroj frapis en la harmoni’…
Mantelo daŭras … sed la harmoni’?
Do, restu al vi tiu memoraĵ’!
(Li prezentas al li la mantelon kaj forturnas la
vizaĝon)
TYR
En mia kor’ ĝi daŭras. La amar’
de viaj vortoj estas de mi for.
Sed foje venos tempo, Vlastislav,
ke vi min juste juĝos. Jen la man’:
Al koro premu ĝin, ne turnu for
vizaĝon.
(Eniras KLIMBA; ŝin sekvas servisto portanta mie-
laĵon en pokaloj, kaj brulantajn lum-ŝtipojn, kiujn
li enigas en grandajn ferajn tenilojn sur muroj)
Klimba, venu tien ĉi.
kaj elokventa esti helpu min,
kaj petu Vlastislavon pri ridet’.
(La servisto prezentis al ĉiuj pokalojn, Klimba por-
tas unu al Vlastislav)
KLIMBA
Kion mi diru? Jen el la pokal’
je mia sano trinku laŭ la mor’.
Sed se reguli moron povus mi:
Ho trinku — petus mi — je mia mort’.
KRUVOJ
Deziro stranga en la juna buŝ’.
163
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
KLEN
Tyr restos ja kaj ne forrajdos li.
Do via tristo estas sen motiv’.
KRUVOJ
Kaj tial trinkas mi je via san’!
TYR
Pokalon tenas vi, sed al la gast’
ne donas ĝin, kaj ĝi malplenas ja.
(Li plenigas la pokalon, kiun Klimba tenns, per mie-
laĵo)
KRUVOJ
(levas la pokalon; dume Tyr plenigas la alian)
Sen ĉiu tristo estu via viv’
kiel animo via sen makul’!
KLIMBA
(lasas teren fali la pokalon, kiun ŝi estis prezentonta
al Vastislav)
KLEN
Jen signo misfatala, luĉa princ’.
KLIMBA
Pardonu, mi malsanas, lacas man’.
VLASTISLAV * (prenas alian pokalon)*
Mi, Klimba, mokas signojn de l’ Fatal’
je via san’ trinkante. Estu do
laŭ dir’ de Kruvoj —
KLIMBA
(rapide kaj konfuzite) Estas do malben’.
TYR
(flustre) Rekonsciiĝu, Klimba! Iru for.
164
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
KLIMBA
Mi iras, Tyr… * (al si, rigardante al Vlaslislav)*
Por neniam plu
revidi lin.— Ebriu, ho anim’,
per dolĉa vid’ kaj mortu per dolor’!
SERVISTO (eniras) Sendit’ alvenis kaj postulas tuj
permeson iri al la luĉa princ’.
Li lin ne trovis en la fortikaĵ’,
do tra Lovín kaj Luĉo rajdis li
kaj eksciinte pri li sekvis lin.
ŝaŭmŝvitas la ĉeval’ kaj falas jam…
TYR
Eniru la sendit’.
KLIMBA
*(al si) * Mi restu do.
Alvenas viaj vortoj, Svatava,
por min turmenti…
(La sendito eniras)
VLASTISLAV: Kion portas vi?
SENDITO Aferon tristan portas mi, sinjor’.
VLASTISLAV: Rapide do! Pli kurta estu trist’.
SENDITO La nigran rokon konas vi, ho princ’,
altantan al ĉiel’ el densa forst’
ĉe Lovín kiel fingro de l’ Gigant’.
Sur tiu roko staris Svatava,
165
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
kiam al Lovín rajdis mi. Post tag’
varmega preskaŭ sama nigris nokt’.
Multegaj steloj brilis sur ĉiel’,
tamen ne longe: venis griza lup’
kaj glutis ilin: nome peza nub’.
Kaj jam senteblis rapidanta ŝtorm’.
Mi rajdis sur ĉeval’, ĉar la princin’
min alparolis: Senprokraste, tuj
al Luĉo rajdu, diru al la princ’:
Li ne militu, trafos lin malvenk’.
VLASTISLAV: Tiel finiĝas via senditaĵ’?
SENDITO Ne, princa moŝto.
VLASTISI.AV: Do parolu plu.
SENDITO ¯in antaŭ ŝtormo diris la princin’,
kaj kiam poste preterrajdis mi,
— kaj tondris jam — ŝi ree sur la rok’
starante, plenavoĉe vokis min:
Kaj ankaŭ tion sciu mia edz’,
ke atestiĝos mia profetaĵ’
per mia mort’ subita! — Jen mi, ek,
en nekonita tim’ galopis for.
Ekmuĝis arboj kaj torentis pluv’;
jen nub’ ŝiriĝis kaj la nigra nokt’
paliĝis grize kiel mortvizaĝ’.
Ekhaltis la ĉeval’ kaj staris mi
ĉe l’ sama rok’ post vaga cirkla ir’!
166
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Kaj en malsane pala fulmobril’
— simila al fantoma vaga lum’,
saltanta sur la marĉ’ — ekvidis mi:
Sur pint’ de l’ monto staris Svatava,
ŝi levis blankajn brakojn al ĉiel’
kaj flirtis vente ŝia nigra har’.
Ekbrilis nova fulm’ … Ho, princo, ve,
ke ĝin eldiri devas mia lang’ …
Edzinon vian trafis tiu fulm’!
Vi kovras vidon.
TYR
ŝi ripozu jam!
SENDITO Mi vidis fali ŝin. De sur la alt’
ŝi inter blokojn falis, kie ŝi
frakase restis kuŝi … La ĉeval’
sovaĝis kaj al Luĉo portis min.
Jen ĉion scias vi. Mi finis, princ’.
(Li iras for)
TYR
Obeu tiun voĉon, Vlastislav,
kiu hodiaŭ vokas vin el tomb’.
KRUVOJ
Edzino via, pala kiel mort’,
jen teren falas!
TYR
(proksimiĝas salte al Klimba) Klimba al la lit’
mi vin kondukos —
KLIMBA
(sovaĝe) Ho, ne tuŝu min,
167
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
mizeran min! Mi vin malamas! For!
Malben’ al dom’ ĉi tiu, al vi mem.
Malben’ al la ĉiel’, el kies sin’
tiel malfrue venis tiu fulm’!
Pli frue Svatavan ĝi, kaj nun min
mortigi devis!
TYR
Estas frenezec’.
VLASTISLAV: Silentu, Klimba, mi petegas vin.
KLIMBA
Silenti, ĉu? Ne eble, Vlastislav!
Kial la diojn ne malbenu mi
kaj sorton mian? Ho, vi mia rev’,
mi povis esti via! Ho idol’,
kiun adoras mi en tera polv’!
Kial vi senkompate donis min
al aliulo? Kaj ne sciis vi,
ke savos nin la kompatema fulm’!
VLASTISLAV: (ekskuas ŝin forte)
Virin’, vi freneziĝis.
KLIMBA (falas sur genuojn) Jes! Pro am’!
Min ne ektuŝos, eĉ se scios mond’
pri mia hont’: fier’ ĝi estas ja!
Genuojn viajn ĉirkaŭprenas mi,
al kor’ min premu kaj min gvidu for’!
VLASTISLAV: * (Forpuŝas ŝin forte)*
168
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
For de mi, for! Hontruĝu via vang’!
Vin, foæetinte, mi ne levos plu!
KLIMBA
Kiu mortigos min?…Ne eble ja
se ĝin ne faris la terura mok’!
(ŝi falas vizaĝ-al-tere)
TYR
(al Vlastislav) Vipuro fia, vi senhonta vir’!
Honeston mian do vi murdis, sed
viziti min kuraĝis? Vi fihom’!
Ja jes! Fihomo … vi inside kaj
cinike murdis amikecon ja,
mild’-ripozantan sur perfida brust’!
Se murdi volis vi, kial ne min?
Vi estas mia gast’, en mia dom’!
Mi vin forpelas! Iru, Vlastislav!
Iru, mi diras, kaj kunprenu la —
la kompatindan —
KLIMBA
*(malrapide rektiĝas) * Estas vere mi?
ĉu tiel min mencii estas rajt’?
Tio ne eblas. Estas nur fabel’!
VLASTISLAV: Vi kiel hundon min forpelas, Tyr.
Tamen vi pravas … Mi neniam ja
mallevis vidon antaŭ homo, sed
mi nune devas … * (Al Klimba)* Sed al vi malben’,
kaj al volupto, kiun vekis vi —
KLIMBA
Kompatu! Min mortigas via kulp’!
169
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
VLASTISLAV: Pro via mi suferas! Kun malam’
mi malrespektas vin. Do iru aŭ
mi manon levos —
KLIMBA
Aŭdu, dioj! Ve!
TYR
Mi gardas ŝin! Respekton al viktim’!
Ekstaru, Klimba, kvankam mi ne plu
vin ami povas — vi malamas min —
tamen ne restos por vi sur la mond’
— krom Chënov — rifuĝej’. Vi, luĉa princ’,
ankoraŭ staras? — Bone, aŭdu do:
(Li disŝiras la mantelon)
Kiel ŝiriĝis tiu ĉi mantel’,
kovrinta iam niajn korojn du,
por ĉiam mi min ŝiras de vi for.
Nun Kruvoj, min nenio tenas plu
en Chënov tie ĉi. La amikec’
en tombo kuŝas… do mi venos mem
al Vyôehrad kaj al la militir’.
Jam iru, Vlastislav. Kaj en batal’
por mi la morto estas, ne la venĝ’.
VLATISLAV. Kion mi diru. Tyr … Ho militbru’
en aŭdo tondru jam — (Li rapide foriras)
(silento)
TYR
Stariĝu ek,
pekinta Klimba, ĉambron iru jam.
170
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
KLIMBA
Vi min forpelis.
TYR
Kruda estis mi.
Jen via hejm’…
KLIMBA
Vi ne malbenas?
TYR
Ne.
Mi vin bedaŭras. Vi rifuzis ja
lumigon de la nokt’ en via mens’.
Vin gardu hela Di’! Memoru nur,
kion mi, Klimba, pri Li diris jam.
Makulojn lavu. Absolveblas pek’.
*(Li foriras kun KRUVOJ kaj KLEN). *
KLIMBA
(rigardas post lin)
La hela via Di’… En via vid’,
en via voĉmodul’ aperas Li.
Lezitan kanon vi ne rompis for,
vi ne malbenas, vi kompatas min!
Kaj kie estas la pasia ŝtorm’?
Je arda larmopluv’ degelis ĝi…
Ho, nanis Vlastislav ja antaŭ Tyr!
Honte li staris, mute, sen parol’!
—
Heroo vera estas vi, ho Tyr.
Kaj vi min amis, sed ne povas plu
min ami nun; kaj tamen gardis min,
kiam min tretis tiu, kiun mi
pri am’ freneze petis…Tamen jam
171
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
mi — ŝajne — lin ne amas. Nur malplen’
dezerta estas en la laca kor’!
Ho Vlastislav! Ho, teruranta pens’!
Vi estas kulp’, puriĝo estas Tyr!…
Kion mi serĉas en ĉi dom’?… Makul’
mi estas por ĝi … Diris li:
Ekzistas pekabsolvo! Kie ja?
Do mi foriros. Estas mi makul’,
sed repuriĝos … Jes, sed kiel nur?
(Dr. T. Pumpr)
FELIĉO EN ¯ARDENO
DE FLORANTAJ PERSIKUJOJ
Mi ekiris matene al la patro.
Li tre ĝojis, kiam li vidis min; li ekzamenis min pri di-
versaj objektoj kaj donis al mi demandojn tiamaniere, por
povi laŭ miaj respondoj juĝi pri la matureco de miaj konklu-
doj kaj pri la tendenco de miaj pensoj. ŝajnis al mi, ke li estas kontenta pri mi, ĉar li diris al mi, ke mi ŝajnas al li jam viro, ne plu infano.
”Vi estas laŭ mia konjekto sobra kaj sen pasioj,” li diris al
mi, ”kaj paŝas vojon de saĝo.”
Mi ruĝiĝis, la konscienco faris riproĉojn al mi, sed mi silen-
tis.
”Mi rakontos al vi ion pri via patrino,” daŭrigis la patro,
172
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
”decas, ke vi konu la okazintaĵojn de viaj gepatroj. Cetere ili ankaŭ estos instruo por vi.”
Mi malpaciencis aŭskulti lin.
Li kondukis min antaŭ malnovan drapiraĵon starantan en
ombro en la fono de la vendejo. Mi memoris tiun drapiraĵon
de la plej frua juneoo. Multaj kaj multaj homoj jam estis pe-
tintaj la patron, ke li vendu ĝin al ili, sed li ĉiam kontraŭstaris decide kaj obstine. ¯i estis farita kun neordinara arto. La pentraĵo sur ĝi prezentis ĝardenon kun lageto sur kiu floris
nenufaroj de ĉiuj koloroj, kaj en la fono estis orbrilanta pala-co. Sub peonia arbo sidis belega knabino kaj ludis kun pavo.
La patro nun montris al ŝi kaj diris mallonge: ”Tio estas do via patrino.”
”ĉu,” ekkriis mi, ”tiel belega ŝi estis? ĉu ŝi baldaŭ mortis?
Kaj ĉu vi mem pentris ŝian portreton?”
”Mi ne pentris ĉi tiun drapiraĵon. Mi alportis ĝin el forla-
sita domo, en kiu mortis iu maljuna viro. Li ne havis heredan-
tojn kaj ŝuldis al mi iom da mono. Mi prenis la drapiraĵon en
konsento kun la oficoj. Cetere mi ne diris al vi, ke via patri-no mortis.”
”Kie do ŝi estas?” demandis mi ĝoje.
”Jen,” li respondis kaj montris la bildon.
”Tio estas ŝia portreto, sed kie ŝi estas mem?”
”Kion vi konstante fantazias pri portretoj? Tio ĉi jen estas
via patrino mem kaj ne portreto.”
”Aŭdu do klarigon. Foje mi sidis ĉi tie dum krepusko sur tiu
ĉi malalta seĝo tute premita. Mi estis ferminta la vendejon kaj sentis min tiom forlasita de la tuta mondo, ke mi nostalgiis.
Mi malesperis kaj estis kapabla fari ĉian frenezaĵon. Mi tiam
faris la unuan kaj la lastan fojon en mia vivo versojn. Mia ti-173
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
ama animstato senkulpigas de ĉio. Ne estis sufiĉa unu ridin-
daĵo, mi kronis ĝin per alia. Mi nome recitis laŭtvoĉe, kion mi kompilis kaj estis eĉ larme kortuŝita. Dum tio mi fiksis la okulojn sur la drapiraĵon, ĉar mia poemo kantis tiun ĉi pentritan knabinon — la solan, kiun mi entute konis. Jen ekmovis sin
subite la bildo, la knabino laŭte ekridis.
Mi tiom konsterniĝis, ke mi eĉ ne miris pri la miraklo. Sed
la knabino leviĝis, forpelis la pavon de si kaj diris dolĉavoĉe, etendante la manon al mi: ”Vi kompatinda horno? Mi sentas
kun vi, mi mortas pro enuo same kiel vi. Mi estas eterne en
la societo de tiu malsaĝa pavo. Kiel vi amuzis min! Venu al
mi!”
Mi forgesis la faritan ofendon kaj ekprenis la manon, kiu
estis mola kiel la plumoj de tiu pavo, kiun la knabino ĵus ka-
lumniis. Sammomente mi estis levita de la planko per ia mist-
era forto kaj staris ĉe la flanko de la knabino sub la floranta peonio. La pentrita horizonto komencis profundiĝi kaj estis
al mi, kvazaŭ mi estus falanta en abismon. Mi sentis kaptur-
non. Sed tio baldaŭ pasis. Mi aŭdis kanti la birdojn kaj la akvo en lageto ekondiĝis. ĉio spiris veran vivon. La knabino kondukis min en la palacon kaj dumvoje diris al mi, ke ŝi nomas
Laochyn. Mi ne scias, kial ŝi tion tuj diris al mi, mi ne demandis pri tio. Laochyn tuj kantis por mi la belajn kantojn kaj
ludis ĉe tio je liuto, kiun vi nun nomas via havaĵo. Poste ŝi
demandis min, ĉu mi volus resti kun ŝi. Mi sentis, ke venis
okazo venĝi la mokon faritan al miaj versoj, kaj mi do respon-
dis, ke mi estas preta resti plu, se ŝi garantios al mi pli bonan amuzon, ol estas ŝiaj kantoj, kiujn mi ĵus estas aŭdinta. ŝi
ruĝiĝis pro kolero, sed poste ŝi sincere ekridis. ”Vi spertu do pli bonan amuzon, malĝentilulo,” ŝi diris. ŝi kondukis
174
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
min en apudan ĉambron, malfermis fenestron kaj diris al mi,
ke mi alproksimiĝu. Tiam mi ekkriis pro surprizo, kiun mi plu
ne kaŝis. Tra tiu fenestro mi vidis ja la tutan mondon kiel geo-grafian karton kuŝi antaŭ mi. Mi vidis ne nur pejzaĝojn, sed
ankaŭ la internon de la urboj, domoj, kaj kio estis plej amu-
za, la internon de homoj! Mi aŭdis, kion ili parolis, kaj vidis samtempe, kion ili pensis. Mi eĉ ne povis longe rigardi, mia
kapo turniĝis.
”Nu, ĉu vi restos?” demandis Laochyn.
”Mi estas por eterne via!” mi ekkriis.
”Bone!” ŝi ĝojis kaj poste aldonis: ”Sed mi devas averti vin.
Vi estas nevidebla por la tuta mondo rigardante tra tiu fene-
stro, sed nur dum vi de via alta starloko neniun alparolos.
Unusola krio direktita al iu preteriranto — kaj via sonĝo es-
tas elsonĝita. Ni estos tiam por ĉiam perditaj unu por la alia.”
Mi dankis la sorton, ke mi povas sub tiel facilaj cirkonstan-
coj esti feliĉa. Ni festis tuj la edziĝfeston kaj post tri tagoj ni vere amis unu la alian. Mi ne povas rememori la tiaman mian
vivon sen sopira ĝemo; ĝi flugis kiel sonĝo plena de gajaj kaj agrablaj bildoj. Kiel longe mi vivis en la lando de fabeloj ĉe la flanko de la bela Laochyn, mi ne povas difini, mi ne pensis pri kalkulado de tagoj, kio cetere estus tre malfacila, ĉar ja estis senĉese tago. La suno tie neniam subiris. Tamen devis tio esti pli ol jaro, ĉar Laochyn estis naskinta vin por mi kaj vi estis jam komencinta preskaŭ prudente rigardi vian ĉirkaŭaĵon,
kiam fatala okazaĵo, aŭ pli bone dirite, mia propra malsaĝeco, senigis min de mia feliĉo.
Mi devas diri al vi, ke mi komencis konsideri min granda
filozofo. Rigardante tra mia sorĉa fenestro la homan mondon,
mi ŝajnis al mi mem senmezure majesta. Kun malestimo mi
175
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
rigardis tiun klopodon, tiun hastadon, tiun konstantan hipo-
kritecon kaj mensogojn de la homa societo. Mi sentis — kiel
oni diras — kvazaŭ mi estus bakita el alia pasto. Mi estis forgesanta, kiel facile estis por mi eviti ĉion ĉi, ĉar mi ne havis propran intereson je la tera mondo kaj ĉar mia propra mi
venis en neuiujn rilaton kaj cirkonstancojn kun la ceteraj ho-
moj. Mia memfiero estis punita. Mi ridis konstante la vante-
con de aliaj, kaj mia propra vanteco min pereigis. Nome, foje.
kiam mi rigardis tra la fenestro kaj vartis vin, min kaptis la ideo montri al vi la straton, en kiu mi vivis. Jen mi vidas ĝuste ĉe nia domo junan knabinon konversacianta kun juna viro. Li
estis varbanta ŝian favoron. Mi vidis, kiel saltis ŝia koro pro
ĝojo kaj trivufo, kaj aŭdis samtempe, kiel ŝi mensogis malvar-
mon.
”Vi ne estas la unua, kiu tiel parolas al mi,” ŝi respondis
kantmaniere. ”Mi kutimas aŭdi similan parolojn, kie ajn mi
montras min.” La junulo klinis la kapon kaj mi vidis, kiel ŝi
pensis kaŝe en la koro: ”Li taksos pli alte mian amon, kredan-
te, ke ankaŭ aliaj alte taksas min. Mi elpensos ion, kio faras min interesa.”
ŝiaj olruloj direktiĝis al mia sole staranta domo.
”ĉu vi vidas jen la fermitan pordon kaj la fenestrojn, el kiuj rigardas malpleno?” ŝi diris, ”La viro, kiu vivis tie ĉi, eĉ freneze amis min. Mi rifuzis lian amon. Li malaperis. Eble li mor-
tigis sin pro mi.”
Mi ekridis. Sed la junulo ekrigardis ŝin ĵaluze. ”Sed oni di-
ras, ke li estis bela,” li kriis, ”ĉu vi vere rifuzis lin? ĉu ne estis intimaj rilatoj inter vi?”
”Mi uzis tro fortan rimedon,” pensis nun la knabino. ”Es-
tas necese flati lin, per tio mi rebonigos ĉion.”
176
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
”ĉu bela?” ridis ŝi laŭte. ”Tiu abomenulo? Li faris bone, ke
li mortigis sin. Li ne estis kiel vi, mi ja estus estinta malpli kruela. Pro li, mi petas, ne ĵaluzu! Neniu virino estus aminta lin. Li estis certa, ke rifuzos lin ĉiu virino, ke li restos forlasita la tutan vivon, ke li mortos sen posteularo. Tial li mortigis sin!”
”Mensogulino!” mi ekkriis kolere kun la tuta forto de mia
voĉo. ”La plej bela virino de la mondo akceptis min kiel ed-
zon, kaj jen mia filo!”
Mi levis vin pli alte por montri vin kun fiero al la tuta mon-
do, sed en tiu momento ankaŭ jam mi kuŝis ĉi tie sur mia
malalta seĝo antaŭ la pentrita drapiraĵo. La horizonto platiĝis, la birdoj ne kantis, la floroj ne aromis plu, kaj via patrino ludis denove, pentrita, kun pentrita pavo. Mi estus pensinta, ke ĉio estis nura sonĝo, sed en la brakoj mi tenis vin vivan kaj
nepentritan. Vi ridetis kvazaŭ nenio estus okazinta kaj tinti-
gis per la ruĝetaj fingretoj la liuto, kiun via patrino estis pen-diginta per ora rulando ĉirkaŭ vian kolon, por ke vi distru vin.
Tio estis krom la memoro ĉio, kion mi alportis por mi el la
lando de fabeloj, aŭ ĉu mi aldonu tiujn kelkajn vundojn kaŭ-
zitajn de la falo sur mian seĝon? Pro pento mi laŭte ekploris, kio allogis unue kelkajn gapulojn kaj fine la tutan straton.
Estis multe da demandado kaj mirado, kie mi tiom longe va-
gadis, de kie devenas tiu infano, kiu donis al mi la liuton kaj simile. Mi rapide reprenis ekvilibron, ekhontis antaŭ mi mem
pro mia malforto kaj tiel fariĝis filozofo, ke mi humile submetis min al tio, kion mi ŝanĝi ne povis. Neniam mi rakontis, al iu ajn mian aventuron. Hodiaŭ la unuan fojon mi parolis pri
tio. Mi opinias, ke vi povas ĉerpi el tio multan instruon, aŭ
177
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
almenaŭ la scion, ke silento estas ofte la unua virto en la
vivo.”
*Fragmento el novelo rolanta en ˘inujo. *
1882
(Vuk Echtner)
178
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Svatopluk Âech
(1846-1908)
Eminenta poeto, klasikulo de historia eposo, lasta poezia bardo de la nacia renaskiĝo, tipa poeto de burĝa patriotismo en la plej bona senco de la vorto. Filo de randbiena oficisto kun kamparana sango fermis en sia koro la idilion de sia junaĝo. Studinta juristo, li dediĉis sin komplete al verkado kaj redaktado. Poeto ĝenerale ŝatata, li vivis modeste ekster la urba bruo, ne-edziĝinte. Krom liriko patriotisma kaj medita (”Kantoj de sklavo”, ”Frumatenaj kantoj”) li verkis vicon da eposoj kaj fariĝis pro ili tre amata en rondoj de la legantaro. La eposoj estas ofte tre kortuŝaj patosaj vizioj historiaj (”Dagmar”, dana reĝino el ĉeha reĝa dinastio; ”òiòka”, pri genia militisto husana, ”Ada-manoj” pri la hereza fanatika sekto dum la husanaj militoj, k. a.) aŭ *vizioj utopiaj (”Eŭropo”, ”Slavio”). Tre sukcesaj estaj liaj diversaj eposoj idiliaj, satiraj, bonhumoraj. El liaj prozaĵoj plej bonaj estas la komikaĵoj kaj bonhumoraĵoj. *
EL ”KANTOJ DE LA SKLAVO”.
**IV. **
Estron nian vortmalice vundis la najbar’.
La ofendon obeeme punos sklava ar’:
junaj sklavoj jam ekzercas laŭ milita art’;
glavo pendas ĉe la flanko, sur la dors’ pafark’.
Ruĝa ĉifonar’ sur korpo, plumoj sur la kask’,
pro l’ sinjoro brave morti estas sklava task’ —
179
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Ili marŝas mute kor’ en timo kaj terur’ …
sensentigas ilin brando; tondro de tambur’.
Antaŭ ili sangmakula flirtas la standard’,
kaj post ili — kun hakilo la sinjora gard’
en obstin’ senvorta ies se leviĝus kap’,
ties vivon tuj haltigus unu kraka frap’.
Jam ! … kuntrafo … ¯em’, ve-krioj … sangon sorbas ter’,
sklavojn sklavoj murdas, blindaj pro koler’. .
unu la aliajn buĉas, kiel leopard’,
forhakitaj kapoj ŝvebas sur la stangponard’.
Venkoĝoje revenante kun la sangrikolt’
al sinjoro ili metas kapojn antaŭ pord’.
”Venko! Gloro!” sklavoj stultaj krias en kant˛or’,
”Bone, sklavoj!” malrespekte diras la sinjor’.
Li, preninte glavojn sendas ilin al plugil’,
ree super dorsoj siblas de la gard’ vipil’:
malsaĝuloj fanfaronas en ripoza hor’:
”Ankaŭ mi batalis tie brave pnr sinjor’!”
Mi kolere premas pugnojn, ruĝa pro hontsent’,
kaj malbenas: ”Vipu plue dorsojn de la gent’,
kiu sin buĉigas pie pro bon’ de tiran’,
sed hezitas morti pro si eĉ kun glav’ en man’!”
(Jindæich Jeòek)
180
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
La sinjoro skurĝon levas,
svingas super sklava spin’,
siblon ĝian akompanas
li memfide per esprim’:
”Jen rigardu, belaj nodoj
sur rimenoj de vipil’,
kvazaŭ aro de viperoj
zigzagantaj en sunbril’!
Aŭdu belan harmonion
de serpenta sibla son’!
Viajn dorsojn ĝi avidas,
kiel karnon la leon’.
Ke kruela malpli ŝajnu
al vi la venena dent’,
jen belsonan donos nomon
mi al ĉiu ĉi serpent’.
Nodo, Religio nome,
diras: Servu sen rezist’
la sinjoron, vin kompensos
post la morto — paradiz’!
Kaj ĉi ŝnuro estas Juro
led’ el via haŭt’, kaj tekst’
sanga sur ĝi estas: Estro
estas mi, sed vi — nur best’!
Nod’ alia, Tradicio,
Moro apud la Kutim’,
ja eĉ Liberec’ troviĝas
181
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
tie kun Pacem’, Estim’.
Jen Kulturo, Humaneco,
Virto tie, Vero jen —
Bele sonas sur la skurĝo
nom’ de ĉiu ĉi rimen’!
Patrojn eĉ praavojn viajn
vipis tiu rimenar’,
kiel dignan heredaĵon
ĝin sankciis mila jar’;
se vi volas, baptos mi ĝin
eĉ laŭ nova bapt-kutim’,
mia pugno ĝin ja svingos,
via dorso sentos ĝin!”
1895
(Jindæich Jeòek)
**VIII. **
Kiam vian lacan manon
klinas vi, sklavin’,
balancante la infanon
sur la branĉ’ post taga fin’,
kantu vi al via filo
sklavan kanton ĉe lulilo,
mi instruos vin:
”Dormu eta ido sklava,
dormu en silent’!
182
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Brilas stela svarmo rava
sur la alta firmament’:
de l’ penado estas fino,
kaj ripozi la patrino
rajtas por moment’.
Se mi nun vin ĉirkaŭprenas,
frue sklava ton’
al orelo via venas:
de l’ katenoj tinta son’.
A˛! por via brako glata
ankaŭ estas jam forĝata
tiu fera zon’.
Mi vin naskis en doloro,
sed por kiu nur?
Kun avida jen fervoro
ĉirkaŭflugas vin vultur’
antaŭ ol vi iĝos saĝa,
vundos vin jam la sovaĝa
ung’ de ĝia krur’.
Sklavoj sin en polvo trenas
antaŭ la tiran’,
la sklaveco ekvenenas
jam animon de infan’;
sub sufoka prem’ de l’ devo
183
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
mortas ĉiu nobla revo,
ĉiu granda plan’.
Kiam multe vin admiros
junulina kor’,
oni fine vin fortiros
sub standardon de l’ sinjor’:
tiam devos vi batali,
verŝi sangon aŭ eĉ fali
por sinjora glor’.
Pene vi por li laboros,
ŝvitos ĝis la mort’ —
des pli, se li vin favoros,
malnobliĝos via sort’:
poste vian propran genton
helpos puŝi en turmenton
vi per via fort’.
Papilio vin ventumas
nun per la flugil’,
super palmo ĉarme lumas
sur ĉielo steloj mil —
sklavo vivas tre mizere,
ne vekiĝu eĉ prefere,
dormu mia fil’!”
*(M. Lukáô). *
184
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
ÒIÒKA
(Fragmento)
Òiòka levas sin: akriĝas plie
Frat-Pragana kverelado krie…
Jen staturo pastra staras meze
de l’ąoso — bela, eleganta —
ĉirkaŭondas ĝin sutan’ malpeze
kiel nigra nubo flugetanta;
sub bireto pastra flirtas haro
nigra kiel korva flugilparo.
Sed en la malhel’ videblas blanke
pala virvizaĝo kiel lun’,
el okuloj nigraj ĉiuflanken
rav’ sugesta elradias nun.
ĉesis tuj kverelo partiana
kaj la lipoj flustris: Rokycana.
Kaj kapkline brakojn li etendis
— kvazaŭ fluge kaj al Prago ŝilde —
kaj sonore, dolĉavoĉe, milde
juna pastro jene elokventis:
”Ho heroo blinda! Mano via
mian kapon tuŝu: noblacele
pulsas arde juna sang’ tempia:
frunton ĉi frakasu permartele,
ĝian vervan strebon: ol en Pragon
sendi la unuan siblan sagon;
ol, post fratbatalo, el la sino
ŝiri koron de l’ patruj-patrino.
Prago: Koro, kiu deĉiame
185
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
batas en la brusto de ĉe˛io;
kies pulso korespondas ame
al jubilo ĝia aŭ vekrio;
Centropunkto, kiun algravitas
por mens-nutro la popol’ aparte;
Trezorkesto, kie enkaŝitas
ĉiuj ĉeąj majstroverkoj arte.
La nacio historion noble
skulptis en ŝton-maron tiun ĉarme;
ĝiaj sonoriloj multcentoble
jen triumfe batis, jen alarme.
Eble vi, ho Òiòka, ne forgesis,
kiom da praava ŝvit’ necesis,
ĝis la multo de la turoj, arkoj,
fierinde altis surpilastre,
kaj ĝis pompe, en lazur’ al-astre,
glore ekburĝonis la ŝtonparkoj.
Rememoru nur, ke devis oni
— defendante la trezoron — doni
sangriveron kiel kostopagon;
Rememoru: Venkis viaj manoj
sur ĉi tiu kampo — ŝirme Pragon —
la unuan fojon la germanojn.
Tiujn turojn, daŭrajn temp-reziste,
vi detrui volus fajre, piste?
Vin ne fortimigas far’ simila,
kiun ne kuraĝis eĉ Zigmundo?
ĉu patrinon murdos mano fila?
Kaj se vi kuraĝus: Tiu vundo
en la brusto de la lando patra
186
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
por neniam iĝus recikatra:
veus tuta lando terurkrie,
plorus niaj bluaj montoj ĉie,
kaj ŝumavaj altaj nigraj pinoj,
koroj en fidelaj ĉeąj sinoj!
Rememoru nur, ke plej unue
brilis dia ver’ en Betlehem,
fremdan jugon Prag’ foæetis skue,
por Kaliko verŝis sangon mem.
La Kalikon — por murdistoj plagon —
venke levis ĝia militist’;
kaj se vi detruos tiun Pragon,
ke triumfos ĝoje Antikrist’.
Jes, ni kulpas: ĉar ni — kvankam svene —
propravoje iras, malobeas,
sed nun ni subigas nin revene. .
Oriente la niuloj veas,
kaj fremdulo rabas Moravion.
Firmtaĉmente vian gvidgenion
sekvi pretas ni: Do tien gvidu!
Kiel Di’ pardonas, vi vin bridu!
En balaloj multaj favorsignon
spertis via glavo de l’ Fortun’, —
sed triumf’ pli granda estos nun,
se la propran venkos vi indignon!
Ho se vidus vi, kiel fideme
ŝtonajn brakojn la majesta Prag’
al vi levas, dum la suna tag’
ĝian frunton kronas diademe;
kaj la turojn, nigrajn pro centjaroj,
187
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
— la ŝtonhimnon pri la ĉehaj faroj —
ĉielruĝo en purpur’ kisetas — —
Sed ne vidas vi … Do Prag’ vin petas
mialange. Aŭdu ĝin favore!
Antaŭ vi jen teren mi min ĵetas,
ĝis nun genuanta Di-adore:
Estu Òiòka, kian ni amemas:
Di-hero’, pro kiu en terur’
malamik’ de l’ kred’, patrujo, tremas;
kiu ideale strebas nur
la nacian gloron, sanktan agon —
kaj eniru pace ĝojan Pragon!”
Paŭzis pastro. Kun la sciavido,
ĉiuj mutas kaj esploras vange
la gvidanton pri la sortdecido.
Sur li vibras sentokirlo strange:
Jen sterniĝas nubo surpalpebre
— eble pastron mute li respondas,
ke spirite li estonton sondas,
ke li tiun genton devus eble
tuj strangoli, — nun li, kvazaŭ svene,
kapon klinas, — levas nun ĉagrene —
Sed nun, kvazaŭ lia sternus helon:
sur vizaĝo lia sternus helon:
Mute tremas lip’. Vizaĝon nun
kovris mane li. Jen li martelon
svingis super kap’: ”En nom’ de Dio,
do infanoj, — ek al Moravio.”
1879
(T. Pumpr)
188
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
La tempo estas prenita el la epoko de husanaj militoj. Post la brul-mortigo de Jan Hus, kiu ribelis kontraŭ la dekadenco de la katolika eklezio, eksplodis religia revolucio en la tuta ĉeą nacio: Ili rekonis nek reĝon Zigmundon nek la papon, kaj sub la gvido de Òiòka la husanoj fariĝis nevenkebla armeo, kvankam ili estis nur kampuloj *kun primitivaj armiloj. *
Sed baldaŭ ili fariĝis malkonkordaj kaj la ĉefurbo Praha komencis intertrakti kun Zigmundo por fari kun li aliancon. Tiam Òizka venigis sian armeon sub la murojn de Praha kaj decidis detrui la urbon. La praganoj elsendis deputitaron al li kun peto pri indulgo. Tie ĉi komenciĝas la fragmento de la poemo: La senditaro ekkverelas kun la husanaj soldatestroj de Òiòka kaj jam ŝajnas, ke ilia interveno estos *senrezulta. Tiam aperas glorfama oratoro, elokventa juna Pastro Rokycana, kiu sukcesas decidigi Òiòkan indulgi Prahan kaj gvidi la kuni-gitajn soldatarojn kontraŭ la komuna malamiko, helpe al Moravio. *
Al opaj versoj de la poemo: ”akverelo Frat-Pragana”, ”Fratoj” estis radikalaj husanoj de Òiòka. ”Ho heroo blinda…: ”Òiòka blindiĝis en la *bataloj, sed tamen sukcesis genie plenumi la postenon de militestro. *
”Plej unue brilis dia ver’ en Betlehem”: Majstro Jan Hus komencis prediki kontraŭ la malmoraliĝo de la eklezio en la praga preĝejeto *Betlehem. *
189
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Svetozár Hurban Vajanskë
(1847-1916)
Krom Hviezdoslav la plej granda poeto slovaka. Kreinto de slovaka socia romano. Senlaca kaj kuraĝa ĵurnalisto kaj politika gvidanto de slovakoj. Liaj versoj estas forme perfektaj, oratore streĉaj, patriotaj *poemoj. ”Tatro kaj maro”, ”El sub la jugo”, ”Versoj”, ”Libro de versoj”. *
Por siaj romanoj kaj rakontoj li prenas kun granda sperto temojn el la medio de la samtempa burĝa socio slovaka. Ofte li montras sin majstro en la pentrado de la humoroj en la naturo. Gigantan laboron li faris kiel redaktoro de la slovaka ĵurnalo Národnie noviny (Nacia ĵurnalo) en Turâansky Sv. Martin por konkaj firmigi la nacian konscion de la slovakoj. Li estis en sia ĵurnalo atenta kronikanto pri ĉiuj *kulturaj manifestiĝoj inter ĉe˛oj. *
AL SLOVAKOJ!
Kantoj de fremdo, deklamaĵoj glataj,
ŝmiroj, kaj mortaj romantiko-boskoj
al vi ne donos vivon nek bonstaton,
filo slovaka!
Per malpieco elpensitaj agoj,
gloro falsita falsaj de herooj
naŭza fariĝos al homaro justa,
falas idolo.
Verajn okazojn — kiujn la mensogo
kovras — malkovros mens’ de posteuloj,
190
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Rastic vekiĝos el tomb’ nekonata,
Svätopluk venos!
Revajn Karpatojn el la nubosfero,
valojn belegajn, ondajn la riverojn
benos per sankta, per dubraka kruco
man’ de Metodo!
(J. V. Dolinskë)
AL LA LARMOJ!
Ho fluas strange mia viv-rivero,
ĝi turnojn, saltojn, silentejojn havas.
Jen mute koton de la ŝtonoj lavas,
jen en kaskado brilas akvo-ero.
Jen ondoj ĝiaj furiozas treme,
kaj baldaŭ ĝi sur ebenaĵ’ zigzagas,
kaj, malprofunda, senfiere vagas
por malaperi sable kaj senĝeme.
Ne tristas mi. Ja multon ĝi jam lulis:
la ombrojn de la bordoj idiliaj
kaj de montar’ libera kaj giganta.
191
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Popolo mia en ĝi sin spegulis,
pro larmoj rapidiĝis akvoj ĝiaj,
ĝi estis fluo larmojn konsekranta.
(Stan. Kamarët.)
MORTA BRANĉO
Maria ne dormis kiam venis Karlo. ŝi sidis ĉe libro; pli
multon ŝi revis ol legis. ŝia mieno sereniĝis, kiam li
eniris. La ĉambro estis varme hejtita, litoj blanke lumis, kiel freŝfalinta neĝo, ŝirmilo sur la lampo mildigis la lumon kaj
kaŭzis en la dormejo poezian helmalhelon, kiel sur bildo de
Rembrandt. El apuda ĉambro estis aŭdebla la regula spirado
de l’ eta Linjo.
”Kara Maria”, li diris, eksidis al ŝi kaj prenis ŝin je mano ”ĉu vi pardonos al via urso? Vintro estis por li, li eniris en sian kuŝejon kaj dormis.”
Al Maria ŝajnis, ke aperis nova, ĝis nun nesentita, malzor-
gita feliĉo. Eĉ en la unuaj tagoj de sia edzeco ŝi ne estis ani-me tiel proksima al Karlo, kiel hodiaŭ post ekscita kaj emo-
cia sceno. Hodiaŭ ŝi vidis sian edzon pasie emociitan, ŝi ek-
sentis la tutan pezon de lia kolero, pripensis lian volon, forton kaj samtempe ankaŭ la purecon kaj ardon de lia amo. Kaj
ŝiaj sinceraj vortoj, ŝia konfeso venkis. ŝi ja por li valoras pli multon ol greno, plugiloj, amasoj da fojno! Kiel eklarmis liaj 192
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
okuloj, kiam li vidis, ke Maria estas senkulpa, tute al li apartenanta virino kaj ke la ŝajna amikeco de Rudopolskë estis
nur taŭga okazo por liaj malamikoj kaj por la tuta klaĉema
societo. La influo de Rudopolskë je la nobla virino estis fin-
tine bonefika, ĝi vekis en ŝi virinon en la tuta profundo kaj
belo de la eterna virineco.
Maria ĝoje rigardis la vizaĝon de sia edzo. ”Kredu Karlo,
mi multfoje malesperis pri mi. Dio estas mia atestanto, per
tuta forto de mia animo mi sopiris je vi — sed vi min nevole
forpeladis. Vi zorgis pri la bieno, vi laboregis ĝis elĉerpiĝo, vi vojaĝis, horojn vi pasigis kun la estro de laboristoj en zorgema interparolo. Kiu mi estis por vi? Mi sentis, ke mi estas
objekto apartenanta al la bieno, kiun oni ne bezonas mencii.
Al mi ŝajnis, ke mi estas maŝino de vi aĉetita. ĉefafero, ke la maŝino funkciu, — ke ĝi ne ĉesu plenumi sian laboron — alimaniere ĝi vin ne koncernas. Estis al vi egale, kion mi faras, kion mi ne faras! ŝajnis, ke vi forgesis, ke ankaŭ en mi estas animo, volo, koro; kiu sopiras je amo, ke ankaŭ sangon mi
havas, junan, bolantan. Ilo, Karlo, kredu, virino ne povas ek-
zisti sen amo. ŝi aŭ ŝanĝiĝos je skemo — aŭ malboniĝos kaj
senmoraliĝos.” ŝi eksilentis.
Karlo rimarkis, ke la vortoj de Maria ne fluas hazarde el ŝia
buŝo, ke ili estas esprimo de malnovaj kaj oftaj pensoj. Li ne miris pri ŝi, ĉio ŝajnis al li natura, vera. Li konfesis sian kulpon. Zorgi pri la edzino nur tiom, ke ŝi havu belajn vestojn,
plenan provizejon kaj konfitaĵon por vizitantoj, estis modo en la regiono de Rudopolie. Ke en edzeco kuniĝas du animoj, ke
la devo de la edzo estas altiri la edzinon en la rondon de siaj interesoj, en pli altajn sferojn, ke la edzo fakte transprenas ŝian pluan edukon — pri tio oni ne pensis. Karlo mem kole-193
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
ris je tia orienta, harema malzorgado pri virinoj, sed li mem
kutimiĝis al tio kaj fariĝis oportunema. Virino neklera, kun
nesentema koro, facile kutimiĝas al la neglektado de la edzo,
multaj eĉ ĝojas pri sia libereco — sed virino kun pli profun-
da animo, virino ambicia, virino de delikataj nervoj ne elte-
nas longe la stultan cinismon de la edzo kaj senpripense ser-
ĉas ian trankviligon.
”Sed nun vi estas tute mia”, ŝi diris kaj metis ambaŭ ma-
nojn sur liajn fortajn ŝultrojn. ŝia vizaĝo ekflamis pro beleco, pro feliĉtriumfo.
Al li ŝajnis, ke nur hodiaŭ vespere sur ĉi tiu loko li eksen-
tis veran amon por ŝi. Li teruriĝis de la penso, ke li ests povinta ŝin perdi. Kaj kiel proksime estis la perdo!
”Kaj ĉu vi pardonis al mi?” ŝi demandis, havante okulojn
malsekajn de larmoj.
”Kion mi pardonu? Ke vi estas belega, ke vi havas ĉielajn
sunradiajn okulojn?”
Maria ekridis per laŭta, feliĉa rido. Larmoj ruliĝis sur ŝia
vizaĝo.
”Eĉ amindumi vi scipovas! Dio mia — mi estas feliĉa, Kar-
lo! Ni jam neniam fremdiĝos, neniam ĉesos nia amo. ĉu vi
remoras je la vortoj de mia patro, kiam vi prezentis al li Ru-
dopolskë-n, kaj ’ĉu vi lin bezonas?’ li diris kaj lia vizaĝo nub-kovriĝis. Ofte mi cerbumadis pri liaj vortoj. Hodiaŭ mi kon-
fesas, ke ni lin bezonis; en mi estis io subpremita, neevolui-
ta. Mi klopodis kapti vin, mi volis nomi vin la mia, per tuta
animo mi sopiris, ke vi estu la mia — sed mankis al mi orga-
no, mankis forto. La amo kaj la vivo flugis kun mi kiel balo-
no — mi ne rimarkis, ĉu kaj kiel mi flugas. Mi etendis la ma-
non — ĉie silente, dezerte. .
194
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Tio estis la mondo, la homoj kun kiuj mi naĝas en la sama
fluo. Subite montriĝis stabila, fremda punkto … kaj mi ekvi-
dis, ke mi gracie belege ŝvebas en la vivo. En la substanco,
paroloj, sentoj de Rudopolskë mi respeguliĝis kaj la spegulo
estis por mi valora. Kaj vi indiferente rigardis mian flugon.
Por vi estis pli gravaj sakoj de maizo, porkoj, kalkuloj de la-borestro, ludkartoj, pipo — estis por vi bagatelo, kion sentas via edzino, kiel ŝi pasigas la tempon, kiel plirapidiĝas, kiel ĉesas la batado de ŝia koro. Vidu: kaj Rudopolskë estis tiel
mola, ravita de mi kvazaŭ frato longe nevidita. Mi komencis
taksi min mem, mi kreskis — kaj nur vi ne vidis la prezon, nek la amon, nek doloron … Kiel vin ekscitis la suspekto, tiel vin trankviligis mia rekta, fidela, vera vorto! Mi tiel sopiras je vi, Karlo, kiel infano, kiel la sopiro mem Vi estas mia fiero, mia plezuro.”
Karlo admire aŭskultis sian edzinon. ŝi parolis per voĉo
trankvila, vibranta de emocio, kaj karesis lin sur la tempioj
per sia belega mano. ŝia vizaĝo brilis per varmaj radioj de
feliĉo.
”Panjo, akvon!” vokis Lili. La geedzoj iris al ŝia lito. En
duonkrepusko tra krado de la lito ili vidis la orkoloran kape-
ton de la knabino. Karlo ĉirkaŭbrakis sian edzinon kaj ekĝojis.
Maria alpremis la kapon sur la bruston de la edzo — kaj flust-
ris. Kiam ili revenis en la dormejon, la edzo ridis per la tuta vizaĝo kaj ŝi ruĝiĝis de l’ feliĉo, eksidis sur divanon kaj kovris al si la vizaĝon per la manoj.
”Mi trovis min mem”, li diris, ”mi ekkonis vin, Maria, mi
rigardis profunden en vian animon! Vi min eltiris el marĉo de
materio, de spirita letargio. Ne nur per pano vivas la homo.
Vi estas mia spirita reviviganto.”
195
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
”Mi fieriĝos, fieriĝos, Karlo!”
Li iris trarigardi la domon kaj la korton, kion li ĉiam regule faris. Blovis forta vento kaj skuis la pordegon kaj fenestrokov-rilojn. Sur la ĉielo amasiĝis densaj nuboj. Estis silento, ĉio en ordo. Kiam li revenis en la dormejon, li ne vidis sian edzinon…
El sub la litkovrilo en duonlumo brilis du grandaj, belegaj,
ridantaj okuloj. Sur blanka kuseno estis disfluinta la torento de ŝiaj malhelaj haroj.
Fragmento el romano.
(Pavel Rosa)
196
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Jaroslav Vrchlickë
(1853-1912)
La plej granda kaj la plej fekunda ĉeą poeto, spirito tre vasta, kun genia facileco penetranta en ĉies ideosferon. La poezian lingvon ĉeąn li alkondukis sur la plej altan nivelon kompletigante kaj finante
ĝian novepokan renaskiĝon. Transportis en nian poezion ĉiujn, eĉ la *maloftajn kaj malfacilajn, poemajn formojn el ĉiuj gravaj lingvoj. *
Verkis ĉ. 200 librojn de poemoj, dramoj, rakontoj, eseoj, literaturaj traktatoj, originalaj kaj tradukitaj. Lia mensa strukturo konsistas el forta lirismo kun eroj de pasia voluptemo, profunda tendenco al filozofia medito, bezono de religia intuicio, abrupta kaj malkvieta image-mo, soifanta intereso pri kono historia, melankolia sentado. Liaj libroj versaj kaj dramoj estas diverse valoraj. La plej bonajn poemojn oni *trovas en libroj de liaj juneco kaj maljuneco. Sed ofte oni trovas poemojn majstrajn, kiuj longe signifos kulminojn de poezia arto. *
LA VIOLONO DE L’ CIGANO
Gaje sin hodiaŭ distras
la popol’ en la kastelo,
kiam per Tokaja vino
ĝin regalas la nobelo.
ĉe la son’ de sakfajfilo
kaj ĉe ludo de cimbaloj
dancas oni, kantas oni
kaj babilas ĉe pokaloj.
Jen cigano! Ha bonvenon,
197
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
venas vi en ĝusta horo!
Ludu nur! La hundoj dormas,
skurĝon perdis la sinjoro.
La unua kord’ eksonas
de l’ cigana violono
ĉiu tono kvazaŭ flamo,
koron pikas ĉiu tono.
¯i kraketas kiel fajro,
ĝemas kvazaŭ en turmento
oni kredus, ke la kordo
devos krevi post momento!
Nun ĝi muĝas kiel vento,
kiun sekvas tondro brua;
el profundo ĝi sin svingas
supren al la kordo dua.
Furioze kaj senbride
ĝi aŭdiĝas en la halo,
kiel se tra stepo vasta
vir’ galopus sur ĉevalo.
Tuj mallaŭte ĝi nur flustras
a˛! rampado de vipuro! —
tuj ĝi blekas, kvazaŭ lupoj
luktus en sovaĝa kuro.
ĉu vi aŭdis? Sibla ĝemo,
198
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
akrigado de tranĉilo!
Jen brueto, kvazaŭ flugus
korvoj ĉirkaŭ pendigilo.
La flugilojn ili skuas,
homan korpon disŝirante,
sed subite — kia ŝanĝo! —
dolĉe sonas ĝi kaj kante.
Jes, la tria kordo vibras
delikate, kun gracio,
almiksiĝas nur kelkfoje
fulma tono de pasio.
Kiel najtingal’ ĝi ploras,
ŝaŭmas kiel ruĝa vino —
kiel se ciganon junan
ĉirkaŭbrakus ciganino.
Aŭdu nun: la melodio
tremas arde kaj sopire,
vana amo kaj ĵaluzo
montras sin en ĝi korŝire.
Jen tintado de pokaloj
kaj frivolaj diboĉ-krioj —
iu plendas malespere,
ŝiras harojn de l’ tempioj.
Kaj la kvara kord’ respondas
199
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
per sonoro de malĝojo —
ŝajnas, ke post ĉerko oni
marŝas sur tombeja vojo.
¯i ululas, kvazaŭ nokte
uragan’ tra kampoj kurus,
zumas, kiel se kadavro
en la tombo ekmurmurus.
Akra frapo! — ĉiuj kordoj
donas nun la lastan tonon.
Al la koro la cigano
premas sian vilonon.
Noktomezo … Dormas ĉiuj …
Sole la nobelo miras:
”Stranga kanto! Vi klarigu,
kion ĉiu kordo diras!”
La cigan’ rigardon fiksis
al la servistar’ ebria:
kiel violona e˛o
sonis mola voĉo lia:
”Via moŝt’ apenaŭ kredos:
kordo havas ankaŭ koron
kaj fidele interpretas
la plezuron aŭ doloron.
200
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Bonan havis mi patrinon,
estis tre de ŝi amata;
profetadis ŝi al homoj,
kiam estis ŝi malsata.
Foje ĝin nobelo kaptis
kaj rostigis ŝin vivanta.
Kia mir’, ke kordo mia
ŝin nun estas priploranta!
Fraton havis mi — vagulon,
sed al li min amo ligis,
kaj ne scias mi, pro kio
oni fine lin pendigis.
Eble juste — tion ofte
nun mi mem al mi konfesas —
la malsaĝa kordo tamen
lin funebri jam ne ĉesas.
ĉastan mi edzinon havis,
trafis ĝin mizera ŝanco;
duonnuda la nobelon
distri devis ŝi per danco.
Li per silko kaj per oro
volis poste ŝin kompensi …
Ho, sinjor’, pli bone estas
nun pri tio ne plu pensi!”
201
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Kun la kara violono
marŝas la cigan’ al pordo…
”Haltu!” la nobelon vokas.
”Restas ja la kvara kordo!”
La cigano ekridetis,
haltis iom, paŝis plue.
”Volu kredi, via moŝto,
vi demandas superflue!”
Li foriris … La servistojn
vane vekas la nobelo —
antaŭ ol li vekis ilin,
ha! jam brulas la kastelo …
1885
(Miloô Lukáô)
DANCISTINOJ
Se ĉe muziko fluta (de vespero
¯is la mateno) dancas Sisymbrion,
Per fojnodor’ pleniĝas la aero,
Serpilon flaras vi kaj trifolion.
Se Pyratlis, la facilmova, dancas,
ŝi super kap’ la brakojn tordas blankajn.
Jen mita birdo fluge sin balancas
Kaj svingas la flugilojn makulmankajn.
202
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Pro kio Parena, dancante nuda,
Nomiĝas Brila? — ŝia brust’ fulmetas
Per mil fajreroj, kaj kun gesto luda
En vasta rondo rozojn ŝi disĵetas.
Similas Thallusa al flor’ galanta,
Kiu tremete sur trunket’ subtila
De vento kisojn estas akceptanta.
Ho, son’ tambura, fluta kaj tintila!
Kaj kiam Sigea eksaltas ĉarme
En danc’ rapida, re! danĝero urĝas
Al koroj, kiuj ĉirkaŭvagas svarme:
Pasio ilin uragane skurĝas.
Sinope mem dum danco ludas flute,
Jen artoj du en akordeco vera,
En arbetaĵo bird’ miregas mute,
La ter’ tremetas pro kortuŝ’ mistera.
Synois dum la danc’ kliniĝas grave,
¯i pura estas, milda. harmonia,
La mamoj brilas tra l’ tunik’ pli rave
Ol sub kristal’ duopa flor’ lilia:
Se Pagis dancas — kuru for, kaj sciu
Eĉ satirus’ ŝin vidi ne memfidas,
En ŝiajn barojn falas floro ĉiu,
En ŝia mano ĉiu bird’ eksidas.
203
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Sed ne parolos mi pri Nikostrate.
ŝin kiu amis, konas la sekreton,
kaj certe ĉiam devos li plej ŝate
Memori ŝian oran buklareton.
Jes, Amo, kiu kvazaŭ nutra pano
Al dioj, homoj, mondoj vivon donas,
Mem estas danc’, por kies akompano
La Kosmo melodion nur komponas.
1880
(Miloô Lukáô)
JASMENO
Da jasmeno tuta maro!
ĉie sur trunket’ sin tenas
sorĉ-odora flora paro…
Feston oni ĵus solenas
en la domo de l’ najbaro.
Eksilentis la gitaro,
gastoj gaje nun festenas;
ĉiujn logas la arbaro
de jasmen’.
Pastron tostas la gastaro:
204
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
ĵus kun ĉambristin’ li venas.
Jen ĉe li sur la talaro
(oni certe jam divenas!)
kaj en ŝia or-hararo
la jasmen’ …
1882
(Miloô Lukáô)
AKVOFLOROJ
Malsekan ombron amas multaj floroj,
ĉerpante nur el freŝa akvo ĉarmon;
filikon nutras la kavernaj ploroj,
kaj kalto havas en okulo larmon.
Simile ankaŭ floro asfodela
kaj kano, kiu sin senĉese movas,
odora mento, miozoto bela
sub rosaj larmoj sole vivi povas.
Se oni en arbaro ilin ŝiras,
por hejme ilin en florujon meti,
tre baldaŭ ili ombron eksopiras,
kaj sub la suno devas forvelketi.
Tra herbo foje gvidis min la vojo,
tra densa ar’ da junko kaj arbedoj,
sub kiuj musko larmis en malĝojo
kaj kie tero cedis sub piedoj,
205
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
kaj sentis mi, ke ankaŭ homaj koroj
sopiras roson dum la tuta vivo:
jen deŝiritaj, lacaj akvofloroj,
sub suna bril’ lasitaj sur deklivo.
(Miloô Lukáô)
BALADO PRI MONTO BLANÍK
(El vilaĝanaj baladoj.)
En vendredo Paska, dum Pasio-preĝo,
Blaník malfermiĝas laŭ mistera leĝo.
Tre malbone fartas, kiu ĝin eniras,
je reveno hejmen jaron li sopiras;
kaj feliĉa estas, kiu post la jaro
la momenton trafas ĝuste sen eraro,
kiam rean fojon, dum Pasio-preĝo,
Blaník malfermiĝas laŭ mistera leĝo.
Pli malbone fartas, kies peza dormo
lacan vidon fermas en mistera formo,
li ekdormas tie, dormas eĉ jarcentojn,
vane li bedaŭras de l’ avido tentojn.
Trista la momento! Jíra vilaĝano
206
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
en vendredo Paska iras el kabano,
sed ne al preĝejo kun Pasio-sonoj,
al arbar’ li celas. Tag’ nemulte luma
kaj la arboj tristaj en malĝojo zuma.
Saĝa hom’ por ĉiuj Jíra la najbaro,
pli ol la preĝejo logas lin arbaro;
marŝas li, plu marŝas, sub la monto haltas,
historioj avaj en la kapo saltas,
iom li ridetas. — Jen la monta muro,
sub piceoj densaj logas aperturo.
Jíra ĝin eniras kapon balancante,
el preĝej’ Pasio sonas al li kante.
Longa koridoro — kaj lumet’ en fino,
kvazaŭ stelo blanka el la nuba sino.
Jíra daŭre marŝas al steleto bona
kaj subite haltas en ĉambrego ŝtona.
Apud muroj staras bela vic’ ĉerala,
rimenar’ ektintas je ekip’ metala,
ĉiu kapomovo aŭ piedoskuo
sonas koridore per obtuza bruo.
Apud ĉevalaro, fablo veron diris,
kavaliroj stare en mallum’ spaliris,
per mantel’ kovritaj ili staras tie,
kvazaŭ ilin venkus peza dorm’ magie.
ĉe l’ piedoj brilas aroj batalilaj,
sur la kap’ fajreras kaskoj stelobrilaj,
de l’ arĝentaj ŝildoj brilas la surfaco,
kaŝus sin ĉevalo sub ilia spaco.
207
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Glavoj ege grandaj, ponardegoj ĵetaj,
arkebuzoj pezaj, lancoj, batalpretaj
ĉie nur armiloj en elekt’ varia.
Tiel staris orde la armeo Dia
en batalo-vicoj kaj en ord’ kompleta,
por balalo preta, sed en sonĝ’ sekreta.
Kaj en mez’ de ĉio jen standardo hela,
sur ĝi sankta Václav kun aglin’ fidela.
Antaŭ ol ĝin Jíra en surpriz’ komprenis,
brufermiĝis roko, ĉar la tempo venis,
ete ĝi nur eąs en rokar’ fantoma,
velkis son’ Pasia en arbar’ senhoma,
kvazaŭ bird’ pafita la flugilojn svingas,
batas al volbaĵo, batas kaj estingas.
Sed subite Jíran kaptas pezo svena;
li eksidas, pensas: Jen moment’ konvena
por ripozi iom en la tomb’ katena.
Kaj li dormis longe.
Kiam li vekiĝis.
ree venis tempo: Blaník malfermiĝis,
ĝin ja li ne sciis, li okulojn premas,
ĉirkaŭ si rigardas, time li ektremas;
apud muroj staras bela vic’ ĉevala
rimenar’ ektintas je ekip’ metala;
ĉiu kapomovo aŭ piedoskuo
sonas kiel iam per obtuza bruo.
Apud ĉevalaro kiel aro ombra
ĝis nun staras vico kavalira nombra,
208
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
per mantel’ kovrita ĝis nun staras tie.
kvazaŭ ĝin okupas peza sonĝ’ magie.
Apud la piedoj — ne plu bataliloj,
sed anstataŭ glavoj brilis nun fosiloj,
kaj anstataŭ ŝildoj kun surfac’ rebrila
brilis tie nune granda vic’ plugila,
lancoj kaj ponardoj ĉio nun ŝanĝita
je falĉil’, pioĉo, pure reforĝita.
Super ĉio staris la standardo hela,
sur ĝi sankta Václav kun aglin’ fidela
gaje flagris alte…
De l’ Pasio voko
venis al ĉi tie, mortis ĉe la roko.
Hola, Jíra, supren! se en lok’ arbara
ne perdiĝi devas hejmen vojo klara.
Unu nur’ rigardo! — ĉevalar’ ekhenis,
pezospira Jíra el la rok’ elvenis.
Dio sola scias lian nunan aĝon.
Apud rivereto klinis li vizaĝon,
tremo lin ekskuas, ĉar en la spegulo
kap’ vidiĝas griza, kap’ de maljunulo,
sur tempioj palaj sulko ĉe sulketoj
kiel hom’ leginta multe el sekretoj,
kiujn Di’ malofte montras por apogo,
kiuj por la unuaj estas sen allogo,
por aliaj ree homa nur mensogo.
Mirigita Jíra venas al kabano,
ĝin li ne rekonas — nek lin vilaĝano.
209
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
ĉie en la kampoj svarmis laborantoj,
super gaja lando sonis birdaj kantoj.
(Rud. Hromada)
EKLOGO
V
La aer’ odoras kaj kristale brilas,
sub piedo via tremas muska ŝal’.
De la lago venas sonoj kiuj trilas,
de kratagoj falas blanka florvual’;
Miras vi pri tiu scen’:
kial la festen’?
Jen
diras bird’ ĉe l’ kapo, ĉe l’ piedo flor’:
tio estas de l’ printempo la mirakla mor’.
Via spir’ paduso kaj okul’ kristalo
dum sub mia mano tremas via brust’.
ŝprucis miaj kantoj el la korpokalo
kiel riverfonto el rokara krust’.
Miras vi pri la konven’
de la dolĉa sven’?
Jen
diras bird’ ĉe l’ kapo, ĉe l’ piedo flor’:
tio estas de la amo la kutima mor’.
1879
(Rud. Hromada)
210
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
EL ”LA MELANKOLIAJ SERENADOJ”
**I. **
Kion virino povas, donacis vi, trezoro,
liliojn de l’ animo kaj rozojn de koro.
Liliojn blankajn, kun molpolva or-ornamo,
purpurajn rozojn kun la elflagra hela flamo.
Liliojn blankajn, pure kaj mildolore revajn,
parfumojn purpurrozajn, sorĉvibre animlevajn.
Liliojn blankajn, kiuj per hel’ serena ĉarmas,
purpuran rozon, tiel malĝojan, se ĝi larmas.
En miaj kantoj, vidu, ĉi floroj ekunuis,
mortintaj la lilioj, en ilin sango fluis.
En miaj kantoj vidas mi flori rozojn blankajn,
nur en la vesperruĝo de la feliĉ’ ardantajn.
**II. **
Pli tristan kiu konas,
ol kiam suno dronas,
kaj fora son’ de fluto
en nostalgi’ forsonas?
El la arboj venas,
211
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
el mallum’ orgenas
voĉ’ sekreta: Junaj revoj,
ve, ke ili svenas.
¯emo, tim’, sopiro,
milda sonĝdeliro,
kvazaŭ vangojn kaj okulojn
tuŝus ama spiro.
Aŭdu, kanoj ĝeme,
mole, sindoneme
vibras, kiel brusta volbo
sub la kisoj, treme.
Pli tristan kiu konas,
ol kiam suno dronas,
kaj fora son’ de fluto
en nostalgi’ forsonas?
(K. Kalocsay)
POST PLUVO
Trarompas jam la Bluo! Diamante
la boskaj branĉoj riĉas,
torento ŝaŭmverŝiĝas
en kur’ freneza, ride, klaĉe, kante.
La akvoj, ĉu vi aŭdas,
de l’ rokoj eę plaŭdas.
212
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Ho ŝajnas, ke starante
en akvoj P a n mem, pri petol’ forgese,
al kap’ kaj dors’ senĉese,
fontane
fluigas akvojn nun kaj ĝojfreneze,
ravite klakas mane.
(K. Kalocsay)
ŝTUPOJ
La unuaj al palaco paŝas,
marmoraj. Ilin balustradoj
ĉirkaŭas kaj tapiŝo kaŝas.
La duaj volve sin direktas,
en sabloŝton’, al burĝa domo,
kaj simple, sen ornam’ aspektas.
La triaj: aĉaj, eluzitaj,
senfine krutaj, neireblaj.
La muroj: de malseko ŝvitaj.
Sed ŝtupojn kiajn ajn mi pasas,
min unu penso, ĉiam sama
kaptas kaj koron ne delasas:
Kaj ja tra ĉiuj, kun bedaŭro,
lamento kaj amaraj larmoj,
ne sekiĝantaj dum vivdaŭro,
213
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
tra ĉiuj, ĉu tapiŝon tenas,
aŭ nudas ili nur mizere:
malsupren oni ĉerkon trenas.
(K. Kalocsay)
214
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Pavel Országh Hvêzdoslav
(1849-1921)
La plej granda slovaka poeto. Spirito ampleksa kaj profunda. Lia liriko estas plej ofte meditema, lia epiko prenas jen temojn el samtempa socio kampista kaj bienula, jen temojn bibliajn. (”Edzino de arbargar-disto”, ”Eŭgeno Vlkolinskë”, ”Agar”, ”Raęl”, ”Kain”, ”Sonĝo de Salo-mono”). En lia drama verkado kulminas la versa tragedio ”Herodes kaj Herodias”. Liaj eposoj estas plenaj de majstraj priskriboj kaj profundaj meditoj. Lia lingvo estas eksterordinare riĉa, abundeco de vortoj kaj parolturnoj, mirigaj mataforoj kaj sinekdokoj, nekutimaj es-primmanieroj kaŭzas, ke la poemoj vekas impreson de riverego majes-te fluanta, sed katenita en siaj bordoj spite la amason de ondoj bru-antaj kaj zumantaj. Spite sian burĝonemon kaj floremon, la lingvo de *Hviezdoslav per sia ordemo kaj logiko respegulas la ordon de la anima strukturo de tiu ĉi eksterordinara homo. Li ankaŭ tradukis multajn poemojn el diversaj lingvoj. *
LA FINA PARTO EL LA DRAMA EPOSO
”KAIN”
Kain
Sed — sang’ de l’ frat’ … La patro! Aŭdis vi
malbenon lian: al la ter’ tremanta
arbaro skue siajn suprojn klinis —
kaj Kain, incitita ĝis ekstrem’,
skurĝate de la branĉoj — kia mir’? —
sovaĝis beste … Pa, arbar’!? De supre
ekbruis tondro!.. Sible la natur’
ĉirkaŭe ĝemis, muĝis … ĉu vi aŭdis?
215
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
¯is nun mi sentas tion, jes, ĝis nun —
Virin’, hu, krim’ — super mezur’ kaj pezo!
Nenuligebla juĝo —
**Dina. **
Ne, ho ne!
karul’, ĉi tio povas alliiĝi…
El la malben’, mi kredas, iĝos beno:
el sub terbul’ ja kreskas ora spik’.
Vi senkonscie agis, ĉar pasio
blindigis vin, ekbolis en la kor’
la sango: mi esperas, ke pardon’
eltombe suprenflugos, por kunflui
kun grac’ ĉiela super via kap’
en roson… Nur la animon ekflamigu!
¯i estas ĉiopova —
**Kain. **
’ĉiopova’
vi diris, Dina?
**Dina. **
Jes — Sed vane jam,
karul’! Malfrua nokt’ — la familio
angoras..
Grimpu zorge suben… Vidu,
jam frapa bril’ —
Jam sin ekmovis li,
giganta ombro, forte skuiĝanta.
Malsupren li ekrampis. Lumu, lum’…’
li diris pete; sed ĉe lia flank’
216
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
en naŭza lum’ aperis Lilita.
**Lilita. **
Ha, kien? Haltu, frenezul’!
**Kain. **
Jen kiu?
**Lilita. **
Lilita — eks-angel’!… Virin’ pekinta,
sed ĉiam loge ĉarma — juĝu mem:
okuloj fajras, ondas la harar’
kaj floras vangoj… ĉu beleco mia
vin ne imponas? Diru — Arda flam’
en mia brust’ kapablas — aŭdu min! —
ĝis senfineco amon elradii,
se lipon tuŝas lip’ — Flugilojn eĉ
mi havas — brule iom difektitajn,
sed liberigajn…
**Dina. **
ŝin evitu, ho,
foriru, Kain!…
Kain * (al Lilita). *
Kion volas vi?
**Lilita. **
Migrante tra la mond’…nu, vagulino
mi estas; ne mirinde: tedis min
217
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
brakum’ de l’ samgentanoj — kvankam varma,
banala tamen…kaj en la ekskurs’
mi venis, kie Adam kun la siaj
nun kaŭras. Ekscivolis mi, ĉu ili
pli malprospere fartas ol antaŭe
aŭ malbeninde bone, krude-dolĉe,
plezure-tede?… ĉu ne sonĝis vi
pri mi hieraŭ nokte? Vin dormantan
rigardis mi, admiris viajn brovojn
maltimajn — ha! jen ribelema mens’,
malpaca! Brave!…Estas vi gigant’
laŭ pens’ kaj ago, vera kuraĝul’
en venĝo kaj insido! ĉu vi do
plugadu plue la senfruktan grundon
kaj akvu ĝin kaj luktu kun virbovoj
en sulk’ haltintaj?…
**Dina. **
Ne aŭskultu plu
mensogon ŝian! — Nobla jen labor’:
edifas ĝi kaj kontentigas, Kain —
Mem Di’ ordonis ĝin…
**Lilita. **
El la krutval’
la di-similan aŭdis mi parolon,
konkludojn viajn de amplekso vasta,
obstinon grandiozan, mond-minacan…
kaj kredis mi! ’Jen li!’ kun ĝoja ĝem’
mi flustris; ’tian do mi ĝuste serĉas —
218
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
mi trovas lin!’ — Mi veni devis ja.
por vin konigi ankaŭ al vi mem,
alie vi apenaŭ vin ekkonus.
ĉu vi konscias esti geniul’?
Al ni pro viaj vol’ kaj kapablec’
vi apartenas! La agleca vervo,
la svinga fort’ en brakoj, la soif’
al venĝo, la avido je perfort’,
klopod’ al venk’, ekstermo kaj detru’!…
ĉu por humila jugo la flubilojn
demetu vi, majeston vian nuban
per hel’ vi malhonoru, por mispaŝi
kaj fali?…
**Dina. **
Ve, ho ve! … Ne lasu plu
vin trompi, Kain! Pensu pri l’ ekbril’
en la animo … Cedu, ŝin forpelu!
ĉe min rapide saltu! —
Kain * (al Lilita). *
Diru ĉion!
**Lilita. **
Ekamu min — kaj estu mia di’!
Jes, estu! … Vidu, kiel mia brust’
ondiĝas — ¯uos vi anĝelan amon,
malestimitan, sed ne rifuzindan —
ne virgan plu, sed tamen sen difekt’:
vi spertos mem — Du ombroj (proksimiĝu!)
219
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
ekardos flame — Lando Nod, amat’,
troviĝas post Eden’; miriga lando,
ĝardeno rava: tien iros ni,
ĉu ne? — kun granda kunigita sent’ —
Ni fondos paradizon… aŭ konkeri
tiun de l’ viaj volas vi? Ni kune
florigos ĝin! — Vi mia estas?
**Dina. **
Mia,
ĉu? Venu!…
**Kain. * ****(meditinte). *
Prem’ kaj pik’ en miaj membroj,
kirleg’ en brust’ … Mi — via, Lilita!
**Dina. **
Ne eble! Ne rifuzu mian amon,
eternan, veran! Kain, Kain, oj!…
**Lilita. **
Al mia sin’ kliniĝu, mia Kain,
ĝis ni ekiros nian vojon krutan —
Kain * (obeas, sed tuj li skue sin retiras). *
Hu, en la frunt’ — jen akra bruldolor’
**Lilita. **
Mi ĝin blovetus …
220
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
**Dina. **
Oj, inspiron mian
estingos ŝi! …
**Kain. **
¯i ĉesis jam: sufiĉe.
Lilita. Iru ni —
**Dina. **
Ho, Kain!…Ve!
ne aŭdas li, foriras! … Eternul’,
al mi redonu lin! …
ŝi falis … Salte
levinte sin, rigide ŝi rigardis
la montan dorson, kie ombroj du
grandegaj paŝis, kvazaŭ par’ da nuboj,
per ruĝa sango de l’ mortanta lun’
superverŝataj — ŝia plenda kri’,’
ŝancel-moviĝe ŝvebis sur flugiloj
de l’ trema bril’ — kiel vundita birdo,
ĝemanta en la finsufer’. .
De tiam
en fluojn du, la teron trafluantajn,
ĝis nuna temp’ disiĝas la homar’.
La unu fontas el rokaĵ’ de koroj
ŝtonecaj, el la val’ de kruda mens’,
el sub kranioj arogantaj, kiuj
puŝegas kornojn eĉ tra la ĉiel’;
digate per blokegoj da maljust’,
pelate per kaskad’ de l’ egoismo,
221
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
vergate de ekscesoj, furioza
pro ebriigaj glutoj de malam’,
kun bru’ avida, kun inklino murda
ĝi torentegas ruze kaj minace
kaj uzurpeme; bordojn ĝi deŝiras,
lumturojn, rifuĝejojn de la virt’,
de l’ ver’ altarojn; ĝi inundas kampojn
kaj ties belon, bonon; rabas ĝi
rezultojn de l’ esperoj kaj laboro,
Kanaan-landon ŝanĝas al dezert’ …
Kaj la alia? ¯ia font’ misteras:
pluvet’ ĉiela eble naskis ĝin
kaj nutris; ĝin kreskigas nun ĉi-sube
la degelaĵoj de l’ indulgo, larmoj
de la kompat’, frunt-gutoj estimindaj,
oferaj sango-perloj… en fluej’
regula fluas ĝi (jam de-komence
estante vigla, forta), plaŭdas, migras
zigzage-vage tra la vasta ter’,
akvumas ĝin kaj faras ĝin fekunda,
liveras panon al malsata buŝ’
kaj donas trinki, korpon vestas nudan,
animojn ĝi plenigas per feliĉ’.
Jen paralele ambaŭ kuras vete.
jen proksimiĝas, spitas sis, konfliktas
kaj longe batalegas inter si;
sed la detrua, muĝa, venenŝaŭma
triumfas ĉiam super la rival’ …
Ho, kiam ĝi, la raba, malfortiĝos?
Ho, kiu suno neniigos ĝin?
222
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Kaj kiam tiu milda kaj afabla
fariĝos riverego, por kunigi
en familian rondon la homaron
sen spit’ kaj trompo — kaj la teron fari
oazo sen dezert’, eden’ sen pek’? —
(Miloŝ Lukaŝ)
KONDIĉOJ DE VIVO FELIĉA
Por la feliĉo — kredas oni! —
necesas abundec’ da ĉio:
juveloj, lukso sen mezur’,
pluveg’ da oro, plensufiĉo
da ĉia imagebla riĉo;
per polurita plank’ imponi,
posedi sofojn el velur’,
sur ondaj seĝoj ripozadi —
anstataŭ volbo de l’ ĉielo
skarlatan havi baldakenon;
ne ĉe lampeto aŭ kandelo
tranokti sed sub lustroj mil,
kie forbrulas la trankvil’
kaj dorm’ — la nokta papilio —
en susuranta vest’ paradi
kaj roz-odore sin pomadi;
okupi rangon kaj postenon
jam en lulil’, kun grava rol’
223
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
tuj ĉe l’ unua ekparol’;
subulojn, kiuj nur obeas
kaj sklavas, uzi piedbenke,
tre alten levi sin sur ili,
kie eĉ bird’ pro lac’ pereas,
kaj tie ekmajesti venke —;
kiel sanktaĵo kaj idol’,
kultata esti de l’ popol’,
kaj en potenc’ kaj gloro brili;
per unu fojo plenkonsumi
kion mil manoj kun atent’
sukcesis ŝpare kunmastrumi,
kaj kion kreis jaroj cent,
tion detrui en moment’,
kaprice la pokalon ĵeti
(ne elglutitan pro malĝu’,
ĉar ĝi entenas ŝviton sole),
sed reŝaŭmigi ĝin laŭvole —;
kaj meze deąos’ kaj bru’,
delogoj, kisoj, siren-voĉoj
tra l’ vivo flugi kaj impeti —
fervore celi al diboĉoj
kaj frivolec’… kaj tiel plu —
jes, la feliĉo — kredas oni! —
dependas nepre de ĉi tio:
en riĉo kaj purpuro troni…
Malprave. — Tut-aliajn vere
kondiĉojn havas fart’ feliĉa,
kaj kvankam estas ĝi trezor’
de grandaj senco kaj valor’,
224
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
ĝi tamen estas et-kondiĉa.
Abel’ ĝi estas — plej prefere
flugadas ĝi kun zum’ plezura
al freŝa font’ de akvo pura;
ĝin per manao nutras Dio
en la arbar’, sur kampoj floraj
kaj sur deklivoj bonodoraj:
mielon suĉas ĝi, por tuj
ĝin porti al la abeluj’.
¯i estas najtingal’ — kaj mortas
en ajna kaĝo, eĉ en ora! —
kitelon ĝi nur simplan portas;
per sia voĉo amdolora
ariojn ravajn ĝi prezentas,
se la natur’ jam eksilentas
kaj eĉ vipuroj la venenaj
— la homaj pensoj abomenaj —
en siaj kavoj dormas jam;
en arbetar’ ĝi kantas ĉarme,
kaj Nokto ĝin aŭskultas larme.
Eklum’ ĝi estas — bril’ serena
de nevelkanta flor’ edena;
ĝi ŝvebas preter la kabanoj,
kaj al modestaj vilaĝanoj
en la krepusko frumatena
sufiĉas ĝia milda flam’:
vigliĝas ĉiuj, kiam ili
ĝin sur fenestro vidas brili.
Timema estas ĝi birdeto,
ĝi ŝerĉas hejmojn de l’ kvieto,
225
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
anstataŭ ĉe palac’ riĉula
ĝi nestas sur baril’ tabula,
kaj se danĝeron ĝi suspektas,
al simpla mano de l’ domano
ĝi rifuĝante sin direktas…
— Modera estas la kondiĉ’,
ke oni vivu en feliĉ’ …
Se manĝas du el unu plado
kaj trinkas el kruĉeto sama,
la birdo kiel kamarado
aliĝas al konkordo ama —
kaj dum la du sin ĉirkaŭprenas,
per dolĉa kant’ ĝi ilin benas.
(El idilia eposo: ”Edzino de ĉasgardiston”)
*(M. Lukáô). *
ALAŭDKANTO
Super mia kap’ aŭdiĝas
la alaŭdo jen,
kanto ĝia kunverŝiĝas
kvazaŭ pluvo mem;
mi forpaŝos… ne perdiĝu
tiu duŝa ban’,
226
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
se alien ĝi verŝiĝos,
floros flor’ por man’.
(J. V. Dolinskë)
227
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Jiæí Karásek Ze Lvovic*
(1871-)
*Gvidanta spirito inter la generacio de dekadenculoj, florinta ĉ. 1900. *
Verkis multon en versoj kaj en prozo. ”Liaj romanoj iam amasigas historiajn strangaĵojn priskribante ilin kun sciencula fakeco kaj klasi-go; ofte aperigas naturalismon venantan kontraŭ la aŭtora volo. Sed en kelkaj siaj versoj, precipe en sia viraĝo, li scias redoni solulajn sta-tojn de deprimeco, laceco, sveneco, naŭzeco kun tiom pasia esprimmaniero ke ĝi transformiĝas kaj liaj vortoj iĝas nutro por fajro de belo kaj forto, kaj senvole multigas la vivon, kiun ili volus eviti kaj el kiu li volus fuĝi. (F. X. Ôalda)
SODOMO
Ras’ finvivinta elsternas sin sur kuseno lita.
Floris sen cel’ por ni rozoj. Velki, ilia sort’.
Dancojn, orgiojn, jubilojn! Fajru nun hejm’ bruligita!
Vian, hetajro, nudecon! Poste alvenu mort’!
Kuŝas varmego sur strat’. ĉielo malalten ruĝas.
Suno el kupro, blazon’ krevinta, jen lum’ por splen’!
Peste odoras aer’. Paŝantoj malvigle fuĝas
trovi embuskon, kaŝantan ombron post la kurten’.
Sed en loĝejoj de ĉiuj, arde en ama pozo,
korpoj volupte klinitaj luktas en furiozo.
Vanto! Perdiĝis el nudo ĉia loganta fort’.
228
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Jahve, ĉu kreis vi nin, ke niaj malbenu lipoj?
Sentoj, velksekaj de vant’ egalas al herboripoj.
Celon ni perdis jam. Naŭzas vivo, enuas mort’.
(Stan. Kamarët)
229
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Emanuel Leôehrad
(1877-)
*Poeto el la grupo de la simbolistoj, aŭtoro de liriko ofte tre melodia. *
*Verkis ankaŭ multajn rakontojn kaj kritikajn kaj estetikajn eseojn. *
LA BENlNDA DEKLIVO
Plezuro kunigas intime
florriĉan deklivon kaj min:
meze de ĝia odor’
ĉiun ripozas mi tagon
kun amatin’;
imposton per kantoj ni pagas,
per gaja humor’.
Rigardu:
akrido jen turbe traflugas aeron,
laŭ zum’ ĝi al flugmaŝineto egalas …
en herbon ĝi kape nun falas.
Sur la submonta ŝose’
polva ruliĝas nubaro,
antaŭ ĝi aŭto bojante forkuras,
dormeman aleon teruras.
Scivolan al valoj ni ĵetas rigardon
kaj al bonvolaj vilaĝaj kabanoj:
230
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
tiajn kristnaske kunmetas infanoj
el konstru-ŝtonetoj koloraj.
Ha, ĉirkaŭpreni la mondon fervore,
per brakoj liberaj ĝin premi alkore
kredeble ni povus. .
Sed ĵus lekanteton rigarde mi tuŝis:
estante malsana ĝi herbe ekkuŝis,
mi klinas min, sentas, ke tremas la brak’,
mortanta floret’ min tro ŝarĝas surmane,
la mondon mi volis brakumi titane,
kaj nun eĉ ne taŭgas por savo de vivo
al floro sur suna deklivo.
(M. Lukaŝ)
231
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Antonín Sova
(1864-1928)
La plej signifa el la impresionismaj poetoj, kun tre rimarkinda talento improviza, tre fekunda. En lia verkaro rebrilas ĉiuj poetmetodoj, de realismo ĝis ekspresionismo. ”La librojn de lia junaĝo inundis la liriko de speciala ataka kaj incita sorĉeco, la liriko de homo suferinta pli ol la ceteraj pro la batoj, malgrandaĵoj kaj mizeroj de la samtempo, ĉar li pli sopiris la realaĵojn de la vivo purigita kaj savita pro justeco …
Post tiuj libroj, Sova venis al melodioj harmoniaj, al vizioj, pri estonta liberigita kaj purigita homeco, li venis al poemoj kvietigitaj de la kredo pri la neceso de la renaskiĝo de l’ socio, al poemoj jubilantaj pro
*ĝojo pri fianĉiĝo inter spirito kaj sensoj, forto kaj bono” (F. X. ŝalda). *
PASTORALO
Ho, Ondoj de la Nokto, bruu nur,
malriĉan bordon batu via kur’;
mi lasos pensojn flugi kun la vent’
kaj mem senmova restos en silent’.
Sur la Paŝtej’ de Revoj en montar’
embuskas nekonata ĉasistar’:
revenos multaj kun danĝera vund’
kaj multajn eĉ englutos la profund’.
Post kiam estingiĝos nokta lamp’,
mi hundon sendos al la paŝta kamp’,
232
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
kaj ĝi, la nigra Hundo de Malĝoj’,
repelos ilin al la hejma voj’ …
1901
(M. Lukáô)
JUNA AMO
Amato diris, kion povis li
per la demand’, kiu en vido bolis.
Li diris ja eĉ multe, multe pli..
pli ol ŝi volis…
La amon plii povas al pasi’
nenio krom’ la suk’ de l’ flor’ papava.
¯ardeno ardas. Trinkis li kaj ŝi.
okul’ nokthava…
ĉevalo blanka per averta hen’
forrajdon urĝis sur la bord’ de l’ lago …
Sed vane ja: Jam ambaŭ dormis jen
en ĉirkaŭbrako …
ĉevalo vadis en bluakva ban’,
la herb’ susuris sub la ventotiklo,
kaj muĝis ond’ en arboakompan’
tra nokta nigro …
233
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Surbordis la ĉeval; dum sia vag’
ĝi huf-al-ŝtone vekis ferotintojn. .
Per ros’ matena spiris la ektag’
sur geamintojn …
Kun flirta har’ kaj laca la knabin’
kolharon kaptis kun sel-salt’ kuraĝa.
per forta brako li alpremis ŝin …
¯ojkri’ sovaĝa …
Kapturna rajdo, hej! Tra rokoj nun,
tra pinopintoj, tra la nuboj, turoj
de l’ fuma urb’, kaj kie brilas sun’
sur herbveluroj …
Surtere tondris sonoriloj kaj
la fagojn skuis vent’, nubnaĝis aglo,
kvazaŭ sunkreve brilis hela maj’:
printempmiraklo …
Nenio tondras pli ol juna sang’,
ol am’ unua en kuraĝa drivo:
nur ruĝa sang’, nur blanka blank’,
nur viva vivo …
1907
(T. Pumpr)
234
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
KAJ URAGANAS FORTE RIBELVENTOJ …
La pinobranĉojn taŭzis forta vent’
kaj ni ekmarŝis pretaj por la ago.
Timkriis mev’ en ŝtormo-antaŭsent’
en la mateno de l’ ribel-ektago.
Ankoraŭ dormis ter’ kaj al popol’
tempiojn pezis ĉiam ŝarĝ’ magneta,
povrulojn tenis Kruco de l’ konsol’,
bonstate maskis sin la viv’ vegeta.
Sentetoj nanaj dormis sur la bord’
de l’ vasta mar,’ en venenstratoj urbaj,
publikulin’ per triste rida vort’
kortuŝis per malĉastaj gestoj kurbaj.
Kaj kiel ponte: moment’ post moment’
palp-iris homoj en la idilio.
Iliaj nepoj — klare kun talent’
de l’ instruistoj lernis — pri nenio.
Timigis ilin ja la fajrokrak’
de l’ ribelflam’, kiun ni subpreparis.
Defende levis sin ilia brak’,
de-fore ili incendion flaris.
Iliajn nestojn priventumis ŝtorm’,
fajreroj tuŝis eĉ iliajn sentojn …
Vekiĝis mondo el ĝisnuna dorm’ …
Kaj uraganis forte ribelventoj…
(T. Pumpr)
235
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Janko Jesenskë
(1874-)
Slovaka poeto kaj prozisto staranta inter la klasikuloj (Hviezdoslav kaj Vajanskë) kaj modernuloj. Liaj poemoj de juneco estis simbolis-maj. Liaj rakontoj estas realismaj, el la medio de malgranda urbo, ofte kun bona ironio. Militkaptito dum la mondmilito, li aktive partoprenis la organizon de la ĉe˛oslovakaj legioj en Siberio kaj publikigis vicon da naciismaj poemoj tre bonaj. Ankaŭ en la respubliko li *daŭre publikigas poemojn kaj prozaĵojn. Alta administra oficisto (vic-prezidanto de la Lando slovaka). *
SUR LA STRATO
Nokto morta.
Estas por ĝi preparita blanka kripto.
Solaj nuboj hejmen iras, kvazaŭ pastroj post
verdikto.
Matenruĝoj, blanke-ruĝaj akolitoj, stel’ estingas.
Jam tagiĝas. Rosbaptita infaneto
manon svingas.
Vento serve-rapidema oscedante vojojn lekas,
forigante arbfoliojn, bonhumore
birdojn vekas.
Pasereton,
hirundeton en la nesto dormetantan.
Alten levas alaŭdeton, por ke kantu himnon sanktan:
Kvara estas.
Bon-matenon! bondeziras ama koro sonorila.
Sonas paŝ’ de l’ vagabondo sur la tero rose-brila.
236
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Kluzo ŝaŭmas
Radoj klakas.
Vagonar’ en kampo zumas.
Branĉo de l’ vent’ balancita tremetante ĝoje krakas.
Fenestretoj palpebrumas.
Knaras pordo malfermita.
Jam eliras virineto, nelavita, nekombite,
rigardanta kiel pigo.
Jen la dua. Jen la tria.
Eksalutas.
Kunvenadas
al parolo kalumnia.
ĉeval’ henas.
Bovo muĝas.
Servistino kantas ie.
Sur la ŝtona vojo sonas veturilo melodie.
Sonas vipo
de paŝtisto.
Aro bruas sub fenestroj.
Iras, pepas anseridoj, kondukitaj de la estroj.
Sur kaŝtanoj lumas lumoj, bruligitaj de l’ materio.
Flamoj glitas sur la arboj,
rampas ĉien sen reteno.
Brilas muro,
Brilas domo.
Venas domen tra fendaĵo.
Serpentumas al la lito.
Kovras kapon per oraĵo.
Flor’ odoras,
ĉien venas ĝia milda bonodoro.
237
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Princo dormas.
Arboj, domo kaj la lito — pura oro.
*
Ho beleco,
belo ĉarma!
Mi serĉadas bildon vian …
*
Sur la strato frenezuloj ludas strangan ludon sian.
Mi serĉadas ejon vian.
Mi serĉadas vian domon.
Frenezuloj frenezigas.
Frenezigis ĉiun homon.
Kio devus morti vivas.
Kio devus vivi, mortas.
ĉio ŝaŭmas, zumas, knaras, siblas, fajfas, bruon portas.
Parolemo eksilentas.
Silentemo ekparolas.
ĉiu frapas, batas, sonas, blekas, hurlas, krii volas:
Mi konstruas monumenton.
Preĝi arde mi sopiras.
Sed jen ĉio krias, veas, klakas, grincas, peze spiras:
Tion kaŭzas frenezuloj — sur la lipoj moka rido,
pretendeme ĉiu pensas, ke li estas la reĝido.
Dignoplene sin turnante, eligante strangajn sonojn,
manĝas nervojn, kiujn oni beste ĵetis sur la ŝtonojn.
Rulas, ĵetas, piedbatas, kiel pilkon el la tolo,
kapon vian, kiun oni tranĉis for de via kolo.
Karnon ŝiras, kvazaŭ linon,
238
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
poste ĵetas en maŝinon,
ŝpinas, teksas, faras el ĝi, silkemolan mulmuslinon.
ŝiras haŭton.
ŝiras harojn.
Okulŝtelas fulmojn, stelojn
sur la pezajn ledmaritelojn, silkon, perlojn, varmajn felojn.
Por beligi siajn tablojn, de l’ okuloj florojn rompas.
Sur iliaj ventroj ĉeno de doloro via pompas.
Cerbon brogas, rostas, bakas,
ĉirkaŭigas per medolo.
Sangon trinkas, por ĉiame esti sataj ĝis la kolo.
Sur la korojn niajn batas per la pugno sen pardono,
kaj la koroj kiel pilkoj, saltas alten laŭ ordono,
Sur stomakoj ĵazband’ ludas,
Oni aŭdas bestan tonon.
Kaj artistoj senkompataj
jam agordas violonon.
ĵetas kubojn pri animoj,
ludas ludon kontraŭmoran,
opinion oni ŝanĝas kiel veston senvaloran.
Multaj turoj ĉirkaŭstaras,
kalkuladas stulte horojn,
rompas tempon erigitan, dispecigas niajn korojn.
Sonas multaj sonoriloj
ĉu de Dio gracon petas?
ĉiu sono — ĉerkonajlo —
post la vivon punkton metas.
1929
(Pavel Rosa)
239
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
LA VORTO DE LA AMO
En la salono ili sidis. Unue ĉe fenestro kaj poste meze de
la salono. ŝi volis ion ludi. ŝi eksidis al fortepiano kaj lu-
dis. Li en fotelo fumis cigaredon kaj rigardis ŝin. Blankan,
maldensan fumon li de tempo al tempo forblovadis flanken,
por ke li ŝin pli bone vidu. Li ankoraŭ ne konfesis al ŝi, ke li ŝin volonte vidas, li nur sentis, ke io lin senĉese al ŝi tiras, ke li sopiras ŝin ĉiam vidi, paroli kun ŝi, preni ŝian manon, preni kaj karesi kaj, se eble, al buŝo ĝin levi! ŝiajn harojn, aŭ ŝian brakon, tuŝi, almenaŭ por momento! Kiel li tiel sidis, li observis, observis ŝin senvorte kaj kun la tuta animo en ĉiu rigar-
do.
—Kian, puran vizaĝon ŝi havas — li pensis. Profileton! Roz-
koloran nuancon de virga freŝa juneco… ŝi duonfermas la
palpebrojn kaj el la nigraj grandaj okuloj restas nur mallar-
ĝeta, hela, brilanta strieto, rubandeto. Kvazaŭ ŝi timus de tiuj fortaj tonoj de l’ muziko… Orelringoj oraj, similaj al frosti-
ĝinta guto, kiel ili tremas, kiel ili tremas, se ŝi ekmovas tiun ĉarman, belan kapeton. Kia pureco! Dio! Kaj li fumas cigaredon. ĉu ŝi tiel sopiras, tiel sentas, kiel mi? ĉu ŝin ĉio tiel pelas al mi, kiel min al ŝi? Se mi malkaŝus ĉion, ĉu fortiĝus ĉe ŝi la amo, ĉu ŝi rigardus min tiel, kiel mi nune rigardas ŝin? Ne.
Mi neniom malkaŝos. Mi atendos, ĉu ŝi ion konfesos. Ne. Mi
ne povas ĵeti ombron en ŝiajn senzorgajn pensojn.
Kaj tiam, en tiu posttagmezo, ĉe fortepianludo, ĉurin ver-
dire ektimis, ke li volus de ŝi rigardojn de dankemo. Eĉ pli
multon, rigardon de amo. Aman vorton, vorteton. Sed eĉ tio
estus malmulto. Li volus la tutan sindonemon de ĉi tiu freŝa,
240
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
knabina animo. La tutan sincerecon de ĉi tiu senkulpa infa-
no sen falso kaj mensogo, pura kiel kristalo, travidebla kiel
puta akvo. Kiamaniere li kuraĝas pensi ion similan?
—Kaj ĉu vi ŝatas Chopin-on? — ŝi demandis subite. ŝi ri-
gardis lin tiel rapide, ke li apenaŭ kapablis forturni la rigardon al la folioj de granda palmo, kiu staris en angulo.
—Ne ŝatas, fraŭlino — li respondis post momento. — Li
estas tia somnambulo sen propra vira forto. Tia arta torento
en parko kaj baronino super ĝi kun blanka sunombrelo.
Li enpremis sian cigaredon en cindrujon kaj rigardis ŝiajn
delikatajn fingrojn per kiuj de tempo al tempo ŝi ekludis
akordon.
—Kion mi do ludu al vi?
—Ne ludu!
—Chopin ja estas belega.
ŝi lasis fali la manojn en la sinon kaj ekrigardis lin.
—Viva amo estas pli bela — diris ĉurin kun rideto.
—Vi ja primokas ĝin.
—¯i devas esti ideala, pura. — Strange, li pensis dume, mi
ne povas diri al ŝi, ke mi ŝin amas. ŝi forkurus. Eĉ ereton da kompreno ŝi ne havas por mi. ŝi parolas, sed nenion ŝi sentas.
—Sciu — li daŭrigis laŭte, — ĝi devas naskiĝi en la animo
kaj ne en la poŝo, ne por bezono. Ekzemple: mi bezonas en
miajn, mi diru, tri ĉambrojn, ankaŭ edzinon, do mi edziĝos,
t. e. mi enamiĝos. Aŭ: mi havas vendejon, kancelarion, do
kion fari? Mi edziĝos kaj enamiĝos. Podagro en la dekstra
piedo min turmentas. Kiu min flegos? Edzino. Do mi enami-
ĝos. Aŭ nur por ke mi plenumu la postulojn kaj leĝojn de la
socio, t. e. ekzemple: mi estis juna, kaj dum dancado, aŭ dum
241
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
ekskursoj sub arboj ebria pro juneco kaj sango, mi diras al
bela fraŭlino: mi vin amas. Mi promesas, ke mi ŝin edzinigos.
Poste la entuziasmo malaperas kaj mi nenion sentas por ŝi.
Sed mi ŝin edzinigos, ĉar mi tion al ŝi promesis kaj la socio
deklarus, ke mi estas malhonesta …
—Nu kaj? — interrompis lin Elena. — Tio ja estas senho-
nestaĵo. — Kaj ŝi turnis sin tute al ĉurin, kiu skribante per
krajono sur peco de papero daŭrigis:
—Ne. Vera amo neniam estas pro bezono, same kiel ĝi ne
havas kaŭzon kaj estas ĉiam sen flankaj interesoj, nur kun
unu, anima, profunda intereso pri tiu dua persono. Amo de-
vas esti ĉio en la homo. ¯i ne povas havi kaŭzon. Ne. Mi vin
amas pro tio, ĉar mi vin amas, ĉar la koro diktas al mi tiel. Ne pro tio, ke vi estas bela, ke vi havas ĉarman buŝon kaj bonege ludas Chopin-on, sed pro tio, ke mi vin amas …
—¯i estus kreskaĵo en aero, — interrompis lian parolon
Elena ne tute kuraĝe kaj iomete ŝi ruĝiĝis. ĉurin mem estis
ruĝa.
—Oni devus scii kial oni amas.
ŝi ektuŝis la fortepianon. Ankoraŭ ion ŝi volis diri, sed ĉu-
rin interrompis.
—Oni devas ne scii. — La homo scias, kial riproĉas lin la
konscienco, kial li pekas, kial li ne povas repagi ŝuldon, sed se la homo scias, kial li amas, li fakte ne amis. La amo devas esti eco. ¯i devas esti alfiksita sur la homo. ¯i devas esti lia naturo. Kvazaŭ por alkoholulo la drinkado. Kontraŭ ĉia racio.
Vi min malhonoris, vi min malamas, sed mi vin amas. Mi
amas; amas, kaj ĉiam mi vin amos. Mi ne scias, kiel mi vin
amas, sed mi vin amas!
Li fakte parolis tre sentoplene, arde kaj konvinke kaj Ele-
242
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
na pensis, ke tio koncernas ŝin kaj lin. ŝi ruĝiĝis ankoraŭ pli,
ĝis la kolo kaj translokiĝis sur la kanapon sub la palmo, kie
estis ombro. ŝi volis, ke li ne rimarku, ke ŝi ruĝiĝis.
—Sed mi ne scias, ĉu tio vin ne ĝenas? — li demandis sub-
ite, nur pro formo. — Tio estas nur perdo de tempo.
—Ho, ne. Mi vin volonte aŭskultas…
Vi min volonte aŭskultas, — li pensis kaj gajiĝis. Se mi nur
povus diri al vi, ke mi vin amas. Se vi min amus. Ekbrilon en
la okuloj, konfeson en la voĉo. ĉion mi dirus al vi. Sed vi silentas. Vi ne amas. Vi ektimus de la vorto ama. Vi forkurus.
—ĉu fakte volonte? — li demandis.
—Jes.
—Vidu, Elenjo, — li diris mole kaj pli mallaŭte, daŭrigan-
te siajn pensojn, — vi, virinoj, ne scipovas ami tiel, kiel mi diris, ĉar vi ĉiam scias, kial vi amas, vi amas pro tio, ĉar oni vin amas. En vi, sen la iniciato de viro, sen liaj amaj rigardoj,
ĝemoj kaj vortoj, ne estiĝos amo. Vi estas laŭnature timemaj
en amo la al viro, ne memstaraj. Eble iam poste, kiam vi ĉiuj
estos emancipitaj, ankaŭ vi iniciatos, sed nun estas tiel, ke
unue devas ekparoli la animo de viro, poste ekparolos la via.
— Vi, viro, montru al mi vian amon, poste ĝi naskiĝos ankaŭ
en mi. Kaj, se vi silentas, mi, virino, eble sentas ion similan al la amo, sed tio restos vana, ne evoluos. — Sed kial mi nun ne
povas diri al ŝi, ke mi ŝin amas — li dume pensis.
Elena ekprotestis.
—Ne estas tiel. Ne, ne! — Kaj ŝi eksvingis la manojn en la
aero.
ĉurin ankoraŭ pli bone volis klarigi sian filozofadon. Li
eltiris el la flanka poŝo pecon da papero kaj komencis desegni sur ĝi.
243
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
—Vi simpatias — li parolis — ni diru, kun ŝuvik. ĉu vi lin
konas? Inĝeniero. Li estas sufiĉe bela homo, por ke vi, kiel oni diras, kun li simpatiu. Sed li neniam malkaŝos al vi, ke li vin amas. ĉu vi ekflamos de amo al li? ĉu vi estos malfeliĉa? ĉu
vi lin entute amos? Viro tion povus. Sed pri vi nun temas. Vi, Elenjo …
—Sed ne kun ŝuvik.
—Nu, do kun iu alia ? …
—ĉu kun alia? … Kun alia, jes. Jes, jes. Ne estas vera, kion
vi parolas. Mi scias, ke tio ne estas vera.
Vigle, ŝi ekparolis kaj subite eksilentis. Ripete ŝi ruĝiĝis.
—Se ekzemple — komencis paroli ĉurin, enpoŝigante la
paperon kune kun la krajono — se ekzemple … Kaj li eksilen-
tis. Subite ŝajnis al li, ke Elena pensis je 1i. Al li estis tio adre-sita. Tiu alia estas li.
Li leviĝis. Aliris ŝin, eksidis al ŝi kaj flate ŝin prenis je mano.
—Kiun, fraŭlino, kiun vi pensas?
—Neeble diri.
—Neeble. — Li ripetis mallaŭte post ŝi. — Kaj se mi vin vo-
lonte vidus. Se mi vin … — li parolis preskaŭ flustre. — Mi vin ja amas. Tre, Elenjo, knabineto…
Li vidis, kiel ŝi klinis la kapon. ŝia mano en la lia, kvazaŭ ŝi estus volinta sin instinkte alteni, ŝi kunpremis liajn finaĵojn.
Kelkfoje ŝi ektremis kaj poste ŝi kvazaŭ svenis. ŝia tuta bra-
ko senfortiĝis. La kapo kliniĝis eĉ pli profunden. La dorso kaj la kolo kurbiĝis eĉ pli forte. La duonfermitaj okuloj tute fermiĝis kaj la knabino — kliniĝinta al li — kvazaŭ glitis de sur la kanapo suben sur la verdan dikan tapiŝon. Li kaptis ŝin.
Sidiĝis tute al ŝi sur la kanajlo, turnis al si ŝian paliĝintan, preskaŭ senvivan vizaĝon. Li kliniĝis tute al ŝia buŝo kaj flust-244
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
ris ion sensencan, plenegan de amo, ĝis kiam ŝi malfermis la
okulojn kaj respondis:
— Ne tiun … vin, vin!
(Pavel Rosa)
245
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Vladimir Roy
(1885-)
Slovaka poeto kun rimarkinda talento improviza, el kiu rezultas me-lodieco de lia verso. Tradukas el ploraj lingvoj, ankaŭ el Shakespeare *por teatro. *
ARDANTE BRULAS NUBO SUR ĉIELO …
Ardante brulas nubo sur ĉielo
kaj koro mia mortas sen espero.
Odoras sur fenestro rozoj velkaj
okulojn miajn kovras larmoj kelkaj.
Silenti devus mi, ĉar vibras plore
krevintaj kordoj koraj plendolore.
Paroli devas mi nur, se noktiĝos
kaj kun malhelo ombroj kunfandiĝos,
se najtingalo kantojn tristajn trilos
kaj nokta malgajeco nigre brilos,
se nubo ruĝa fuĝos de l’ ĉielo
kaj eksilentos koro sen espero.
(Pavel Rosa)
246
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Ignát Heæmann
(1854-)
Tre populara kaj fekunda rakontisto kaj romanisto pentranta sortojn komikajn, bonhumorajn, kortuŝajn, tragikajn de ”malgranda civitano” preskaŭ ekskluzive el Praha, el kies kvartaloj li dediĉas la plej atentan observemon al la kvartalo ”Sub roko” (Podskalí) situanta senpere apud la rivero Vltava. Loĝis tie antaŭ 5o-3o jaroj homoj malriĉaj trovantaj sian porvivon en laboro sur kaj apud la rivero. Ilia tiama slango estas rimarkinde konservita en la verkoj de Herrmann. ”Lia materialo estas la plej suba tavolo de la burĝa klaso, sed la tavolon proletan li tamen ne atingis. Estante mem vilaĝano la naskiĝo, li restis pli et-burĝo ol ano de socia organismo de efektive granda urbo kaj eĉ ne klopodis adekvate redoni bildon pri la unueco de Praha kiu an-taŭ liaj akraj okuloj tiom rapide kaj komplele transformiĝadis.” (Arne *Novák). *
MIA KUNKLASANO TUREÂEK
Nemultaj el miaj antaŭaj kunklasanoj restis tiel en mia
memoro kiel tiu eta, mallarĝa, kurbeta Tureâek, kun
kapo iel konusa, kun miopaj, palpebrumantaj okuloj. De la
momento, kiam mi mem foriris al la lernejo, li tute ne venis
antaŭ miajn okulojn, kaj tiel mi lin vidas antaŭ mi ĉiam kiel
knabeton, kiel infanon.
Sed, vere, ŝajnas al mi, ke Tureâek eĉ neniam estis infana
kaj tiel li ŝajnis al ni ĉiuj liaj kunklasanoj, jam tiam, antaŭ preskaŭ kvardek jaroj. Li ja estis el ni ĉiuj eble la plej malgranda, sed iel kuntiriĝinta, sekiĝinta kiel seka pomo, kaj lia viza-
ĝo havis jam tiutempe kvazaŭ sulketojn. Li ne partoprenis
247
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
niajn ludojn kaj peladojn, li havis korpon malfortetan kaj
malsanetan. Sole du vojojn li konis: el la hejmo al la lernejo kaj el la lernejo hejmen. Nur kelkfoje li deflankiĝis irante de la lernejo, por stari dum momenta antaŭ la montraj fenestroj
de la librovendejo Pospíôil aŭ Hejcman kaj tie li, kun okuloj
elirantaj el la orbitoj, kvazaŭ englutis la titolojn de la libretoj ekspoziciitaj post la vitro. Ho, kiom da ili estis tie, kiujn li tiom ŝatus posedi! ĉar Tureâek estis pasia leganto. Kaj tiam
en la lernejo ankoraŭ ne estis aranĝita libropruntejo. Atingi
novan, ankoraŭ ne konatan libreton — kia maloftaĵo!
Sed ĉefe la parolmaniero de Tureâek ne estis knaba, infa-
na. ŝajnis, ke en tiu konusforma kapo estas jam saĝo tute vira, serioza prudento. Li neniun incitis, inciton li respondis per
neafabla grimaco kaj iris laŭ sia vojo senvorte. Li ne serĉadis avide pafkapsulojn kaj pulvon, li ne preparis vulkanojn, li ne ludis per ludŝtipeto, neniam li flugigis paperdrakojn. Nenio
lin logis al tio, je kio ĝojis ĉiuj ceteraj tremante pro senpacienco. Li apatie aŭskultis rakonti pri ĉiuj bubaj heroaĵoj, kun frunto sulkigita, kaj ne eksopiris la ekspediciojn sub la solda-tan bakejon, sur la remparon, en la fosaĵojn remparajn. Estas
ja vere, ke la kompatinda Tureâek ne estus forkurinta eĉ an-
taŭ unu ”rempara kaporalo” kiel ni ceteraj. Kaj oni rakontis
terurajn aferojn pri la nigra kelaro, kien laŭdire provoso Masslinger — maljuna, ruĝhara serĝento servinta proksimume kvardek jarojn — arestis ĉiun, kiun oni kaptis en la fosaĵo, kvankam neniu povis paroli laŭ propra sperto.
Sed tamen estis momentoj, kiam viviĝis la morta, griza vi-
zaĝo de Tureâek. Okazis tiel, kiam iu el ni rakontis pri libro, kiun li ricevis kaj tralegis. Tiam aŭskultis Tureâek plej atente, en lia vizaĝo kvazaŭ lumiĝus, liaj okuloj rapide palpebru-
248
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
mis, lipoj ektremis, ĉiu vejneto ludis en lia vizaĝo. Kaj kiam estis elĉerpita la ĝenerala atento kaj la nekonstantaj pensoj
knabaj turnis sin al alia direkto, tenis sin sola Tureâek ĉe la rakontanto kaj avide eligis el si:
”ĉ-ĉ-ĉ-e-ĉu vi pruntedonus al mi la libron?”
ĉar Tureâek balbutetis.
Tureâek ne havis patron, eĉ en la naskolibro li ne havis lin,
kaj tio eble, krom lia parta degenereco, klarigis lian tro maturan kaj pasivan karakteron. Nu, certe, se li estus fortika kiel fago, li kelkiun estus bone batinta, kiu pro knaba petolaĵemo
eligis el la buŝo ofendon, montrantan lian neleĝan devenon.
Sed tiel, la bedaŭrinda Tureâek sole grincis per la dentoj aŭ
nubiĝis groteske, perfortante sin mem por ne ekplori. ĉar eĉ
plori li ne sciis laŭ infana maniero. La bubaĉo æehák, la plej granda sentaŭgulo en mia klaso, elkriis iam:
”Kiel Tureâek, tiel ploras pavianoj!”
ĉu li vidis iam plori pavianon, ne estas konstatite. Pavia-
non vidi li povis, ĉar en la Malgranda Placo ofte starigis me-
naĝerio sian tendon, kiam ajn ĝi oniris en la remparon de nia
citadelo. æehák estis aĉega bubo, sed iom da vero estis en tiu komparo. Al ni ĉiuj ceteraj æehák iel malfermis la okulojn, ni poste estus ŝatintaj vidi ploron de Tureâek, sed Tureâek des
pli forte sin gardis.
Sed iam tamen Tureâek denove ekploris. Esti, posttagme-
za instruado, jam alproksimiĝis la kvara horo, kiam ektumul-
tis io en la pli malantaŭaj benkoj, kie sidis Tureâek.
”Kion vi tie faraĉas?” ekkriis la sinjoro instruisto.
”Tureâek ploras,” anoncis kompleze iu najbaro.
”Kial vi ploras?” kriis la sinjoro instruisto la duan fojon.
”Stariĝu!”
249
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Tureâek leviĝis, muta, silgultanta. Li ne respondis.
”Kio mankas al vi?”
”Li malsatas!” sciigis alia kompleza najbaro lernanto.
”Li elspezis la monon, kiun li havis por tagmanĝo,” laŭtiĝis
nun kunklasano æehák, ”kaj ne manĝas kaj nun li malsatas.”
”Kien vi donis la monon?” ektondris la sinjoro instruisto.
”Li aĉetis al si libreton anstataŭ tagmanĝo,” rakontis la de-
nuncanto.
Tureâek viŝis per maniko siajn okulojn, cetere jam sekajn,
lia konusa kapto ŝovis sin dekstren, maldekstren kaj lia rigar-do ektuŝis kun plej amara plendo ĉiujn denuncantojn, kiuj
lian sekreton elportis en la lumon.
”Venu ĉi tien, montru ĝin!” ordonis la sinjoro instruisto.
Kiel malfacila estis tiu iro por Tureâek! Faletante li ŝovis sin el la benko kiel lama, kunpremante per fingroj de la maldekstra mano la libreton. Li ne manĝis por akiri ĝin kaj nun li
perdos ĝin. ĉar ĉio, kio estis alportita de iu en la lernejon
krom la instruaj helpiloj, estis konfiskita, se ĝi estis kaptita.
Tureâek sciis tion kaj lia maldika vizaĝo nun denove tute ek-
ploris, ne plu pro malsato, sed pro tiu senpova infana male-
spero antaŭ la ĉiopovo de la instruisto. Li ne manĝis — kaj li estos senigita de trezoro, kiun li certe longe sopiris.
Ni nun vere vidis, ke li plora, kiel paviano, sed neniu el ni
ridis. Ni kompatis lin. Tureâek neniam faris al iu el ni ion malbonan.
Per tiraj paŝoj li trairis ambaŭ benkovicojn kiel ligita, por
ke li laŭeble plej longe ne bezonu adiaŭi la libron, sed la vojo estis tamen nur mallonga. Nun li staris antaŭ la sinjoro instruisto kaj kvankam ĉio protestis en li, kvankam lia tuta
estaĵo sin defendis kontraŭ tiu maljustaĵo, li etendis la manon 250
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
kaj transdonis al la instruisto la libron. Kaj la mano falis al la flanko. Nun Tureâek ŝajnis al ni ankoraŭ pli malgranda kaj pli kuntiriĝinta ol li efektive estis.
¯i estis dika volumo, kiun li donis al la instruisto, en niaj
okuloj vera biblio. Kaj la sinjoro instruisto legis desur la kovrilo:
”Malkovro de Ameriko per Kristoforo Kolumbo.”
”Kie vi ĝin aĉetis?” li demandis la knabon.
Tureâek certe en tiu momento ne vidis antaŭ si la figuron
de la instruisto, sed ian nemezureblan, teruran materion, ĉar
liaj okuloj estis superfluitaj de larmoj, kiujn Tureâek tiel ŝparadis. Kaj kun tremantaj makzeloj li respondis:
”ĉe Pospíôil.”
La instruisto ekrigardis lin. Certe li kompatis la knabon en
tiu momento. Eble eĉ la libro mem metis lin en alian hum-
oron. Estis libro bonega, nenia ”Babinskë, estro de la rabi-
stoj”, kiun li konfiskis jam ĉe kelkaj lernantoj, nek ”Historio pri Eulenspiegel” en la malnova eldono, presita per gotikaj
literoj, kiu enhavis tre pipritajn detalojn pri la petolaĵoj de Eulenspiegel, kun krudaj, tre kompreneblaj lignogravuraĵoj.
Li tiel dum momento rigardis la infanon, li foliumis la li-
bron, fermis ĝin, metis sur la katedron kaj diris:
”Iru sidiĝi, post la instruado vi ĝin rericevos.”
Al Tureâek deglitis la lastaj larmoj el la okuloj. Per senme-
zura ĝoja miro li preskaŭ ŝanceliĝis kaj rapide sin movis en
sian benkon. ¯i estis la unuan fojon, kiam la sinjoro instru-
isto redonis konfiskitan objekton.
Post la instruado rapidis Tureâek al la katedro.
”Atendu!” ordonis la instruisto.
251
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Tureâek komprenis. Kiam la ceteraj foriros. Kaj kiam la ler-
nejo malpleniĝis, demandis la instruisto:
”ĉu vi ne manĝis?”
”Ne manĝis.”
La instruisto surpaŝis la podion, malfermis la tirkeston de
la katedro kaj elŝovis kaj metis sur la platon de la katedro,
kion dematene li estis forpreninta de la nekvietuloj. Ian rond-bulkon, pomojn kaj mielkukan figuron.
”Metu tion en viajn poŝojn, formanĝu … ”
Eble Tureâek ankoraŭ malsatis, sed eble eĉ ne plu. Li enŝ-
topis la nutraĵojn en siajn poŝojn, sed pleje li brilis pro ĝojo, ke li havas denove sian Kolumbon. Atendis lin tiam antaŭ la
lernejo kelkaj el ni kaj kiam Tureâek post momento eliris el
la lernejo, li aspektis vere kiel feliĉa infano.
1903
(Manka Ginzová)
252
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Viktor Dyk*
(1877-1931)
* El la generacio impresionisma li trovis al si vojon plej memstaran same en versoj, kiel en prozo. ”Li havis siaj kunuloj la komunan kapa-blon intense travivi, ĝis la plej delikataj nuancoj analizi kaj subtile noti oscilojn de humoroj kaj konceptoj, pensoj kaj ideoj, sensaj emoci-oj kaj sentaj deprimecoj. Sed, ĉar li, en sia esenco estis pli ironiulo ol impresionulo, li neniam subigis sin pasive al tiuj impulsoj, sed klopodis stari kritike kontraŭ ili. Lia atentemo koncentris sin al la homo; sed ne al homo, kiel animalo instinkta kaj sensa sed precipe kiel estaĵo etika kaj sociala. Preskaŭ paradokse dediĉis sin tiu ermitulo kaj deklarita individualisto al pasia pripenso de rilato inter individuo kaj komunumo, nacio, socio. — Dyk estis konsekvenca kaj severa etikulo, kvankam li estis elirinta el literaturista grupo etike indiferenta kaj kvankam en sia juneco li mem kruele persekutadis la moralan fana-tismon de la ĉeąj realistoj” (Arne Novák). La plej altan gradon de perfekteco atingis lia liriko dum la mond-milito, kiam li sciis en versoj nekompareble sugestiaj esprimi sekretajn esperojn de la ĉe˛oj vivantaj sub aŭstria polica premo kaj la krititan sintenon kontraŭ la *tiamaj oficialaj ĉeąj rondoj. La nun presita ciklo estas el ili. *
PROMENADO DE DIOGENO
**I. **
Vespere malkomfortas hejme seĝo.
Tro peza estas hejma nigra hor’.
Kaj forgesita la infana preĝo.
Doloras pens’. Doloras rememor’.
253
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Neklare vin penetras la sopiro
amikajn manojn teni nun en ĉen’.
Ekstere vibras urbe promeniro.
Lanternon prenu: iru Diogen’!
Kaj tremu vi tra vintra ĉi vespero.
Soleco estas la plej peza sort’.
Momentoj bruaj en la luma sfero
ĝojigos horon, kiom ama vort’.
La varmo venas el proksimo ĉia,
karesi iun ajn estu via vol’!
Grandulojn vidu de nacio via!
Iliaj estas digno kaj titol’.
Vi vidos laborejon de la sortoj.
Valoros la spektaklon via pen’.
La homoj pretermarŝos, ne la vortoj.
Lanternon prenu! Iru Diogen’!
**II. **
Volupto! Malhumile preteriras.
Jarcentoj penis; kial penos vi?
Ardanta ŝi, dum ĉie frostas, diras:
Mi vivi volas: tial mortos vi.
Plezuro. Havas movojn de serpento.
Pro ŝia rido haltas batalont’.
254
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Pro ŝia saĝo finsukcesas tento.
Honoro? Honto? Vivu ebriigont’!
Flustrinte tiun saĝon, ŝi rapidas
kun sia allogemo en okul’.
En peltoj siaj tute noda ridas,
rigardo ŝia logas en nebul’.
Pokalon por vi, se ŝi tro plenigis,
ne venu pento via al orel’!
Egalas diri: vivis aŭ intrigis.
La mondo tuta estas ja bordel’.
Vi rajtas rabi, semi la detruon,
dum ĉiu rabas, murdas en la ar’.
La mondon vendu por aĉeti ĝuon,
vi estu de orgioj la cezar’.
Kaj vantaj faroj, pensoj sen la fino,
kaj vanta lukto, vanta orator’.
Vi vidas vangojn de publikulino.
Serpentajn movojn. Boa constrictor.
**III. **
Jen amo. Amo, kies tremas paroj.
Ho am’, tro ofte fluis ĝia sang’.
Rezultu kio ajn el grandaj faroj,
konservi hejmon petas nia lang’.
255
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Brulegas mondoj; ĉio ĉirkaŭ ruĝas.
Tegmentaj eroj falas en la svarm’
En flama maro preĝo Dion urĝas:
Ho restu por ni de la hejmo varm’.
Kaj kiom ajn grandega prezo estu,
kaj celoj estu gravaj kiom ajn.
Por ino filo kaj la edzo restu
kaj la amanto: Estu kiel ajn!
Malvarmas hejm’ kaj lit’, malvarmas ĉio.
Kaj ploras larm’ de forlasita land’.
Al ĉiuj ĉion prenu, ne la mian, Dio!
Jen amo! Jen terura ĝia grand’.
**IV. **
Jen feliĉul’! Sen hieraŭo estas.
Facile naĝas, kiun portas mod’.
Nenio por li el estinto restas.
Ne konas venkon, sangon de eŝafod’.
Admiru lian filozofan vorton!
Li ride aŭdas: sonas rekviem’.
Malforto tia eĉ egalas forton.
Neniam diros: Perdidi diem.
Sin asimili — granda virto lia.
Kvietas sur ebeno, sur dekliv’.
Laŭ datoj kredo kaj koloro lia.
256
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Evitis ĉion: do eterna lia viv’.
Malgajon, honton li komprenas false.
Abismon lasas, fuĝas supren for.
Tombeja kanto sonas al li valse.
Feliĉa pro malbona la memor’.
**V. **
Jen optimismo. Kreskas sana ĉial.
Nur bono povas sekvi el prepar’.
Li fidas firme. Diras al si tial:
Sufiĉas fid’. Malgrava estas far’.
Sen timo staras, dum vi vante penas.
Li scias veron, ŝipas laŭ la vel’.
ĉirkaŭo ĉu malgaje abomenas?
Tro certas li, ke venos li al cel’.
Se abomen’ timigas vian koron,
li scias veron, do pli ridas li.
Dum ridas vi nur malhonoron,
kun sia klara cel’ nur spriton li.
Maldolĉon kaj obstinon kiu festus,
se fido nur sufiĉas por la sav’?
Jen optimismo. ĉu ĝi granda estus,
se mankus la komforta senenhav’?
257
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
**VI. **
Jen pesimismo. Li silenti daŭras.
Lilie blanka estas lia vort’.
Kaj lia saĝo tre prudente kaŭras.
Mortigas faroj. ĉio estas sort’.
Li vidas klare. Li observas are.
Malkaŝas la danĝeron en nebul’.
Registras pekojn, ĉar li vidas klare.
Sort’ estas nur. Atendas la saĝul’.
Li arsenalon havas. Li ne mutas.
Armilojn metis li sur ĉiu mur’.
Li argumentojn kaj ciferojn ŝutas.
Li ĉion havas. Fido mankas nur.
Pri ĉio, kial sangas koro via,
ĵus sonas lia voĉo de skeptik’.
Tioma paco en abdiko lia,
ke vi sen vol’ demandas: ĉu abdik’?
Estadis iel, estos ankaŭ iel.
Kvietas, kiam finas lia dir’.
Esploru vi la ruinejon ĉiel,
sub vortoj vin ne trafos viva spir’.
**VII. **
Malforto! Via vir’! Sur sia loko
li malboniĝas sub malluma prem’.
258
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Li ne atendas ĝis ekkrios koko.
Se ĝi necesos, li ekkantos mem.
Malforto! Via vir’! Bedaŭru timon
malfortigontan lian sanon tre.
El polvo flugis, baldaŭ trovis limon.
Lin helpu Dio! Polvon manĝos re.
Bedaŭras mi Sisifan lian taskon.
Centoble vane ripetata tem’.
Problemo lia estas porti maskon.
Lin logas, lin elĉerpos ĉi problem’.
Li estas kompatinda masko nura,
tro travidebla. Kiun trompos ĝi?
ĉu kredi, ke la amo estas pura,
se nekaŝatan timon montras ĝi?
Al Dio juras li kaj al idolo.
Volonte skribos: estas mi kanajl’,
li propramane laŭ la fremda volo
kun sia ornament-inicial’.
**VIII. **
Viro metier. Pavas sensufere.
Parolas klare, digna en la gest’.
Ekzistas sole lia fako vere
kaj krom ĝi jam nenia rest’.
259
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Kaj ne plu io lin turmentas krize.
Absinton en pokalo trovos li neine.
Ofican taskon faras li precize,
kaj taskojn gildajn. Jes, li, metier.
Venena lin ja ne penetros tedo,
ripozon noktan ĝuos li sincere.
Li diras ne estante Ar˛imedo
la ar˛imedan: Noli tangere.
**IX. **
Vesperon malkomfortas hejma seĝo.
Tro peza estas hejma nigra hor’.
Kaj forgesita la infana preĝo.
Doloras pens’, doloras rememor’.
Malvarmas forno. Vintro en anguloj.
En manoj kaj en koro frostrigid’.
Sopiro venas tiam en nebuloj
por trovi iun, kies ridas vid’.
Soleco ŝajnas al vi ja torturo,
torturas super kapo la tegment’.
Vi volus premi manojn trans la muro,
vi volus vortojn bonajn kontraŭ tent’.
Rigardon vian sendas vi malsatan
en malproksimon ian kun envi’.
260
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Kaj serĉas vi la malkvieton fratan,
kaj fraton inter sonĝoj sonĝ’ en vi.
Angore sidas, triste, en malpleno,
kaj sopirante varme pri intim’
lanternon sian prenas Diogeno.
Saĝiĝu! Min aŭdu! Estingu ĝin sen rim’!
Ekstere brilas rido tro trilanta.
Do lasu ilin en feliĉa ŝerĉ’!
Iraĉu hejmen, Diogen’ vi vanta,
vi trovus pli ol indas por la serĉ’!
Vi trovus saltojn, intrigetojn,
mizeron, honton, en la ties kor’.
Mizeraj homoj portas lanternetojn,
sen lumo Diogeno kaŭras for.
1916
(Stan. Kamarët.)
261
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
IDILIO EL WEIMAR
**I. **
La poŝta veturigisto kun vangoj ruĝetaj kaj skurĝitaj de
vento metis la kornon al la buŝo. ¯ia sono gaje ekvibris
tra la regiono. La vojaĝantoj, iom dormemaj pro la vojaĝo,
eliĝis el sia duonsonĝado. Ankaŭ la ĉevaloj, du fortaj blanku-
loj, plirapidigis la trotadon; la proksimeco de stalo ilin instigis. Weimar proksimiĝis.
Du ludemaj, ridetantaj knabetoj rektiĝis senpacience. Ili-
aj trudemaj naivaj okuloj, puraj kaj bluaj, serĉis la celon de la vojaĝo. Vane ilin tenis la malkvietigita patrino, vane ilin admonis. Ilia bolanta juneco preteraŭdis la admonojn.
La tria knabo estis enpensa kaj silentema; ankaŭ li sin ek-
movis kaj lia maltrankvilo estis eble pli granda ol tiu de liaj fratoj. Sed li, fikse kaj estrante ĉiun emocion, observis la urbon, kiu ĉiam pli klare konturiĝis sur la horizonto.
”ĉu ni restos ĉi tie, patrino?” demandis unu el la knaboj.
”Jes”, respondis mallaŭte la patrino.
ŝi estis en funebra vesto. La patro de la infanoj mortis an-
taŭ nelonge.
”ĉu estos bele tie ĉi, patrino?”
”Estos,” flustris la patrino. Sed ŝiaj okuloj ne parolis pri
fido. Ektenis ŝin korpremo, kiu atakas sentemajn kaj pasivajn
estaĵojn antaŭ grandaj ŝanĝoj.
”La avo iros al ni renkonte”, diris la unua knabo. La patri-
no ne respondis.
La tria knabo demandis pri nenio. Li rigardis nur reveme
la turon de la urbo. Li ne atentis la prunojn, preskaŭ maturi-
262
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
ĝantajn, kiuj en la tuta aleo altiris avidajn rigardojn de la fratoj. Li ne partoprenis iliajn parolojn.
Krom la familio estis en la omnibuso unusola viro: serio-
za, proksimume sesdekjara, kun haroj jam maldensaj kaj
blankaj. Laŭ movoj sindetenaj kaj akurataj li estis kredeble
oficisto, kies pasio estis precizeco. Li sekvis la infanojn kun atentemo ĉe li neordinara. La ĉeesto de la infanoj ŝajnis lin
mildigi kaj dolorigi samtempe; en lia atentemo estis io nerve-
ma; li ne parolis; li estis profundiĝinta en siajn pensojn.
Kaj nun jam estis jen Weimar, silenta urbo, tiam tiel fama.
Oni skribis la jaron 1827. La veturilo ruliĝis tra la stratoj; la gaja krietado ne ĉesis, interrompata nur per krakado de vipo.
Subite ekpuŝo. La omnibuso haltis. Ili estis ”ĉe la elefanto”, ĉe la fino de ilia vojaĝo. La maljuna viro rigardis post la foriranta familio. La malgranda silentema knabo memorigis al li iun
konatan, tre konatan kaj bonan, kiu estis nun morta. La mal-
junulo observis longtempe enpense la aeron post li kaj pos-
te per pezaj paŝoj foriris en la prezentitan al li ĉambron.
**II. **
Estis malserena, pluva mateno.
La kelnero, kiun la vojaĝanto sendis kun vizitkarto, reve-
nis kun la komuniko, ke la sinjoro sekreta konsilisto estas iom malsaneta kaj ke li ne akceptas. Tuj kiam pasos la misfarto, li akceptos volonte. La ĝentila kaj ĉiam akurata fremdulo ne
kapablis ĉi foje sekretigi la ĉagrenon, kiun al li kaŭzis la atendado.
263
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Li ekmurmuris ion apenaŭ aŭdeblan. La kelnero riveren-
cis embarase kaj malaperis.
La soliĝinto alpaŝis al la fenestro.
Tio do estis la urbo, kiu tiun tempon estis Mekka por Ger-
manujo kaj eĉ por eksterlando; malgranda urbeto, fama en la
mondo. La restadejo de malgranda princo, unu el tiom mul-
taj germanaj, fariĝis celo de turistoj el proksime kaj malproksime, ĝi altiradis spiriton kaj scivolemon: estis loĝloko de
Wolfgang Goethe.
Sed tio ne estis nervema malpacienco ekvidi la grandan
viron; ne estis la nekutima timemo, kiu atakis la spritulon
Heine antaŭ la vizaĝo de la Weimara maljunulo: ne estis sen-
toj, kiuj plorigis la nesocieman, maldolĉan Grillparzer, kiam
al li Goethe prezentis la brakon vidante lin iri al tagmanĝo.
Kio estis Goethe por ĉi tiu viro, viro kun mieno severa kaj
tamen malgaja, kio estis la paganisma poeto por oficisto kon-
anta sole sian devon?
La verko de Goethe kuŝis preter la sfero de Karl von Rä-
dern. Goethe estis por li aŭtoro de ”La suferoj de Werther.”
Io alia, malproksima de literaturo cent mejlojn, gvidis liajn
paŝojn kaj ardigis liajn pensojn. Venadis rememoroj kaj ĉiu
havis sian doloron … malbonan, silenteman, maljunulan do-
loron. Tiu pri kiu li rememoris observante la stratojn kun mi-
eno de malamikeco, estis lia filo, tiom simila al la knabo el la omnibuso. La fino de ĉi tiu filo vekis malamon kontraŭ la poeto en la koro de la patro. Ho, li estis bela knabo, blondhara, gracia knabo kun bluaj, revaj okuloj. En la karesemon al la
stranga kaj malmulte komprenata infano kunfluis ĉiu ambe-
zono de la severa soldata prokuroro. Rememoro pri la mor-
tinto venigis lin al Weimar. Kaj nun, kiam li rememoris pri la 264
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
knabo ripozanta en nefama kampara tombejo, pri la lasta el
siaj infanoj, peza malsereno kovris lian frunton. La Ekscelen-
co malsanis kaj ne povis akcepti lian viziton.
**III. **
Karl von Rädern staris antaŭ Goethe.
La poeto estis vestita en nigra vestaĵo kaj sur la brusto ha-
vis ordenan stelon. Li staris rekte, preskaŭ rigide; kaj ĝuste nur la rigideco povis veki la impreson de perforta sinregado.
Lia rigardo, ne senfortigita de preskaŭ okdek jaroj, supraĵe
tuŝis la viron atendantan tiom de ĉi tiu renkonto.
Sed nun antaŭ la staranta Goethe la ardo de sinjoro von
Rädern estis malvarmiĝanta. Kion ĉion li volis diri, kion li
esperis de ĉi tiu momento? Li serĉis en sia memoro la malmil-
dajn kaj senceremoniajn vortojn de akuzo, per kiuj li volis
reteni la maljunulon en nigra vestaĵo kaj kun ordena stelo. Li serĉis sian antaŭ longe preparitan paroladon. ĉu ne estis lia
profesio persekuti krimojn? Pruvadi kulpon de krimuloj? ĉu
li hezitis iam por momento proponante morton?
Longa, sed al la poeto ne nekutima paŭzo estiĝis. La malju-
nulo de Weimar estis kutimiĝinta al emlarasoj de vizitantoj.
Li atendis pacience.
Fine ekparolis la fremdulo per voĉo ne memcerta: ”Mi ha-
vis filon, ekscelenco.”
Goethe signis afable per la kapo; liaj esploremaj okuloj ne
ŝanĝis sian esprimon. Eĉ la stranga turniĝo de la parolo la
poeton ne surprizis. Li ŝajnis nekapabla pri io ajn miri.
”Mi havis filon,” daŭrigis Karl von Rädern, la soldato. ”Li
265
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
estis brava knabo; diligenta, konscienca. Li estis mia lasta infano, mia espero kaj konsolo.”
La akuzanto trovis sian ekvilibron: li parolis nun plensone
kaj firme.
”Iun tagon,” daŭrigis la parolanto kolektante fortojn al de-
cida atako, ”venis en la manon de Henriko ekzemplero de via
libro, ekscelenco. ¯i estis ’La suferoj de Werther.’ Li fariĝis nesociema, fermita. Li evitadis homojn. Evitadis eĉ min.
Fremdiĝis al ĉio, kio por li estis kara; li eniĝis en iajn malbo-najn pensojn. Pastro Wörre min avertis; mi konsideris ĉion
nur ordinara krizo de lia aĝo. Antaŭ tri semajnoj ni aŭdis en
la ĝardena altano pafon. Henriko sin mortigis per pafo el pi-
stolo, kiu falis el lia mano, antaŭ ol ni venis al la kadavro. En la surbrusta poŝo ni trovis libron. ¯i estis ’La suferoj de Werther.’ Li estis, ekscelenco, mia lasta filo.”
Karl von Rädern jam nepre venkis sian komencan time-
mon. Li povis esti kontenta pri sia verko. Li prezentis tion, kio devis esti akuzo kaj verdikto samtempe, per tono malmilda
kaj frostiga.
Goethe sekvis ne tute atente la enkondukon de la parolo.
Sed poste lia atento koncentriĝis al la rakontado de la patro.
Li signis kvazaŭ konsente: lia rigardo ne forlasis la parolan-
ton. ¯i estis nekontestebla intereso. Kiaspeca? Sinjoro von
Rädern ne sciis. Kion ĉion rememorigis al la tre maljuna po-
eto liaj vortoj? Kiajn delonge forsonintajn tonojn?
Sinjoro von Rädern, la akuzanto, finparolis. Li volis an-
koraŭ ion aldiri, sed la gorĝo ne eligis sonon. Kaj la ĝena sen-to de necerteco, regita tiom feliĉe dum la rakontado, inside
revenis. ŝajnis al li nun, ke li parolis ion, kio ne havis sencon.
Li esperis, ke la akuzo, ĵetita vidalvide al la poeto staranta 266
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
rande de tombo, alportos senpeziĝon al la patro. Sed li ne
sentis mildiĝon.
En la okuloj de Goethe eklumis rememoro. Rememoro sen
malkvieto kaj riproĉo. Li staris netuŝita kaj kun aspekto de
serera majesto antaŭ la fremdulo.
”Interesa kazo,” li diris poste enpense, atendinte dum mo-
mento daŭrigon, kiu ne alvenis.
”Siatempe okazadis similaj kazoj,” li daŭrigis, rigardante
sinjoron von Rädern per la serenaj, kvietaj okuloj. ”Sed nun
jam delonge nenio simila okazis. ĉu vi ne povus al mia pen-
tristo pruntedoni la portreton de via filo?”
(Oldæ. Stéch.)
267
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Josef Václav Sládek
(1845-1912)
Poeto de ekstreme melodiaj versoj apogitaj sur popola kanto, sed ofte tre rafinitaj pro la sincereco kaj profundeco de la sento. Pluraj el liaj poemoj fariĝis tekstoj de altnivela arta muziko. Li tradukis multon el angla lingvo. La dramoj kaj komedioj de Shakespeare estas ĝis nun *plej ofte prezentataj en liaj tradukaĵoj. *
EL LA MANOJ DE L’ SORTO
El manoj de l’ sort’ mia vivopren’
similas al teren ĵetita gren’.
Elkreskas en spikon malgranda grener’.
kaj spiko kliniĝas post tempo al ter’.
¯erminte spik’ kreskas. De l’ homa la kast’
simile sur tero mi estas nur gast’.
De l’ reĝo kaj sklavo jen homa vivsort’.
Por mi viv’ — konsol’, ne timigas min mort’.
La spiko kliniĝas al tero-patrin’,
min dia ĝarden’ rekreskigos je l’ fin’.
(Josef Fousek)
268
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
PRINTEMPO VENOS
Printempo venos ree ĉeąn landon
rideme, klare, kun naskiga forto,
kaj super tomboj, kie paŝis morto,
ornamos floroj verdan festgirlandon.
Plugiloj ĉeąj teron reekplugos,
el brunaj kampoj ŝvite trempigitaj
ni mem rikoltos, mem liberigitaj
dankeme preĝos, dank’ ĉielen flugos.
Printempo venos kaj hirundaj pepoj
la pacon profeteme aŭgurontaj.
Vespere av’ rakontos al genepoj, —
dum ili ludos per la grizaj haroj —
de l’ ĉeha lando pri malĝojcentjaroj
estintaj — sed neniam revenontaj.
(Josef Fousek)
269
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Josef Svatopluk Machar
(1864-)
*Poeto kaj prozisto, kiu en la jaroj ĉ. 1900 tre influis la publikan opinion kiel akra kaj malkaŝa kritikanto de tiamaj opinioj kaj konvinkoj. *
Li komencis per intimaj versoj prezentante sin kiel ”nihilisto, kiu kredas nek sciencon, nek progreson kaj angoras antaŭ la pedagogia jugo,per kiu la moderna civitano-filistro volas subigi la poezion. Liaj versoj ŝajne ne tro frizitaj kaj prilaboritaj, sobraj kaj banalaj, estas senfine pli sugestaj ol la korektaj kaj prizorgitaj oficialaj poeziaĵoj nuntempaj”. (F. X. Ôalda) Poste li transiris al problemoj naciaj kaj socialaj kaj poste en granda ciklo de poem-libroj prezentas gravajn historiajn personojn kaj historiajn anekdotojn, vidigante, kiamaniene la aŭdaca spirito luktas kontraŭ la konservativeco de medio. Li montras ofte ankaŭ kiel la grek-romana idealo de sana homo estas difektata *de idealoj kristanaj. *
POST LA MORTO
Sur mia tombo kreskas herb’ sporade
kaj kampanol’ kaj sempervivo nur;
Super la tomb’, malaltiĝanta grade,
Alaŭdo suprenflugas al lazur’
Estaĵoj inaj, kiujn interligis
Kun mi en mia vico ama ĝoj’,
En punca bal’ subite sin arigis,
Por kune juĝi min je lasta foj’.
Vesperan ruĝon la ĉiel’ disĵetis,
Sur la fenestroj splitis ĝia or’,
270
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Arom’ plezura tra la hal’ vibretis,
Pasia spiro, dolĉa rememor’.
Riproĉe unu flustris kun rigardo,
En kiu montris sin sopira bril’:
— Al somersun’ simila lia ardo
Variis pli ol tagoj de april’.—
Sopran’ decida sonis abstintone,
Kolere flagris blua jen okul’:
— Aktor’ li estis, rolis li tre bone,
Sed laŭ la ver’ li estis ŝtonkorul’.—
Malblondulin’, de mi kisita flame,
ŝi, kiun Nigra nomis mi Anĝel’:
— Neniu — diris — trakti povis ame
Lin, kies eco estis malfidel’.
Dum jaroj retenata, nun surprize
El unu brust’ elŝprucis moka vort’:
— Li sentojn longe sekcis analize,
¯is sub tranĉil’ atingis ilin mort’. —
Orhara belulin’ parolon prenis.
Simila al floranta kameli’:
— Cinike senton mian li venenis.
Respekt’ nenia estis ja ĉe li.
Verdeta okulpar’ sin ien fiksis,
kaj ektremetis delikata lip’:
271
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
— Li ĉiam amon kun malamo miksis.
Li estis fakte paradoksa tip’.
Tempion sian tuŝis senkonsole
Kaj milde plendis pala infanin’:
— Lin la unuan kultis mi idole,
Kaj ankaŭ li unua trompis min.
Kaj ĉies buŝ’ proklamis kaj ripetis
Akuzojn kontraŭ morta mia kor’;
Aromo ĝua en la hal’ ŝvebetis,
Pasia spir’ kaj dolĉa rememor’.
Nur unu in’, sidanta apud muro,
Rigide pozis, kvazaŭ ŝtonfigur’,
Kaj al fenestroj, plenaj de purpuro,
Pupilojn turnis, larĝajn pro terur’.
Animon mian konis ŝi plej vere
Kaj sciis, ke mi indas nur je pun’,
ŝi rajtis min defendi, aŭ severe
Kondamni min — sed ŝi silentis nun.
En manojn frunt’ sin klinis espermanka,
Por kaŝi trajtojn, ne regeblajn plu,
Kaj el okuloj sub kaptuko blanka
Torente falis fajra larmoflu’.
(M. Lukáô.)
272
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
SUR GOLGOTO
Je tria horo oni inter krucoj
starigis krucon. Ruĝaj pro penado
sur la malmola, sanga ter’ eksidis
soldatoj, dividante liajn vestojn.
Kaj pri tuniko lia ili lotis,
ĉar estis ĝi senkudra.
El la aro
alvenis multaj kaj rigardis supren,
skuante siajn kapojn: Haha, haha,
depaŝu de la kruco nun, vi reĝo,
la detruitan templon rekonstruu!
Nu, savu vin! —
Kaj staris tie ankaŭ
leĝistoj blankabarbaj kun la pastroj
kaj diris inter si: ”Jes, estas vere!
Aliajn savis li, sin mem li savu!”
Kaj alrigardis eĉ virinoj multaj,
servintaj al li jam en Galileo,
Salome, Magdalena, kaj Maria,
kaj lin sekvintaj en Jerusalemon.
Li kun krimuloj sur la kruco pendis,
senharigita, nuda. Vipaj vundoj
la korpon kovris. Ruĝaj strioj gutis
de l’ brakoj kaj de l’ kruroj sur la teron.
Rigardo lia, jam senbrila, vagis
trans arbaretoj, trans la blanka urbo
al la montar’, en kies sino kuŝas
273
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
la klare bluaj lagoj galileaj …
La kapon klinis Li.
Jen ekbruetis
flugiloj. Ne anĝelo de la patro
en la animon portis refreŝigon —
vespertajn jen flugilojn disetendis
spirito nigra, al li alfluganta.
Toleri devis Li, ke la Satano
ĉe li eksidis kaj al Li sin klinis,
ĉar Li malforta estis por batalo.
Kaj la Satano diris: ”Suferanto,
ni nin revidas sur la krucoligno
la lastan fojon. Estas decidite,
finbatalite. Pasis jam tri jaroj,
de kiun mi vin metis en dezerto
sur altan monton. Vi de tie vidis
potencajn regnojn, gloron de la mondo.
Vi ĉion povis havi, se vi falus
kaj volus min adori. Vi rezignis.
ĉielan regnon iris vi prediki
al mizeruloj. Vi al puraj koroj
trezorojn altvalorajn volis doni,
kaj al animoj simplaj montri vojon
en gloron de la Patro. Kaj de l’ homoj
depreni la malbenon de Adamo.
Rezignoplene iris Vi al morto
sen kontraŭstaro, kiel ŝafideto
274
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
vi verŝis vian sangon kiel roson,
por prosperigi Vian grenon junan.
Rigardu nun, Jesuo Nazareta,
la homamasojn ĉirkaŭ via kruco!
Antaŭe, kiam glore en la urbon
vi rajdis, ili al azeno via
substernis palmojn, vokis al vi ”vivu!”
Kaj vin nomadis filo de Davido,
ĉar ili pensis, ke la regno Dia
jam komenciĝas kaj ke venas tempo
de lakto kaj miel’. Sed vi rifuzis.
Vidante sin trompitaj, ili venĝe
”Krucumu lin!” kriegis al Pilato.
ĉi tie ili skuas nun la kapojn
mokante! ”Jen la reĝo de la Judoj!
Li savu sin! Li estas Dia filo,
sed lia patro ŝajnas lin forgesi!”
…Kaj Li forgesis. — Vidu la ĉielon,
en kiu vi lin kredis glore troni:
sennuba, klara ĝi trankvile montras
rideton sian bluan, senkompatan,
jam kiel antaŭ vi, jen ankaŭ post vi.
Kaj birdoj en aero, kaj surtere
la bestoj vivis kaj ankoraŭ vivas
laŭ unu leĝo: nome laŭ la mia.
La malplifortan manĝas la pli forta…
ĉe l’ homoj ankaŭ. Mia regno estas
la tuta mondo, ĉar mi estas Vivo.
Mi loĝas en la koroj kaj animoj,
de tie min elĉasos aŭ elpelos
275
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
nek vi nek via Patro. Via regno
nur revo estas. ¯in la homoj revu!
Centestro Roma nun sub via kruco
parolas pace kun leĝisto blanka.
Jen tiuj du heredis vortojn viajn.
Per via nomo unu la idolojn,
kaj la alia ŝanĝos sian Jahve
kaj plue regos mi la tutan mondon!
Pro kio vi la regnojn kaj la gloron
el malavara mano ne akceptis?
Jen via juna vivo ne finiĝus
en malestimo,vi ĝin povus vivi
por ĝojo de vi mem kaj de aliaj.
Kaj kion semis vi? Batalon, morton.
Vi mem unua falas. Multaj centoj
da homoj verŝos sangon viakaŭze
sur krucoj, eŝafodoj, en arenoj.
Kaj kiam via revo ŝajne venkos,
je via nomo, nur je via nomo
la hombuĉado daŭras. ĉiuloke
sur vasta horizonto flagros flamoj
kun bruloferoj, nur je via nomo,
je via nomo oni militados,
je via nomo ofte brulos urboj,
je via norno landoj dezertiĝos,
je via nomo sonos la malbenoj,
je via nomo korpe kaj spirite
oni sklavumos.
Vidu la centestron
276
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
kaj la leĝiston! Unu homojn buĉos,
je via nomo, kaj je nomo via
lin benos la alia. Milionoj
da mizeruloj pagos vian revon
per sia vivo.
Super tiu sango
la revo pri eterna regno Dia
kaj pri ĉiela gloro flugependos;
˛imera nur kompenso por mortintoj,
logilo al la morto por vivantoj!
Do kial Vi la regnon ne akceptis
kaj mondan gloron? Mi la vivon regas,
mi estas Dio, estro de la mondo;
nur mi eterne loĝas en la koroj”.
Ekstaris la satano. Li etendis
vespertajn flugilegojn siajn nigrajn,
kaj ili tuj kreskegis ĝis larĝeco
terure granda. Super la Golgato,
la urbo, valo, super la altaĵoj
kaj vasta regiono, super montoj
kaj la bluakraj lagoj galileaj,
kaj super kontinento, super maro,
disetendiĝis la membraro nigra.
Mallumo densa kovris la ĉielon,
la tero tremis.
Kaj la lastan fojon
Jesuo ekrigardis, vokis grandavoĉe:
”Eloi, Eloi, lama zabahtani!”
Kaj li elspiris la animon…
1901
(M. Lukáô)
277
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
SUR ISTMO
Unuan fojon vidis Flamininus
Helladon tute: Sur la Istmo-kolo
de verda mar’ batata ambaŭflanke,
ĉe l’ arboj ombraj, inter kiuj brilis
sanktej’ de Posejdon’ tridento-hava,
al ludoj venis ĉiuj urbsenditoj.
Jen estis filoj de l’ jugita Sparto.
de Teb’ ruina, elrabita Argo,
Korint’ plorinda, sen esper’ Atenoj,
Elid’ vundita, Platoj bedaŭrindaj,
Epir’ egale multe suferinta
kun idoj de Tesalo sklavigita —
jen estis ĉiuj, premis al si manojn
kaj laŭte sin salutis kiel iam,
rakontis reciproke la novaĵojn
pri sia urbo’ famili’, amikoj.
De sia lok’ rigardis Flamininus.
Tempiojn liajn laŭr’ ornamis sanga
de li ŝirita apud Kynoskefal,
kaj en fier’ de l’ juna fort’ li sidis
kaj kun memfid’ Romana en vizaĝo.
Sed lian koron ravis glor’ ilia,
de la Hellenoj, kiuj tra l’ teatro
sin movis kvazaŭ tristaj ombroj palaj.
Helladon amis li jam de l’ junaĝo,
ĉi tie li ekvidis ĝin — sed kian…
278
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Ne zorgis tre la Grekoj tiun viron
en netutima vest’, sur lok’ aparta
sidantan, lin, malantaŭ kiu staris
silenta gard’ kun vergoj kaj hakiloj.
Detruis li ja l’ macedonan jugon
ĉe Kynoskefal — sed por kiu celo?
Kion li planas pri la ŝtatoj, urboj?
Elida ŝerco tra la hipodromo
sin portis flustre; kiu aŭdis ŝercon
la kapon skuis: Por la jug’ malnova
ni havos novan, nur la nom’ ŝanĝiĝos,
anstataŭ ”Macedona” diru ”Roma”,
kaj estos diferenco, ke la nova
malplilongiĝos eble je silabo.
Aldonis iuj, ke la jugo roma
ja malpli longa, sed pli firma forĝo
laŭ la atest’ de ĉiuj ĝin konantaj.
Kaj Flamininus vidis la vizaĝojn,
kaj aŭdis muĝon de iliaj vortoj
kaj ĉio lin kortuŝis ĝis al larmoj:
li volus disetendi siajn brakojn,
alpremi ĉiujn al ondanta brusto,
karesi ilin por forpeli senton
pri la mizero de patruj’ ilia.
Kaj kiam vidis li rigardojn fremdajn
de temp’ al tempo al li alflugantajn,
li ekridetis, kaj okul’ malhela
ekbrulis pro la amo eĉ pli forte,
279
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
kaj lia kor’ ĝojsaltis pro l’ momento
tuj alvenonta.
Jam eksidis Grekoj,
jam velkis bru’ de vortoj, paŝoj, vestoj,
komencos lud’.
Stariĝis Flamininus,
kaj signis al heroldoj. Tiuj venis
en mezon hipodroman, ekfanfaris
kun vok’: Senato kaj popol’ de Romo,
ilia imperator Flamininus
diras libera tutan Hellenaron.
Liberaj estas, kiujn macedona
ĵus premis jug’, kaj povas de nun vivi
laŭ leĝ’ kaj ord’ de siaj komunumoj.
Silento morta sekvis tiujn vortojn.
Senmovis ĉio. Nur de ambaŭ flankoj
aŭdiĝis marmurmur’: Sed kvazaŭ mutaj
statuoj ĉiuj restas en rigido.
Neniu kredis esti ĝin aŭdinta,
kaj la aŭdint’ ne kredis aŭditaĵon.
Do ekfanfaris ree la heroldoj,
proklamis ree volon de Romanoj
pri liberec’ de ĉiuj homoj grekaj.
Kaj kiam finis: — povas de nun vivi
laŭ leĝ’ kaj ord’ de siaj komunumoj!
ĝojkrio tondra tondris tra l’ aero,
ke tremis muroj de la hipodromo,
ke ĝia tero tremis sub piedoj
280
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
kaj birdoj super spaco hipodroma
al tero falis kiel sagpafitaj,
kaj ĉiuj puŝis sin al Flamininus
kaj ĉiu flor’ kaj ĉiu branĉfolio
pluvis al liaj brusto kaj piedoj,
da manoj centoj serĉis liajn manojn,
da manoj centoj serĉis la piedojn,
da lipoj centoj serĉis liajn lipojn
kaj ĉiu lang’ lin benis kaj salutis,
favoron dian vokis sur la kapon —
ĝis la hero’ sur batalej’ batinta
kun la falango ankaŭ gloron fremdan
el dromo fuĝis kun la feliĉego
en la animo kaj en ĝoja koro.
Ne plu okazis ludoj tiujare.
La rigardantoj kune kun luktontoj
rapidis hejmenporti la mesaĝon
ke oni povas ree de nun vivi
libere laŭ la leĝ’ kaj ord’ antikva.
1905
(Rud. Hromada)
281
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
KARIKATURO PRI MI MEM
Ekrajdis nigra kavalir’
(armiloj ŝtalaj ŝarĝis lin)
al draka grot’, sur kies fund’
orhara tremis reĝidin’.
La drak’ perei devis ja
— tre brua estis ĉi turnir’! —
kaj la orhara reĝidin’
forrajdis kun la kavalir’.
(Kaj en fabelo sekvus nun
dolĉega paŭzo: ĝoj’ kaj bel’ —
sed, malfeliĉa kavalir’,
la viv’ ne estas ja fabel’!)
ĉar eble en la aĉa drak’
senmorta kaŝis sin anim’
kaj la animon de l’ princin’
infektis ĝia troproksim’,
aŭ ĉar — — sed kial serĉu ni
senfruktan solvon de l’ problem’?
Okazis ial tio ĉi,
sufiĉu do la fakto mem:
Hodiaŭ havas la princin’
du princinetojn apud si,
kaj nun la nigra kavalir’
batalas kun draketoj tri.
282
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
En haroj de la reĝidin’
aperas jam arĝenta bril’,
kaj okulvitrojn uzas ŝi,
serĉante truon en kudril’.
Ankaŭ sur nia kavalir’
vidiĝas grizo de aŭtun’,
sur lia lip’ anstataŭ rid’
nur la diablo sidas nun.
Kaj pasas tagoj. Venas nokt’.
Jam ĉio, ĉio estas for.
Jen superflua jam parol’,
jen sonus nur mallaŭta plor…
(M. Lukáô)
LETERETO
En mia ĉambro fenestranta
Al larĝa urba avenu’,
De kie sonas kri’ konstanta
Kaj kraka veturila bru’,
Mi, for de mia familio,
Tre longe serĉas en memor’:
Ho ne, neniam naskis io
Pli da plezur’ en mia kor’ —
283
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Nek la eposoj, kiuj gloris
Bravecon de la heroar’,
Nek la romanoj, kie floris
Feliĉo de amanta par’.
Nek lirikaĵoj, kiujn laŭde
Kaj ŝate traktas la kritik’,
Nek la rakontoj, plej aplaŭde
Legataj inter la publik’ —
Oh jen — kun gravaj du eraroj! —
Leter’ de mia karulin’,
Diranta, ke nun en arbaroj
Montriĝas jam aŭtuna fin’,
Ke sanas ŝi kaj fartas bone,
Ke ŝi sopiras min kun am’
Kaj ke saltadi transbastone
Hundeto ŝia lernis jam!
(M. Lukáô)
284
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
HANNIBAL ANTE PORTAS
Li staris antaŭ la pordegoj urbaj…
De sur la turoj, de Kapitolio
videbla estis la tendaro hela
kaj fumo de la fajroj.
ĉiuhore
la timo kreskis, kaj la nokto ŝajnis
pro tio nur venadi en la urbon,
por ke ĝi la teruron pligrandigu.
La dioj mem silentis; tamen ofte
vidigis sin ilia malfavoro:
jen sange ŝvitis la statuo Marsa,
sur urba strato jen aperis lupo,
noktuo jen ululis super Forum,
hepato bova sub tranĉil’ de pastro
sin montris sulkoplena kaj misforma …
Silento antaŭtondra sur la stratoj,
en domoj timo nur kaj maltrankvilo …
Publika vivo marŝis sian vojon:
kunvenis la senato, kiel ĉiam
pretoro juĝis sur kurula seĝo,
kaj la kvestoro en Ostion iris
por elŝipigi vinon kaj tritikon.
Aŭkcio jen okazis. Ia kampo
vendota estis. Venis kelkaj homoj,
sed tiujn logis sole scivoleco,
ne aĉetemo. Oni jam anoncis
285
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
la prezon. Post momenta silentado
elpaŝis viro — lian nomon, genton
neniu konas; li Romano estis,
da kiaj tiam centoj en la urbo
laŭ sama sorto vivis kaj mortadis —
kaj tia viro volis do aĉeti
la kampon …
Tuj ekregis granda miro,
konsterno falis sur la ĉeestantojn,
de ĉiuj flankoj oni jene vokis:
”Vi malsaĝulo, kion vi aĉetas?”
”Malsana eble estas via cerbo?”
”Pro tia patro filoj devos plori!”
Parolis tiel ĉiuj. Sed la viro
rigardis ilin fikse kaj prudente.
Jen nova krio:
”ĉu vi do ne scias,
ke Hannibal nun staras sur la kampo,
li, kiu la armeon roman venkis
kaj baldaŭ eĉ detruos nian urbon?!”
— Ja spite tial, ĉar li tie staras,
kaj ĉar mi kredas, ke mi propramane,
kulturos ĝin, aĉetas mi la kampon!—
Nenion plu ni scias pri la viro,
nur ke la kampon fakte li kulturis.
Kaj kkvankam ion mi elpensi povus,
mi ne kuraĝas. ĉe aŭtor’ antikva
286
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
mi trovis tiun simplan arabeskon
skribitan por amuzo de leganto;
nun mi komprenas, kial Romo staris
post Trebia kaj Trasimenus, Cannae —
komprenas mi, pro kio, se jam devis
el tiuj du rivaloj unu fali,
ne povis fali Romo. Romo estis
el fero. Kaj Kartago nur el ŝtono.
1905
(M. Lukáô)
LA HUNDO
Jen tempo de dolor’ kaj maltrankvilo,
kiam la park’ seniĝas de l’ ornam’,
kaj teren en la sunsubira brilo
folioj flavaj falas jam.
Sur benk’ mi sidas, kie en somero,
dum floris arb’, ni renkontadis nin —
nun muĝas vent’, for estas belvetero,
for floroj, for la amatin’…
Nur ŝia bundo je la horo sama,
kiam venadis ŝi al rendevu’
diskreta atestant’ pri ardo ama,
aperas tie ĉi sen bru’.
La hundo akompanis ŝin plurfoje,
287
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
kaj nun ĝi certe venas laŭ kutim’:
min rigardante fikse kaj malĝoje,
ĝi sin sidigas en proksim’.
Folioj flavaj sur la benko kuŝas,
simbol’ pri maldaŭreco de plezur’,
velkantan herbon vento skue tuŝas,
kaj mallumiĝas la natur’.
ĉe mi la hundo sidas pacience,
kaj per prudenta sia okulpar’
rigardas longe min kaj gravasence,
kaj sindoneme sen kompar’.
Kaj se mi levas min, rigardo ĝia
ankoraŭ sekvas min kun kompatem’,
kaj nur pli poste laŭ vojet’ alia
al hejmo iras for ĝi mem …
Vin, karulino, ĉe l’ altar’ mi vidis,
Vin kun la edzo ofte vidis mi,
kiel vi gaje kaj feliĉe ridis,
en plej perfekta harmoni’
Sed — kredu! — Malpli estas mi tuŝata
per ĉio tio en la korprofund’,
ol per la muta pruvo prikompata
en la okul’ de via hund’ …
(M. Lukáô)
288
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
PERDITA PARADIZ’
Sonĝej’ infana …
fabela idili’ kun ĉio laŭ dezir’. .
Kaj poste kun Sinjoro Di’ kaŝludo vana,
serpent’ malica, deŝirita pom’,
frandem’ de prapatrin’, naivo de prahom’ …
kaj por ĝi nur batal’ kaj ĉiu tersufer’ —
fabelo tiu pasis nin …
Pli bela estontec’ . .
Antaŭen nur al ĝi …
por homoj cel’, herbej’, sidej’ de ĝojo,
fabela idili’ kaj lasta cel’ por ni …
kaj ke ni ĝin atingos firma la esper’,
kaj por ĝi nur batal’ kaj ĉiu tersufer —
A˛, estas ĝi terura, tiu vojo. .
fabelo tiu savos nin. .
Pasinta jam fabel’
fabela nova cel’
jen du polusoj, kaj en mez’ nenio
krom tuta mar’ da homa tragedio.
1894
(Rud. Hromada)
289
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
REKVIEM
En la preĝej’ malluma genuis amatin’
kaj super preĝolibro ŝi plore klinis sin.
Muzik’ orgena ludis, malgaje kantis ˛or’,
ĝi estis rekviemo kaj ploris ŝia kur’.
Kaj ĉiam pli sin klinas malĝoja okulpar’,
kaj larmo sekvas larmon falante sur prepar’.
Pro kio plor’, vi kara, kaj kion flustras vi?
ĉu en vi sonas ankaŭ rekviem-melodi’?
Aŭ ĵus vi ekmemoris, kaj tial via trem’,
pri mia morta viv’ sen via sindonem’?
Hieraŭ vi ĉi tie, a˛, brilis kiel sun’
dum via edziniĝo, do kial ploro nun?
Pro kio plor’, vi kara, aŭ vi bedaŭras jam
pri mia viv’ izola sen via al mi am’?
Paliĝos via vango, se daŭros larmoflu’,
post ven’ de novaj floroj — vi ne memoros plu…
(Rud. Hromada)
290
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
MARIA TEREZIA-ORDENO
Je la kvina matene ekmarŝis pafista bataliono el la dormanta
Pæíbram. La suno dispelis kelke da ruĝaj nubetoj kaj kom-
encis iel gaje bruli, same kiel hieraŭ, kiel antaŭhieraŭ.
Kapitano Kriehuber rajdis antaŭ la bataliono kaj tusadis
sian matenan tuson. ”Mil diabloj”, li murmuris kvazaŭ por si
mem, sed tamen tiom laŭte, ke la leŭtenanto marŝanta frunte
de la unua kompanio povu aŭdi tion, ”ĝuste hodiaŭ transdo-
nas la estraro la komandon al mi. Kompreneble, kiam alvenos
la princa moŝto, marŝalo Albrecht, kaj la artileria generalo
Beck, tiuokaze Kriehuber taŭgas! Tirolo antaŭen! Hodiaŭ ni
ŝvitegos, filozofo, ĉu ne?”, li alparolis nun senpere la leŭtenanton.
La filozofo ekridetis devige.
”La estraro estas hodiaŭ inter la arbitraciontoj. Li certe ŝa-
tos aŭdigi sin antaŭ la princa moŝto kaj antaŭ la ĉefstabestro, ĉu ne? Kaj al mi, kompreneble, denove li donis la plej malfa-cilan taskon: la batalionkomandon. En tiom grava momento
… !”
”Sinjoro subkolonelo konas siajn homojn”, intermetis la
filozofo, kiel li faris ĉiutage. Li konis sian kapitanon. Kriehuber sidis hieraŭ kune kun la adjutanto de la generalo en la
gastejo ĝis la malfrua nokto, rakontigis al si detalege, ”kio” do morgaŭ okazos kaj kia estos la tasko de la bataliono. Li es-plordemandis la adjutanton, kiamaniere tio estos farebla, tra-
rigardis la mapon kun li, tion ĉion sciis la leŭtenanto kaj sciis ankaŭ, kion la kapitano volas atingi per ĉi tiu lamento: montri, kiel grava persono li estas, kaj ricevi aprobon almenaŭ de 291
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
subalterna leŭtenanto. Kaj la filozofo ĉiutage donis ĝin al li, ĉar Kriehuber ĉiutage rememorigadis sian respondecan gra-vecon.
La suno brilis. La soldatoj gaje interparoladis. Blua nubo de
tabaka fumo flugpendis super la longa vico de la bataliono kaj kuniĝadis kun la suprenburniĝanta strata polvo.
La leŭtenanto pensis pri siaj amatinoj kaj pri siaj versoj, ĉar li estis poeto. Kaj pro tio, ke hazarde li sciis kelkajn kronolo-giajn datojn el la historio kaj iom pri la Napoleonaj militoj, liaj kamaradoj nomis lin ”filozofo”. Al ili ŝajnis almenaŭ, ke tiu nocio postulas tiajn sciojn.
La suno brulis.
Sur iu disvojiĝo staris du rajduloj. Subkolonelo, la batali-
onkomandanto, kiu hodiaŭ estis inter la arbitraciontoj, kaj la kavaleria brigadestro, maljuna, kromordinare dika generalo
kun vizaĝo rememoriganta bonkoran gufon. La bataliono
haltis. La subkolonelo alvokis ”la sinjorojn”. Li parolis pri la princa moŝto la marŝalo, pri la ĉefstabestro, pri la honoro de la pafista bataliono, pri ”la plibraviĝo” kaj tiel plu. Poste li ordonis, ke kapitano Kriehuber tralegu la hodiaŭan problemon kaj distribuu la taskojn.
Kriehuber disŝiris la koverton, solene elprenis duonfolion
de plenlitografita papero kaj legis, ke oni supozas, ke mala-
mika divizio estis okupinta Pæíbram-on kaj sendas nun sian
brigadon kontraŭ nin marŝantajn kontraŭ ĝin. Ke nia pafis-
ta bataliono staras maldekstraflanke, ke ĉi tiun flankon de-
fendas la unua kompanio komandata de leŭtenanto Machan,
kiu devas peni, okupi iun rokon, kiu laŭ la strategia vidpunk-
to estras la tutan regionon (leŭtenanto Machan, la filozofo,
substrekis ion en la mapo) cetere li, kapitano Kriehuber, kon-
292
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
kludante laŭ la tereno, konjektas, ke la malamiko intencos
venkobati la mezon aŭ la dekstran flankon, kaj ke do la ba-
taliono verŝajne ne venos en la fajron. ĉi tiu klarigo estas nur privata, la oficialajn raportojn oni aŭdos post duonhoro en la brigadkunvenejo el la buŝo de la sinjoro generalo.
Machan revenis al la kompanio:
”Knaboj, ĉu vi vidas tiun maljunan generalon? Li estas ka-
valeriano. Dum vi marŝos preter li, montru, kiel scias marŝi
la pafistoj: akran tempomezuron, per la piedoj nur ektuŝi la
teron!”
La bataliono ekmarŝis. La soldatoj hakis per la kruroj laŭ
ĉiuj siaj povoj, ke la bonkora gufo ekbalanciĝis sur la selo kaj diris laŭte al la subkolonelo: ”Vi, Schmied, viaj pafistoj mar-
ŝas, ke estas plezure rigardi ilin! Domaĝe, ke ili ne servas ĉe la kavalerio!”
Kriehuber kvazaŭ freneze ekgalopigis la ĉevalon. Atinginte
Machan-on li diris: ”Nu, filozofo, ĉu vi aŭdis, kiel prijuĝis nin la generalo? Kaj ĉu vi vidis, kiel egoiste la estraĉo akceptis tiun komplimenton? Nu, tiel okazas: ni penege laboras kaj la
estraĉo rikoltas la aprobojn …”
Sur la brigadkunvenejo estis jam vigle. Du infanteriaj regi-
mentoj estis tie, kelkaj kantinistaj veturiloj kun la provizo da kolbasetoj, pano, biero, brando kaj cigaroj. Virinaĉoj kun
dorskorboj iradis inter la militistaro kaj vendadis iajn dolĉajn sukojn. Kurbopiedaj bakistoj trenadis de grupo al grupo siajn
grandajn korbojn da freŝa bakaĵo (ankoraŭ varma). Bruado,
ridado, pipa kaj cigara fumoj, svarmado de malhelbluaj figu-
roj, inter kiujn miksiĝis nun la grizaj uniformoj de la pafistoj.
La sinjoroj estis grupigitaj ĉirkaŭ la generalo, maldika ner-
vema patrono, kiun lia tuta brigado nomis la konfuzulo.
293
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
”Malamiko en la forto de unu divizio estis okupinta Pæíbram-
on kaj elsendis unu brigadon kaj tiel plu”, eksplikis la gene-
ralo per raŭka voĉo, dishakante ĉiun vorton en du aŭ tri par-
tojn, kaj finis atentigante pri la ĉeesto de la princa moŝto,
marŝalo arkiduko Albrecht, same kiel de la ĉefstabestro ba-
rono Beck.
Eksonis korneto. Oni estingis la pipojn, foæetis la cigare-
dojn, la soldatoj ekprenis siajn pafilojn kaj vicordigis sin. La brigado ekmarŝis al siaj pozicioj.
Sur terbulegoj de plugitaj kampoj marŝis leŭtenanto Ma-
chan kaj post li lia kompanio al la menciita roko.
”Knaboj, estu bravaj, tie vi kuŝiĝos kaj ripozos. Hodiaŭ ne
necesos, ke vi purigu la pafilojn, ĉar vi ne bezonos eĉ unu
kartoĉon.”
La knaboj marŝis brave, ili atingis la rokon, kuŝigis sin en
maldensan herbon, elpoŝigis la pipojn kaj ekbruligis la re-
staĵojn de la cigaredoj.
La suno brulis kvazaŭ infere. Kaj nenie eĉ arbusto; la tero
varmegiĝis sub la korpo kvazaŭ kamena plato.
”Bela pozicio,” murmuris Machan, ”post unu horo ni ro-
stiĝos ĉi tie kvazaŭ duonangla bifsteko”.
”Sinjoro leŭtenanto, tie antaŭ ni — eble dek minutojn da
marŝo — estas arbaro”, raportis la trumpetisto, sur kies tuta
vizaĝo ruliĝis ŝvito. Li estis konate la plej malsaĝa knabaĉo de la tuta kompanio.
”Haltigu la buŝegon!”, rebatis Machan.
”Estas tie arbareto, bela arbareto”, aldonis alia soldato.
”Diable! Tie estas versimile malvarmeto!” opiniis alia. ”Kaj
ĉu la sinjoro kapitano ne havas tion en la mapo, ke tie estas
arbaro?”, demandis iu naive.
294
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
”Azeno! En tiaj mapoj ne povas esti ĉio; via bieno ankaŭ ne
estas tie”.
”Li havas bienon en Nenihavejo”.
”Ho ne, en ŝatushavejo”.
La filozofo Machan aŭskultis seninterese la incitaĵojn. Su-
ferante pro la varmego li rigardis al la arbareto. Bela arbare-to, kvadrato da maljunaj arboj, pli dikaj ol homa korpo. Kaj
la herbo, kia herbo! ¯i brilis eĉ ĝis ĉi tien. Cetere Kriehuber certe informis sin bone hieraŭ ĉe la adjutanto, ke ĉio okazos
en la mezo, ja eble ĉe la tute kontraŭa flanko.
”Ek!”, li ordonis kaj per kuraĝaj paŝoj oni ekmarŝis malsup-
ren de sur la roko kaj celis la arbareton.
”Ho, kia malvarmeto!… ĉiela malvarmeto!…”
”Knaboj, malantaŭ la arbojn! ĉiu estu kaŝita!”
La soldatoj kaŝis sin, la afero plaĉis al ili, sed ne tro longe.
ĉevalgalopo.
”Sinjoro leŭtenanto Machan! Sinjoro leŭtenanto” kriegis
malantaŭe kapitano Kriehuber, ”kien vi grimpis do, ho vi
malfeliĉulo! ĉu vi ne aŭdis? Mi arestigos vin, mi arestigos vin, al raporto mi destinos vin!” kaj Kriehuber estis ruĝa kvazaŭ
kankro.
Samtempe eksonis el la kontraŭa direkto ekpafoj de la mal-
amiko.
”Diablo prenu vin! Formanĝu mem, kion vi pretigis! Mi ne
ŝirmos vin!”
Li insultis ankoraŭ ion kaj forgalopis.
”Fajron!”, komandis Machan.
La kompanio ekpafis salvon. Kaj kiam la pafo eksonis, la
soldatoj preskaŭ ektimegis. La pafo estis grandega, nekutima
kaj resonis kelkajn fojojn. La arbokronoj ekvibris kaj bruis
295
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
kvazaŭ volante esprimi sian kontentecon. La roko malantaŭe,
kiu estis destinita por la grupiĝo de la kompanio, resonigis la salvon tri- aŭ kvaroble.
”Fajron!” komandis denove la filozofo.
Kaj la dua pafo eksonis terure kaj estis ripetata per la e˛oj.
”Atentu! Pafadu malrapide unu post la alia!”
Infera bruego; ĉe Hradec Králové en la plej penega batalo
certe ne estis pli granda bruego.
La malamiko, evidente konsternita, retiriĝis. Sed ne long-
tempe. La ĉenoj de ĝiaj vicoj plifortiĝis, plidensiĝis kaj ek-
marŝis antaŭen.
Machan trankvile rigardis la paf-ekbrilojn, trembrilojn de
la sabroj kaj laŭ la nombro de la oficiroj li taksadis la nom-
bron de la malamiko. Baldaŭ staris kontraŭ li jam kelke da
batalionoj. Sed la terura pafado de lia kompanio evidente
maltrankviligis la malamikon. La ĉeno de la malamikaj vicoj
plifortiĝadis, sed ili ne marŝis antaŭen.
Du rajdantoj enrajdis de malantaŭe la arbaron: arkiduko Al-
brecht kun sia adjutanto.
”Kiu komandas ĉi tie?” demandis la marŝalo per sia alta,
preskaŭ sibla voĉo.
”Princa moŝto, leŭtenanto Machan, de la sesa pafista ba-
taliono, unua kompanio prezentas sin plej obeeme.”
”Bone, ne movu vin de ĉi tie, leŭtenanto!”
Ili forrajdis. La batalo tondris plue.
Novaj du rajdantoj: barono Beck kun sia adjutanto.
”Kiu komandas ĉi tie?”
Machan prezentis sin.
”Tenu ĉi tiun pozicion, sinjoro leŭtenanto, kaj postulu hel-
pajn trupojn!”
296
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Machan sendis la trumpetiston al Kriehuber. (La trumpeti-
sto vojeraris kaj revenis nur vespere al Pæíbram.)
La batalo prospere disvolviĝadis. La e˛o laboris kvazaŭ
freneze. La arbaro bruegis kaj tio estis agrabla emocio en ĝia malvarmeto. La malamiko vidalvide estis kreskinta ĝis teruraj amasegoj, sed ne marŝis antaŭen.
Kaj subite rimarkis Machan ion teruregan. Paniko kaj kon-
fuzo tie vidalvide. Trumpetado, komandoj. La linioj leviĝis,
returnis sin kaj pafadis ien.
”Ho! La niaj atakas la dorson de la malamiko”, konjektis
Machan. ”Knaboj, la lastajn kartoĉojn en la pafilojn kaj pafa-
du, kiom nur eble!”
Dudek sputegantaj pafilegoj ne povus fari pli grandan bru-
egon. Subita trumpetado. La batalo finiĝis.
La arbareton engalopis Kriehuber senspira. Li saltis de sur
la ĉevalo, ĉirkaŭbrakis Machanon: ”Filozofo, filozofo!” li el-
puŝis el si kaj longtempe ne kapablis diri ion pluan. Poste li elpoŝigis cigaron. ”Tio estas specialaĵo, prenu ĝin! Kaj ĉu vi scias, ke ni venkis, kaj ĉu vi scias, ke okaze de milito ni am-baŭ havus jam certa la Maria Terezia-ordenon?! M-a-r-i-a-T-
e-r-e-z-i-a-n!”
Machan rakontis al li pri la vizitoj de Albrecht kaj Beck.
”Vidu, kiel feliĉa vi estas! Malbenita knabo, vi faros karie-
ron! Ni ambaŭ, filozofo, ni ambaŭ! Maria Terezia estus cer-
ta al ni! Kia feliĉo, kia feliĉo! Verku poemon pri tio!”
Kaj li rakontis: ”La malamiko koncentris siajn trupojn kon-
traŭ la arbareto, pri kiu li konjektis laŭ la pafado, ke ĝi estas eksterordinare forte okupita. La niaj repuŝis poste la malfo-rigitan flankon, ili premis ankaŭ la malamikan mezon kaj ek-
atakis ĝin en la dorso.”
297
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Dum la returna marŝo alrajdis Kriehuberon la maldika ge-
neralo. Donante al li la manon li dankis lin eksterordinare
kore kaj precipe tial, ĉar la princa moŝto kaj barono Beck per-sone ĉeestis ĉi tiun strategian majstraĵon, ke en serioza oka-
zo tia ago rezultigas Maria Terezian.
Posttagmeze invitis Kriehuber sian leŭtenanton en vinven-
dejon. Li mendis paron da kolbasetoj kaj okonon da vino por
li, pri kio miregis ĉiuj, kiuj konis la avarecon de Kriehuber. Kaj longe kaj larĝe li priskribis siajn disponojn por klarigi, ke pro-pravole li devis agi kontraŭ la ricevita ordono, sciante, ke sole per tio li sekvigos neatenditan ŝanĝon de la tuta batalo, kaj
kiel la marŝalo rajdis al li kaj diris: ”Bone tiel!” kaj kiel barono Beck diris al li: ”Restu ĉi tie kaj plimultigu la taĉmenton en la arbareto!”
Kompreneble, ke ankaŭ lia leŭtenanto Machan estas bone-
ga homo, kiu scias plenumi ordonojn. Ili ambaŭ havus la Ma-
riaTerezia-ordenon, se tio estus okazinta en milito.
Kaj poste vespere ebriegiĝis la bona Kriehuber ĝis muteco
kaj dekfoje li rakontis sian historion kaj dekfoje li ĝemsopi-
regis efektivan militon, en kiu la ”Maria Terezia” certe ne estus lin maltrafinta.
1905
(M.E.P.)
298
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
K. Matêj Âapek-Chod
(1860-1937)
Aŭtoro de mallongaj noveloj kaj ampleksaj romanoj pri ĉeą kaj ĉe˛oslovaka burĝaro, ofte pri ĝia partopreno en kreado de industriaj entreprenoj, komercado, estigado de valoroj sciencaj kaj artaj. Uzante sian admirindan scion pri detaloj el tre diversaj homaj agadoj kaj profesioj, li demonstras, per stilo ofte tre baroka, la determinitecon de la homa sorto. Sed tiu determiniteco aspektas tia, kvazaŭ sub ĝi moke grimacus diablo, kies ironiemo determinas la sortojn por ke rezultu groteskoj dum tragedioj. Tamen li preferas fiksi sian vidon al karakteroj fortaj aŭ almenaŭ forto-ŝajnigaj kaj scias bone komprenigi, kiamaniere la meznivelo tendencas ilin tenti por kliniĝo aŭ almenaŭ por kompromiso. La terura angoro pro la neeblo plibonigi la homon kondukas lin kelkfoje al nihilisma timego pro la vaneco de l’ homa komedio. Lia teknika naturalisma priskribo en sia kompleteco, kaj lia samtempe ekspresionisma mallongigo en la signifeco de la signoj estas *malfacile atingeblaj. *
ĉEFSER¯ENTO LEMANINSKË
ĉe la ”tablo de filozofoj”, kiel oni nomis en la loka klube
jo la solan tablon, ĉe kiu kartoj ne estis ludataj, denove
estis tro vigle.
”Kaj mi diras al vi, ke la tuta institucio de la mortpuno es-
tas maljustaĵo, kiun la homaro efektivigas je si mem,” kriis
Lepaæ, maljuna helpprofesoro, batante per peono en la ŝak-
tabulon, kvazaŭ li volus sigeli ĉiun sian vorton.
”Denove plia bela frazaĉo,” diris lia kontraŭulo, kun kiu ĵus
299
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
li finludis ŝakpartion kaj kiu ĉiam havis alian opinion ol lia ĉiuvespera kunludanto. Tio estis la urba kaj fabrika kuracis-to, la lasta de la loka kuracista dinastio, kies antaŭuloj ekde praaj tempoj eble estante ankoraŭ barbiroj — plenigadis la
lokan tombejon. ”Se vi, same kiel mi, estus vidinta jam mor-
tadi tiom da homoj, kiuj estis mortigitaj senkulpe, sole pro la homa profitemo … ”
Oni disputadis eble jam duonan horon kun malsama suk-
ceso kaj kun varia aprobo de la ceteraj klubanoj; la helppro-
fesoso Lepaædefendis la vidpunkton, ke la homa societo ne
rajtas aldoni al unu murdo aŭ al kelkaj tiaj krimoj ankoraŭ
unu pluan krimon, ekzekutante la murdiston, li defendis sian
troigatan konvinkon tre ekscitite eĉ ofende; male doktoro
Stepka restis trankvila kaj asertis, ke unusola homa vivo valoras neniom kaj, se ĝi krom tio estas danĝera por aliaj vivoj,
estas necese simple detrui ĝin, ja en la intereso de la homa
societo estus oportune, ekstermi la tutan genton de la mur-
disto, ĉar la emo al sangaj krimoj estas heredebla.
La ceteraj sciis, ke doktoro Stepka intence troigas por in-
citi la kolereman Lepaæal ankoraŭ pli akraj esprimoj kaj logi-
kaj eraroj, kiuj gajigis la ceterajn klubanojn, kaj ili ridis do senĉese. Lepaæfine kuraĝis eĉ aserti, ke verdire kulpo ne ekzistas kaj ke do ne ekzistu ankaŭ puno, ke la krimo estas sim-
ple malfeliĉo kaj nenio plu.
En la sama momento okazis io neatendita. ĉe la supra ta-
blorando, kie ĉiutage sidis maljuna apotekisto, pensiulo de
apoteko, kiun eble jam de dudek jaroj gvidis lia filo, falis en-kadrigita gazeto, kun bruo simila al ekkrako de kanvergo, kaj
malantaŭ ĝi aperis la maljuna, pergamena vizaĝo de la apo-
tekisto kaj liaj okuloj pligrandigataj per dikaj okulvitroj. Ku-300
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
time li ne miksiĝis en la klubajn disputojn kaj li eble unuso-
la legadis la gazetojn elmetitajn en la klubejo. Sed kiam ajn li aŭdiĝis, ĉiam li parolis aferorilate. ĉe lia unua vorto ĉiuj eksilentis kaj aŭskultis.
Kiel ĉiam, la apotekisto ekparolis sen enkonduko:
”Kiam mia patro fine de la kvindekaj jaroj sendis min en la
mondon, por ke mi akiru spertojn, mia unua vojaĝo kondu-
kis min al Ruslando, kie la frato de mia onklo estis staba ku-
racisto kaj estro de la garnizona malsanulejo en la fortikaĵo K-o en la rusa Polujo. Kiel la onklo bonvenis min, kiel li plaĉis al mi, estas aparta afero. Certe estas, ke dum la deĵoro li estis efektiva tirano, antaŭ kiu ĉiuj tremis, kaj ke eĉ al mi mem ne estis agrable dum lia ĉeesto. Kaj mi konfesas, ke retenis
min tiam en K-o, dum tutaj dekkvar tagoj, nur unu kruelaĵo.
En la fortikaĵa malsanulejo kuŝis deliktulo kondamnita al paf-
morto, ĉefserĝento Lemaninskë. Li alpafis kolonelon per pi-
stolo kaj poste li pafvundis sin mem. Li vendis sian horloĝon, aĉetis dutuban pistolon, kuraĝigis sin per brando kaj, kiam la kolonelo enpaŝis la batalion-kancelarion, li alpafis lin, trapafis liajn tendenojn inter la polekso kaj montrofingro. La kolonelo, kune kun sia adjutanto, fuĝis kaj kaŝis sin post baraĵoj,
kvankam la ĉefserĝento havis en la pistolo ankoraŭ unusolan
kartoĉon. La kolonelo kaj lia adjutanto estis eksigitaj el la armeo kaj ĉefserĝento Lemaninskë, kiun oni levis de la planko,
ĉar li pafvundis sin per la restinta kuglo, estis forportita en la malsanulejon, kie oni longe klopodis lin restarigi. Fine oni
sukcesis resanigi la vundon, la kuglo enpenetrinte preter la
ripoj restis malantaŭe ĉe la spino, la pistolo estis ja tia, ke ne estis eble mortpafi iun per ĝi. Sed Lemaninskë malsaniĝis je
pleŭrito. Oni sukcesis resanigi lin iom kaj starigis lin antaŭ la 301
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
tribunalon. Post du horoj li estis kondamnita al morto per
pulvo kaj plumbo kaj tuj venontan tagon li estis mortpafota.
Sed kiam li estis rekondukata al la kazemato, li saltis sur la pavimon tra la koridora fenestro kaj rompis ambaŭ siajn krurojn. Duonan jaron daŭris, ĝis ili resanigis liajn krurojn, sed Lemaninskë komencis sputegi sangon. Tio estis lia malnova
malsano; dum manovroj li akiris ie ftizon kaj estis komandi-
ta en la batalionkacelarion, por provi, ĉu lia malsano plibo-
niĝos.
¯i ne pliboniĝis kaj, laŭ la ordono de la kolonelo, Lema-
ninskë estis sendota hejmen de la regimento. ¯uste tial li al-
pafis la kolonelon, kiun li kulpigis ankaŭ pri sia malsano, ĉar dum ekzerco ŝvitoplena li devis travadi riveron laŭ lia ordono. Kiam do aperis la sango, kontente ekspiris precipe la ok
pafistoj de la bataliono, kiuj estis komanditaj fari la lastan servon al sia kamarado. Sed kiu en la regimento konjektis, ke
ĉefserĝento Lemaninskë post du provoj de memmortigo evi-
tos la punan mortpafon, por anstataŭigi ĝin per tiel nomata
natura morto, tiu eraris.
ĉiutage okazis kuracistaj interkonsiliĝoj ĉe lia lito, kvazaŭ
li estus generalo. Lemaninskë estis kuracata laŭ ĉiuj eblaj metodoj, oni verŝis vinon en lin, incitis lian stomakon per arse-niko, mallonge dirite pri li komenciĝis obstina lukto kun la
morto, el kies brakoj oni nepre volis lin elŝiri, por povi transdoni lin al la morto. ĉio okazis laŭ la ordono de la nova ko-
lonelo, al kiu oni devis ĉiutage raporti pri la farto de la ĉefserĝento. La kompatindulo ĉiam pli kadukiĝis kaj ne plu es-
tis tro malproksime de la lasta elspiro, kiam subite lia sansta-to favore ŝanĝiĝis. Kaj ĝuste mia onklo estis tiu, kiu trovis la efikan rimedon, ke — laŭ la ordono ripetata preskaŭ ĉiutage
302
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
— oni sukcesis restarigi Lemaninskën, tiom, ke li kapablu iri
dudek paŝojn de la mallibereja ĉelo ĝis la korta angulo, kie
jam de tri kvaronoj de jaro la muroj estis ekipitaj per ligna
tabultegaĵo, por ke dum la ekzekuto la elpafitaj kugloj ne re-
saltu de la muroj kaj ne trafu iun, por kiu ili ne estis destinitaj. Mallonge dirite: Oni persvadis Lemaninskën, ke li estos
amnestiita, ke lia afero statas tre favore: kaj, kvankam li estus ekzilita en Siberion, se li estus amnestiita, la sorĉa vorto ”am-nestio” influis lin, kiu dufoje provis memmortigi sin, tiom
mirakle, ke okulfrape li komencis refortiĝi. ¯uste kiam mi
venis en K-n, komencis Lemaninskë iri jam sen lambastonoj.
Iun vesperon la gardistoj kondukis lin anstataŭ al lia lito en la malsanulejo, kie dum tri kvaronoj de jaro li luktis kun la
morto, en teretaĝan ĉelon kun kradfenestro rigardanta en la
korton, ĝuste al la angulo ĉirkaŭita de la ligna tabultegaĵo. Du soldatoj kun surfiksitaj bajonetoj restis ĉe li, du starigis sin antaŭ la pordo, venis provoso kaj kapitano-juĝisto kaj prelegis al Lemaninskë, ke post dekdu horoj li estos mortpafita. La lasta okazaĵo, kiun la ĉefserĝento Lemaninskë vidis dum tiu
vespero, estis la freŝaj, blankaj segligneroj, kiujn soldatoj ŝutis en la kortangulon ĉirkaiŭitan de la lignaj tabuloj.
Kaj la venontan tagon frumatene oni mortpafis Lemanin-
skën. Mi vidis la okazaĵon kaj ĝis mia morto neniam mi for-
gesos. La korto estis malgranda kaj, kiel ĉie en la fortikaĵaj soldatkonstruaĵoj, ĉirkaŭata de altaj muroj, nur unu flanko
estis malfermita. Trans la muro, kiu en tiu direkto estis mal-
pli alta kaj ekipita per pordego, estis videbla la fortikaĵa remparo kun kruda kornico kaj granda ŝtonŝildo, sur kiu la cara
aglo etendis la flugilojn; la supro de la remparo flavetis pro juna herbo kaj super ni malproksime ĝuste en rempara el-303
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
tranĉaĵo montriĝis blueta silueto de malproksima monteto
kun ventmuelejo: estis tiel klare, ke la turniĝantaj muelejaj
brakoj estis bone videblaj. En la korto staris en grupoj oficiroj parolante duonlaŭte, en unu angulo ariĝis serĝentoj de la
bataliono, ĉe kiu servis la deliktulo, sed ĉiuj plejeble malproksimiĝis de la angulo ĉirkaŭata de la ligna tabultegaĵo. Ekblo-
vetis freŝa venteto, la leviĝanta suno ekridetis per eta rebri-lo sur la flavetverda rempara herbo kaj malantaŭ la rempa-
ro longsone ekkantis suprenfluganta alaŭdo. El la lunforma
fortikaĵeto ĉirkaŭanta la remparon ekaŭdiĝis en la sama mo-
mento tamburo, frapoj de soldataj paŝoj kaj samtempe ekso-
nis funebra sonorileto. La pordego malfermiĝis kaj en la kor-
ton enmarŝis la kompanio de Lemaninskë, en kies frunto raj-
dis oficiro: La oficiroj salutis, eksonis du komandoj kaj la
kompanio formis kvadraton malfermitan en la direkto de la
ekzekuteja angulo. De la kompanio foriĝis taĉmento, kiu mem formis moveblan kvadraton, en kiun enpaŝis la soldatjuĝisto kun provoso kaj tiel ĉirkaŭitaj ili marŝis al la koridora pordego kondukanta al la ĉelo de Lemaninskë; la gardi-
stoj restis en la korto kaj post nelonge oni alkondukis la kon-damniton.
Li estis grandegulo kaj malgraŭ tio, ke per sia mano li peze
pendis sur la brako de la pastro lin kondukanta, je tuta kapo
li superis ankoraŭ la bireton de la pastro. La ĉapon li havis
malsuprentirita ĝis la okuloj kaj la kolumo elstaris malprok-
sime de lia nuko; li spiradis malfacile kaj dum la mallonga
vojo la gardistaro devis dufoje halti pro li, ĉe kiu okazo li mal-butonumis la jakon sur la kaviginta brusto kaj dum spirado
brilis liaj blankaj dentoj sub liaj karbonigraj lipharoj. La ser-
ĝentoj eksalutis, kiam oni kondukis la deliktulon preter ilia
304
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
grupo; Lemaninskë adiaŭe eksvingis la manon. Oni starigis
lin antaŭ la kompanio kaj laŭtlegis la verdikton al li. Dum tio li spiregis tiel, ke per la mentono konvulsie li kaptadis aeron,
ĝis aperis la laringo de lia malgrasa kolo.
Kiam ili tralegis la verdikton, eksalutis la provoso kaj post
li ankaŭ la kondamnito kaj la gardistoj starigis sin flanken. La kondamnita ĉefserĝento staris nun inter la provoso kaj la pastro, kiuj apogis lin ambaŭflanke kaj estis evidente, ke li klopodas stari rekte kaj luktas kun nenio alia, krom kun sia mal-
sano, sia korpa mizero, ĉe ĉiu spiro li malfermadis kaj refer-
madis la lipojn.
La surĉevala oficiro demandis la deliktulon, ĉu li havas ian
deziron ankoraŭ. Lemaninskë respondis per terura tusado,
kiu skuegis lian korpon kvazaŭ ventego betulon. Li tusis kaj
la pastro metis tukon al lia buŝo; sur la blanka tolo aperis
granda makulo. Estis evidente, ke oni intencas ekzekuti mor-
tantan homon.
Kiam la tuso kvietiĝis, respondis Lemaninskë per sonora
voĉo — kio ofte surprizas ĉe progresintaj ftizuloj, kio tamen
estas rezulto de resono en grandaj pulmaj kavernoj — ke li
ŝatus vidi ankoraŭ la oficirojn de la kompanio.
ĉi tiuj staris jam malantaŭ la fronto, ĉar estis ja pafote. La komandanto ordonis al ili, veni denove antaŭ la fronton, por
sin montri. Ili starigis sin antaŭ Lemaninskë, kiu per longa
rigardo alrigardis unu post la alia. Ili staris antaŭ li kvazaŭ antaŭ generalo, neniu el ili eĉ ekpalpebrumis.
Apud mi aŭdiĝis singulta plorego; rigardinte flanken mi
ekvidis la soldatjuĝiston kun oraj epoletoj sidantan sur ben-
ko apud muro kaj plorantan en la manplatojn, ke la larmoj
305
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
fluis tra inter liaj fingroj. ĉirkaŭe oni vidis sole palajn viza-
ĝojn, kvazaŭ brulus bengalfajro.
La oficiroj estis jam denove malantaŭ la fronto kaj Lema-
ninskë havis ankoraŭ unu deziron. Li postulis, ke oni donu
cigaredon al li. ĉiu vorto estis aŭdebla, tia silento estis.
La surĉevala oficiro diris pole:
”Feĉjo, ne plilongigu la turmenton al vi kaj al ni …”
”Kiel Dio volas,” diris Lemaninskë firme kaj ambaŭ, la pa-
stro kaj la provoso, surgenuigis lin en la seglignerojn. La pastro fervore parolis al li pri eterneco kaj, dum la provoso lig-fermis liajn okulojn, la kondamnito spiradis kaptante senĉese
la aeron. Eĉ la provoso foriris jam kunpreninte la ĉapon de
sur la kapo de la surgenua ekzekutoto, sole la pastro ankoraŭ
ĉiam parolis en lian orelon metante krucforme liajn manojn
sur la bruston.
Ankaŭ la pastro volis foriri jam, sed en la silento klarvoĉe
sin aŭdigis la kondamnito:
”Oni pafos ja ĉi tien!”
Kaj li demetis la manojn de la brusto al la talio. La oficiro
donis jam signon per poŝtuko al la pastro, ke li foriru, jam
ekcelis kvar pafiloj, du al la kapo kaj du al la brusto kaj la oficiro komandanta la pafistojn levis jam la sabron, por doni
signon al la ekpafo — sed en la sama momento Lemaninskë
per la mano tiris ja nigran tukon de sur la okuloj al la frun-
to, rigardis en la plej proksiman pafiltubon celantan al lia
kapo, premis la nazon inter la polekson kaj montrofingron
kaj eligis la nazmukon tiel kiel kutime faras tion litovaj paŝ-
tistoj, trankvile li frotpurigis la fingrojn sur la pantalono, tiris la tukon denove sur la okulojn kaj remetis la manojn al la talio …
306
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
En la sama momento la sabro de la oficiro malleviĝis al la
tero kaj tuj poste eksonis pafo.
Aperis fumnubo, en kiu ĉiuflanken flugis iaj buletoj kvazaŭ
pecoj de musko, kaj Lemaninskë renversiĝis, kvazaŭ la solda-
toj estus puŝintaj per la pafiloj en lignoblokon, kiun antaŭe
oni klopodis ekvilibri. Li eĉ ne havis tempon por dismeti la
krurojn, li restis kuŝanta surdorse kun kruroj genufleksitaj. Eĉ kvaronsekundon li ne estis mortanta.
Aŭdiĝis du, tri konfuzaj ekkrioj, oni venigis soldaton, ke li
alportu la mantelon de la ekzekutito. Li alportis ĝin kaj kov-
ris per ĝi lian korpon, sed antaŭe per piedo li estingis la sur-bruste bruletantan jakon.
Oni komandis: ”Al preĝo!” la pastro faris poste ankoraŭ mal-
longan rusan parolon, la komandanto returnis sian ĉevalon
al la fronto de la kompanio, li volis komandi, sed en la sama
momento li falis de sur la ĉevalo, apenaŭ oni sukcesis kapti
lin; la kompanion devis forkonduki alia oficiro.
En la angulo ekipita per la tabultegaĵo restis kuŝanta la
mantelo, el sub kiu elstaris la grandegaj piedoj de Lemanin-
skë. Oni starigis gardiston apud li.
Kiam alproksimiĝis mia onklo, la provoso levis iom la man-
telon kaj diris:
”Belege,via moŝto, bone ili pafis, bravuloj!”
Nu vere. Unu el la kugloj rompis la fruntan oston tiel, ke
tio aspektis, kvazaŭ oni metus la haŭton trans tabulan ron-
don, la alia penetris en la vizaĝoston kaj en la malgranda,
ronda trueto videblis stelo el frakasitaj ostetoj, la tria rompis la ŝlosiloston kaj la kvara, kiu ekbruligis la jakon, rekte trafis la koron.
Mi rapidis el la korto kaj ekstere kun teruro mi forŝiris kel-
307
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
ke da ligneretoj de la ekzekutejo, kiuj gluiĝis sur miaj ŝuoj.
Proksime al la malsanulejo disvastiĝis la sur la remparo la
malbonodoro de la pafoj, preskaŭ senspira mi kuregis malan-
taŭ la remparon.
La herbo pompis per roso briletanta en la lumo de la suno
ĵus leviĝanta malantaŭ monteto, alaŭdo, revenanta de sia eks-
kurso en la lazuron, flugetis de supre kun gajaj triloj; certe ĝi estis la sama, kiu ekflugis, kiam oni alkondukis Lemaninskën.”
La apotekisto eksilentis, kaj ankaŭ ĉiuj ĉirkaŭe silentis, en
kalkaj vizaĝoj vidiĝis eĉ dolora streĉeco; ja eĉ kartludantoj
ĉesis ludi kaj aŭskultis. Konsiderinde longan tempon estis
silente, ĝis subite la helpprofesoro Lepaæekkriis:
”Tio ne pruvas ja, ke la mortpuno estas justa!”
La maljuna apotekisto ĝuste estis surmetanta la okulvit-
rojn. Dum la ekkrio de la profesoro liaj manoj haltis senpe-
re apud la vizaĝo kaj la apotekisto mallonge ekrigardis la profesoron, preskaŭ li enpikis siajn okulojn en lin, poste li levis la gazeton de sur la tablo kaj denove li malaperis malantaŭ ĝi.
I.epaæen sia disputavideco eĉ ne komprenis, kion la apoteki-
sto volis pruvi.
1904
(M.E.P.)
(La supre rakontata afero okazis preskaŭ precize tiel sed ne en la rusa K-o, kien lokis ĝin la aŭtoro pro facile kompreneblaj kialoj, sed en Olomouc proksimume en la jaro 1885. La ekzekuton li ĉeestis estante *ĵurnalraportisto.) — Rim. de trad. *
308
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Petr Bezruĉ*
(1867-)
En jaroj 1899-1909 tiu ĉi pseŭdonimo publikigis en gazeto en Praha poemojn, kiuj rakontis kaj protestis kontraŭ la subpremado de la ĉeą gento vivanta en Silezio, en la regiono de la minista kaj terfabrika urbo Ostrava. La ĉe˛oj estis tie poligataj kaj germanigataj de poloj kaj germanoj loĝantaj en tiu regiono. La poemoj elvokas ekstreme su-geste, per poezia lingvaĵo kruda kaj konciza, la mizeron de subprema-ta gento. Oni sentas fermitan pugnon kaj ĝemadon, oni vidas gapan-tajn okulojn de elsuĉata homo pereigata korpe kaj anime. Kunigo de problemoj nacia kaj sociala rezultigas esprimon de malfeliĉa homa sorto, kiu samtempe deprimas kaj vokas al faro. La poemoj eldonitaj en libro sub titolo ”Sileziaj kantoj” estas negranda volumo. La poeto *ĉesis poste preskaŭ komplete publikigi. Sed la poemoj ĝis nun ne perdis sian sugestan efikon. *
RU¯A FLORO
Flava florpoto sur griza fenestro
kruda kaj dorna jen kakto malgaja.
Iun matenon
kreskis el tigo sangruĝa kaliko
de ruĝa flor’.
Vivis poeto kun ŝato alia,
amis li rozon belegan, odoran.
Lia distiko
laŭdis la rozon, sed juĝis severe
pri ruga flor’.
309
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Estas animoj en vivo solecaj,
dornoj kaj pikoj abundis por ili.
Koro ilia?
Se ili floris, do foje kaj nokte,
per ruĝa flor’.
(Rud. Hromada.)
KARBOMINISTO
Mi fosas, sub tero mi fosas,
ŝtonblokojn kun brilo de haŭto serpenta mi fosas,
sub Ostrava Polská mi fosas.
Lampo lumaĉas, sur frunton defalis
haroj sen ordo, per ŝvito gluitaj,
galo, acido surfluas okulon,
verto de l’ kapo kaj vejnoj haladzas,
sango ruĝega elfluas sub ungoj,
mi fosas, sub tero mi fosas.
Larĝan martelon mi puŝas en karbon.
en Salma mi fosas,
mi fosas en Rychvald, en Petvald mi fosas.
ĉe Godula frostas kaj ĝemas edzino,
miaj infanoj malsataj plorplendas,
mi fosas, sub tero mi fosas.
310
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Karbo fajreras, okuloj fajreras,
mi fosas en Dombrová, fosas en Orlová,
faras en Poremba, fosas sub Lazy
Super mi sonas hufferoj ĉevalaj,
rajdas la grafo tra nia vilaĝo,
lia filino rozvanga ridetas.
Mi fosas, mi levas fosilon,
iras kastelon edzino palvanga
peti pri pano, ĉar brusto sen lakto.
Estas sinjor’ ja bonkora,
lia kastelo el flava ŝtonaro,
sub la kastelo muĝegas rivero.
Gardas pordegon du hundoj sovaĝaj.
Kial ŝi iris almoze lin peti?
ĉu kreskas sekalo sinjora por ino minista?
Mi fosas en Hruŝov kaj Michálkovice.
Kio fariĝos el miaj infanoj,
kiam min mortan eldonos la ŝakto?
Tiam la filo plu fosos kaj fosos,
en Karvinná fosos,
kaj — kio fariĝas ministaj filinoj?
Nu, kiel aspektus, se lampon senbenan mi
foje foæetus,
311
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
spinon klinitan se alten rektigus,
pugnon se fermus mi, rekta ekirus,
levus ĉielen de l’ tero en svingo
mian martelon kaj fajran okulon,
supre, sub dia la suno?
1907
(Rud. Hromada)
MARYCKA MAGDON
Hejmen foriris el Ostrava Magdon,
haltis vespere en Bartov-brandejo,
falis en foson kun kapo rompita.
Ploris filino lin, Maryĉka Magdon.
Falis renverse vagono kun karbo.
Mortis sub ŝargo vidvino de Magdon.
Orfoj kvin ploris en Hamry Malnova,
orfo plej aĝa ŝi, Maryĉka Magdon.
Kiu nun zorgos, satigos nun ilin?
ĉu vi patrino por ili fariĝos?
Pensas vi koron ke havas riĉulo,
kiel ĝin vi havas, Maryĉka Magdon?
Estas sen fino arbaroj de l’ grafo.
Liaj minejoj mortigis la patron,
lignon kolekti en orfoj nun rajtas,
kion do diras vi Maryĉka Magdon?
312
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Maryĉka, frostas kaj mankas manĝajo…
En la arbaroj da ligno sufiĉe…
Estro Marchfelder vin vidis forpreni,
ĉu li silentu ĝin, Maryĉka Magdon?
Kian do trovis vi al vi fianĉon?
ĉapo kun plumoj, sur ŝultro pafilo,
frunto severa, al Frëdek li marŝas,
iros vi kune nun, Maryĉka Magdon?
Kia knabino fianĉa vi estas?
Kapo klinita, okuloj kaŝitaj,
larmojn amarajn kaj varmajn vi ploras,
kio ĉagrenas vin, Maryĉka Magdon?
Tie en Frëdek sinjoroj, fraŭlinoj
moke vin vokas per vortoj malicaj,
vidos vin ankaŭ la estro Marchfelder.
Kiel vi sentas vin, Maryĉka Magdon?
Restis birdidoj en ĉambro malvarma,
kiu nun zorgos, satigos nun ilin?
Homojn malriĉajn ne zorgas sinjoro.
Kio en via kor’, Maryĉka Magdon?
Maryĉka, kruta rokaro ĉe l’ vojo,
muĝas malsupre kaj kuras al Frëdek
ŝaŭma, sovaĝa river’ Ostravice.
313
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
ĉu vi ĝin aŭdas, knabino montara?
Salto al flanko, kaj ĉio finita.
Nigran hararon alkaptis la roko,
sango ruĝigis la blankajn manetojn,
Dio pardonu vin, Maryĉka Magdon!
Apud tombeja mur’ en Staré Hamry
tomboj perditaj sen krucoj kaj floroj.
Tie ripozas sin-mem-mortigintoj.
Tie ripozas do Maryĉka Magdon.
1906
(Rud. Hromada)
ONDRA
Estingiĝis matenstelo,
Lysá levis sin ĝis nuboj.
Ratiboæen malproksimo,
Tatra baras horizonton,
turdoj kantas sur la pinoj,
mi al Frëdlant vigle marŝas.
Granda nubo preterpasis:
Ho mi konas la okulojn —
lumas kiel fer’ fandita —
kaj la harojn malfrizitajn
kiel pinglofoliaro
314
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
sur la trunkoj de l’ piceoj,
kaj malmolajn pezajn manojn
al bastono apogitajn:
estas Ondra frat’ el Lysá.
Ekgrimacis grandegulo
Lysá tuj sin nube-kovris,
turdoj sur la pin’ ekpaŭzis,
nub’ alpremis sin al nubo. .
”Kion vi ĉi tie faras
frumatene. ĉu vi estas
unu el la fremdaj viroj,
verdvestitaj, kiuj pelas
la knabinojn el arbaro
kaj parolas fremdan lingvon?
Nur diablo mem ensemis
ilin en arbarojn niajn.”
Frato Ondra. Samsangano,
samlandan’ mi estas via,
mi nur simplajn kantojn kantas.
”ĉu popolo ne plu kantas?”
Jam pereis niaj kantoj,
Sufokiĝas la knabino,
se ŝin per la fi-rigardo
tiuj viroj ekmezuras,
kiuj portas verdan veston
kaj parolas fremdan lingvon —
la diablo mem ensemis
ilin en arbarojn viajn. —
Restis al ni unu kanto,
nome: Ho ve, ili al ni
315
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
rabis la lernejojn niajn,
rabis la arbarojn niajn,
ruinigis montkabanojn.
”ĉu laŭ leĝo ĝi okazis?”
Jes, laŭ leĝo, frato Ondra!
”Kiu donas fremdlernejojn?”
Riĉa ŝaktoposedanto.
Nian lingvon en vilaĝoj
montaran’ mallaŭte uzas,
sed en metal-fabrikejoj
nur la fremda. Kaj por tiu
fremdlernejoj konstruiĝas.
”ĉu laŭ leĝo ĝi okazas?”
Jes, laŭ leĝo, frato Ondra!
Nialingve dia vorto
en Borová ĝisnun sonas,
sonas ĝi en Janovice,
sed la plumo de la pastro
ne plu rajtas ĉeę skribi …
ĉu vi scias, kiu estras
kaj en Frëdek kaj en Vraclav?
”ĉu laŭ leĝo ĝi okazas?”
Jes, laŭ leĝo, frato Ondra!
Ni en Frëdek sufokiĝis.
ĉiu vendis sian lingvon
kiel iam vendis Judas…
”Kaj ĉu laŭ la konscienco?”
Laŭ la konscienco, Ondra.
Sed jen, mi ne scias kiel,
rid’ tremigis lipon lian,
316
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
stranga rido kaj senfina.
(mont’ sendadis ĝin al monto,
mont’ de l’ monto, ĝin kaptadis)
rido de l’ patrino greka,
kiam la sep filoj ŝiaj
kaj la sep filinoj mortis…
kvazaŭ rido de cent mevoj
super Paskov-fiŝlagetoj.
Kaj mi ankaŭ kun li ridis;
kaj mi pensas, ke ridante
ektremegis flankon Lysá
— ĝis nun muta kaj silenta —
tiu ŝtoniĝinta larmo
de l’ popolo sklavigita,
kiu jam cent jarojn vidas
la subpremon en Bezkydy-…
kiel ridas montanino,
se en ŝakto edzo mortis
kaj ŝi nutru sep orfulojn,
sed terpomojn ŝi malhavas:
Jen anstataŭ la terpomoj
ŝi rakontas al la idoj
la antikvan Ondra-fablon…
(T. Pumpr)
317
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Timrava
(1867-)
*Slovaka verkistino priskribanta trafe en naturalismaj rakontoj la vivon de la vilaĝa popolo. *
JE LA FOIRO EN DETVA
Mastro Mojòík manĝigis bovojn, kvazaŭ li pretigus ilin
al viandisto. Trifolion, vicion kaj kian ajn bonan fura-
ĝon li trovis, ĉion li portis al ili en la manĝujon, dume la alia brutaro triste rigardis al la miksaĵo. La bovoj grasiĝis; la karno tremis sur iliaj tibioj kvazaŭ oni estus ŝmirinta koton sur ilin. Ilia hararo brilas kvazaŭ tiu de Mojòík, kiam dimanĉe li ŝmiras ĝin per grasaĵo. ĉiutage kun ĝojo kaj kun plezuro li
rigardis ilin en la stalo kaj rakontis al ili: por kiu prezo li vendos aŭ ne vendos ilin.
La foirtago en Detva tuj matene montriĝis bona. Estis fo-
ira vetero; venos multe da aĉetontoj — la bovoj bone estos
venditaj. Jam antaŭe Mojòík frotas ĝojplena la manojn. Li iras kun la filo. La virinojn, kvankam ili ambaŭ sin proponis, li
lasis hejme. I.a virino ja nur malhelpas kaj estas nur por tento, ŝi krias multe kaj ĉiam rapidas. Kaj Mojòík antaŭ ĉio kaj en
ĉio tre ŝatis liberon. Je la oka kaj duono antaŭtagmeze ili jam staris kun la grasaj bovoj en la foirejo, en la mezo, sur la plej bona loko. Najbare staris malgrasa bovino kun bovido de iu
Plieŝovcano, aliflanke malgrasaj bovoj. Mojòík vidis, ke liaj
bovoj inter ili aspektas kiel du cignoj, blankaj, grasaj kaj be-318
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
legaj. Lia koro kreskis pro ĝojo kaj la vizaĝo estis majesta. Sed li rimarkis, ke la aĉetontoj, promenantaj inter la brutaro kaj ankoraŭ nur observantaj, ĉiuj haltas okule ĉe ili. Ili diras ankoraŭ nenion, sed Mojòík jam scias, ke ili serioze pensas pri
la bovoj. Subite ĉe la bovoj haltis belstatura montarano kun
ĉapelo larĝa kiel potego. Li fermetis la okulojn, tenante fiere la kapon kaj ankaŭ fiere rigardante la bovojn, li diris tra dentoj:
”Kiom kostas la bovoj?”
Mojòík malrapide rompas peceton da pano el la blanka
panbuleto, kiun la mastrino bakis por ili por la vojaĝo, kaj
alpaŝas malrapide al la demandanto.
”Kiom kostas la bovoj?” … Li plaŭdfrapas mane iliajn dor-
sojn. ”Hehej! kial vi etendas vin al fremda posedaĵo?”, li ek-
krias subite la bovon, kiu etendis sin al la fojno de la malgrasa bovimo. ”Prefere prenu el la via … Paŭĉjo, donu al ili el la trifolio. ĵetu ankaŭ al la bovino tufon da ĝi, por ke ĝi ne enviu.
Kiom kostas la bovoj, bofrato? Nur 95o kronojn, nenion pli.”
”Nur?”, moke diras la aĉetanto. I.i malsuprentiras la ĉape-
lon ĝis la okuloj, sed lia rigardo ŝateme, akre fiksiĝas al la koloj de la bovoj. ”ĉu ne mil kronojn? Tio estas pli ronda su-mo”, li diras sarkasme, sed la akran, trapenetran rigardon li ne forprenas de la bovoj. Kaj Mojòík, ekrimarkante tiun rigardon, ekpensas ruze: ”Vi ja estas la mia!”
La aĉetanto rigardas la kapojn, pripalpadas la dorsojn, ri-
gardas la dentojn, krurojn kaj ĉion, kio rigardeblas. Li mallaŭ-
das ilin, kiel li nur scias — dum Mojòík laŭdas, kiel li scias —
kaj fiere malantaŭĵetante la kapon li foriras. Mojòík ekridetas kaj iras al la filo, sidanta sur la fasko antaŭ la bovoj kaj amu-zanta sin tie, ŝercante kun la konatuloj.
319
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Ankaŭ li iras matenmanĝi. Li detranĉas peceton da lardo,
salas kaj paprikas ĝin kaj kviete, malrapide, ne manĝegante,
kvankam li estas malsata, li metas en la buŝon. Eĉ unu pece-
ton li ne manĝis tute, kiam alpaŝis ree aĉetantoj. Mojòík la-
sas la matenmanĝon kaj iras marĉandi, laŭdi. Lia buŝo estas
plena de flataj vortoj, kaj la etaj, ridetantaj okuloj de temp’ al tempo flankenrigardas, kie staras la altstatura unua aĉetanto, kvazaŭ li alien rigardus, sed li observas kaj aŭskultas la marĉandon de Mojòík. ”Vi ja vidas, ke ili estas junaj, belaj kaj fortaj. Irigu ilin, por vidi kiel bele ili iras, kiel rekte ili metas la krurojn. Eĉ ne unu falĉas per ili, nek la maleoloj kunfra-piĝas al ili. Kaj fortaj ili estas! Kiom mi eluzadis ilin en la pasinta somero, ho, ho! Vi eĉ ne imagus, kion ĉion mi laboris kun ili! Kaj junetaj ili estas kiel kokidoj; ili kreskos kiel elefantoj…
Iliaj kornoj staras belege! Sed kion mi ja diru al vi, mia kara, vi ja vidas mem!”
”Diru la lastan prezon!”, diras la aĉetantoj ĉirkaŭirante la
bovojn. ”La unuan kaj lastan mi diris, ĉar mi ne ŝatas marĉan-
di.” La aĉetantoj flankengetis, ekblasfemis, kiel ĝi decas ĉe
marĉandado, kaj iris plu. Mojòík, ĉirkaŭrigardinte, ankaŭ al
1a altstatura montarano, kiu senokupe flankestaras, revenas
al la filo kaj lardo. Sed la aĉetantoj ne lasas lin manĝi. Mojòík estas devigata lasi la matenmanĝon kaj iri al ili. Li marĉandas kiel judo. Alvenis eĉ la belstatura unua aĉetanto kaj ankaŭ li pridemandas la lastan prezon.
”Mi jam diris: naŭcent-kvindek!”
”ĉu ne pli malmulte?”, li koleras kaj ankaŭ blasfemas.
”Ne, mi ne povas, mia kara”, preskaŭ triste diras Mojòík
kvazaŭ al li mem estus tio bedaŭrinda. ”Sed kiel vi nomiĝas
kaj de kie vi devenas?”, li demandas dume per flata voĉo…La
320
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
fiera aĉetanto tra la dentoj diras, ke lia nomo estas ŝebo kaj de kie li devenas. Li foriras, sed denove revenas. Li ekluktis kun Mojòík marĉandante nun tute serioze. Alpaŝas ankaŭ
aliaj aĉetantoj. La montarano ruĝiĝas pro kolero, Mojòík pro
fervoro. Iliaj manplatoj ekdoloras pro kunfrapado. Post longa
tempo kaj granda lukto ili tamen faras kompromison je 880
kronoj. La vizaĝo de Mojòík floras pro la ĝojo, kiam li metas
la 440 florenojn en saketon alligitan per ŝnuro al la kolo. 440
florenoj! Tiom ricevi li eĉ ne imagis. Liaj okuloj fajreras kiel ardaĵo.
(J. V. Dolinskë.)
321
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Otakah Theer
(1880-I917)
*Signifa lirikisto akcentanta individualismon. Pri la prozo li opiniis, *
”ke la psikologia analizo devas komplete malaperi malantaŭ la intui-cia prezento de figuroj kaj la interna ideo malaperi en la streĉa plene-co de la agado intensigata per esprimmaniero vira, senmetafora, adekvata; sole leganto escepte atentema trovos sub la realisma bildo de la mondo, regata de instinktoj kaj pasioj, la metafizikan mondkon-cepton de Theer, koncentritan tuj ĉe la komenco por la problemo, kiel veni al la Absoluto”. (Arne Novák)
HOMO, KIU SERĉAS ABSOLUTON
Mi rememoras mian infanecon kun la timego de tiu, kies
rememoroj parolas pri teruro kaj torturo. Mi vidas
mian patron en la blua-ruĝa uniformo de ulana majoro, altan;
mire ke li trairas la pordon, kun lipharoj kvazaŭ jatagano, kun lipharoj, kiuj stariĝadis dum atako de kolero. Li estis malofte hejme; sed kiam li venis, mi ne scias kial; la silento de niaj ĉambroj iĝis ankoraŭ pli mallaŭta, la malĝojo de nia domo
ankoraŭ pli malgaja. Kaj en tiu mallaŭto kaj soleco, sonore,
preskaŭ trudite, bruis lia rido kaj liaj spronoj, kiuj sonorilis en la tuta domo. Li volis, ke ni, mi kaj la patrino, akceptu lin kun rido, kiel la oficiraj kazinoj, kiujn li scipovis amuzi dum la tuta nokto. Sed ni ambaŭ fuĝis, tuj kiam lia sabro ektintis sur la
ŝtuparo; la eta patrina staturo, kvazaŭ eterne ensorĉita en
funebran veston, sur kiu ĝis la kalkanoj susuris rozario, ŝan-
322
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
celiĝis kvazaŭ ombro en sian ĉambreton. Kaj mi fuĝis en la
malantaŭajn ĉambrojn, en la subtegmenton, aŭ en la kuire-
jon (ĉar mi ne rajtis sur la straton) kaj mi aŭskultadis malespere, kiam ĉesos soni la patra rido.
Mi havis frenezan, senbridan timon pro tiu rido. ĉar mi
aŭdis ĝin jubili en miaj unuaj rememoroj, jubili pro mia do-
loro. Mi memoras kvazaŭ hodiaŭ: mi kuŝis en liteto, lampo
brulis kaj la vartistino rakontis al mi per dorma voĉo fabelon
… Poste venis la patro, fumis pipon kaj krak-batis per kan-
vergo la tibiingojn de siaj faldbotoj. La vartistino stariĝis an-taŭ li kvazaŭ soldato, salutis soldatmaniere, kaj donis pri mi raporton, kion mi faris kaj kiel mi kondutis. La patro estis
kontenta. Poste li klinis sin super mi kaj diris: ”Jen, etulo, pru-vu, ke ci estas viro!” Ekmalbonodoris sur miaj lipoj la piptu-
bo, kiun la patro enigadis en mian buŝon. Mi forturnis min
kaj kunfermis la dentojn. Li trudis ĝin al mi ree, kaj mi ree
rifuzis. Tiam li altiĝis kvazaŭ fantomo: la soldataj medaloj
ŝprucis en flamoj sur lia brusto, la okuloj kvazaŭ volis elsalti el la kapo kaj sub la hirtiĝintaj lipharoj kriegis lia giganta bu-
ŝo: ”Vi fumos, jes, jes, jes fumos! …” La vipbato de la kanver-go trais mian tutan korpon; kaj poste alia sur la manojn, alia sur la vizaĝon, unu-du, kiel frapis lia malsaĝa mano, trudpen-se, senmedite. Fine mi prenis la pipon en la buŝon. ”Anko-
raŭ… ankoraŭ …” elĵetadis liaj lipoj. Mi glutadis la fumon kun larmoj; estis svene al mi. Kaj super mia eta korpo, baraktan-ta en spasmo dolora, ridis la patro sonore, gaje, triumfe. De
tiu tempo mi lin evitadis pro instinkto kiel besto, al kiu oni misfaris. Kaj li torturadis min denove pro nenio, senkonscia
pro furiozo, ke mi ne karesas lin, ke mi ne ridetas al li. ¯i impresis al mi, kvazaŭ li venĝus pro la silentado de niaj ĉambroj: 323
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
kvazaŭ li volus aŭdi en ili ploron kaj petojn, kiam rido mal-
devis tie jubili. Sed mi, hardita pro kutimo, lasis lin furiozi sen eta sono kaj sen ekkrio: tiam resonis en la ĉambro sole la e˛o de batoj falantaj sur mian korpon.
Se li trafis la patrinon hejme, mia martirigado estis des pli
akra. ŝi forveturis antaŭ ĉia dolora punado en preĝejon por
preĝi; ŝi ne eltenis la bruon de batado: kaj tiamaniere pli-
longiĝis la atendado je mia turmentado, ĝis kiam ŝia kaleŝo
forruliĝis.
Kaj tamen ŝi neniam pledis por mi nek kompatis min.
Kiam ŝi revenis kaj mi estis kuŝanta kun batita korpo kaj ĉir-
kaŭbandaĝita kapo, ŝi venis kaj flustris mallaŭte kaj sen emo-
cio: ”Neesploreblaj estas la vojoj de Dio!” ŝiaj bluaj okuloj, eliĝintaj, gigantaj, okuloj profetinaj, min verŝajne eĉ ne vidis: ili estis kvazaŭ plenigitaj de eterneco. .
Sen la scio de la patro vizitadis la patrinon konfesprenanto.
Li estis kvindekjarulo, granda, kun nigraj okulvitroj, kiu enigis sin en la ĉambron kvazaŭ silento. Iam kaj iam li ruĝiĝis sur la vizaĝo. Tiam lia vizaĝkoloro mirinde reflektiĝis de la peru-ko, griza, brilanta ie en dubeverdaj nuancoj.
Ankaŭ tiu ne subtenis min. Kiam la kontuzoj sur mi estis
tro rekoneblaj, li diradis, ke nia rekompenco de humilulo
estas senmezura en la ĉielon. Li parolis kun tremeta voĉo kaj
volis, ke mi daŭre preĝu por la patro. Li rakontis al mi pri
peko kaj punoj, li bruligadis antaŭ mi la fajron de la purga-
torio kaj la fajran ardon de la sep inferaj zonoj. Iam li sen-
vestigis min kaj frapis mian korpon per malgranda skurĝo,
poste li forviŝis la sangon de miaj vundoj kaj nomis min ”Ofe-
rito Dia”. Post lia foriro mi restis ŝtoniĝinta kaj mi preĝis malespere, por ke oni min akceptu en la ĉielo.
324
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Kaj tiel mi amis neniun, nek la patron, nek la patrinon, nek
lin.
Poste eĉ preĝi mi dekutimiĝis. Krom miaj tri torturantoj,
mi konis neniun. Agi mi timis. En liberaj momentoj estis por
mi plezuro revi, revi sen celo pri du aferoj eterne monotone
la samaj; dum la ĉeesto de la patro mi revis pri la vivo de pre-
ĝoj, religia teruro kaj asketeco; kiam estis ĉe mi la ceteraj du, mi revis pri bataloj, bleko de milittrumpetoj, dragonaj atakoj, dueloj kaj militparadoj — kiel al mi iam rakontis la patrino pri la patro.
Tio pelegis min de la unuaj revoj al la duaj, sen ĉeso, sen
korpardono, regule kiel horloĝo, kvazaŭ du Voloj ĵetadus in-
ter si mian kranion en vanta ludo. Mi povis neniam halti, ne-
nie ekteni, mi fumadis tiujn halucinaciigajn opiajn cigaredojn de sonĝoj senĉese, preskaŭ en senkonscio.
Kiam ili donis min en gimnazion, tio estis por mi ankoraŭ
pli malbona. La patro fariĝis pli obstina, la pastro pli mina-
ce. Mi ne sukcesadis. La patron, kiu volis havi min granda kaj blonda, incitis nun ĉio sur mi: mia delikata blonda estaĵo, la mallaŭta e˛o de miaj vortoj, eĉ ia nostalgia revo de miaj okuloj. Laŭkutime li komencis jam matene: li fortiris min en la
banĉambron, trudis al mi, ke mi submergu min en la glacian
akvon kaj, kiam mi rezistis, aperis al mi la patro, kiel lin desegnis miaj infanaj rememoroj: li ĵetis min en la ondojn kaj
vipadis mian korpon per la frosta rimeno de la duŝo. La pas-
tro venis malpli ofte, li ne skurĝis min, sed liaj vortoj estis pli minacaj. En la infero, pri kiu li nun parolis, krevis korpoj pe-kulaj kaj ree iĝis tutaj por novaj turmentoj, la homoj tie samtempe frostis kaj brulis, la okuloj estis eligataj, ungoj ŝirataj.
Li jam ne parolis per voĉo tremeta: liaj vortoj batis alarme,
325
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
kanonis, deliris, siblis kvazaŭ en ili krakus sulfuro kaj fajro.
Kaj la patrino aŭskultis lin kun la rozario ĉirkaŭvolvita sur la manplatoj, kun okuloj, kiuj aperis kvazaŭ vidantaj tronon
Dian …
Kiam mi estis dekokjara, oni foje dum la nokto alveturigis
la patron mortan. Kaj kelkajn tagojn poste, ankaŭ pro apo-
pleksio, mortis mia patrino.
Mi estis nedependa, riĉa, kun kuratoro, kiu ne zorgis pri
mi.
Post la enterigo, kelkfoje, venis la pastro. Lia voĉo tondris
ree super mia kapo, sed kiam mi aŭskultis lin indiferente, li
turnis kaj per ploraj vortoj petetis pri kotizo por religia kon-gregacio. Pli pro enuo ol pro kolero, mi montris al li la por-
don.
Tiel malaperis miaj tri torturantoj, kaj mi sopiris je neniu.
Komence mi vivis hejme. Kaj la terura ludo de la du Voloj
komenciĝis denove, vipe pelante min de sensacoj al sensacoj,
de revoj pri vivo al revoj pri senvivigo. Konfuzita, malespera pro doloro, mi serĉadis fremdajn vizaĝojn kaj fremdajn his-toriojn. Mi vivis en kluboj kaj ludejoj, mi partoprenis en ban-kedoj, kie oni post la noktomezo disbatas pokalojn, spegulojn
kaj lustrojn. Mi estis ĉe dueloj kaj en strataj tumultoj mi ser-
ĉadis aventuron de morto. Kaj mi revenadis poste al mi, an-
koraŭ pli soifanta, ankoraŭ pli nepersistema. Eble tial, ĉar mi ekkonis la malfirmecon de mia Mi, tiun eternan vivon kvazaŭ
sur ondoj, unu fojon en la alto, poste sendita en abismon, mi
volis meti ankron en io ekster mi, en io absoluta, en io bela
kaj mirinda, kiel mia animo estas bela kaj mirinda.
¯i estis tio, kio min tiris al la virinoj.
Kaj mi havis feliĉon, feliĉon, se tiu ĉi vorto validas por ho-
326
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
mo kiel mi: amis min vendistinoj el butikoj kaj majestaj sin-
jorinoj kun surpentritaj ungoj. Mi konis virinojn-florojn, kiuj brodas ĉielajn liliojn per manoj odorantaj de rezedo, kaj la
aliajn, kiuj frapetas, dum ekmateniĝas, sur pordojn hotelajn,
ĉe flanko de amanto. Iujn mi forlasis sen tuŝeto kaj iujn post momento de volupto: ĉar la sekreto de unuj estis malardo; kaj
de la aliaj, fajro. Mi malfermis iliajn animojn kvazaŭ ĉam-
brojn: kaj kiam aperis al mi iliaj unukoloraj muroj, mi foæe-
tis la ŝlosilojn kaj mi fuĝis al mi mem.
Nun nur mi vidas la tutan sencelon de mia malespero; mi
estas alia ol la ceteraj, du voĉoj parolas en mi, duopa sopiro ludas per mia koro. Mi vekiĝas kiel epilepsiulo, kiu scias pri alvenanta spasmo: tiel mi timegas tiun vantan ĉirkaŭiron,
poreterne bruligitan de la duopa volo en mia animo.
Kaj se io restis en mia vipita, turmentita korpo, tio estas: mi volus forgesi mian malĝojon, mian angoron, mian malespe-ron en la vizaĝkoloro de virino, — de virino, kiu eble ne es-
tas el tiu ĉi mondo. ĉar kie mi trovos estaĵon, kiu estas sam-
tempe fajro kaj glacio, samtempe vero kaj mensogo, samtem-
pe doloro kaj samtempe volupto korpa kiel mia animo?
1900
(Stan. Kamaryt)
327
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Karel Horkë*
(1879-)
*Vigla ĵurnalisto kaj verkisto proza kaj versa. Ofte satira, iam sentimentala. Sukcesis ankaŭ en teatraj komedioj. *
MALBONA PERSONO
Sur la mondo estas multaj homoj, kiuj diras pri si, ke ili ha
vas bonan koron. Homojn, kiuj asertus la malon, oni ren-
kontas malofte. En miaj rememoroj vivas bona estaĵo, kiu
estis konvinkita, ke ĝi estas malbona persono. Pri li mi rakontos.
Foje, tio estis jam antaŭ multaj jaroj, mi fartis tiel brile, ke mi iutage iris en la Judkvartalon por vendi familimemoraĵon:
belan poŝtranĉilon kun perlamotaj tenilsurfacoj kaj kun riĉa
orinkrusto. Post malespera marĉandado mi ricevis por la
tranĉileto du guldenojn. Estis freŝa somermateno. Kelkajn
krejcerdekojn mi elspezis por manĝaĵo, por du krejcerdekoj
mi aĉetis kolumon kaj por unu mi iris min bani en popolan
banejon. Tiamaniere — kvazaŭ nenio — disvaporis la unua
guldeno. Je la deka mi revenis hejmen kaj la duan guldenon
mi metis en la tirkeston de la tablo.
Mi sentis min tre refreŝigita, la muroj korpremis min. Mi
ekvolis vagi tra Praha. Mi ŝlosis la loĝejon kaj post unu duonhoro mi estis el Vinohrady malsupre sur Francisko-kajo, de
kie mi, sidante sur benko, rigardis al Hradĉany. ¯i estis pli
328
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
gaja, pli hela ol alifoje, kaj la lazuro super ĝi ŝajnis al mi blua kiel cejano, ĉar mi estis satmanĝinta kaj sattrinkinta, kaj miaj pupiloj estis senigitaj de la nebulaĵo, kiu antaŭe eĉ la plej belajn aferojn kolorigis grize. La kafo, kiun mi matene trinkis, inundis ĉiujn miajn sensojn kiel mirakla suko. Mi eksentis
forton de el radikoj kaj por tiu momento revenis al mi la kon-
scio, ke mi estas juna floranta pomarbo. Peco da pano supe-
ris miajn melankoliojn, kaj mi rektigis la falegantan branĉa-
ron. Se tiumomente estus post la rivero eksoninta: Kontraŭ
ilin!, mi tuj estus serĉinta ŝtonon kaj kurinta kun la demon-
straciantoj. Mi ne demandus, kial kaj kontraŭ kiun. Kaj se ti-
umomente estus brulintaj la Malnovurbaj Muelejoj, mi estus
la unua penetrinta en la fajron kaj vivriske elportinta malno-
vajn seĝojn. Mi estis sata, jen estis ĉio. Glaso da konjako, ĝu-eme eltrinkita post nekutime bona matenmanĝo, blankarde
disflamigis ĉion, kio jam de kelkaj semajnoj en mi subbrulis.
Mia koro batis kaj de piedoj ĝis al kapo avide tremis ĉiuj miaj arterioj kiel brulŝnuro, kiu en la aero flarsentas eksplodaĵon.
Samgrade min ebriigis amo kaj ribelo: Mi estus kisinta kaj
murdinta, per unu orelo mi perceptis krakegadon de ĉaroj kaj
en la alia sonis al mi io, kio estis komparebla sole kun milda modultremo de orgeno. Tiel mi varmumis sur la benko kontraŭ la suno, kaj kiu scias, ĉu mi ne parolis al mi mem, ĉar ĉe ekblovo de venteto mi sentis, ke mia buŝo estas malfermita.
Mi ekridetis. Mi ekpensis, ke mi similas al aperturo de polvo-
kovrita aŭtomato, en kiun la mondo ree unufoje ĵetis — pro
kaprico — kelke da glutkvantoj, por ke la figuro movu oku-
lojn kaj muziko ludu. Kaj tiu stato, mi konfesas, estis al mi tre agrabla. Mi klare observis tiun procedon de l’ reviviĝo kaj
rimarkis akrasente ĉiun revekiĝantan risorton kaj radeton.
329
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Antaŭ tagmezo mi foriris al Karola placo, kie en la parko
forfloradis siringoj. Eĉ ne ekpensinte pri parkogardisto, mi tuj avide ekatakis arbuston kaj forŝiris kelkajn branĉetojn, kiujn mi post momento disdonis al knabinetoj, kiuj iris en lernejon.
Unue ili ne volis preni, ĉar mi estis kadukvestita, tamen poste ili lasis sin alidecidigi kaj prenis de mi unu post la alia, alfla-rante al ĝi kiel grandaj fraŭlinoj. Nur uni el ili forkuris de mi kaj eligis kontraŭ mi la langon. Sed tiun mi kuratingis, kaj kiel satisfakcion ŝi donis al mi beletan ruĝon sur siaj vangoj. An-kaŭ mi ruĝiĝis kaj sento de varmo, rememoro pri infanaĝo,
ekbrulis en mi sub la blanka firmamento. Mi ekemis stratbu-
be petoli. En la strato Jeâná mi haltis ĉe domangulo kaj mor-
tigis muŝon, kiu eksidis sur afiŝo de ia Artekspozicio. La afiŝo prezentis nudan virinon kaj la muŝon mi alplaŭdis ĝuste me-ze de la mamoj. Iu alrigardis mian stratbubaĵon kaj mi red-
iris al li: ”Sinjoro, mi murdas nur pro galantaj motivoj. Mi ne toleras, ke sinjorinoj estu ĝenataj de muŝoj.” Kaj en tiu ĉi stato, kiu igis ĉion forgesi, mi eniris por tagmanĝi en restoraci-on en Vinohrady, strato de Havlíâek, ne rememorinte, ke hej-
me en la tirkesto mi lasis la guldenon.
Nur fine de la tagmanĝo mi rimarkis mian akcidenton kaj
la manĝaĵo amariĝis en mia buŝo. En la gastejo oni min ne
konis kaj mi ne havis tie eĉ unu konaton. Estis ankaŭ nenio,
kion mi povus lasi al la kelnerino kiel garantiaĵon por la ne-
pagita tagmanĝo. El ĉio, kion mi surhavis, havis valoron nur
mia duonnova ĉapelo, tamen ankaŭ tiu ne egalis laŭpreze la
konsumitan tagmanĝon. ĉio alia, kion mi portis, estia uzka-
duka, kaj mi pensas, ke en la restoracio, kie estis tagmanĝoj
po kvardek krejceroj kaj societo de etoficistoj, mi vekis atenton. Mi havis turmentan senton.
330
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Ne sciante helpon, mi elkuris senĉapele antaŭ la gastejon
kaj staris tie longe kun la malforta espero, ke mi ekvidos ko-
natulon kaj prenos prunton de li. Sed vidante neniun, mi de-
nove revenis en la gastejon, kie oni jam komencis priatenti
min. Post momento mi ree elkuris eksteren kaj tiel mi ripeta-
dis mian malesperan eksperimenton kelkfoje kun espero
ĉiam pli malforta … Sur la strato ne aperis eĉ unu konatulo.
Proksimiĝis jam la dua horo kaj la gastoj jam eliradis el la ejo.
Kiam mi, denove restinte ekstere tempon rimarkinde longan,
revenis en la gastejon kaj sidiĝis ĉe la tablo, aliris al mi la kelnerino kaj diris tute laŭte:
”Vi ne havas monon por la tagmanĝo, ĉu ne vere?”
”Mi ne havas,” mi respondis hontigite. ”Mi forgesis mian
monon hejme.”
ŝi estis malgranda, nebela, mistrajtita de varioloj, kaj dum
ekscitiĝo ŝia buŝo kurbiĝis. ŝia vizaĝo fiksiĝis tute bone en
mia memoro, mi vidas ŝin klare ankaŭ post jaroj. Apenaŭ mi
konfesis mian akcidenton, ŝi tuj komencis krii, ĝis homoj hal-
tadis en la vestiblo.
”Tion mi tuj pensis,” ŝi siblis al mi. ”Tiaj uloj estis jam tie ĉi! Vi estas sentaŭgulo, ĉu vi komprenas? Mi alvokos poli-canon! Mi ne estas trompebla per tia spekulacio! Li manĝegas
ĝissate, li trinkas ĝissate, kaj malriĉa knabino tion pagu!”
”Mi ne volas vin domaĝumi,” mi diris gorĝpreme, ”post
unu kvaronhoro mi alportas vi la monon. Se vi volas, mi la-
sos al vi tie ĉi mian ĉapelon kiel garantiaĵon.”
ŝi alsaltis al la pendhoko kaj deŝiris mian ĉapelon malsup-
ren. ”Nu, tio ja estus helpo por mi!” ŝi ekkriaĉis. ”Tia ĉifono!
Tio ne taŭgas eĉ sub la gladilon. Se vi per tio ĉi spekulaciis kontraŭ min, do vi estas bela fripono. Diru, sinjorino,” ŝi tur-331
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
niĝis al la gastejestrino, ”kiel mi traktu lin. Li ja estas sentaŭ-
gulo, tio evidentiĝas jam laŭ lia rigardo! Li manĝegas kaj trinkas ĝissate kaj poste mienas kiel martiro!”
”Iru kun li al la policejo,” eksiblis la gastejestrino.
”Se vi volas, venu kun mi en mian loĝejon,” mi diris hon-
tigite, ĉar du-tri restintaj gastoj, kiuj malfruiĝis kun la tagmanĝo, glutis perokule la abomenan scenon.
”Kion en la loĝejo? Tie mi povus ja rastkolekti ion!” reba-
tis la kelnerino krude.
”Venu kun mi kaj mi repagos vin.”
”ĉu vi havas hejme monon?”
”Jes!”
”Do ni iru, sed la ĉapelon lasu ĉi tie!”
Kaj tiel ni eliris el la gastejo. Mi nudkapa kaj ŝi, ne forturnante la okulojn de mi, gluiĝis al mi kiel koto. La gastoj oku-lumis post nin tra la fenestroj, kaj kie ni iris, homoj haltis, ĉar estis io krudega, malnobla en tiu paro, kiu ŝajnis krii al la stratoj pri tuta mia hontaĵo. ”Sinjoro Kristo, kie vi loĝas… Estas ja altaĵo… Mi tuj pensis, ke vi estas alta sinjoro…” ekŝercis la kelnerino kruele, kiam ni rapidis supren tra la strato de Âela-kovskë. Mi forturnis la kapon kaj kraĉis. ŝi ekvidis tion kaj
murmuris: ”Nu, nu.” Super la restoracio ”U Helmu” mi engli-
tis en grizan domon kaj post momento mi turnis ŝlosilon de
mia loĝejo.
ŝi rigardis min kiel vampiro. Mi iris rekte al la tirkesto kaj elprenis la guldenon, kiun mi metis al la kelnerino en la manon kun vortoj: ”La tagmanĝo kun la biero kostas kvindek
krejcerojn, la reston lasu al vi kiel trinkmonon…”
Mi volis en tiujn ĉi vortojn enigi ĉiun fieron de mia dolo-
ro, mi volis ”montri” al ŝi. Sed okazis, kion mi ne atendis. La 332
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
lasta frazo forglitis en mia gorĝo kaj larmoj inundis miajn
okulojn. Ni daŭris tiel stari kaj embarasiĝis. Ruinigite mi iris al fenestro, sed ŝi staris ĉiam meze de la ĉambro, kaj kvankam mi ne vidis ŝin, mi sentis tute bone, ke ŝi ne moviĝas. La ĉambro estis plena de amareco kaj ŝajnis, ke ŝi ŝtoniĝis en ĝi. Longan momenton ni daŭris tiel stari kaj fine mi, ne povante plu
superi ian atendon, turnis min kaj ekrigardis en ŝiajn okulojn.
”Vi pensas, ke mi estas malbona persono, ĉu ne vere,” ŝi
ekparolis mallaŭte. Mi sentis strangan amaron.”
”Nek malbona, hek persono,” mi rediris, rigardante en ŝi-
ajn okulojn. ”Mi ne konas personojn, mi konas nur estaĵojn.
Vi naskiĝis kiel estaĵo kaj vi ne kulpas, ke oni faris el vi personon. Mi ne volas diri, ke vi havas malbonan koron. Mi pen-
sas nur, ke vi estus povinta agi pli takte. Vi ne scias, kiel min tio dolorigas.”
”Mi scias, ke mi estas malbona persono,” ŝi ekĝemis ree kaj
turnis inter la fingroj la guldenon kiel ardan karberon. ”ĉiuj diras tion. ĉu vi koleras je mi?”
”Mi kompatas vin,” mi respondis laŭvere.
”Oni eĉ ne scias, kiel oni krudiĝas,” ŝi ekparolis mallaŭt-
voĉe kaj jen malaperis la kurba trajto de ŝia buŝo. ”Mi mem
sentas tion, ke mi estas malbona persono. Sed tio estas jam
de tiu pripalpado. ĉiu-ĉiu pripalpas min kaj mi ofende kon-
dutas al mi mem kiel al hundo, se mi ne povas ofende kon-
duti al homoj. Vi hazarde venis en la mezon de tiu kolero kaj
mi —” ŝi ekhezitis.
”Vi,” mi intermetiĝis vigle en ŝian parolon, ”volonte eluzis
tiun okazon kaj enhakis en min la dentojn. Vi sentis
malŝarĝon, ĉu? Vi mordita mordis: ĉu ne vere?”
333
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
”Eble. Mi ne komprenas tion…” ŝi diris al mi responde kun
embarasa rideto.
Ni staris momenton, ridetante unu al alia. ŝi ĉirkaŭrigar-
dis en mia loĝejo kaj ĝia evidenta malriĉeco frapis ŝiajn oku-
lojn.
”Vi estas sen laboro? Kion vi faras? ŝi demandis min sub-
ite.
”Mi skribas rakontojn kaj lasas min elĵeti el redakcioj.”
”ĉu rakontojn?” kaj ŝiaj okuloj stulte dislarĝiĝis. ”Kaj mi
pensis, ke vi estas sentaŭgulo.”
”Nu, kompreneble sentaŭgulo. Tion vi divenis…” mi ekri-
dis, kaj ŝi komencis de malproksime kompreni la interligite-
con de ĉiuj tiuj amaraĵoj, kiujn devas gustumi ĉiu juna ambi-
cia homo, kiu perfidis la arbarojn kaj iris por konkeradi ridetojn de granda urbo. ŝi prezentis al mi la manon.
”Diru al mi, ke vi ne koleras,” ŝi ekpetis kaj premis miajn
fingrojn. Mi reciprokis la premon, kaj laŭ tio, kiel firme mi, kroĉtenis ŝiajn fingrojn, malsekigitajn de gasteja graso kaj
odorumitajn de bierhaladzo, ŝi ekkonis tuj, ke mi pardonis al
ŝi. ”Se mi scius, ke vi ne ofendiĝos, mi lasus tie ĉi tiun guldenon …” ŝi ekparolis forturnante la vizaĝon kaj estis preta meti la guldenon sur la tablon.
”Mi konsentas pri kompromiso,” mi diris kun rideto. ”Vi
lasos al vi por la tagmanĝo, sed mi lasos al mi la trinkmonon, kiun mi estis al vi dononta. Komprenu, ke mi trosubitis …
Kion mi farus morgaŭ sen tiuj kvindek krejceroj?” mi aldiris
kun ironio, sed en ŝercema amikeco. ŝi redonis al mi la super-
monon kaj intencis foriri.
”Kaj la ĉapelon?” ŝi flustris en la pordo embarase. ”A˛, la
ĉapelon …” mi ekridetis kaj ne sciis, kion mi respondu.
334
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
”ĉu vi estos vespere hejme?” ŝi demandis.
”Mi estos hejme hodiaŭ jam la tutan tagon. Mi volas med-
iti pri personoj kaj pri estaĵoj. Sendu al mi la ĉapelon pere de gastejservisto.”
”Mi mem alportos ĝin al vi,” ŝi ekridis kaj malaperis.
Nokte antaŭ la dekdua ŝi frapis mian pordon. Ankaŭ poste
ŝi vizitadis min ofte kaj tio daŭris preskaŭ kvaronjaron. ¯is
iutage ŝi ne venis kaj mi ricevis de ŝi leteron el la Novurba
Malliberejo. Oni malliberigis ŝin, ŝi morde vundis la restora-
ciestron. Mi forvojaĝis al kamparo kaj reveninte mi ne retro-
vis ŝin plu.
1908
(T. Pumpr.)
335
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Vojtech Rakous
Realisma rakontisto pri vivo de ĉeąj judoj en urbetoj en meza Bohemio precipe en Brázdim, kie li naskiĝis. Liaj noveloj, plej ofte bonhumoraj kaj humuraj, iam iom sentimentalaj, estas tre konvinkaj dokumentoj sociologiaj pri unu maldika klaso de judoj en koncerna ĉeą *medio. Kelkaj el liaj figuroj iĝis popularaj. *
PRI LA HOMO NESCIANTA,
KIAM LI NASKI¯IS
Mi opinias, ke mi jam unufoje skribis tion, ke en unu afe-
ro okupis nia familio dum kelkaj jardekoj la unuan lo-
kon antaŭ ĉiuj familioj en malnova Brázdim: en nombro de
infanoj. Eble ne pro tio, ke en aliaj familioj estus estinta manko de tiuj utilaj kreaĵoj. Ankaŭ aliloke estis sufiĉe da infanoj, sed tiom, kiom ĉe ni, estis nenie. Eĉ se iu estis mortinta; sed tio okazis malofte; la patro diradis duonŝerce-duonserioze, ke eĉ se oni nin batus per draŝiloj, tamen nenio okazus al ni. Eĉ se la pli elkreskintaj foriris en la mondon, en nia kabano estis ĉiam multaj infanoj, terure multaj.
Unufoje en somero la patrino bakis verŝkuketojn sur la faj-
rujo. Tiutempe la somera manĝejo de ni infanoj estis ĉiam la
vilaĝa ĉefplaco. Inter la anseroj, kokinoj, porketoj de la tuta vilago ni pasigis regule la tagmezajn festomanĝojn sen man-
ĝilaro kaj sen buŝtuko.
En la menciita tago ni elkuris unu post la alia tra la pordeto en nian someran manĝejon kovritan de verda herbo, super-volbita de blua firmamento, ĉiu kun la apartenanta porcio da
336
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
verŝkuketoj sur la manplato. Sur la kontraŭa flanko de la vi-
laĝplaco konstruadis masonistoj el alia vilaĝo — ne spertaj pri la brázdimaj aferoj — novan grenejon por la najbaro Kyrásek.
Kelkan tempon ili rigardis nin, poste apartiĝis de ili pliaĝa
kamarado kaj direktiĝis al nia kabano. Kaj tuj en la kuirejon
kaj al 1a fajrujo, al la patrino. Kaj ke ankaŭ li petus por unu dekkrejcero verŝkuketojn..
La patrino: ke ŝi ne bakas verŝkuketojn por disvendo, ke tio
estas tagmanĝo por la familio. ”Sed tamen ĉiuj infanoj de la
vilaĝo forportadas de vi verŝkuketojn” certigis la masonisto.
”Tio ne estas la infanoj de la vilaĝo,” diris la patrino, ”tio estas niaj infanoj.” ”ĉiuj?”, miris la masonisto kaj klakfrapis la manojn. ”Ne, tio ne estas ĉiuj, klarigis la patrino kompleze,
”la pliaĝaj estas en la mondo.”
Estis ”konskripcio”. Eble tio estis la unua popolsumigo, ĉar
la tuta vilaĝo estis ekscitita. La najbaroj kunvenis ĉe la vilaĝ-
estro kaj la sinjoro instruisto ĉiujn esploris individue kaj enskribis detale ĉiujn informojn. Venis la vico de la patro.
”Do, mastro, kiom da infanoj vi havas?”
”Dektri”, diris la patro ĝuste.
Tiun numeron li memortenis, la patrino tion diris al li hej-
me kaj, efektive, tiutempe ni ne estis plimultaj.
”Dektri”, skribis la sinjoro instruisto. ”Do, mastro, nomu
ilin al ni”
”Pepo, Lota, Juli”, komencis la patro kaj tiel daŭris kelkan
tempon. Kiam li finis la litanion, la sinjoro instruisto substrekis, kalkulis kaj ekskuis la kapon. La kalkulo ne ĝustis.
”Mastro, vi nomis nur dekunu, du mankas ankoraŭ. Diru
denove.”
337
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
”Pepo, Lota, Juli”, komencis la patro pacience de la kom-
enco, kaj kiam li finis, estis denove nur dekunu.
”Do eble vi ne havas pli da ili”, dubis la sinjoro instruisto.
Sed la patro estis verama. ”Diris ja al mi la patrino hejme,
ke estas dektri.”
”Mastro, vi forgesis Nani”, aŭdiĝis voĉo de malantaŭ la
pordo; ĝi estis la vilaĝa servisto, kiu rememoris tiun forgesitan branĉeton de nia dinastio.
”Nun, vere”, konfesis la patro, ”Nanin mi forgesis.”
”Do, la filino Nani”, skribis la sinjoro instruisto, ”sed de kie ni nun prenu tiun dektrian?”
La patro senkonsile ĉirkaŭrigardis la najbarojn. Sed ĉiuj, eĉ
la vilaĝa servisto, skuis la kapon, ke jam pri neniu plua infa-no ili scias.
”Mi diros al vi”, konsilis la vilaĝestro, ”iru hejmen, eble
tion scios la patrino. Sed tuj revenu por diri al ni”.
Post mallonga tempo revenis la patro kontente ridetanta.
”Do enskribu, sinjoro instruisto, ankoraŭ estas Emanuel, tiun
mi forgesis”. La plej grandaj malfacilaĵoj por la patro estis, kiam li enskribigis infanon en la matrikulon. Tiam estis tiaj
patriarkaj rilatoj, ke la patro povis elekti. Li povis enskribigi la infanojn aŭ en la judan matrikulon en Brandës aŭ en katolikan en Sluhy. La patro preferis la katolikan matrikulon,
ĉar li kun la sinjoroj en Brandës ne vivis en bona interkonsen-to — ĉiam tiuj elpensadis novajn depagojn — sed kun la pa-
roęstro en Sluhy li ĉiam havis bonan iriterrilaton. Kaj ĉefe:
en Brandës li estus devinta kuri kun ĉiu unuopa infano apar-
te, — ĉar la sinjoroj en Brandës prenis tion terure severe —
kontraŭe, la sinjoro paroęstro en Sluhy estis kompleza sinj-
oro. Li sciis, ke malriĉa homo ne havas ĉiam tempon kuri kun
338
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
ĉiu unuopa infano en matrikulejon kaj li fermetis ambaŭ oku-
lojn, kiam la patro enskribigis du aŭ tri infanojn samtempe.
Do, la nombron de infanoj, enskribotaj en matrikulon, la
patro iomete povis memorteni, pli malbone estis pri la nomoj.
Pri la nomoj de la infanoj havis la patro entute grandajn mal-
facilaĵojn. Ordinare li devis ĉiujn kunvoki antaŭ ol li trafis la
ĝustan. Antaŭ ol la patro venis en Sluhy, li konfuzis regule la nomojn de nove naskiĝintaj infanoj kun la nomoj de la pli
aĝaj, jam de longe enskribitaj en la matrikulo, kaj tiel okazis, ke en la matrikulo en Sluhy, koncerne nian familion, regas
teruraąoso.
Kelkaj infanoj tie entute ne estas enskribitaj kaj aliaj estas tie enskribitaj du- eĉ tri oble. Unufoje okazis, ke la patrino sendis patron iri por enskribigi en la matrikulon la novan familian alkreskaĵon. La patro: ke li ne iros, ke tiu infano estas jam enskribita lastjare. ”Sed la bubo naskiĝis ja nur nunjare”.
”Sed tamen, jam lastjare li estas enskribita”, certigis la patro kaj klarigis. ”Mi estus devinta lastjare enskribigi nur du infanojn kaj mi enskribigis tri.” ”Eble vi sciis, kia ĝi estos, ĉu bubo aŭ knabino kaj kiel ĝi nomiĝos?” Sed la patro ŝin konsolis.
”Tio estas egala, infano kiel infano, nomo kiel nomo.
Jam longe mi forgesis tiujn malnovajn familiajn historie-
tojn, nur lastatempe ili emerĝis el la profundo de la forgeso.
Nome, diversaj amikoj komencis min esploradi, kiam do mi
naskiĝis kaj demandadis ĉiam pli insiste kaj kun fervoro inda
je pli bona afero. Certe mi naskiĝis, sed kiam, tion mi ne sci-as. La tagon post la edziĝfesto demandis min ankaŭ mia ed-
zino, kiam mi naskiĝis. Mi hontis — en la tago post la edziĝ-
festo — ke mi ne scias tian memkompreneblan aferon, do mi
diris al ŝi jaron kaj tagon, kiajn la salivo portis al mi sur la 339
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
langon. Kaj tiu datreveno nun estas festenata en mia familio
jam dum longa vico de jaroj kiel mia festotago. Sed vero tio
ne estas. Cetere al mi ĉiam sufiĉis la konscio, ke mi naskiĝis; kiam tio estis, pri tio mi neniam cerbumadis. Sed kiam al mi
la amikoj tiel insiste metadis tiun demandon, komencis an-
kaŭ min interesi la tago kaj jaro de mia naskiĝo, ĉar mi opi-
niis, ke la amikoj intencas donaci al mi ion kaj ke estus faci-lanime senigi sin de tiu donaceto. Kaj ĉar ne estas malbona
ago primensogi la edzinon, sed estas abomene trompi ami-
kojn, mi decidis radikalan agon. Mi skribis al la sinjoro pa-
roęstro en Sluhy kaj petis lin respektplene, alsendi eltiron el la matrikulo, kiutage kaj kiujare mi naskiĝis; mi scias nek la tagon nek jaron, sed tio devas esti inter 1860 kaj 1870 de la
pasinta jarcento. Kun batanta koro mi atendis la respondon
kaj tiu alvenis tuj la trian tagon. Estas egaj malfacilaĵoj — skribis la sinjoro paroęstro — en la matrikulaj enskriboj koncer-
nantaj nian familion povas orientiĝi nek dio nek sanktulo,
tiom malpli ordinara paroęstro. Inter jaroj 1840 kaj 1870
estas enskribitaj en la matrikulo el nia familio entute 19 in-
fanoj (mi scias precize, ke estis nur 17), kaj inter ili en la tempospaco de mi indikita (1860 ĝis 1870) tri Adalbertoj (tiun tri substrekis la sinjoro paroęstro) kaj nome: la unua Adalberto
naskiĝis la 21. de oktobro 1861, la dua Adalberto la 14. de ma-jo 1863 kaj tiu tria kaj lasta Adalberto la 7. de februaro 1867.
Mi elektu do el tiuj Adalbertoj iun Adalberton kaj mi sciigu
la sinjoron pacoęstron, kiu Adalberto mi efektive estas.
Mi ne dormis dum du noktoj kaj la trian nokton mi deci-
dis, ke el tiuj Adalbertoj neniun mi elektos, ĉar estus peko
komisii tian gravaĵon al hazardo. Se mi povis tiel longe vivi
sen la scio de la jaro de mia naskiĝo, mi eltenos tion ankaŭ
340
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
por la restanta tempo de mia vivo. Mi sciigis mian decidon al
la sinjoro paroęstro en Sluhy kaj miajn amikojn mi insiste
petas ne demandi min plu, kiam mi naskiĝis. Mi tion ne sci-
as …
(Alfred Weiner)
341
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Jan Karafiát*
(1846 — 1929)
Protestanta paroęstro. Glora fariĝis lia porinfana libro pri ”Lampiroj” la inskarabetoj antaŭ organon, kiu produktas lumon. La libro priskribas tre detale feliĉan familian vivon de unu familio de lampiroj kaj iliaj amikoj, uzante la diversajn okazaĵojn por argumenti, ke la plej granda virto en la mondo estas obei la leĝon de Dio, kvankam *ties kaŭzoj kaj celoj ne estas konataj al kreitaĵaro. *
LAMPIROJ
Estis aŭtuno. Lumo estis malpliiĝanta kaj malvarmo estis
pliiĝanta, kaj la lampiroj decidiĝis do, ke ili nenien plu
flugos. Nur paĉjo devis permesi al bapto-paĉjo, ke li kun pan-
jo kaj Lampirĉjo ankoraŭfoje vizitos ilin, nome tuj morgaŭ
antaŭ ol vintro surprizos.
Do la morgaŭan tagon, post matenmanĝo, ili iros al bap-
topanjo. Kaj ili iris. Oni jam atendis ilin. Oni interkisadis, kaj Lampirĉjo kisis ŝian manon. Sed estis tie ankoraŭ iu: Baptopanjo prenis Lampirĉjon je mano: ”Venu Lampirĉjo, jen kisu
la manon ankaŭ al Janinka.” — Kaj Lampirĉjo kisis, sed rap-
ide sin kaŝis malantaŭ la panjo.
Ili sidiĝis ĉirkaŭ la forno kaj komencia rakonti. Sed bapto-
panjo iris en la antaŭĉambron, al ŝranko, kaj Lampirĉjo ŝin
sekvis. Baptopanjo, kion vi havas?” — Nu, Lampirĉjo, ni ba-
kis kukojn kun kazeo kaj papavo.” — Kaj jam la baptopanjo
portis da ili plenan teleron ankoraŭ kaj ĉiu prenis po unu, kaj 342
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Lampirĉjo diris, ke li provos ankoraŭ unu kun kazeo. Kaj li
prenis ankaŭ unu kun kazeo kaj ili sidis ĉirkaŭ la forno kaj
babilis. Sed Lampirĉjo sidis iel nekomforte. ”Venu, Skarabin-
jo, mi ion diros al vi.” — Kaj Skarabinjo iris, kaj Lampirĉjo
flustris al ĝi laŭte en oreleton: ”Aŭskultu, kiu do estas tiu Janinka?” ”Nu, tio estas Janinka.” ”Kies do ŝi estas?” — ”Nu, ŝi
estas nenies, ŝi estas sia propra.” — ”Kaj ĉu do ŝi tute ne havas lampireton kaj paĉjon?” — ”Ne, ŝi estas sola.” — ”Kaj kie
do ŝi loĝas?” — ”Ho miru, tie ĉe l’ arbaro, sur erikejo. Tian
Helan kabaneton ŝi havas en musko!” — ”Sed ŝi senĉese tiom
tro rigardas min!” — ”Ho, ne timu, naivuleto. ŝi ja estas bona.
Sciu, la mielon — tiun ni ricevis de ŝi.” — ”Sed kiam ŝi …”
Sed tiam vokis baptopanjo Skarabinjon. Ili iris en la antaŭ-
ĉambron kaj Lampirĉjo rapide sekvis ilin. ”Baptopanjo, vi ha-
vas ankoraŭ ion?” — ”Mi havas. Vi ja estas nunjare la lastan
fojon tie ĉi kaj venos denove nur somere.” — ”Kion do vi ha-
vas?” — ”Atendu! Vi miros. Venu, vi helpos nin.” — Kaj Lam-
pirĉjo promesis, ke li helpos. Kaj ili iris, sed ne al la ŝranko.
Tie malantaŭe en la korto ili havis ankoraŭ provizejon, kaj en tiu provizejo — ho, tie baptopanjo havis tutan vinberon, tiel
kiel ĝi deŝiriĝis de la vinberaro, tian bele, preskaŭ ruĝe bluan.
Kaj nun baptopanjo kun Skarabinjo ĝin kaptis kaj portis ĝin
tutan, tiel kiel ĝi estis, en la ĉambron kaj Lampirĉjo helpis ilin.
”Starigu ĝin tie ĉi sur la tablon, tio estos plej bona,” konsilis baptopaĉjo. Kranon li jam havis preparitan, li prenis ankoraŭ
marteleton, elpuŝis pedunklon, enpuŝis kraneton, kaj bapto-
panjo jam tenis kristalan taseton, por ke baptopaĉjo plenigu
ĝin el la krano. Kaj baptopaĉjo plenigis, ke tio ruĝis kaj saltis.
Kaj mun tostis unue panjo, poste Janinka, post tio bapto-
panjo, post ŝi paĉjo, poste baptopaĉjo, kaj ankaŭ al Lampir-
343
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
ĉjo kaj Skarabinjo ili donis, sed nur leketi. Kaj ĉiuj ege ĝin laŭdis, tiel dolĉa ĝi estis! — Nur ĝi ŝajnis al ili tro forta. Kaj baptopanjo do diris: ”Skarabinjo, rapide kuru al la herbejo
kun kruĉo por roso.” Kaj Skarabinjo rapide kuris al la herbejo, kun kruĉo por roso.
Baptopaĉjo altiris la tablon pli proksimen al la forno, kran-
verŝis el vino nur duonplenan taseton, plenverŝis ĝin per roso kaj prezentis ĝin ĉirkaŭe. Kaj tiel ili sidis kaj babilis: kiel foje baptopaĉjo malbonfartis. Tio estis baldaŭ post la kiam ili kun baptopanjo geedziĝis. Li elflugis tuj post sunsubiro, la tutan nokton bele lumis kaj kiam li antaŭ tagiĝo flugis ree hejmen,
subite aperis tia grandega verda pego kaj preskaŭ-preskaŭ lin
englutis vivantan. Baptopaĉjo tre ektimis, sed rapidege re-
konsciiĝis kaj ”frrr” al fago, sed la verda pego ”hrrr” lin sekvis. Kaj tial baptopaĉjo rapidis en truon, sed la verda pego per beko tuj lin sekvis. Kaj ĉar la truo estis malgranda, ĝi jam per beko ĝin hakis. Baptopaĉjo pro timo tute tremis kaj liaj haroj hirtiĝis. — ”Kion ja farus hejme baptopanjo, se …” — kaj li
enrampis en la truon pli kaj pli profunden kaj la verda pego
hakis per beko ankaŭ pli kaj pli profunden; ĝis ĝi plu ne po-
vis kaj baptopaĉjon lasis. Kaj baptopaĉjo momenton ankoraŭ
atendis kaj poste tre malrapide elgrimpis. Sed singarde, kaj
bone li ĉirkaŭrigardis, ĉu eble la verda pego, tie ankoraŭ si-
das. Sed ĝi ne sidis. Kaj baptopaĉjo do rapide flugis hejmen.
La suno estis jam alte sur la firmamento kaj baptopanjo
estis jam tute limigita. ŝi vokis kaj ploris, flugis kaj kuris, rigardis kaj demandis, sed ĉie nenio, pri baptopaĉjo neniu sciis.
Tiam ŝi kuris al la paĉjo de Janinka. Ankaŭ li nenion sciis, sed konsilis, ke baptopanjo nur ne ploru, ke baptopaĉjo estis obeema, kaj obeemajn lampirojn prizorgas Dio, tiel ke nenio po-
344
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
vas okazi al ili, kaj eĉ se io okazas al ili, ke estas bone tiel, ĉar Dio tiel deziris kaj ke ne decas, ke lampiroj tre ploru kaj plen-du. Baptopanjo iru nur hejmen kaj trankvile atendu. Kaj bap-
topanjo iris hejmen, kaj kiam ŝi revenas, jen venas baptopaĉjo al ŝi renkonte. Kiom ŝi ĝojis!
Kaj tiel ili babilis kaj ĝojis, ke tio jam pasis: Sed Skarabin-jo dume ekploris: ”Kio okazis al vi?” demandis ŝin Lampirĉjo.
”Ho, se la verda pego estus formanĝinta mian paĉjon … !” —
”Sed ĝi ja ne formanĝis lin.” Kaj baptopaĉjo aldonis: ”Kara
Skarabinjo, tiam vi ankoraŭ ne estis naskiĝinta.” Sed Skara-
binjo respondis, ke estas negrave, kaj ŝi tamen plorsingultis.
Kaj nun rakontis paĉjo: Kiam baptopaĉjo kaj paĉjo estis
ankoraŭ knaboj kaj estis la unuan fojon flugontaj, kunprenis
ilin paĉjo de Janinka, montris al ili vojon kaj rakontis al ili, kion, kiam kaj kiel ili devas fari. Kaj ili ĉion bone de li ellernis. Kaj foje, kiam ili jam flugis solaj, aliĝis al ili la paĉjo de Janinka kaj diris: ”Venu, knaboj, mi kondukos vin ien. Sed vi
devos silenti kaj atenti.” Kaj ili konsentis, kaj flugis kaj flugis,
ĝis ili alflugis al tiel belega urbo! ĉirkaŭe estis belegaj ĝardenoj, kaj tie, preskaŭ jam ekster la urbo, en unu tia ĝardeno,
staris granda belega domo, fenestroj ege grandaj kaj pordo
larĝe malfermita, kaj en la pordon senĉese eniradis homoj
junaj kaj maljunaj, knaboj kaj knabinoj. Kaj la paĉjo de Jan-
inka diris: ”Venu, knaboj, ni ne enflugas tien tra la pordo. Tie estas malfermita parto de fenestro.” Kaj ili enflugis tra la fenestro, sidiĝis malsupre sur la kadron kaj rigardis.
De la plafono malsupren pendis tri grandegaj lustroj kaj
belege lumis. Malsupre, sur Ia tero, estis plene da benkoj.
Kiam iu venis, li eniris benkon, restis momenton staranta,
rigardis en la ĉapelon kaj poste trankvile sidiĝis. Li kunhavis 345
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
sub brako du librojn kaj unu el ili li malfermis. Kaj jen, unu el ili supreniris sur tian trabareton, kie estis malgranda tablo, kaj diris, ke ili kantos. Kaj ili komencis kanti kaj tiel bele kantis! Kaj kiam ili finkantis, ili leviĝis kaj tiu sur la trabareto komencis preĝi: ke ili estas hometoj malkuraĝaj kaj ke ili
ne estis obeemaj, Dio ilin pardonu pro sia kara Filo kaj pere
da sia Sankta Spirito ilin benu. Poste li malfermis sur la tableto egan libron kaj legis el ĝi pri fermita mano kaj pri verme-
to, kaj ke oni ne timu. Kaj kiam ili ree sidiĝis, tiam li bele rakontis al ili, ke tiu, kiu timas Dion, devas timi neniun, li ja eĉ ne rajtas, ĉar Dio tion ne volas. Poste ili refoje preĝis kaj ree kantis kaj kiam ili estis jam elirantaj, ili metis ion en teleron ĉe l’ pordo, kaj tio tintis. — ”ĉu vere, knaboj, tio estis bela,”
diris la paĉjo de Janinka. ”Sed nun ni devas rapide ree lumi
por plenumi, kion ni malzorgis.” Kaj ili do rapide lumis. Kaj
de tiu tempo paĉjo kun baptopaĉjo estis ofte tie. Kaj la pre-
ĝeton, kiun ili ĉiam preĝas antaŭ dormo, ili tie ellernis. Oni
ĝin kantadis tie:
*Dum vesper’, bonvola Di’, *
ĉe vi ŝirmon serĉas ni
kiel eta kokidar’
*sub’ patrina flugilpar’. *
Kaj tiel ili babilis kaj tio plaĉis al Lampirĉjo. Sed Janinka tiom tre rigardis lin! Iel li kvazaŭ timis ŝin … Kaj tiam ŝi turniĝas al li: ”Nu, Lampirĉjo, kiam vi flugos?” Kaj ĉar ŝi tion tiel bele diris kaj bele ridetis al li, li do ne plu tiom timis. ”Ho, baldaŭ.”
— ”Vi estos jam baldaŭ sufiĉe granda, nur ĉu vi scias bone
obei! Ni vidos. Sed espereble vi invitos min, kiam vi flugos la unuan fojon, ke ni akompanu vin?” — Kaj Lampirĉjo konsen-346
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
tis ilin inviti kaj panjo ĝoje aldonis, ke tio okazos eble jam dum la venonta tago de Sankta Johano.
Kaj tiel restis. Jam ili leviĝis kaj sin vestis por foriri. ”Ho ve, denove la vintro!” plendis panjo. — ”Nu, la bona Dio aranĝos,
ke ree estos somero kaj ni revidos nin,” konsolis ŝin bapto-
panjo. Kaj komencis adiaŭado. Ili bele interkisiĝis kaj konfi-
dis sis al Dio. Jam estis preskaŭ malvarmete. Ili do rapidis.
Janinka al la arbaro en erikejon, Lampirĉjo kun paĉjo kaj pa-
njo al la deklivo, tien, sub juniperon. Ili estis jam meze de la herbejo, kiam Lampirĉjo ankoraŭfoje rerigardis. Janinka jam
estia for, baptopatro kun Skarabinjo staris antaŭ la kabane-
to sub kverko kaj rigardis al ili. — ”Adiaŭ, baptopanjo, je revido nur somere!” ekkriis Lampirĉjo. Kaj ili ne plu estis vide-
blaj.
Jam dumvoje diris paĉjo: ”Ne, nenion ni prokrastu! Povus
subite veni malvarmo kaj ni fartus malbone. Ni tuj devas ek-
labori.” Kaj ili tuj eklaboris. Antaŭ ĉio panjo havu ĉion preta por la vintro. Kaj ili do transportis ĉion por ŝi el la provizejo en la kuirejon: pizon kaj grion kaj miligrion kaj grieton kaj
farunon, ankaŭ iom da lento kaj poste ankoraŭ eron da bu-
tero. Poste ili tuj komencis transporti lignon. Ili ĝin havis en korteto bele ordigita sur sunluma loko. Ili ĝin do transportis en la kuirejon, kiom da ĝi ili povis, kaj krome ankoraŭ plenan antaŭĉambron ĝis la pordo. Poste paĉjo grimpis sur ŝtupeta-ro, tra fenestreto al la subtegmento. Tie estis multe da seka, peceta musko. Per ĝi li bone kovris la plafonon, por ke ili ne sentu malvarmon de supre, la reston li ĵetis malsupren kaj la
tegmento-fenestreton li alnajlis. Pasintjare ĝin la gento tra-
rompis kaj mire, ke ĝi (la vento) la tutan tegmenton ne disŝi-
ris. Kiel feliĉe, ke ne estis tre kruela vintro! Kaj nun ili ĉirkaŭi-347
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
ris la kabaneton kaj kie estis ia trueto, ili bone ĝin kalfatris, tiel ke nenie povis trapenetri vento. Poste ili fermis la pordon per kroĉanso, enpuŝis kroĉhoketon, kaj la tutan pordon kovris per ligno, por ke ĝi ne ĝenu en la ejo. Laste, post ĉio, ili ŝtopis la fenestrojn en la kuirejo kaj en la ĉambro per musko, kaj kovris ilin bone per lignotabuloj. Da lumo ili havis tre
sufiĉe. Kaj nun frostu! Ekstere jam bruegis!
Ili do nur ankoraŭ preĝis:
*Je l’ vesper’, bonvola Di’, *
ĉe vi ŝirmon serĉas ni
kiel eta kokidar’
*sub patrina flugilpar’. *
Manpreno kaj kiso, ”Dio estu kun ni kaj diabloj for de ni”, kaj ili kuŝiĝis kaj dormis kaj dormis.
1876
(Josef Koòenë)
348
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
ISBN 91-7303-113-5
349
- Enhavo
- Václav Váònë
- Tomáô Gaæigue Masaryk
- Anonimulo el la 14-a jarcento
- Karel Havlíâek Borovskë
- Karel Jaromír Erben
- Boòena Némcová
- Alois Vojtéch Ômilovskë
- Jan Neruda
- Jakub Arbes
- Matej Anastáz Ôimáâek
- Alois Jirásek
- Elena Ôoltésová
- Julius Zeyer
- Svatopluk Âech
- Svetozár Hurban Vajanskë
- Jaroslav Vrchlickë
- Pavel Országh Hvêzdoslav
- Jiæí Karásek Ze Lvovic
- Emanuel Leôehrad
- Antonín Sova
- Janko Jesenskë
- Vladimir Roy
- Ignát Heæmann
- Viktor Dyk
- Josef Václav Sládek
- Josef Svatopluk Machar
- K. Matêj Âapek-Chod
- Petr Bezruĉ
- Timrava
- Otakah Theer
- Karel Horkë
- Vojtech Rakous
- Jan Karafiát*